En tiu momento ni aŭdis paŝon sur la ŝtuparo.
"Pretigu viajn pistolojn," diris Dupino. "Tamen nek uzu nek vidigu ilin antaŭ signalo de mi."
La ĉefpordon de la domo ni antaŭe postlasis en malfermado kaj la vizitanto, jam enirinte sen sonigi, antaŭenvenis plurajn paŝojn sur la ŝtuparo. Nun tamen li ŝajnis heziti. Baldaŭ ni aŭdis lin descendi. Dupino jam moviĝis pordodirekten kiam denove ni aŭdis lin suprenvenadi. Li ne forturniĝis duan fojon sed alproksimiĝis rezolute kaj frapsonigis la pordon de nia ĉambro.
"Eniru!" diris Dupino feliĉ– kaj bonkorvoĉe.
Viro eniris. Li estis maristo, evidente-alta, solida, muskola persono havanta iom ĉioriskulan, tute ne senĉarman mienon. Lian vizaĝon, ege sunbruligitan, barbo kaj lipharoj pli ol duone kaŝis. Li kunportis grandan kverkan klabon, sed ŝajnis alie senarmila. Li riverencis malgracie kaj diris al ni "Bonan vesperon" kun Franca parolmaniero kiu, kvankam iom pensiganta pri Novkastelo, aŭdigis rekoneblan Parizan ekdevenon.
"Bonvolu sidiĝi, mia amiko," diris Dupino. "ĉu mi rajtas supozi ke vi alvenas rilate al la orangutano? Honestavorte, mi preskaŭ envias vian posedrajton pri ĝi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto. Kiom aĝa vi taksas ĝin?"
La maristo ensuĉis longan spiradon, en la maniero de homo ĵus formetinta netolereblan ŝarĝon, kaj tiam respondis sekuravoĉe:
"Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen ĝi ne povas esti pli ol kvar-kvinjara. Ĉu vi ĝin retenas ĉi-tie?"
"Ho, ne! ĉi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. Ĝi sidas en proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos rehavi ĝin morgaŭmatene. Kompreneble, vi pretas identigi la posedaĵon, ĉu ne?"
"Kompreneble, sinjoro. Mi pretas."
"Bedaŭrinde estos devi min senhavigi je ĝi," diris Dupino.
"Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta ĝin senpage, sinjoro," diris la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas pagi rekompencon kontraŭ la malkovro de la besto-tio estas, konvenan rekompencon."
"Nu," respondis mia amiko. "ĉio tio tre justas, certe. Mi pripensu! Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. Jen estos mia rekompenco. Vi transsciigos al mi ĉiujn laŭeblajn informaĵojn pri tiuj murdoj okazintaj en Kadavrejo-Strato."
Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre trankvila tono. Egale trankvile li aliris la pordon, ĝin ŝlosis, metis la ŝlosilon en la poŝon. Tiam li tiris pistolon el sia brusto, metis la armilon sen la plej eta agitiĝo sur la tablon.
La vizaĝo de la maristo ekruĝiĝis, kvazaŭ li luktus kontraŭ sufokiĝo. Li stariĝis eksalte, alprenis sian klabon. Tamen en la sekvinta momento li refalis sur sian seĝon, tremegante kaj elmontrante survizaĝe kvazaŭ la maskon de Morto mem. Nenian vorton li eldiris. Mi lin kompatis plenkore.
"Mia amiko," diris Dupino afablavoĉe, "vi maltrankviligas vin senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. Mi promesas al vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke ni neniel intencas vin difekti. Mi scias kun nepra certeco ke vi senkulpas pri la abomenaĵoj de Kadavrejo-Strato. Ne decos nei tamen vian ioman implikiĝon en ili. Laŭ tio kion mi jam diris, vi devas konscii ke, rilate al tiu afero, mi disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam povintus imagi."
"Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan-nenion certe povantan vin kulpigi. Vi senkulpis eĉ pri ŝtelado en momento kiam vi povintus ŝteli senpune. Vi havas nenion kaŝendan. Vi havas nenian kialon ion kaŝi. Aliflanke, ĉiu honorprincipo vin devigas konfesi vian tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo senkulpulo al kiu imputiĝis krimo kies farinton vi scipovas identigi."
La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn; tamen nun entute malaperis lia antaŭa kondutaŭdaco.
"Dio helpu min!" li diris post mallonga paŭzo. "Mi jes ja sciigos al vi ĉion kion mi scias pri tiu-ĉi afero. Sed mi ne atendas ke vi kredu duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive stultulo. Ĉiomalgraŭe, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos eĉ devonte morti pro tio."
Sekvas esencadetale tio kion li raportis.
Li vojaĝis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu li aniĝis, alteriĝis en Borneo kaj faris interninsulan distriĝekskurson. Li kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia kunulo mortis kaj la besto fariĝis lia aparta posedaĵo. Post multe da ĝeno, okazigita per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la hejmenrevena vojaĝo, li sukcesis finfine loĝigi ĝin sekure ĉe si en Parizo. Tie, por ne altiri al si la malplaĉan scivolemon de siaj najbaroj, li retenis la beston en prizorgata sekureco ĝis kiam tiu resaniĝus de piedvundo kaŭzita de surŝipe ricevita splito. Lia fina celo estis vendi la simion.
Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aŭ pli ĝuste la matenon de la murdoj, li trovis la beston enloĝantan lian propran dormĉambron en kiun ĝi eskapis el apuda kamero kie ĝi estis, laŭ la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante razilon enmane, plene ŝaŭmsapite, ĝi sidis antaŭ la spegulo, entreprenante sin razi, procedo kiun antaŭe, sendube, tra la kamera ŝlosiltruo, ĝi vidis plenumi la mastron.
Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel danĝeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, eĉ okaze de ĝiaj plej ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte la vipon, la orangutano trairis eksalte la ĉambropordon, kuris malsupren laŭ la ŝtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedaŭrinde malfermita, eniris la straton.
La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraŭ tenante enmane la razilon, haltis fojfoje por rigardi malantaŭen kaj gestadi al sia postkuranto ĝis kiam tiulasta preskaŭ atingis ĝin. Tiam ĝi foriris denove. Tiel-ĉi la ĉaso daŭris longan tempon. La stratoj nepre silentis ĉar estis preskaŭ la tria horo de la mateno.
Laŭpasante strateton malantaŭ Kadavrejo-Strato, la fuĝinto ekvidis lumon brilantan tra la malfermita fenestro de la ĉambro de S-rino Lespanajo en la kvara etaĝo de ŝia domo. Hastante al la konstruaĵo, ĝi perceptis la fulmsuĉilon, suprengrimpis laŭ ĝi kun nekonceptebla facilmovo, alprenis la ŝutron, kiu estis ĵetita entute kontraŭ la muron, kaj pere de tiu sin svingis plendistance sur la kaptabulon de la lito. La tuta agadaro efektiviĝis en malpli ol unu minuto. La ŝutron la orangutano remalfermis piedbate enirante la ĉambron.
La maristo intertempe kaj ĝojiĝis kaj konsterniĝis. Nun li ege esperis povi rekapti la bruton ĉar ĝi apenaŭ povos eskapi el la kaptejo en kiun ĝi ĵus eniris krom pere de la suĉilo, ĉe la malsupro de kiu la posedanto povus rehavi ĝin. Aliflanke li multe pritimis kion povus fari la simio en la domo. Tiu lasta pensado instigis la viron daŭre postsekvi la fuĝinton. Fulmsuĉilon oni povas facile laŭgrimpi, precipe maristo. Kiam li atingis tamen la nivelon de la fenestro, kiu situis malproksime maldekstre, lia suprenirado ĉesis. Ĉio kion li povis fari estis kliniĝi maldekstren por iom ekvidi la internon de la ĉambro. Tiu ekvido preskaŭ faligis lin de sur la suĉilo pro troigo da hororo.
En tiu momento interrompis la nokton tiuj aĉaj ŝirkriegoj ekmaldormigintaj la loĝantojn de Kadavrejo-Strato. Sinjorino Lespanajo kaj ŝia filino, surportante dormvestaĵojn, verŝajne priokupiĝis aranĝante dokumentojn en la jam menciita ferkofro antaŭe rulita en la mezon de la ĉambro. Ĝi estis malfermita kaj ties enhavaĵoj kuŝis apude sur la planko. Devas esti ke la viktimoj sidis malalfrontante la fenestron kaj, juĝante laŭ la eta tempodaŭro forpasinta inter la eniro de la besto kaj iliaj ŝirkriegoj, oni rajtas supozi ke ili ne tuj ĝin ekvidis. La klaksonon de la ŝutro ili atribuintus kompreneble al la vento.
Kiam la maristo enrigardis, la bestego jam alprenis Sinjorinon Lespanajon per la hararo (kiu estis malfiksa ĉar ŝi kombis ĝin) kaj svingis la razilon antaŭ ŝia vizaĝo, imitante barbirajn gestojn. La filino kuŝis sternite kaj senmove, sveninte. La kriegoj kaj baraktoj de la maljunulino (dum kiuj la hararo estis forŝirita de sur ŝia kapo) finagis ŝanĝante la verŝajne pacajn celojn de la orangutano en kolerajn entreprenojn. Per unu rezoluta svingo de sia muskola brako ĝi preskaŭ fortranĉis ŝian kapon disde ŝia korpo. Kiam la besto ekvidis sangon, ĝia kolero pligrandiĝis en deliron. Grincigante la dentojn, flagrigante kvazaŭan fajron el la okuloj, ĝi atakis la korpon de la fraŭlino, enfiksis siajn timigajn ungegojn en ŝian gorĝon, ilin retenis tie ĝis kiam ŝi mortis.