Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de Tribunala Gazeto kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton.
EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiaŭmatene, ĉirkaŭ la tria horo, vekis la dormantajn loĝantojn de Sankta-Roĥo-Kvartalo sinsekvo da teruraj ŝirkrioj fontintaj verŝajne el la kvara etaĝo de domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta laŭ la ĝenerala scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo kaj ŝia filino Fraŭlino Kamijo Lespanajo. Post ioma prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en la kutima maniero, oni rompis la ĉefpordon per levstango kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du ĝendarmoj. En tiu momento la krioj jam ĉesis sed, dum la vizitantaro suprenrapidiĝis laŭ la unua ŝtuparo, du krudaj voĉoj, aŭ eĉ pli, aŭdiĝis kolere disputante verŝajne en la supera nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan etaĝon ankaŭ tiuj disputbruoj jam silentis kaj ĉio restis en nepra sensono. La kontrolantaro diskuniĝis diversdirekten, hastante de ĉambro al ĉambro. Alveninte grandan malantaŭflankan ĉambron de la kvara etaĝo (post malfermi perforte la pordon kies ŝlosilo troviĝis en la interna ŝlosiltruo), la enketantoj ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan.
Granda ĥaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj flankenĵetitaj mebloj kuŝis dise ĉirkaŭ la tuta ĉambro. Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj ĝin ĵetis en la mezon de la ĉambro. Sur seĝo kuŝis razilo, ŝmirite je sango. Sur la fajrejo vidiĝis du-tri longaj dikaj bukloj da griza homhararo, ankaŭ trempetite je sango, kaj verŝajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko troviĝis kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj arĝentaj kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Alĝera falsarĝento kaj du sakoj enhavantaj preskaŭ kvar mil orfrankojn. La tirkestoj de iu ŝranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj verŝajne disrabitaj, kvankam ankoraŭ restis en ili multaj objektoj. Malgranda fera monŝranko malkovriĝis sub la lito (ne sub la litkadro). Ĝi estis malfermita kaj la ŝlosilo staris ankoraŭ en la pordo. Ĝi enhavis nur kelkajn malnovajn leterojn kaj ceterajn senvalorajn dokumentaĵojn.
Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidiĝis ĉi-tie. Sed malkutima kvanto da fulgo troviĝis en la fajrejo pro kio oni kontrolis la kamentubon kaj el ĝi fortrenis (horora rakontendaĵo!) la kadavron de la filino, renversitan kaj suprenŝovitan ioman distancon en la mallarĝan malfermaĵon. La korpo ege varmis. Ĝin kontrolante, oni rimarkis multajn ekskoriaĵojn sendube okazigitajn pro la perforto per kiu ĝi enŝoviĝis kaj eltiriĝis. La vizaĝo elmontris multajn severajn grataĵojn kaj la gorĝo malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungonoĉojn kvazaŭ la viktimo mortintus pro strangolado.
Post kompleta enketo pri ĉiu ero de la domo kaj sen malkovri ceterajn indicojn, la kontrolantaro antaŭeniris en malgrandan pavimitan korton situantan malantaŭ la domo kaj tie kuŝis la kadavro de la maljunulino. Ŝia gorĝo estis tiel nepre tratranĉita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la korpo kiu neniel similis homan estaĵon.
Pri tiu timiga mistero ĝis nun ekzistas, laŭ nia kompreno, neniega indico.
La sekvinttaga ĵurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn:
LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, [la vorto afero ankoraŭ ne havas en Francio tiun humuran signifon kiun ĝi havas ĉe ni] sed okazis ĝis nun nepre nenio povanta ĝin klarigi. Ni citas ĉi-poste ĉiujn materialajn informaĵojn kunigitajn.
PAUXLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke ŝi konas ambaŭ mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestaĵojn por ili dum tiu periodo. La maljunulino kaj la filino ĝuis bonajn rilatojn inter si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili pagis bonsalajre ŝian laboron. Havis neniajn informojn pri vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino L. sortodivenis por gajni vivmonon. Laŭonidire havis ŝparkonton. Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam kolektis aŭ liveris vestaĵojn. Certas ke ili dungis nenian servanton. Verŝajne estis neniaj mebloj en la tuta konstruaĵo krom kvaraetaĝe.
PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo dum preskaŭ kvar jaroj. Naskiĝis en la najbarejo kaj de ĉiam loĝas tie. La domon en kiu troviĝis la kadavroj la mortinto kaj ŝia filino enloĝis dum pli ol ses jaroj. Antaŭe enloĝis ĝin juvelisto kiu vicluigis la superajn ĉambrojn al diversuloj. La domo apartenis al S-rino L. Ŝi malkontentiĝis pri la difektaĵoj kiujn la luanto estigis al la proprietaĵo kaj transloĝiĝis tien ŝi mem, malkonsentante luigi iun ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La atestinto vidis la filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses jaroj. La paro estigis ege izolitan vivadon, laŭraporte disponis monon. Aŭdis najbarojn diri ke S-rino L. sortodivenas-tamen ne kredas tion. Neniam vidis eniri la domon iun ajn krom la maljunulino kaj ŝia filino, la pordisto unu-du fojojn, kaj kuracisto ok-dek fojojn.
Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis ĉu S-rino L. kaj ŝia filino havas vivantajn parencojn. La ŝutroj de la surstrataj fenestroj nur malofte malfermiĝis. Tiuj de la malantaŭa domflanko estis ĉiam fermitaj, krom tiuj de la granda malantaŭĉambro de la kvara etaĝo. La domo estas bonstata konstruaĵo-ne tre malnova.
ISIDORO MUSETO, ĝendarmo, depozicias ke, vokite al la domo ĉirkaŭ la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn starantajn antaŭ la pordego, strebantajn eniri. Malfermis ĝin perforte tempofine, per bajoneto, ne per levstango. Spertis nur malmulte da ĝeno ĝin malfermante pro tio ke ĝi estis duobla aŭ faldpordego, riglita nek supraĵe nek malsupraĵe. La kriaĉoj daŭre aŭdiĝis ĝis la perforta malfermiĝo de la pordego-tiam subite ĉesis. Ili aŭdiĝis ŝajne kiel kriaĉoj de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis laŭtaj kaj longdaŭraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto malfermis la suprenirantan vojon laŭ la ŝtuparo. Atinginte la unuan etaĝon, aŭdis du voĉojn kverelantajn laŭte kaj kolere. Raŭka estis la unua; ege pli strida, kaj stranga, la alia. Scipovis kompreni kelkajn vortojn eldiratajn de la unua voĉo, voĉo de Franco. Certis ke ne estis voĉo de virino. Sukcesis rekoni la vortojn sacrЙ kaj diable . La strida voĉo estis tiu de fremdalandano. Ne certis ĉu ĝi estis vira aŭ ina voĉo. Ne sukcesis malĉifri la eldiritaĵon sed opiniis ke temis pri la Hispana lingvo. La staton de la ĉambro kaj tiun de la kadavroj la depoziciinto priskribis same kiel ni priskribis hieraŭ.
HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka arĝentisto, depozicias esti membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas ĝeneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili perfortis la enirpordon, ili refermis ĝin por ekskludi la homamason tre rapide kuniĝintan malgraŭ la malfruo de la horo. La strida voĉo, laŭ tiu depoziciinto, estis tiu de Italo. Certis ke ne estis tiu de Franco. Ne certis ĉu ĝi estis virvoĉo. Estis eble virinvoĉo. Ne konis la Italan lingvon. Ne scipovis rekoni apartajn vortojn, tamen konvinkiĝis pro la intonacio ke la parolinto estis Italo. Konis S-rinon L. kaj ŝian filinon. Tre ofte interparolis kun ambaŭ. Certis ke la strida voĉo estis tiu nek de la patrino nek de la filino.