Выбрать главу

Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, ĝi nin taksintus frenezuloj-kvankam, eble, frenezuloj de senminaca karaktero. Nia izoliĝo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. Efektive, la situejon de nia retiriĝo mi zorge malsciigis al miaj antaŭaj kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino ĉesis gasti kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem.

Mia amiko ĝuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu ĝin?): apartan amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni tute bonvole en tiu strangaĵo same kiel en ĉiuj ceteraj tiaĵoj liaj. Kun nepra senbrideco mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. Kiam ne plaĉis al la zibelkolora diino gasti ĉe ni, ni falsis ŝian ĉeeston. Je la unua matena tagiĝlumo ni fermis ĉiujn masivajn fenestroŝutrojn de nia malnova konstruaĵo, lumigis paron da kandeloj kiuj, forte parfumite, eligis nur la plej palaĉajn kaj plej feblajn radiojn. Helpe de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de revado-legante, verkante, konversaciante-ĝis kiam la horloĝo nin informis pri la alveno de aŭtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon, celante ekskursadi en la stratoj, brako-sub-brake, daŭre diskutante pri la dumtagaj temoj, aŭ promenante tien kaj ĉien ĝis malfrua horo, serĉante inter la diboĉaj lumoj kaj ombroj de la granda urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun povas havigi trankvila observado.

En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia fertila ideismo jam pretigis min ĝin supozi) apartan analizkapablon ĉe Dupino. Verŝajne ege plaĉis al li, se ne intence ĝin elmontri, almenaŭ ĝin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel sentitan. Li fanfarone diris al mi, kun mallaŭta kluksona ridado, ke la plej multaj homoj, kompare al li, portas kvazaŭajn fenestrojn en siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklaraĵojn prezentante senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia. Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj sensigniĝis. Lia voĉo, kutime riĉtenora, iom sopraniĝis preskaŭ ĝis impertinenteco, konservante tamen sian ĉiaman zorgan kaj nepre klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan.

Oni ne supozu, laŭ tio kion mi ĵus diris, ke mi rakontas misteron aŭ verkas romanon. Tio kion mi priskribis ĉe la Franco estis nur la rezulto de ekscitita, aŭ eble malsanigita, intelekto. Sed pri la karaktero de liaj diraĵoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone komprenigos la aferon.

Ni promenadis iun nokton laŭ longa malpura strato proksime al Reĝa-Palaco. Okupiĝante ambaŭflanke, ŝajne, pri aparta meditado, dum almenaŭ dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon. Subite Dupino interrompis la silenton per ĉi-tiuj vortoj.

"Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone taŭgus al Varieteo-Teatro."

"Tion ni ne pridubu," mi respondis aŭtomate kaj ne konsciante unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la eksterordinara maniero en kiu la parolinto eĥadis miajn proprajn pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo kaj mia miro ekprofundis.

"Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne hezitas agnoski mian miron kaj apenaŭ scipovas kredi miajn sensojn. Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri…?" ĉi-tie mi paŭzis, dezirante ekcerti preterdube ĉu li vere scias pri kiu mi pensis.

"…pri Ĉantijo," li diris. "Kial vi paŭzas? Vi opiniadis silente ke lia malgranda figuro lin maltaŭgigas por tragedio."

La temo estis precize tiu kiun mi ĵus primeditadis. Ĉantijo estis antaŭa ŝuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervoriĝinte pri la scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola tragedio de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia laboro.

"Diru al mi, nome de ĉielo," mi deklaris, "la metodon-se temas pri metodo-per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero." Efektive, mi eĉ pli multe surpriziĝis ol mi bonvolis agnoski.

"Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin konkludi ke la plandumriparisto ne sufiĉe altas por ludroli kiel Kserkso aŭ aliaj samspecaj homoj."

"La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn fruktovendiston!"

"La viro kontraŭkurinta vin kiam ni eniris la straton-povas esti, antaŭ dek kvin minutoj."

Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan korbon da pomoj, preskaŭ terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis C…..-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne komprenis kiu rilato kunligis tion kaj ĉantijon.

Dupino estas neniel ĉarlatano . "Mi klarigu," li diris, "kaj, por ke vi komprenu klare ĉion, ni unue resekvu la itineron de viaj meditadoj ekde la momento en kiu mi parolis al vi ĝis tiu de la renkontiĝo kun la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de la ĉeno estiĝas tiaclass="underline" ĉantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro, stereotomio, la pavimŝtonoj, la fruktovendisto."

Estas malmultaj homoj kiuj en laŭhazarda vivmomento ne elektis distriĝi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon entreprenas la taskon miregas pri la ŝajne senlimaj distanco kaj senkohero apartigantaj la komenc– kaj la finpunktojn. Kiel granda tial estis sendube mia mirego kiam mi aŭdis la Francon anonci la ĵusan informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li daŭrigis:

"Ni parolis pri ĉevaloj, se mi bone memoras, ĵus antaŭ ol eliri C…..-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum ni transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape grandan korbon, rapide preterpasante nin tanĝamove, flankenŝovis vin sur amason da pavimŝtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la irvojon. Vi surpaŝis unu el la malfiksaj ŝtonoj, stumbletis, iom tro streĉis maleolon, ekestigis ĝenitan aŭ paŭtan mienon, murmuretis kelkajn vortojn, turniĝis por rigardi la amason, tiam antaŭeniris silente. Mi ne atentis apartacele vian konduton, sed lastatempe observado fariĝis por mi speco de nepraĵo."

"Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritiĝema aspekto la truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraŭ pripensis la ŝtonojn) ĝis kiam ni atingis la vojeton nomiĝantan "Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkuŝigitaj kaj nititaj blokoj. Ĉi-tie via mieno heliĝis kaj, vidante moviĝi viajn lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio", terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi sciis ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri atometoj kaj rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke kiam antaŭnelonge ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel malkutime, tamen kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta Heleno konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi ne povus eviti suprendirekti la rigardon ĝis la granda nebulozo en Oriono kaj mi nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi jes ja suprenrigardis kaj nun mi certis esti sekvinta ĝuste vian pensadvojon."

"Tamen en tiu akra riproĉado aperinta kontraŭ ĉantijo en la hieraŭa Muzeo , la satiristo, aludante tiel hontinde la nomŝanĝon efektivigitan de la ŝuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la linion: Perdidit antiquum litera primum sonum (La antikvan sonon detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antaŭe ke la citaĵo aludas Orionon, vorto kiu prae literumiĝis Uriono, kaj pro iuj ecoj havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke ĝin vi ne povintus forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri Oriono kaj tiun pri ĉantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis vidinte la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi pensis pri la oferbuĉo de la kompatinda ŝuflikisto. Ĝis tiam vi antaŭenkliniĝis piedpaŝante. Nun tamen mi vidis vin vertikaliĝi plenaltecen. Mi certis tiam ke vi meditadis pri la malalta persono de ĉantijo. Tiumomente mi interrompis vian meditadon por rimarkigi ke pro tio ke li estas verfakte ege malgranda ulo, tiu ĉantijo, li havus pli bonajn ŝancojn sukcesi ĉe Varieteo-Teatro."