"Mi deziras ke vi konsideru ankaŭ la brutan ferocon de tiuj agoj. Pri la ekimozoj sur la korpo de S-rino Lespanajo mi ne parolu. S-ro Dumaso kaj lia estimata koadjutoro S-ro Etjeno deklaris ke obtuza ilo ilin estigis kaj ĝis iu punkto la sinjoroj ege pravas. La obtuza ilo estis evidente la ŝtona pavimo de la korto sur kiun la viktimo falis el la fenestro alfrontanta la liton. Tiun veron, kiom ajn simpla ĝi nun ŝajnu, la polico malkonstatis pro la sama kialo ke la larĝon de la fenestroŝutroj ili malagnoskis-ĉar, pro la najloafero, siajn perceptojn ili hermetikigis kontraŭ la eblo ke la fenestroj iam ajn malfermiĝis."
"Se nun, krom ĉiuj tiuj konsiderindaĵoj, vi ankaŭ primeditis ĝustavalore la strangan malbonordon de la ĉambro, ni nun sukcesis apudigi la jenajn temojn: surprizegan facilmovecon, preterhoman fortikon, brutalan ferocon, senmotivan buĉadon, groteskon neprege fremdan al la tuta homaro pro ties hororo, kaj voĉon fremdatonan al la oreloj de viroj de multaj landoj kaj tute malplenan je ĉiu klara aŭ komprenebla silabado. Sekvas tial kiu rezulto? Sur vian imagkapablon mi imponis kiun instigon?"
Mi sentis ekvibraĉi mian karnon dum Dupino starigis la demandon. "Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira maniulo, forfuĝinte el najbara sandomo."
"Laŭ iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas indiferenta. Tamen la voĉoj de frenezuloj, eĉ okaze de iliaj plej sovaĝaj paroksismoj, neniam akordas kun tiu stranga voĉo aŭdita surŝtupare. Frenezulo devenas de iu lando kaj lia lingvaĵo, kiom ajn malkohera ĉe la nivelo de siaj vortoj, havas ĉiam koheron de silabado. Aldone, la hararo de frenezulo ne similas tion kion mi nun tenas enmane. Mi malimplikis tiun etan tufon el la rigide kroĉintaj fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al mi kiel vi ĝin interpretas."
"Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege strangas. Ĝi neniel estas homa hararo."
"Mi ne asertis kontraŭe," li diris, "sed antaŭ ol determini tiun punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan krokizon kiun mi desegnis sur ĉi-tiun folion. Ĝi estas faksimila desegnaĵo pri tio kion oni priskribis en unu parto el la atestaĵaro kiel 'malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungokaŭzitajn noĉojn' surestantajn la gorĝon de Fraŭlino Lespanajo kaj en alia parto (tiu de S-roj Dumaso kaj Etjeno) kiel 'sinsekvon da lividaj makuloj, verŝajne fingropremaĵoj.'"
"Vi perceptos," daŭrigis mia amiko, dissternante la folion sur la tablon antaŭ ni, "ke ĉi-tiu desegnaĵo pensigas pri solida kaj fiksita teno. Evidentas nenia glitado . Ĉiu fingro retenis-eble ĝis la morto de la viktimo-la timigan alprenon per kiu ĝi origine sin enfiksis. Nun, klopodu meti viajn fingrojn ĉiujn, sammomente, en la respektivajn premsignojn tiel kiel vi ilin vidas."
Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton.
"Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio estas sternita sur ebena surfaco sed la homa gorĝo estas cilindra. Jen lignoŝtipo kies cirkonferenco egalas proksimume tiun de la gorĝo. Volvu la desegnaĵon ĉirkaŭ ĝi kaj refaru la eksperimenton."
Mi tiel agis sed la malfacilaĵo evidentis eĉ pli ol antaŭe. "ĉi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia homa mano."
"Nun legu," respondis Dupino, "ĉi-tiun ekstrakton el Kuvjero."
Ĝi estis detala anatomia kaj ĝenerale priskriba raporto pri la granda flavbruna orangutano de Indoneziaj Insuloj. La gigantan staturon, la mirigajn fortikon kaj agadon, la sovaĝan ferocon kaj la imitkapablojn de tiuj mamuloj ĉiuj konas sufiĉe bone. Tuj mi ekkomprenis la plenajn hororojn de la murdoj.
"La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la ekstrakton, "akordas ekzakte kun la desegnaĵo. Mi konscias ke nenia besto krom orangutano de la ĉi-tie menciita specio povintus premi la noĉojn tiel kiel vi ilin desegnis. Aldone ĉi-tiu flavbruna hartufo havas la saman karakteron kiel tiu de la besto de Kuvjero. Tamen mi nepre ne scipovas kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga mistero. Krome, du voĉoj aŭdiĝis en kverelado kaj unu el ili estis sendispute tiu de Franco."
"Prave! Kaj vi memoros diraĵon atribuitan preskaŭ unuanime al tiu voĉo-la diraĵon 'mon Dieu .' ĉi-tiun, en la koncernaj cirkonstancoj, unu el la atestintoj (Montano, la frandaĵisto) identigis kiel diraĵon de protesto aŭ malaprobo. Ĉefe sur tiuj du vortoj tial mi bazis miajn esperojn atingi plenan solvon pri la enigmo. Iu Franco konsciis pri la murdo. Eblas-efektive, ege pli ol eblas-ke tute senkulpe li ne partoprenis en la sanga evento kiu okazis. Eblas ke la orangutano eskapis de li. Eblas ke li ĝin spuris ĝis la ĉambro sed, en la rezultintaj maltrankviligaj cirkonstancoj, neniam povintus ĝin rekapti. Ĝi daŭre ĉirkaŭvagadas libere."
"Mi ne daŭrigos tiujn konjektojn-alie mi ne rajtas ilin nomi-ĉar la ombra reflektado sur kiu ili baziĝas estas apenaŭ sufiĉe profunda por ke mia intelekto ilin agnosku kaj ĉar mi ne scipovus komprenebligi ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial konjektoj kaj ilin aludas tiel. Se la koncerna Franco laŭ mia supozo jes ja senkulpas pri tiu abomenaĵo, ĉi-tiu reklamo, kiun hieraŭnokte post nia hejmenreveno mi liveris al la oficejo de La Mondo (ĵurnalo pritraktanta ŝipajn aferojn kaj multe legata de maristoj) alvenigos lin al nia loĝejo."
Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon:
"KAPTITA. En Bulonjo-Arbaro frumatene en ….. (la dato de la murdo) _grandega flavbruna orangutano de Bornea specio. La posedanto (kiu laŭkonstate estas maristo deĵoranta sur Malta ŝipo) rajtas repreni la beston post ĝin identigi taŭgadetale kaj pagi kelkajn kostojn estigitajn per ĝiaj kapto kaj retenado. Venu al numero ….. strato ….. Sankta-Ĝermano-Kvartalo ….. tria etaĝo."_
"Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo kaj apartenas al Malta ŝipo?"
"Mi ne scias tion," diris Dupino. "Mi ne certas pri tio. Jen tamen eta rubandero kiu, laŭ ties formo kaj grasa aspekto, funkciis por kunligi la hararon en unu el tiuj longaj plektaĵoj kiun tiom ŝatas maristoj. Aldone, ĉi-tiu nodo estas unu kiun nur malmultaj homoj krom maristoj scipovas estigi kaj kiu propras al la Maltanoj. Mi alprenis la rubandon ĉe la bazo de la fulmosuĉilo. Ĝi ne povintus aparteni al iu ajn el la du mortintoj."
"Se nun, malgraŭ ĉio, mi eraras en miaj induktoj pri tiu rubando, tio estas, ke la Franco estas maristo deĵoranta sur Malta ŝipo, mi nenion difektis dirante tion en la reklamo. Se mi eraras, li nur supozos ke min devojigis iu cirkonstanco pri kiu li ne penados enketi. Se mi pravas tamen, granda avantaĝo atingiĝas. Konsciante pri la murdoj, tamen senkulpa tiurilate, kompreneble la Franco hezitos alrespondi la reklamon kaj postuli la rehavigon de la orangutano."
"Li rezonos tiumaniere. 'Mi estas senkulpa. Mi estas malriĉa. Mia orangutano altvaloras-al homo situanta en miaj cirkonstancoj, vera fortuno en si. Kial maldisponigi min pri ĝi pro senkaŭzaj timoj pri danĝero? Jen ĝi estas, preta al mia manpreno. Ĝi malkovriĝis en Bulonjo-Arbaro, ĉe fora distanco disde la buĉadsceno. Kiel oni povus iam suspekti ke bruta besto efektivigis la misfaron? La polico kulpas. Ili malsukcesis malkovri la plej malgrandan indicon. Eĉ se ili spurus la beston, ne eblus al ili pruvi mian konscion pri la murdo aŭ kulpigi min pro tiu konscio."
"'Antaŭ ĉio, oni jes ja min konas. La reklaminto min nomumas posedanto de la besto. Mi ne certas ĝis kiu limo povas etendiĝi lia scio. Se mi malkonsentas depostuli havaĵon de tiel alta valoro kaj kiun oni scias ke mi posedas, mi suspektigos almenaŭ la simion. Mi kutimas atentigi nek min nek la beston. Mi respondos al la reklamo, rehavos la orangutanon kaj ĝin zorge retenos ĝis kiam forblovumos tiu afero.'"