Ivan Efremov
La nebulozo de Andromedo
(1955–1956)
Sciencfikcia romano
El la rusa tradukis Jurij Finkel
Aŭtora antaŭparolo
Ankoraŭ ne estis finita la unua publikigo de tiu ĉi romano en revuo, kaj la sputnikoj jam komencis rapidan ĉirkaŭflugon de nia planedo.
Vidalvide kun tiu nekontestebla fakto mi kun ĝojo konscias, ke la ideoj, kuŝantaj en la fundamento de la romano, estas ĝustaj.
La skalo de fantazio pri teĥnika progreso de la homaro, la kredo je senĉesa perfektigo kaj hela estonteco de la racie aranĝita socio — ĉio ĉi tiel senteble kaj videble estas konfirmita per signaloj de la etaj lunoj. La mirakla laŭ rapideco plenumo de unu revo el «La nebulozo de Andromedo» metas antaŭ mi la demandon: kiom ĝuste estas montrita en la romano la historia perspektivo de la estonteco? Jam dum la procezo de verkado mi ŝanĝis la tempon de la eventoj en direkto de ĝia pliproksimigo al nia epoko. Komence al mi ŝajnis, ke la gigantaj transformoj de la planedo kaj de la vivo, priskribitaj en la romano, ne povas esti efektivigitaj pli frue, ol post tri mil jaroj. Mi baziĝis en la kalkuloj sur ĝenerala historio de la homaro, sed ne atentis akceliĝon de teĥnika progreso.
Dum posta prilaboro de la romano mi mallongigis la planitan tempolimon je jarmilo. Sed la lanĉo de artefaritaj satelitoj de la Tero sufloras al mi, ke la eventoj de la romano povus plenumiĝi eĉ pli frue. Tial ĉiuj difinitaj datoj en «La nebulozo de Andromedo» estas ŝanĝitaj al tiaj, en kiujn leganto mem enmetos sian komprenon kaj antaŭsenton de la tempo.
Specialeco de la romano, eble, ne tuj komprenebla al leganto, estas saturiteco per sciencaj faktoj, nocioj kaj terminoj. Tio ne estas miso aŭ nedeziro klarigi komplikajn formulojn. Nur tiel al mi ŝajnis eble doni koloron de estonteco al paroloj kaj agoj de homoj de la tempo, en kiu la scienco devas profunde enradikiĝi en ĉiujn nociojn, konceptojn kaj la lingvon.
I. Efremov
Ĉapitro 1
Fera stelo
En malhela lumo, reflektiĝanta de la plafono, skaloj de aparatoj ŝajnis galerio de portretoj. La rondaj estis ruzaj, la horizontale ovalaj mienis aroge memkontente, la kvadrataj rigidis en malsprita certeco. Pulsantaj ene de ili bluaj, lazuraj, oranĝaj, verdaj lumetoj substrekis la impreson.
Centre de konveksa regpanelo elstaris larĝa kaj purpura ciferplato. Antaŭ ĝi en maloportuna pozo kliniĝis junulino. Ŝi forgesis pri staranta apude fotelo kaj alproksimigis la kapon al la vitro. Ruĝa rebrilo faris pli aĝa kaj pli severa la junan vizaĝon, konturis akrajn ombrojn ĉirkaŭ la elstarantaj diketaj lipoj, akrigis la iomete levitan nazon. La larĝaj sulkigitaj brovoj iĝis profunde nigraj, doninte al la okuloj mornan, malesperan esprimon.
La subtila kantado de mezuriloj estis interrompita per nelaŭta metala grinco. La junulino tremeris, rektiĝis kaj metis la maldikajn brakojn malantaŭen, fleksante la laciĝintan dorson.
Malantaŭe klakis pordo, aperis granda ombro, kaj iĝis homo kun abruptaj kaj precizaj movoj. Ekbrilis oreca lumo, kaj la densaj malhel-rufaj haroj de la junulino kvazaŭ eksparkis. Ŝiaj okuloj same ekbrilis, kun maltrankvilo kaj amo turniĝinte al la enirinto.
— Ĉu vi ne ekdormis? Cent horojn sen dormo!..
— Ĉu malbona ekzemplo? — ne ridetante, sed gaje demandis la enirinto. En lia voĉo glitis altaj metalaj notoj, kvazaŭ nitantaj la parolon.
— Ĉiuj ceteraj dormas, — ĝeneme diris la junulino, — kaj… nenion scias, — aldonis ŝi duonvoĉe.
— Ne timu paroli. La kamaradoj dormas, kaj nun nur ni du estas maldormantaj en la kosmo, kaj ĝis la Tero estas duiliono da kilometroj — nur unu kaj duono da parseko![1]
— Kaj da anamezono[2] nur por unu akcelo! — Teruro kaj admiro sonis en la ekkrio de la junulino.
Per du fulmorapidaj paŝoj la estro de la tridek sepa stela ekspedicio Erg Noor atingis la purpuran ciferplaton.
— La kvina rivoluo!
— Jes, ni eniris en la kvinan! Kaj… nenio. — La junulino ĵetis elokventan rigardon al la soneligilo de la aŭtomata ricevilo.
— Vi vidas, dormi ne indas. Necesas pripensi ĉiujn variantojn, ĉiujn eblojn. Ĝis la fino de la kvina rivoluo devas aperi decido.
— Sed tio estas ankoraŭ cent dek horoj…
— Bone, mi dormos ĉi tie, en la fotelo, kiam finiĝos la efiko de sporamino.[3] Mi prenis ĝin antaŭ diurno.
La junulino ion koncentrite pripensis kaj finfine kuraĝis:
— Eble, ni malpligrandigu radiuson de la orbito? Eble, ilia sendilo paneis?
— Ni ne povas! Malgrandigi la radiuson, sen malgrandigo de rapido — estas momenta detruo de la ŝipo. Se ni malgrandigos la rapidon, do… poste sen anamezono… unu kaj duonon da parseko kun rapido de antikvaj lunaj raketoj? Post cent mil jaroj ni alproksimiĝos al nia suna sistemo.
— Mi komprenas… Sed ĉu ili ne povis…
— Ne povis. En antikvaj tempoj homoj povis neglekti ion aŭ trompi unu la alian kaj sin mem. Sed ne nun!
— Mi diris ne pri tio, — ofendiĝo sonis en la akra respondo de la junulino. — Mi volis diri, ke «Algrab», eble, same serĉas nin, deflankiĝinte de la kurso.
— Tiel forte deflankiĝi ĝi ne povis. Ne povis ne starti en la kalkulita kaj difinita tempo. Se okazus maleblaĵo kaj paneus ambaŭ sendiloj, do la stelŝipo, sendube, komencus trai la cirklon laŭ la diametro, kaj ni aŭdus ĝin per planeda ricevo. Ne eblas erari — jen ĝi, la difinita planedo!
Erg Noor almontris spegulajn ekranojn en profundaj niĉoj ĉe ĉiuj kvar flankoj de la stirejo. En profundega nigro brilis sennombraj steloj. Sur la maldekstra antaŭa ekrano rapide traflugis eta griza disko, apenaŭ prilumata de sia suno, tre malproksima de ĉi tie, de la rando de la sistemo B-7336-S+87-A.
— Niaj bombaj stacioj.[4] funkcias klare, kvankam ni deĵetis ilin antaŭ kvar nedependaj jaroj[5] — Erg Noor almontris klaran strieton de lumo sur longa vitro en la maldekstra muro. — «Algrab» devus esti ĉi tie jam antaŭ tri monatoj. Tio signifas, — Noor hezitis, kvazaŭ ne kuraĝante eldiri la verdikton, — «Algrab» pereis!
— Kaj se ne pereis, sed estas damaĝita per meteorŝtono kaj ne povas flugi rapide?.. — kontraŭdiris la rufhara junulino.
— Ne povas flugi rapide! — ripetis Erg Noor. — Ja ĉu tio ne estas samo, se inter la ŝipo kaj la celo staros jarmiloj da vojo? Eĉ malpli bone — la morto venos ne tuj, pasos jaroj da kondamna malespero. Eble ili vokos — tiam ni ekscios… post ses jaroj… sur la Tero.
Per rapida movo Erg Noor eltiris faldeblan seĝon el sub tablo de elektronika komputilo. Tio estis malgranda modelo MNU-11. Ĝis nun pro granda pezo, ampleksoj kaj rompebleco ne eblis instali sur stelŝipoj elektronikan maŝinon-cerbon de la tipo ITU por ĉiuflankaj operacioj kaj plene konfidi al ĝi stiradon de la stelŝipo. En la stirejo necesis ĉeesto de deĵoranta navigaciisto, des pli, ke preciza orientado de kurso de ŝipo por tiom malproksimaj distancoj estis neebla.
La manoj de la ekspediciestro ekflugis kun rapido de pianisto super ŝaltiloj kaj butonoj de la komputilo. La pala, akretrajta vizaĝo rigidiĝis en ŝtona senmoveco, la alta frunto, obstine klinita super la regpanelo, ŝajnis, defiis fortojn de la blinda sorto, minacantajn la vivan mondeton, atingintan la malpermesitajn profundaĵojn de la spaco.
Niza Krit, juna astronavigaciistino, unuafoje partoprenanta en stela ekspedicio, eksilentis, senspire observante enprofundiĝintan Noor-on. Kia li estas trankvila, plena je energio kaj saĝo, amata homo!.. Amata jam delonge, dum tutaj kvin jaroj. Ne estas senco kaŝi de li… Kaj li scias, Niza sentas tion… Nun, kiam okazis tiu malfeliĉo, ŝi gajnis ĝojon deĵori kune kun li. Tri monatojn duope, dum la tuta cetera ŝipanaro estas en dolĉa hipnota dormo. Ankoraŭ restis dek tri tagoj, poste ekdormos ili — por duonjaro, dum pasos ankoraŭ du skipoj da deĵorantoj: navigaciistoj, astronomoj kaj meĥanikistoj. La ceteraj — biologoj, geologoj, kies laboro komenciĝas nur sur la cela loko, — povas dormi plu, dum astronomoj — ho, ili havas la plej streĉitan laboron!
Erg Noor levis sin, kaj la pensoj de Niza rompiĝis.
— Mi iros en la kajuton de stelaj mapoj. Via ripozo estas post… — li rigardis al la ciferplato de la dependa horloĝo, — naŭ horoj. Mi sukcesos satdormi, antaŭ ol anstataŭi vin.
— Mi ne laciĝis, mi estos ĉi tie kiom necesos, nur vi povu ripozi!
Erg Noor sulkigis la brovojn, dezirante kontraŭdiri, sed cedis al la tenereco de la vortoj kaj de la or-brunaj okuloj, fideme turnitaj al li, ridetis kaj silente eliris.
Niza eksidis en la seĝon, kutime ĉirkaŭrigardis la aparataron kaj profunde enpensiĝis.
Super ŝi nigris reflektaj ekranoj, per kiuj la centra stirejo observadis la abismon, ĉirkaŭantan la ŝipon. Diverskoloraj lumetoj de steloj ŝajnis pingloj de lumo, trapikantaj la okulon.
La stelŝipo estis antaŭiranta la planedon, kaj ĝia gravito balancis la ŝipon laŭ ŝanĝiĝema tensio de la gravitkampo. Kaj malbonkoraj majestaj steloj en la reflektaj ekranoj estis farantaj sovaĝajn saltojn. Bildoj de konstelacioj estis ŝanĝiĝantaj kun nememorebla rapido.
La planedo K2-2N-88, malproksima de sia suno, malvarma, senviva, estis konata kiel oportuna loko por rendevuo de stelŝipoj… por la renkontiĝo, kiu ne okazis. La kvina rivoluo… Kaj Niza imagis sian ŝipon, kurantan kun malgrandigita rapido laŭ monstra cirklo kun radiuso je miliardo da kilometroj, senĉese antaŭante la planedon, rampantan kiel testudo. Post cent dek horoj la ŝipo finos la kvinan cirklon… Kaj kio okazos tiam? La potenca cerbo de Erg Noor nun streĉis ĉiujn fortojn en serĉado de la plej bona solvo. La estro de la ekspedicio kaj de la ŝipo ne rajtas erari — alie la stelŝipo de unua klaso «Tantro»[6] kun ŝipanaro el plej bonaj sciencistoj neniam revenos el la abismo de la spaco! Sed Erg Noor ne eraros…
1
Parseko — mezurunuo de astronomiaj distancoj, egala al 3.26 lumjaroj, aŭ ĉirkaŭ 32·1012 km.
2
Anamezono — substanco kun detruitaj mezonaj ligoj de nukleoj, havanta proksiman al la luma rapidon de elfluo (sciencfikciaĵo).
4
bombaj stacioj — aŭtomataj stacioj-robotoj por sendo de fortaj signaloj, trabatantaj planedan atmosferon. Oni deĵetas ilin de stelŝipoj (sciencfikciaĵo).
6
Tantro — antikva hinda sistemo de perfektiĝo; en Sanskrito la vorto havas plurajn signifojn: teksilo, ligilo, instruo (rim. de la tradukinto).