Sed por du homoj, unu el ili virino, devis esti malfacile levi tian ŝtonon. Ne estis tiel facila afero por solidkorpa Suseksa policano kaj mi. Kion ili farus por sin helpi? eble tion, kion mi mem farus. Mi leviĝis kaj zorgeme ekzamenis ĉiujn ŝtipojn, disĵetitajn sur la planko. Preskaŭ tuj mi trovis tion kion mi atendis. Unu ŝtipo, ĉirkaŭ unu metron longa havis notindan noĉon ĉe unu fino, kaj kelkaj aliaj premrompiĝis ĉe flankoj kvazaŭ kunpremitaj per iu konsiderinda pezo. Evidente kiam ili tiris la ŝtonon supren, ili puŝis la ŝtipojn en la fendon ĝis fine la aperto estis sufiĉe granda ke oni povis trarampi. Oni tenis ĝin malfermata per ŝtipo prenita laŭlonge, kiu eble igus noĉon ĉe la pli malalta fino, ĉar la tuta pezo de la ŝtono premis ĝin suben sur la rando de la alia slabo. Ĝis nun mi ankoraŭ pravas.
Kaj nun kiel mi devis procedi por rekonstrui ĉi tiun meznoktan dramon? Evidente, nur unu homo povis eniri la kavon, kaj tiu estis Bruntono. La junulino devis atendi supre. Tiam Bruntono malŝlosis la keston, transdonis la enhavaĵon supozeble – ĉar oni ne trovis ĝin – kaj tiam – kaj tiam kio okazis?
Kia subbrulanta fajro de venĝo subite ekflamiĝis en la animo de ĉi tiu pasia Keltulino, kiam ŝi konstatis ke ŝi havas povon super la viro kiu mistraktis ŝin – mistraktis ŝin, eble pli ol oni suspektas? Ĉu estis la sorto ke la ŝtipo glitis kaj ke la ŝtono forfermis Bruntonon en tiu, kiu iĝis lia tombo? Ĉu ŝi nur kulpas pri silento pri lia sorto? Aŭ ĉu iu subita frapo per ŝia mano forfrapis la subtenon kaj igis la slabon fali? Kiaokaze, mi ŝajnis vidi tiun virinan formon ankoraŭ kroĉanta ŝian trezoron kaj freneze suprenkuranta la serpentan ŝtuparon kaj aŭdanta la dampatajn ŝirkriojn kaj la marteladon de la frenezaj manoj kontraŭ la ŝtonan slabon, kiu sufoke mortigis ŝian malfidelan aminton.
Jen la sekreto de ŝia pala vizaĝo, ŝiaj agititaj nervoj, ŝiaj sonoradoj de histeria ridado la sekvantan matenon. Sed kia estis la enhavaĵo de la kesto? Kie ŝi ĝin metis? Kompreneble, devis esti la malnovaj metalaĵoj kaj ŝtonetoj, kiujn mia kliento eltiris el la lageto. Ŝi jam forĵetis ilin tien je la unua oportuno por forigi la lastan spuron de sia krimo.
Dum dudek minutoj mi sidis senmove, elpensante la aferon. Musgravo ankoraŭ staris kun palega vizaĝo, svingante la lanternon kaj strebe rigardante en la kavon.
— Jen estas moneroj de Reĝo Karlo I, — diris li, montrante la malmultajn, kiujn enhavis la kesto; — vi pravas pri la dato de la rito.
— Ni trovos iun alian de Karlo I, — mi kriis, dum la ebla signifo de la unuaj demandoj de la rito subite trafis min. — Mi vidu la enhavaĵojn de la sako eltirita el la lageto.
Ni supreniris al lia studejo kaj li kuŝigis la aĵojn antaŭ mi. Mi povis kompreni kial li opinias tiajn kiel nur gravetaj, kiam mi rigardis, ĉar la metalaĵoj estis preskaŭ nigraj kaj la ŝtonoj malbrilaj. Mi frotis unu el la ŝtonoj per maniko, tamen, kaj ĝi ekbrilis poste kiel fajrero en la malluma kavo de la mano. La metalaĵo formis duoblan ringon, sed oni tordis ĝin de la originala formo.
— Vi memoru, — mi diris, — ke la rojalistoj progresis en Anglio eĉ post la morto de la reĝo, kaj ke kiam ili finfine fuĝis, ili eble postlasis multe da iliaj plej valoraj havaĵoj enterigitaj post ili, intencante reveni por tiujn dum pli paca tempo.
— Mia praulo, Ralfo Musgravo, estis eminenta kavaliro kaj la ĉefhelpanto de Karlo II dum liaj vagadoj. — diris mia amiko.
— Ha, jes ja! — mi respondis. — Nu, mi opinias ke tio devas doni al ni la lastan ĉeneron, kiu mankas. Mi devos gratuli vin ke vi ekposedas, kvankam per tragika maniero, relikvon de granda valoro, sed de eĉ pli granda graveco kiel historia kuriozaĵo.
— Kio estas tio, do? — li mirege anhalis.
— Ĝi estas neniu alia ol la antikva krono de la reĝoj de Anglio.
— La krono!
— Precize. Konsideru la vortojn de la rito. Kion ĝi tekstas? — Kies estis ĝi? — La foririnto. — Tio estas post la ekzekucio de Karlo. Tiam, — Kiu posedos? — La venonto.— tiu estis Karlo II, kies alvenon oni jam antaŭvidis. Mi opinias ke povas ne dubi ke ĉi tiu frakasita kaj misformita krono iam encirkligis la kapojn de la reĝaj Stuartoj.
— Kaj kiel ĝi venis en la lageto?
— Ha, al tiu demando oni povos respondi nur post iom da tempo. — Kaj mi skizis al li la tutan ĉenon de konjektado kaj pruvado kiun mi konstruis. Krepuskis kaj la luno hele brilis en la ĉielo antaŭ ol mi finis la rakonton.
— Kaj kial do la kronon oni ne redonis al Karlo? — demandis Musgravo puŝante la relikvon en la tolan sakon.
Ha, vi atingas la kernon pri la unusola punkto, kiun ni eble ne povos klarigi. Probable la Musgravo kiu konis la sekreton mortis intertempe kaj per iu preteratento postlasis ĉi tiun gvidilon al sia posteulo sen klarigo. De tiu tago ĝis la hodiaŭa oni transdonis ĝin de patro al filo ĝis fine ĝi venis en la atingon de la viro kiu elŝiris la sekreton kaj perdis sian vivon en la risko.
Kaj tio estas la historio de la Musgrava rito, Vatsono. La krono estas ĉe Hurlstono – kvankam estis iom da leĝa ĝeno kaj estis konsiderinda sumo pagenda antaŭ ol oni permesis ke ĝi konserviĝu tie. Pri la virino oni aŭdis nenion, kaj supozeble ŝi forlasis Anglion kaj forportis sin kaj la memoron de sia krimo al iu lando preter la maro.[5]
5
Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la