(Aŭdiĝas frapo kaj venas S-ro Ranunkol.)
Ranunkoclass="underline" (al Heleno) Jen estas mi, sinjorino. Vi min vokis.
Heleno: Jes, mi dankas, s-ro Ranunkol. Mi ricevis inter la cetera poŝto, ankaŭ leteron el Parizo, kun surskribo «tre urĝa», adresitan al Delegito U.E.A. kaj mi ne scias kion fari kun ĝi. Malfermi mi ĝin ne aŭdacis, tial mi telefonis al vi kaj al s-ro Bemol por konsilo. Kion mi devus fari pri la letero, laŭ via opinio?
Ranunkoclass="underline" Estas nepre bezone transdoni la leteron al s-ro Bemol. Li, kiel Subdelegito, certe rajtas malfermi la leteron kaj atenti ĝian enhavon.
Heleno: Jen, jen, mi pensis same. Mi vin tre dankas…
Filipo: (ordigas la tukon, malfermas okaze la vizaĝon de la kadavro, vidas ke ĝi estas nigra, krias) Oj — oj — helpu! Ĥolero, ĥolero! Helpu!…
Ĉiuj: (konsternite) Kio okazis? (turniĝas al la negro, vidas la nigran vizaĝon) Aj!
Willy: (leviĝas kaj stariĝas sur la piedojn. Palpas sian bruston. Krias en negra lingvo ian sensencaĵon, poste) Kie estas mia monujo? Kiu ŝtelis la monujon? (atake venas kontraŭ Filipo, kiu sin premas al la angulo) Diru! (poste rigardas la aliajn; vidas sur la tablo sian leteron) Jen estas mia letero! Kaj tiu sinjoro diris ke li ĝin neniam ricevis. Kien mi trafis? Kie estas mia valizo? (Paŝas minace tra la ĉambro; ĉiuj sidas kaŭre, timigataj nenion komprenante. Filipo sur kvar piedoj ŝtele eliras tra la pordo.) Ĉu oni klarigos al mi, aŭ ne? Kiu vi estas, sinjoro? (stariĝas apud Ranunkol.)
Ranunkoclass="underline" M-mi estas la sekretario de la loka Esperanta Societo, s-ro Ranunkol.
Willy: Do, esperantisto! Kie estas mia monujo?
Heleno: (trankviliĝante) Jen estas via monujo. Kiu vi estas mem, sinjoro? Kiel vi trafis nian ĉambron, sur la kanapon, sur kiu antaŭ kelkaj momentoj kuŝis mia mortinta edzo?
Willy: Mortinta edzo? Mi nenion komprenas, gesinjoroj. Ĉu mi ne trafis okaze frenezulejon?
Filipo: (venas rapide, tenas pafilon en la mano) Ha, kanajlo! Cedu, vi estas kaptita. Nun mi vidos, kiu estas pli forta!
Willy: (levas la manojn supren) Sed mi nenion komprenas!
Sceno 6ª
(Venas Koaks. Ĉiuj denove kaŭras. Heleno staras senmove. Nur la negro venas al li renkonten.)
Willy: Diru, kara s-ro Koaks, kian komedion vi faris el mia ĉeesto en via hejmo. Se ĝi estas ŝercaĵo, volonte mi mem ridos pri ĝi, alie mi ne komprenas…
Koaks: Ho! Certe ĝi estas ŝercaĵo. Same kiel la vaŭdevilo kun mia ŝajna morto.
Filipo: (akre krias kaj dance saltas) Viva, viva, vivanta! (Ĉirkaŭprenas Agneson kaj dancas kun ŝi — ŝi lin vane repuŝas.)
Heleno: Aleksandro! Mi neniel imagus… (falas sur lian bruston.)
Willy: Sed pardonu, karaj sinjoroj, mi nenion tamen komprenas! Kie estas la komenco kaj kie la fino de tiu ĉi komedio?
Koaks: Nun estas la fino. La komenco konsistas el tio, ke festenante hieraŭ mian dudekjaran esperantistan jubileon, mi permesis al mi tragluti iom pli da ĉampano ol mi povis. Miaj piedoj ne eltenis, mi falis sur la strato. Oni alportis min ĉi tien, opiniante ke mi estas mortinta. Ĉu ne tiel, Filipo?
Filipo: Jes, jes, ĝuste tiel, sinjoro!
Koaks: Antaŭ via alveno mi divenis la sekreton kaj ĉar mi bezonis eliri el la akcidento senmakula, mi do uzis vin kiel anstataŭanton.
Willy: (ridante) Kiamaniere?
Koaks: Mi estis kuŝinta sur tiu ĉi kanapo, kovrita per la tuko. Kiam eniris vi, kiu ne konis la situacion, mi volis simple rompi la tutan komedion kaj klarigi al ĉiuj, ke mi estas viva. Sed ĉar vi estis ekdorminta sur mia kanapo, mi eksentis grandan tenton pli surprize fini la komedion.
Ĉiuj: Ha-ha-ha!
Koaks: Nu, sinjoroj, permesu prezenti al vi mian karan gaston, s-ro Hju-ám-ám, samideano el Liberio, vizitas nian urbon por tralegi lekcion pri sia bela naskolando.
Ĉiuj: Ha! tre interese. Kiel bele!
Koaks: Mi petas vin, karaj samhejmanoj ke vi pardonu al mi la nevolajn dolorojn kaj klopodojn, kiujn mi kaŭzis pro mia pseŭdomorto.
Filipo: Nun ĉio estos denove kiel antaŭe.
Koaks: Ne, ne ĉio!
(Venas s-ro Bemol. Vidante s-ron Koaks vivanta, li tremas kaj reteniĝas ĉe la pordo)
Koaks: Tre trafe! Bonan vesperon, s-ro Bemol! Bone, ke vi venis. Mi ĵus intencis paroli, ke post mia reviviĝo tuta mia vivo fluos kiel antaŭe. Nur… nur mi laboros plu sola, sen la Subdelegito.
Bemoclass="underline" Kial?
Koaks: Ĉar, kiel mi vidas, sinjoroj Subdelegitoj tre ofte volas anstataŭi siajn Delegitojn eĉ en ilia familia vivo kaj ke por ili Esperanto ofte estas nur ŝirmilo.
Bemoclass="underline" (severe ekrigardinte Helenon) Kiu al vi tion diris?
Koaks: Neniu. Mi mem aŭdis tion, kuŝante sub la tuko, kiam vi interparolis kun mia edzino.
Bemoclass="underline" Do, vi min spionis.
Koaks: Ne nur. Mi ankaŭ vin instruis per la batoj sur vian dorson.
Bemoclass="underline" (forirante, indigne) Komediantoj! Bone, mi priskribos ĉion okazintan por fari el tio komedion. Mi montros al vi! (Foriras minacante.)
Koaks: Ne forgesu enmeti en la komedion ankaŭ vin kiel agantan personon… Kaj la batojn!…
Ĉiuj: (ridas.)
(Kurteno)