Mi rimarkis ke, dum ĉiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la raŭka voĉo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aŭ laŭ la priskribo de iu atestinto, la raspa voĉo.
"Tio estis la atestaĵaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco de la atestaĵaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja distingaĵo. La atestintoj, laŭ via raporto, konsentis pri la raŭka voĉo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida voĉo, la strangaĵo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam Italo, Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis ĝin priskribi, ĉiu ĝin identigis kiel voĉon de fremdalandano . Ĉiu certas ke ne estis voĉo de unu el siaj samlandanoj. Ĉiu similigas ĝin-ne al la voĉo de denaska loĝanto de iu lando kies lingvon li iom konas-sed tute kontraŭe."
"La Franco opinias ĝin voĉo de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn vortojn se li konintus la Hispanan lingvon .' La Nederlandano asertas ke ĝi estis voĉo de Franco; tamen ni legas en la policaj raportoj ke '_ne scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuiĝis pere de interpretisto_.' La Anglo opinias ke ĝi estis voĉo de Germano kaj 'ne komprenas la Germanan .' La Hispano 'certas' ke ĝi estis voĉo de Anglo sed 'taksas entute laŭ la intonacio' pro tio ke 'li havas nenian konon pri la Angloj .' La Italo juĝas ĝin voĉo de Ruso sed 'neniam parolis kun landano de Rusio .' Dua Franco malkonsentas krome kun la unua, certante ke la voĉo estis tiu de Italo. Tamen 'ne scipovante tiun lingvon ,' li konvinkiĝis, same kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'"
"Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu voĉo povinta instigi tiajn atestaĵojn-eĉ en kies tonoj rekonis nenion konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Eŭropo. Vi diros ke ĝi estis eble voĉo de Aziano, aŭ Afrikano. Nek Azianoj nek Afrikanoj multnombriĝas en Parizo. Tamen, sen kontraŭstari la hipotezon, mi nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La voĉon unu atestinto priskribas kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas ĝin esti 'rapida kaj malkonstanta .' Neniajn vortojn-neniajn vortsimilajn sonojn, iu ajn atestinto menciis kiel rekoneblajn."
"Mi ne scias," daŭrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis ĝis nun, eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke laŭleĝaj konkludoj fontintaj el eĉ nur tiu parto de la atestaĵaro-la parto rilatanta al la raŭkaj kaj stridaj voĉoj-jam sufiĉas en si por naskigi suspekton devontan fiksi direkton al ĉiu posta progresado en la kontrolesploro pri la mistero. Mi diris 'laŭleĝaj konkludoj' sed mia voldiro ne plene envortiĝas tiel. Mi deziris sugesti ke la konkludoj estas la solaj ĝustaj kaj ke la suspekto fontas neeviteble el tiuj kiel ununura rezulto. El kio konsistas tamen tiu suspekto mi ankoraŭ ne konsentas diri. Mi nur deziras ke vi konsideru ke, ĉe mi, ĝi estis sufiĉe forta por doni al miaj demandoj en la ĉambro precizan formon, difinitan emon."
"Nun ni translokiĝu, permense, al tiu ĉambro. Kion ni unue serĉu ĉi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne troigas dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturaĵoj. Sinjorinon kaj Fraŭlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj de la ago estis materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Feliĉe, estas nur unu maniero rezonadi pri la temo kaj necesas ke tiu maniero nin konduku al difinita decido. Ni kontrolu, unu post la alia, la eblajn elirrimedojn."
"Klare estas ke la murdintoj enestis la ĉambron kie troviĝis Fraŭlino Lespanajo, aŭ almenaŭ la apudan ĉambron, kiam la enketontaro supreniris laŭŝtupare. Estas tial nur ĉe tiuj du loĝejoj ke ni devas serĉi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, plafonojn kaj murmasonaĵojn en ĉiu direkto. Neniajn sekretajn elirejojn povintus preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante iliajn okulojn, mi kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, neniaj sekretaj elirejoj. Ambaŭ pordoj kunligantaj la ĉambrojn kaj la koridoron estis sekure ŝlositaj kaj la ŝlosiloj restis internaflanke."
"Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran larĝon ĝis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laŭ sia tuta longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo eliri pere de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. Pere de tiuj de la fasadflanka ĉambro neniu povintus eskapi sen ke la surstrata homamaso lin rimarku. Laŭnecese tial la murdistoj trapasis tiujn de la malantaŭflanka ĉambro. Nu, atinginte tiun konkludon en tiel nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, ĝin malakcepti pro ŝajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj ŝajnaj malebloj estas, verfakte, eblaj."
"Estas du fenestroj en la ĉambro. Unu el ili entute videblas ĉar ĝin obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia malvideblas ĉar la kapo de la malfacile manipulebla litkadro estas ŝovita kontraŭ ĝin. La unua fenestro troviĝis en sekura, de interne fermita stato. Ĝi kontraŭstaris la nepran potencon de ĉiuj entreprenintaj ĝin suprenlevi. Granda boriletotruo trapenetris ties kadron maldekstraflanke kaj solidega najlo ĝin ensidis, tien enŝovite preskaŭ ĝiskape. Kontrolado pri la alia fenestro sciigis ke simila najlo simile enfiksiĝis en ĝi kaj ankaŭ malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene konvinkiĝis ke elirvojo nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. Tial , oni finopiniis ke sencele estus eltiri la najlojn kaj malfermi la fenestrojn."
"Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo kiun mi ĵus citis, ĉar ĉi-tie, necesis , mi certis, ke ĉiuj ŝajnaj malebloj finestiĝu eblaj."
"Mi komencis pensadi jene, a posteriori , tio estas, indukte. La murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio veras, ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj troviĝis fiksite-konsideraĵo ĉesiginta, pro ties memklaro, la kontroladon entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la fenestroklapoj estis jes ja fiksitaj. Necesis tial ke ili havu la kapablon sin fiksi. La konkludo neniel eviteblis."
"Mi alpaŝis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antaŭsupozis, ĝi rezistis ĉiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas ekzisti kaŝita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke almenaŭ miaj hipotezoj estis ĝustaj, kiom ajn misteraj ŝajnis la cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaŭ malkovris la kaŝitan risorton. Mi premis ĝin, kaj kontenta pri la malkovro, elektis ne levi la klapon."
"Mi nun remetis la najlon kaj ĝin rigardis atente. Homo eksterenpasinta tra tiu fenestro povintus ĝin refermi eble kaj la risorto realfiksiĝintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon. La konkludo estis klara kaj denove mallarĝigis la areon de mia esplorkampo. Laŭnecese la murdintoj forfuĝis pere de la alia fenestro. Se ni supozas tial ke la klaprisortoj entute samis, kiel verŝajnis, necesas rezulte ke malsamu la najloj, aŭ almenaŭ iliaj alfiksiĝrimedoj. Surgrimpinte la sakŝtofon de la litkadro, mi rigardis zorgege super ties kaptabulon la duan fenestroklapon. Malsupreniginte la manon malantaŭ la tabulo, mi tuj trovis kaj premis la risorton kiu, konforme al mia supozo, havis entute la saman karakteron kiel sia najbaraĵo. Nun mi okulkontrolis la najlon. Ĝi estis same solida kiel la alia kaj verŝajne alfiksiĝis sammaniere-enmartelite preskaŭ ĝiskape."
"Vi diros ke mi perpleksiĝis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi eĉ ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron. Okazis difekto en nenia ĉenero. Mi spuris la sekreton ĝis ties fina rezulto kaj tiu rezulto estis la najlo . Ĝi havis, mi diru, en ĉiu rilato la aspekton de sia kunilo en la alia fenestro. Tamen tiu fakto estis nepra nulaĵo (kiom ajn decidiga ĝi ŝajnu) kompare al la konsideraĵo ke ĉi-tie, ĉi-punkte finfiniĝis la indico. 'Necesas ke la najlo havu maltaŭgaĵon,' mi diris. Mi tuŝis ĝin kaj la kapo, kun kvaroncolo da ties fusto, forapartiĝis en miaj fingroj. La restaĵo de la fusto daŭre staris fiksite en la boriletotruo kie ĝi jam antaŭe disrompiĝis."