— Vi devas enlitiĝi, — mi diris, — deĵoru denove kiam vi estos pli forta.
Ŝi rigardis min per tiel stranga esprimo ke mi eksuspektis ke ŝi cerbe malsaniĝas.
— Mi estas sufiĉe forta, s-ro Musgravo, — ŝi diris.
— Ni aŭdu, kion diros la kuracisto, — mi respondis.
— Vi devu halti vian laboron, kaj kiam vi malsupreniris, diru ke mi deziras paroli kun Bruntono.
— La ĉefservisto foriris, — ŝi diris.
— Foriris! Kien foriris?
— Li foriras. Neniu vidis lin. Li ne estas en sia ĉambro. Jes ja, li foriris, li foriris! — Ŝi malantaŭen falis kontraŭ la muron kun ŝirkrio post ŝirkrio de ridego, dum mi, terurigita pro tiu ĉi histeria ikto, hastis al sonorilo por voki helpon. La junulinon oni venigis al ŝia ĉambro, ankoraŭ kriantan kaj plorantan, dum mi esplore demandis pri Bruntono. Ne dubis, ke li malaperis. Li ne jam enlitiĝis, oni ne jam vidis lin de post li retiriĝis al sia ĉambro la antaŭan nokton, kaj tamen, oni ne malfacile komprenas, kiel li foriris la domon, ĉar kaj fenestroj kaj pordoj estis ŝlosataj la sekvantan matenon. Liaj vestaĵoj, lia horloĝo, kaj eĉ lia mono estis en la ĉambro, sed la nigra kompleto, kiun li kutime portas, mankas. Liaj pantofloj ankaŭ mankas, sed liajn botojn postlasis. Do kien povis ĉefservisto Bruntono foriri dumnokte, kaj kio okazas ĉe li nun?
Kompreneble ni traserĉas en la domo de kelo ĝis subtegmento, sed estis neniu spuro pri li. Ĝi estas, kiel mi jam diris, labirinta domo, precipe la originala alo, en kiu nun oni preskaŭ ne loĝas; sed ni ĝisfunde traserĉis ĉiun ĉambron kaj kelon kaj ne eltrovis la plej malgrandan signon de la malaperinto. Al mi estis nekredeble ke li jam povis foriri, forlasante tutajn liajn havaĵojn, kaj tamen kie li povas esti? Mi vokis la tiean policon, sed ili sensukcesis. Pluvis la antaŭan nokton, kaj ni esploris la gazonon kaj padojn ĉirkaŭ la domo, sed vane. Jen tiuj ĉi aferoj, kiam nova disvolviĝo tute fortiris nian atenton de la originala enigmo.
Du tagojn Raĥelo Hovelso estis malsana, iam delira, iam histeria, tiel ke flegistinon oni dungis por nokte sidi ĉe ŝi. La trian nokton post la malapero de Bruntono, la flegistino, trovante sian pacienton dormanta, ekdormetis sur la brakseĝo. Kiam ŝi ekvekis frumatene, ŝi trovis malplenan liton, fenestron malfermitan kaj neniun signon de la invalido. Oni tuj vekigis min, kaj kun du lakeoj, mi ekserĉis la malaperintinon. Ne malfacile trovi ŝian direkton, ĉar de sub ŝia fenestro ni povis sekvi ŝiajn piedsignojn facile trans la gazono ĝis la bordo de la lageto, kie ili malaperis apud la gruza pado kiu kondukas el la bieno. La lageto profundis tie du metrojn, kaj vi povas imagi niajn sentojn, kiam ni vidas la spuron de la demenca povrulino ĉeborde.
Kompreneble, ni tuj dragis por retrovi la restaĵon, sed neniun spuron de la kadavro ni povis trovi. Aliflanke, ni malmergis objekton tre neanticipitan. Ĝi estas tola sako enhavanta malnovajn rustajn kaj miskolorigitajn metalaĵojn kaj malbrilajn ŝtonetojn aŭ vitraĵojn. Tiu ĉi stranga trovaĵo estas ĉiu kiun ni povis eltiri el la lageto, kaj, kvankam ni serĉis kaj esploris ĉie hieraŭ, ni konas nenion pri la sorto de aŭ Raĥelo Hovelso aŭ Rikardo Bruntono. La graflanda polico ne scias kion fari, kaj mi venas al vi kiel la fina rimedo.
— Vi povas imagi, Vatsono, kiel avide mi aŭskultis ĉi tiun eksterordinaran sekvencon de eventoj, kaj klopodis popece kunmeti ilin, kaj elpensi iun komuna alligantan fadenon. La ĉefservisto foriris. La domservistino foriris. La domservistino amis la ĉefserviston, sed poste li igis ŝin malami lin. Ŝi estas de kimra sango arda kaj pasia. Ŝi estis terurige ekscitita tuj post lia malapero. Ŝi forĵetis la sakon enhavantan la strangaĵojn. Jen ĉiujn la faktorojn mi prenis en konsideron, kaj tamen neniu el ili temis pri la kerno. Kie estas la komenco de ĉi tiu ĉeno de eventoj? Tie kuŝis la fino de ĉi tiu implikita linio.
— Mi devas vidi la paperon, Musgravo, kiun ĉi tiu ĉefservisto via opinias konsultinde, eĉ ĝis risko de maldungo. — mi diris.
— Ĝi estas iom absurda afero, ĉi tiu rito via, — mi respondis. — Sed ĝi almenaŭ estas pardoninde pro la antikveco. Jen la ekzemplero de la demandoj kaj respondoj se vi ŝatas ekzameni.
Li transdonis la paperon mem, kiun mi havas tie, Vatsono, kaj jen la stranga katekismo, al kiu devas ĉiu Musgravo cediĝi, kiam li majoritataĝas. Mi legos al vi la demandojn kaj la respondojn kiel ili tekstas.
— Kies estis ĝi?
— La foririnto.
— Kiu posedos?
— La venonto.
— Kiu monato?
— La sesa de la unua.[3]
— Kie la suno?
— Super la kverko.
— Kie la ombro?
— Sub la ulmo.
— Kiel paŝita?
— Norden dekope kaj dekope, orienten kvinope kaj kvinope, suden duope kaj duope, okcidenten unope kaj unope, kaj suben.
— Kontraŭ kiom ni transdonos?
— Kontraŭ ĉiuj niaj.
— Kial ni transdonos?
— Pro la konfido.[4]
— La originalo ne datiĝis, sed laŭ literumo estas de la deksepa jarcento. — rimarkis Musgravo. — Mi timas ke ĝi povas helpi nur iomete pri la solvo de ĉi tiu enigmo.
"Almenaŭ ĝi transdonas alian misteron, kaj tiu eĉ pli interesa ol la unua," — mi diris. — Eble la solvo de unu estos la solvo de la alia. Pardonu min, Musgravo, se mi diras, ke via ĉefservisto ŝajnis al mi spritegulo kaj ke li havas pli klaran perceptivon ol dek generacioj de siaj mastroj."
— Mi apenaŭ sekvas vin, — diris Musgravo. — La papero ŝajnis al mi de ne praktika valoro.
— Sed al mi ŝajnas grandege praktika, kaj mi imagas ke Bruntono opinias same. Li eble jam vidis ĝin antaŭ ol vi kapte rimarkis lin.
— Estas tre eble. Ni ne klopodis kaŝi ĝin.
— Li nur deziris, mi imagas, refreŝigi la memoron je la lasta okazo. Li havis, laŭ mia kompreno, ian mapon aŭ similan, kian li komparis kun la manuskripto, kaj kiun li enpoŝigis kiam vi aperis.
— Jes. Sed kial li interesiĝas pri ĉi tiu malnova familia kutimo nia, kaj kion signifas ĉi tiu galimatio?
— Mi ne opinias ke ne malfacile determini tion, — mi diris; — laŭ via permeso ni veturiĝos per la unua vagonaro al Susekso kaj esploros iomete pli profunde la aferon tie.
Saman posttagmezon ni ambaŭ estis ĉe Hurlstono. Eble vi jam vidis bildojn kaj legis priskribojn pri la fama malnova domo, do mi limigas mian raporton al tio, ke la domo estas L-forma – la longa brako estante la pli moderna, kaj la pli mallonga la antikva nukleo de kiu la alia kreskiĝis. Super la malalta peze linteligita pordo centre de la malnova parto oni ĉizis la daton 1607, sed spertuloj interkonsentas ke la traboj kaj lignaĵoj estas vere pli aĝaj. La grandegaj dikaj muroj kaj la etaj fenestroj igis la familion konstrui la novan alon, kaj la malnovan oni nun uzas kiel staplon kaj kelon, se iam uzata. Belega parko kun fajnaj malnovaj arboj ĉirkaŭas la domon, kaj la lago, menciita de mia kliento, estas apud la avenuo preskaŭ du cent metrojn for de la domo.
Mi jam firme konvinkiĝis, Vatsono, ke ne estas tri apartaj misteroj, sed nur unu, kaj ke se mi povus kompreni la Musgravan riton, mi povus teni per mia mano la ŝlosilon, kiu gvidos min al la solvo pri kaj ĉefservisto Bruntono kaj domservistino Hovelso. Al tiu do mi turnis ĉiujn miajn penadojn. Kial ĉi tiu servisto deziras majstri la malnovan formulon? Evidente ĉar li vidis en ĝi ian, kia eskapis ĉiujn generaciojn de la komparaj bienuloj, kaj de kia li esperis ian personan avantaĝon. Kion do ĝi estas, kaj kiel ĝi influis lian sorton?
Kiam mi legis la riton, al mi estis memklara, ke la mezuroj devas aludi iun lokon, kiun la cetero de la dokumento aludas, kaj se mi povas trovi tiun lokon, ni povas preskaŭ trovi tian, kian sekreton la praMusgravoj opiniis necese ke oni balzamu per tia kurioza maniero. Estas du komencpunktoj donitaj – kverko kaj ulmo. Rilate al la kverko ne estas iu ajn dubo. Ĝuste antaŭ la domo maldekstre de la alirvojo staris patriarko inter kverkarboj, unu el la plej grandiozaj arboj, kiun mi iam vidis.
3
“La sesa de la unua.” – Kiam la rakonton oni eldonis en la “Strand Magazine”, la rito enhavis nur sep koplojn. Koplon “Kiu monato?” “La sesa de la unua.” oni forigis, sed kiam la rakonton oni inkludis en la “Newnes” volumo de la
4
“Pro la konfido.” (Angle, “For the sake of the trust.”) la adapto de “Murdo en la katedralo” de la forpasinta T. S. Eliot enhavas tiujn vortojn. Tio igis iujn komentantojn spekulacii ke Eliot kaj Doyle uzis komunan fonton. Sed Eliot mem klarigis la aferon en letero al s-ro Nathan L. Bengis: “Mia uzo de la Musgrava rito estis intenca kaj tute konscia.” (