"La frakturo estis malnova (ĉar ties randoj krustiĝis pro rusto) kaj verŝajne fariĝis per martelbato parte alfiksinta en la supraĵon de la malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun mi zorge remetis tiun kapaĵon en la noĉon el kiu mi antaŭe ĝin eltiris kaj la simileco al perfekta najlo estis nepra-la fendo ne videblis. Premante la risorton, mi levis la klapon leĝergeste kelkajn colojn. La najlkapaĵo leviĝis kun ĝi, restante fiksite en sia litaĵo. Mi fermis la fenestron kaj denove la ŝajnigo de kompleta najlo nepregis."
"La enigmo, ĝis tiu punkto, nun malenigmiĝis. La murdinto forfuĝis pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post lia foriro (aŭ eble fermite laŭcele), ĝi refiksiĝis pere de la risorto. Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave interpretis kiel pernajlan retenon. Daŭran tiurilatan enketadon tial oni juĝis ne plu bezoni."
"La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi kontentiĝis ĉirkaŭpromenante kun vi la konstruaĵon. Proksimume kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendiĝis fulmosuĉilo. Ekde tiu suĉilo maleblintus al iu ajn atingi la fenestron, des pli ĝin eniri. Mi rimarkis tamen ke la ŝutroj de la kvara etaĝo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj ĉarpentistoj nomas ferrades –speco malmulte uzata hodiaŭ sed ofte vidataj sur ege malnovaj domegoj de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon de ordinara pordo-simpla, ne faldebla pordo-krom tio ke la malsupra duono portas lignan kradaĵon aŭ pergolon, tiel disponigante bonegan mantenejon. Ĉe la koncerna konstruaĵo tiuj ŝutroj estas plene larĝaj je tri futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantaŭ la domo, ambaŭ estis duonapertaj-tio estas, ili elstaris orte disde la muro. Verŝajnas ke la polico, same kiel mi, kontrolis la malantaŭaĵon de la apartamentaro. Tamen, sendube rigardante tiujn ferrades laŭ la linio de ilia larĝeco (ne dubeblas ke ili tiel agis), ili ne perceptis tiun grandan larĝecon mem aŭ almenaŭ ne ĝin konsideris ĝustavalore. Verfakte, sin konvinkinte ke nenia eliro efektivigeblis en tiu areo, ili faris kompreneble nur ege supraĵan tiurilatan kontrolon."
"Klare estis al mi tamen ke la ŝutro apartenanta al la fenestro situanta ĉekape de la lito, se oni refaldus ĝin kontraŭmuren, atingus lokon nur du futojn for disde la fulmosuĉilo. Ankaŭ evidente estis ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da agado kaj kuraĝo, oni povintus eniri la fenestron ekde la suĉilo. Etendinte la brakon distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la ŝutron malfermitan plenlarĝe), ŝtelisto povintus enmanigi solide la lignokradaĵon. Tiam, liberiginte la alian manon de ĉirkaŭ la suĉilo, apoginte la piedojn sekure kontraŭ la muron kaj saltinte kuraĝe foren, li povintus fermsvingi la ŝutron. Se la fenestro, ni supozu, estis malfermita en tiu momento, li povintus eĉ sin svingi en la ĉambron."
"Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri ege malkutima grado da agado kiel nepra antaŭbezono por sukcesigi tiel danĝeran kaj tiel malfacilan entreprenon. Estas mia celo komprenigi al vi, unue, tion ke la ago eble fareblis sed, due kaj ĉefe, mi deziras trudi al via kompreno la ege eksterordinaran , la preskaŭ preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta ĝin plenumi."
"Vi diros, sendube, uzante la lingvaĵon de la jurisprudenco, ke, por starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstataŭ plentaksi la agadon bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca kutimo, sed la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la vero. Mia tuja celo estas vin konvinki apudigi tiun ege malkutiman agadon kiun mi ĵus priparolis kaj tiun ege strangan stridan (aŭ raŭkan) kaj malkonstantan voĉon pri kies landodeveno nenia homparo kunkonsentis kaj en kies eldirado nenia silabado rekoneblis."
Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la voldiraĵo de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton situadi, sen komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel homoj fojfoje sin trovas sur la rando de rememorado sen, post ĉio, rememorpovo. Mia amiko daŭrigis sian diskurson.
"Vi konscios," li diris, "ke mi anstataŭis la temon de elirrimedo per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro efektiviĝis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enaĵo de la ĉambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de la ŝranko, laŭraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili multaj vestaĵoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Ĝi estas nura konjekto-kaj ege malbonsenca-nenio alia. Kiel ni eksciu ke la artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis ĉio kion la tirkestoj origine entenis? S-rino Lespanajo kaj ŝia filino estigis ege izolitan vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la urbon, malbezonis multajn vestoŝanĝaĵojn. La trovitaj vestaĵoj estis sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la sinjorinoj. Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej bonajn? Kial ne ĉiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn frankojn por sin superŝarĝi per pako da tolaĵoj? La oron li jes ja postlasis. Preskaŭ la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la bankisto, oni trovis surplanke, en sakoj."
"Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan motiv–teorion naskigitan en la cerboj de la policanoj per tiu parto de la indicaro parolanta pri mono liverita ĉe la dompordo. Koincidoj dekoble pli mirindaj ol tiu (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties ricevinto nur tri tagojn poste) ekestiĝas ĉe ni ĉiuj ĉiun horon de niaj vivoj sen sin atentigi eĉ momentdaŭre. Koincidoj ĝenerale estas faligiloj sur la vojo de tiu rango da pensantoj edukitaj sen instruado pri stokastiko, tiu probabloteorio al kiu la plej gloraj studobjektoj de homa esplorado ŝuldas la plej gloran ilustradon. En la nuna kazo, se la oro malestintus, tio ke oni ĝin liveris nur tri tagojn antaŭe konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio konfirmintus la motivteorion. Tamen en la veraj cirkonstancoj de la kazo, se ni supozu oron la motivo de la perfortaĵo, necesas ankaŭ juĝu la misfarinton hezitema idioto forlasinta kaj sian oron kaj sian motivon."
"Retenante nun konstante antaŭmense la konsiderindaĵojn kiujn mi atentigis al vi-tiun strangan voĉon, tiun malkutiman facilmovecon kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena-ni enketu pri la buĉado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado kaj enŝovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne utiligas tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere je la murditoj. En la maniero en kiu oni suprenŝovis la kadavron en la kamentubon, vi agnosku, estis io ekscese troigita-io nepre neakordigebla kun niaj kutimaj konceptoj pri homa agado, eĉ kiam ni supozu la aktorojn la plej depravaciiĝintaj homoj. Konsciu ankaŭ kiel granda estis laŭnecese la fortiko povinta suprenŝovi la kadavron en tian aperturon tiel perforte ke la kunigita fortiko de pluraj homoj apenaŭ sufiĉis por ĝin malsupren–tiri."
"Ni konsideru nun ceterajn indikaĵojn pri la uzado de mirindega fortiko. Sur la fajrejo kuŝis dikaj bukloj-ege dikaj bukloj-da griza homhararo. Tiujn oni forŝiris ekde la radikoj. Vi konscias pri la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo eĉ dudek-tridek harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn buklojn. Iliaj radikoj (horora vidaĵo!) koaguliĝis kun eroj de kranihaŭto-nepra signo pri la enorma potenco aktivigita por elradikigi ununurgeste eble duonmilionon da haroj. La gorĝo de la maljunulino estis ne nur tranĉita. La kapo estis fortranĉita disde la korpo kvankam la tranĉilo estis ordinara razilo."