(Koaks trovas sub la kanapo pantoflon kaj forte ĵetas ĝin sur la dorson de Bemol.)
Bemoclass="underline" (eksaltas) Oj! Jen, denove! (lasas la telefonon.)
Heleno: (kvazaŭ rekonsciiĝante) Kio vin turmentas?
Bemoclass="underline" Se mi ne estus ateisto, mi kredus ke en via hejmo la diablo montras siajn ŝercojn. Denove iu min batis sur la dorson.
Heleno: Iru kaj ripozu iomete, Bemol. Videble vi ankaŭ estas tre ekscitita pro la morto de mia edzo. Mi tion vidas kaj mi ĉion komprenas. Jen vi parolas pri koraj sentoj, jen vi vidas fantomojn. Do ĝis revido. Jen al vi mia mano. Kaj restu mia amiko kiel ĝis nun.
Bemoclass="underline" Mi ne komprenas, kion signifas tiuj batoj sur la dorson, sed koncerne al mia amo mi estis vera, tute vera kaj mi ne pereigos en mi la esperon…
Heleno: Do ĝis revido! (Bemol kisas ŝian manon kaj foriras.) Bone ripozu kaj venu al ni kun freŝaj fortoj por helpi.
(Bemol foriras, frotante la talion.)
Heleno: (sola) Kia terura, freneza tago! Ho, ĉielo, tiel kruele forpreninta mian feliĉon! (Kliniĝas kaj obtuze ploras.)
(Koaks jen leviĝas en embaraso, jen denove kuŝiĝas; Heleno lin ne rimarkas; aŭdiĝas paŝoj; Koaks rapide sin ŝovas sub la tukon kaj kuŝas kvieta.)
Sceno 2ª
Agneso: (el la pordo) Sinjorino, sinjorino!…
Heleno: (konsciiĝinte) Kion vi bezonas, Agneso?
Agneso: Venis la esperantistoj Rabat kaj Ranunkol.
Heleno: Petu ilin.
(Eniras Rabat, kisas la manon de Heleno; Ranunkol, kun preta skribkajero en la mano, ĝentile riverencas.)
Rabat: E-e-estimata kaj kara sinjorino!… Permesu al mi persone kondolenci vian senfinan malfeliĉon. (Kore) Kredu al mi, ke via malĝojo, malĝojo de juna virino perdinta sian amatan edzon, tre, tre tuŝas min. Ĉiuokaze, estante via bona amiko, mi estas preta helpi vin ĉiel, kiel mi povas.
Heleno: Mi tre dankas, s-ro Rabat, mi estas vere kortuŝita. Mi ĉiam pensis, ke vi devas esti tre bonkora kaj nun mi tion klare vidas.
Rabat: Je la nomo de la Societo kaj je la nomo de ĉiuj U.E.A.-anoj de nia urbo mi venis vin sciigi, ke ni decidis en multonombro partopreni la enterigan procesion de via edzo.
(Koaks turniĝante sub la tolo: Tre kortuŝe!)
Nia kara sinjorino! Ni petas vin doni al ni kelkajn informetojn pri via edzo, kiujn ni bezonos por sciigi pri lia morto al Esperantaj gazetoj.
Heleno: Volonte mi donos. Sed ĉu estas necese fari tro multe da bruo? Mia edzo ja estis ĉiam tre modesta homo.
Rabat: Kontraŭe, ĝuste pri la modestuloj ni bezonas pli vaste paroli, ĉar ili plejparte kondukas nian movadon. Sinjoro Ranunkol, bonvolu demandi la sinjorinon laŭ la rubrikoj.
Ranunkoclass="underline" (tenante kajereton, kiel gazeta intervjuisto) Kara sinjorino! Kiam kaj kie naskiĝis via altestimata mortinta edzo?
Heleno: Li naskiĝis en nia urbo en la jaro 1887ª.
Ranunkoclass="underline" Lia patro?
Heleno: Lia patro estis la urba arĥitekturisto.
Ranunkoclass="underline" Bone! Kie li studis la sciencojn?
Heleno: Komence tie ĉi, sed la specialajn teknikojn en Lieĝo, Belgujo, kie li ankaŭ konatiĝis kun Esperanto.
Ranunkoclass="underline" Bone, bone! Nun, permesu, gesinjoroj, ke mi tralegu al vi la nekrologon, kia ĝi devus aperi en la gazetoj.
Heleno kaj Rabat: Bonvolu, ni petas!
Ranunkoclass="underline" (legas) Kun kora malĝojo ni sciigas la esperantistaron pri la morto de nia fame konata samideano kaj Delegito de U.E.A., s-ro inĝeniero Aleksandro Koaks. Li naskiĝis en 1887-a jaro en la familio de la urba arĥitekturisto de urbo (Zagrebo*), studis siajn teknikajn sciencojn en Lieĝo, kie li konatiĝis kun Esperanto. Li multe laboris por nia movado kaj havis grandan korespondadon kun samideanoj tra la mondo. Neniu el liaj korespondantoj povus lin iam riproĉi, ĉar li sciis esti tre punktuala en la respondoj kaj diversprezajn markojn ĉiam gluis sur la poŝtkartoj bildflanke. Eternan memoron al nia kara kunfrato! (faras riverencon.)
Heleno: (apenaŭ sin retenante de la rideto) Tre, tre kortuŝe. Mi vin kore, sincere dankas por ĉio, sinjoroj.
(Rabat kaj Ranunkol, salutante, foriras kun seriozaj mienoj. Antaŭ la foriro ili reteniĝas apud la kadavro kaj balancas kun kompato la kapojn.)
Heleno: Ho, kruela mondo! (moke) Li estis senriproĉa korespondanto, li gluis la poŝtmarkojn bildflanke! Kiam fine la esperantistaro elkreskos tiom ke almenaŭ per deca nekrologo pagu al la senlacaj pioniroj… (Foriras.)
Koaks: (sidiĝinte sur la kanapo, al la publiko) Ha! en kian tragikomedion mi trafis hodiaŭ. Vere, la konatuloj fakte estas tute aliaj, ol mi ilin prezentis al mi. Videble la poŝtmarkoj kaj bildoflanka surgluo de ili estas por multaj pli interesaj ol mia longjara laboro kaj propagando de Esperanto… (Aŭskultas) Jen, denove iu venas. S-ro Koaks, al via senfadena observejo! (Kuŝiĝas sub la tolon.)
Sceno 3ª
(Agneso kaj ĉerkisto parolas preferinde nacie)
Ĉerkisto: (daŭrigante la paroladon) …Kaj mi diris ke ni havas nur je du metroj… Sed li ŝerce diris, ke mi alportu mian ĉerkon laŭ alia adreso. Tial mi venis por proprokule vidi la mortinton, mezuri lin kaj priparoli la prezon. Ĉu estas permesite elmezuri la mortinton?
Agneso: Bonvolu. Nur pri la prezo vi priparolu kun nia servisto Filipo. Li devas veni post kelkaj minutoj. La sinjorino transdonis al li la tutan mastrumadon.
Ĉerkisto: Bone! (Elpoŝigas la centimetran mezurilon. Mezuras. Dume Koaks sub la tuko etendas la korpon kiel eble plej longe kaj el siaj pugnoj faras kvazaŭ kapon. Ĉerkisto mezuras kaj rigardas la mezurilan rubandon.) Du metroj kaj duono! Kia altulo estis la mortinto. Tio ne povas esti… Hm! hm! (Dume Koaks kuntiriĝas kiel eble plej mallonge. Agneso prenas la ĉifonaĵon kaj komencas froti la fenestron kvazaŭ viŝante la akvon.) Ni do mezuru ankoraŭfoje. Eble mi eraris? (Mezuras.) Unu metro kaj sepdek centimetroj! Kion tio signifas? Ĉu oni ne faras ian komedion je mia konto? (Koaks prenas la normalan pozon. La ĉerkisto palpas la korpon, levas la tukon kaj rigardas la mortinton.) Ne… ĉio estas en ordo… (Ree mezuras kaj krias) Du metroj!!! Kia diablo? Trifoje ĉiam la malsama! (Koaks denove longiĝas.) Nun! (Mezuras kaj rigardas) Du metroj kaj tridek centimetroj! (Sin turnante al la publiko, kun grandaj okuloj) Aj-aj — li estas sorĉisto! (kriante, rapide forkuras.)
Agneso: Ĉu li freneziĝis? Kia terura tago! Kion ni nun faros pri la ĉerko? (Foriras.)
Koaks: (sola, leviĝas kaj ordigas sin) Do la tragikomedio venas al sia fino. Plu ĝin daŭrigi ne havas la sencon. Alie oni surprizos min per tiaj surprizoj ke mi efektive perdos ĉian deziron reveni la teran mondon. Krom tio, ĉiuj turmentoj falas sur mian karan edzineton kaj mi min sentas kulpa antaŭ ŝi. Do, sinjoro Koaks, reviviĝu por pli granda gloro! Iu frapas… Ŝajne estas fremdulo, la konatulo ne frapus sur la pordon de la ĉambro, kie troviĝas mortinto. (Laŭte) Antaŭen! Bonvolu!