Выбрать главу

….. ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto memvole proponis sian ateston. Ne scipovante la Francan, intervjuiĝis pere de interpretisto. Denaska Amsterdamano. Preterpasis la domon en la tempo kiam okazis la ŝirkriegoj. Ili daŭris plurajn minutojn-eble dek. Ili estis longdaŭraj kaj laŭtaj-tre hororaj kaj maltrankviligaj. Nombriĝis inter tiuj enirintaj la domon. Konfirmis la antaŭajn atestaĵojn pri ĉiuj detaloj krom unu. Certis ke la strida voĉo estis tiu de viro-tiu de Franco. Ne sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn. Ili estis laŭtaj kaj rapidaj-malkonstantaj-eldiritaj verŝajne ne nur pro timo sed ankaŭ pro kolero. La voĉo estis raŭka-ne tiel strida kiel raŭka. Ne rajtis nomi ĝin strida voĉo. La raŭka voĉo diris ripete 'sacrЙ ,' 'diable ' kaj unu fojon 'mon Dieu .'

JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo, Deloreno-Strato. Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon. Malfermis konton ĉe lia banko en la printempo de la jaro …. (ok jarojn antaŭe). Lasis ofte etkvantajn deponaĵojn ĉe li. Eltiris nenion ĝis tri tagojn antaŭ sia morto kiam proprapersone ŝi forprenis 4.000 frankojn. Tiun sumon la banko pagis ormonere kaj banka komizo ŝin akompanis hejmen kun la mono.

ADOLFO LEBONO, komizo ĉe Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke en la koncerna tago, ĉirkaŭ tagmezo, li akompanis S-rinon Lespanajon al ŝia loĝejo kun la 4.000 frankoj deponitaj en du sakoj. Kiam la pordo malfermiĝis, Fraŭlino L. aperis kaj forprenis el liaj manoj unu el la du sakoj dum la maljunulino liberigis la alian. Tiam li riverencis kaj foriris. Vidis neniun en la strato en tiu tempo. Malĉefstrato ĝi estis-tre soleca.

GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la ensemblo enirinta la domon. Estas Anglo. Loĝas en Parizo nur de du jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj laŭŝtupare. Aŭdis la voĉojn en kverelado. La raŭka voĉo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn sed ne povas ĉiujn rememori nun. Aŭdis klare 'sacrЙ ' kaj 'mon Dieu .' Estiĝis en tiu momento sono kredigante ke pluraj personoj interluktas-gratsono, skrappaŝsono. La strida voĉo estis ege laŭta, pli laŭta ol la raŭka voĉo. Certas ke ne estis voĉo de Anglo. Sonis kiel voĉo de Germano. Eblas ke estis ina voĉo. Ne komprenas la Germanan.

Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke kiam la enketintaro atingis la ĉambron en kiu troviĝis la kadavro de Fraŭlino L., la pordo estis ŝlosita internaflanke. Ĉio nepre silentis, neniaj ĝemoj nek bruoj de iu ajn speco. Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de la malantaŭa kaj de la antaŭa ĉambroj, estis fermitaj kaj solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du ĉambrojn estis fermita sed ne ŝlosita. La pordo kunliganta la antaŭan ĉambron kaj la koridoron estis ŝlosita kaj la ŝlosilo situis internaflanke. Malgranda ĉambro situanta kvaraetaĝe en la antaŭa parto de la konstruaĵo, ĉe la komenco de la koridoro, estis malfermita kaj ties pordo duonaperta. Tiu ĉambro plenegis je malnovaj litoj, skatoloj, kaj tiel plu. Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre ĉiun colon de ĉiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj brosoj oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo disponis kvar etaĝojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo estis zorge fermita per najloj-verŝajne restante tia jam de multaj jaroj. La tempodaŭron okazintan inter la ekaŭdo de la kverelantaj voĉoj kaj la perforta malfermo de la ĉambropordo malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis mallongan tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin minutojn. La pordo malfermiĝis tre malfacile.

ALFONSO GARSIO, funebraĵisto, depozicias ke li loĝas en Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la domenirado. Ne iris supraetaĝen. Facile nervoziĝas kaj timas eblajn rezultojn de agitiĝo. Aŭdis la kverelantajn voĉojn. La bruska voĉo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni diris. La strida voĉo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne scipovas la Anglan lingvon sed juĝas laŭ la intonacio.

ALBERTO MONTANO, frandaĵisto, depozicias ke li nombriĝis inter la unuaj suprenirintoj. Aŭdis la koncernajn voĉojn. La raŭka voĉo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La parolanto ŝajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn de la strida voĉo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias ĝin voĉo de Ruso. Konfirmas la ĝeneralan atestaĵaron. Estas Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio.

Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de ĉiuj kvaraetaĝaj ĉambroj estis tro mallarĝaj por permesi la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn brosojn oni laŭirigis supren kaj malsupren en ĉiu kamentubo de la domo. Ne estas malantaŭflanka ŝtuparo laŭ kiu homo povintus descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidiĝis. La korpo de Fraŭlino Lespanajo estis tiel solide fiksita en la tubo ke oni ne sukcesis ĝin eligi ĝis post kvar-kvin helpantoj kunigis siajn klopodojn.

PAUXLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita ĉirkaŭtagiĝe por kontroli la korpojn. Ambaŭ kuŝis tiam sur la litkadra kanabaĵo en la ĉambro kie malkovriĝis Fraŭlino L. La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj ekskoriita. Sendube kaŭzis tiujn aspektojn tio ke ĝi profunde enŝoviĝis en la kamentubon. La gorĝo estis ege frotaĉita. Vidiĝis ĵus submentone pluraj profundaj ekskoriaĵoj, same kiel sinsekvo da lividaj makuloj rezultigitaj laŭindikaĵe far fingropremado. La vizaĝo timige miskoloriĝis kaj la okulgloboj elstaregis. La lango estis duone tramordita. Granda ekimozo malkovriĝis en la stomakokavo, kaŭzite sendube far genupremo. Laŭ la opinio de S-ro Dumaso, Fraŭlinon Lespanajon mortigis per strangolado homo aŭ homoj nekonataj.

La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Ĉiuj ostoj de la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. La maldekstra tibio kaj aldone ĉiuj ripoj de la maldekstra flanko, ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj kaŭziĝis. Peza lignoklabo, aŭ larĝa ferstango-seĝo-iu ajn granda, peza, obtuza armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per la manoj de ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la batojn per iu ajn armilo. La kapo de la mortinto, vidite de la atestinto, estis entute apartigita disde la korpo kaj estis ankaŭ ege frakasita. La gorĝo estis tratranĉita verŝajne per ege akra ilo-sendube per razilo.

ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso por kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestaĵojn kaj opiniojn de S-ro Dumaso.

Nenia grava ceteraĵo eksciiĝis, kvankam intervjuiĝis pluraj ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri ĉiuj detaloj, neniam antaŭe okazis en Parizo-se verfakte temas pri murdo. La polico entute malscipovas klarigi la aferon-malkutima stato ĉe ili okaze de tiaj eventoj. Tamen ankoraŭ ne aperis la plej eta indico-ombro.

La vespera numero de la ĵurnalo raportis ke la plej granda ekscito daŭre agitas Sankta-Roĥo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestiĝis kaj malliberiĝis, kvankam nenio ŝajnis lin kulpigi krom la jam anoncitaj faktoj.

Dupino ŝajnis multege interesiĝi pri la progreso de tiu afero-almenaŭ tiel mi juĝis laŭ lia maniero, ĉar li komentis nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian opinion rilate al la murdoj.

Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante kiel nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu spuri la murdinton.

"Ni ne juĝu laŭ la rimedo," diris Dupino, laŭ tiu rudimenta kontrolesploro. La Pariza polico, tiel laŭdate pri sagaceco , estas ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom la provizora metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn rimedojn sed, ne malofte, tiuj tiel maltaŭgas al la proponitaj celoj ke ili nin pensigas pri S-ro Ĵurdeno kiam li petas sian robe-de-chambre pour mieux entendre la musique (ĉambrorobon por pli bone aŭdi la muzikon). La rezultoj kiujn ili efektivigas estas ne malofte surprizaj, sed plejofte tiujn estigas ordinaraj diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas tiuj kvalitoj iliaj entreprenoj malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis bona divenisto kaj persista viro. Sed sen edukita pensado li eraris konstante pro la intenseco mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian vidkapablon tenante tro proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du punktojn kun malkutima klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la aferon kiel tutaĵon.