Выбрать главу

Eon Tal eligis ekkrion, reeĥintan en ĉiuj telefonoj. Li almontris per la mano al malfermita pordo, oscedanta kiel nigra makulo, kaj al mallevita malsupren malgranda lifto. Sur la grundo apud la lifto kaj sub la ŝipo elstaris, sendube, kreskaĵoj. Dikaj tigoj levis sur preskaŭ metran alton nigrajn, parabolajn kalikojn, dentigitajn ĉe rando, kiel dentoradoj, — ĉu foliojn, ĉu florojn. La aro da nigraj senmovaj dentoradoj aspektis malbonaŭgure. Ankoraŭ pli multe timigis la muta oscedo de la pordo. La netuŝitaj kreskaĵoj kaj la malfermita pordo — sekve, jam delonge homoj ne uzas tiun vojon, ne gardas sian malgrandan teran mondeton kontraŭ la fremda.

Erg Noor, Eon kaj Niza eniris en la lifton. La estro turnis startan stangon. Kun facila knaro la meĥanismo ekfunkciis kaj obeeme levis la tri esploristojn en larĝe malfermitan transiran kameron. Poste leviĝis ankaŭ la ceteraj. Erg Noor sendis al «Tantro» peton estingi la lumĵetilon. Momente la grupeto de homoj perdiĝis en abismo de mallumo. La mondo de la fera suno alŝoviĝis proksimege, kvazaŭ dezirante solvi en si la malfortan neston de tera vivo, alpremiĝintan al la grundo de la grandega malhela planedo.

Oni lumigis lanternetojn, turniĝantajn sur pintoj de la helmoj. La pordo el la transira kamero internen de la ŝipo estis fermita, sed ne ŝlosita kaj facile cedis. La esploristoj eniris en la mezan koridoron, libere orientiĝante en mallumo de pasejoj. La konstruo de la stelŝipo diferencis disde «Tantro» nur en negravaj detaloj.

— La ŝipo estas konstruita antaŭ kelkdek jaroj, — diris Erg Noor, alproksimiĝante al Niza.

La junulino retrorigardis. Tra silikolo[19] de la helmo la duone prilumita vizaĝo de la estro ŝajnis mistera.

— Jen neebla penso, — daŭrigis Erg Noor, — ĉu tio estas…

— «Velo»! — ekkriis Niza, forgesinte pri la mikrofono, kaj ekvidis, ke ĉiuj turniĝis al ŝi.

La skolta grupo penetris en la ĉefan ejon de la ŝipo — la bibliotekon-laboratorion kaj poste pli proksimen al la pruo, en la centran stirejon. Lamante en sia skeleto, ŝanceliĝante kaj frapiĝante je muroj, la ekspediciestro atingis la ĉefan energidistribuan panelon. La prilumo de la stelŝipo estis ŝaltita, sed la kurento malestis. En mallumo de la ejoj plu lumis nur fosforeskantaj montriloj kaj signoj. Erg Noor trovis porakcidentan klemon, kaj tiam, por ĉies miro, ekbrilis malhela, ŝajninta blindiga lumo. Verŝajne, ĝi ekbrilis ankaŭ ĉe la lifto, ĉar en la telefonoj de la helmoj eksonis voĉo de Pur Hiss, demandinta pri stato de la esploro. Al li respondis Bina, la geologino. La estro rigidiĝis sur sojlo de la centra stirejo. Sekvinte lian rigardon, Niza ekvidis supre, inter antaŭaj ekranoj, duoblan skribaĵon — en la tera lingvo kaj per la kodo de la Granda Ringo — «Velo». Malsupre sub streko estis la galaksia kodo de la Tero kaj la koordinatoj de la suna sistemo.

La malaperinta antaŭ okdek jaroj stelŝipo troviĝis en la antaŭe nekonata sistemo de nigra suno, kiun oni tiel longe opiniis nur malhela nubo.

Pririgardo de ejoj de la stelŝipo ne helpis kompreni, kien malaperis la homoj. Oksigenaj rezervoj ne estis elĉerpitaj, rezervoj de akvo kaj nutraĵo povis sufiĉi ankoraŭ por kelkaj jaroj, sed nenie estis spuroj, nek restaĵoj de la ŝipanaro de «Velo».

Strangaj malhelaj likvospuroj videblis ie en koridoroj, en la centra stirejo kaj en la biblioteko. Sur la planko en la biblioteko same estis makulo — ĝi ŝvelis per plurtavola filmo, kvazaŭ ĉi tie sekiĝus io verŝita. En la poŭpa maŝinejo antaŭ malfermita pordo de malantaŭa vando pendis ŝiritaj kabloj, kaj masivaj apogiloj de malvarmigiloj el fosfora bronzo estis forte fleksitaj. Ĉar cetere la ŝipo estis tute nedamaĝita, do tiuj damaĝoj, postulantaj potencan baton, restis nekomprenitaj. La esploristoj penegis, sed ne trovis ion, kio povus klarigi malaperon kaj senduban pereon de la ŝipanaro de «Velo».

Krome venis alia, gravega malkovro — rezervoj de anamezono kaj de planedaj jonaj ŝargoj, konserviĝintaj sur la ŝipo, garantiis starton de «Tantro» de sur la peza planedo kaj vojon al la Tero.

Tuj sendita al «Tantro» mesaĝo forigis la konscion de kondamniteco, regintan la homojn post la kapto de ilia ŝipo fare de la fera stelo. Malaperis neceso de longa laboro por sendo de mesaĝo al la Tero. Anstataŭe iĝis necesa grandega laboro pri transŝarĝo de konteneroj kun anamezono. La malfacila per si mem tasko ĉi tie, sur la planedo kun preskaŭ triobla tera gravito, transformiĝis en aferon, postulantan grandan inĝenieran inventemon. Sed homoj de la epoko de la Ringo ne timis malfacilajn mensajn taskojn, sed ĝojis pri ili.

La biologo elprenis el magnetofono en la centra stirejo nefinitan bobenon de fluga taglibro. Erg Noor kun la geologino malfermis hermetike ŝlositan ĉefan gardoŝrankon, konservintan rezultojn de la ekspedicio de «Velo». La homoj ektrenis sur si grandan pezon — multajn volvaĵojn de foton-magnetaj filmoj, taglibrojn, astronomiajn observaĵojn kaj kalkulojn. Mem estante esploristoj, la ekspedicianoj ne povis eĉ por mallonga tempo lasi tiom valoregan trovaĵon.

Apenaŭ vivaj pro laco, la skoltoj renkontiĝis en la biblioteko de «Tantro» kun la kamaradoj, ardaj pro malpacienco. Ĉi tie, en la kutima medio, ĉe oportuna tablo sub hela lumo, la tomba mallumo de ĉirkaŭanta obskuro kaj la senviva, forlasita stelŝipo iĝis vizio de nokta koŝmaro. Nur ĉiun premis eĉ por sekundo ne ĉesanta gravito de la terura planedo, kaj ĉe ĉiu movo jen unu, jen alia esploristo sulkiĝadis pro doloro. Sen granda praktiko estis tre malfacile kunordigi propran korpon kun moviĝoj de stangoj de ŝtala «skeleto». Pro tio paŝadon akompanis puŝoj kaj kruela skuado. Eĉ post mallonga vojo la homoj revenis kiel forte batitaj. Geologino Bina Led, probable, ricevis facilan cerboskuon, sed ankaŭ ŝi, peze alpremiĝinte al la tablo kaj kunpremante la tempiojn, rifuzis foriri, ne aŭdinte la lastan bobenon de la ŝipa taglibro. Niza atendis de tiu registraĵo, dum okdek jaroj konservita en la mortinta ŝipo sur la terura planedo, ion nekredeblan. Ŝi imagis raŭkajn vokojn pri helpo, kriojn de sufero, tragikajn adiaŭajn vortojn. La junulino tremeris, kiam el la aparato aŭdiĝis laŭta kaj malvarma voĉo. Eĉ Erg Noor, la granda konanto de ĉio, kio koncernis interstelajn flugojn, konis neniun el la ŝipanaro de «Velo». Kompletigita ekskluzive per junularo, tiu ĉi stelŝipo komencis sian senfine kuraĝan vojaĝon al Vego, ne transdoninte al la Konsilio de Stelnavigado ordinaran filmon pri homoj de la ŝipo.

La nekonata voĉo eksponis eventojn, okazintajn je sep monatoj post la sendo de la lasta mesaĝo al la Tero. Je kvaronjarcento antaŭ tio, dum trairo de zono de kosma glacio ĉe rando de la sistemo de Vego, «Velo» estis damaĝita. La truon en la poŭpa parto oni sukcesis ripari, sed ĝi rompis precizegan agordon de la defenda kampo de la motoroj. Post lukto, daŭrinta dudek jarojn, la motorojn oni devis haltigi. Ankoraŭ dum kvin jaroj «Velo» flugis inercie, ĝis deflankiĝis pro natura malprecizeco de la kurso. Tiam estis sendita la unua mesaĝo. La stelŝipo estis sendonta la duan mesaĝon, kiam trafis en la sistemon de la fera stelo. Poste okazis same, kiel al «Tantro», nur kun tiu diferenco, ke la ŝipo sen ĉefaj motoroj, foje malakceliĝinte, tute ne povis forflugi. Ĝi ne povis iĝi satelito de la planedo, ĉar la akcelaj planedaj motoroj, kiuj troviĝis en la poŭpo, malfunkciis same, kiel la anamezonaj. «Velo» bonorde alteriĝis sur la malaltan plataĵon apud maro. La ŝipanaro ekis plenumi tri starintajn antaŭ ili taskojn: peni ripari la motorojn, sendi vokon al la Tero kaj esplori la nekonatan planedon. Oni ankoraŭ ne sukcesis munti raketan tureton, kiam homoj komencis nekompreneble malaperadi. Senditoj por serĉo same ne revenis. La esploradon de la planedo oni ĉesigis, forlasadis la ŝipon por konstruado de la tureto nur ĉiuj kune kaj longe sidadis en la hermetike ŝlosita ŝipo en paŭzoj de la laboro, nekredeble senfortiga pro la gravito. Hastante sendi la raketon, ili eĉ ne entreprenis esploron de la fremda stelŝipo proksime de «Velo», kiu, probable, troviĝis ĉi tie jam delonge.

«Tiu disko!» — glitis en la kapo de Niza. Ŝi renkontis la okulojn de la estro, kaj tiu, kompreninta ŝiajn pensojn, kapjesis. El la dek kvar anoj de «Velo» restis ok vivaj. Poste en la taglibro sekvis proksimume tritaga paŭzo, post kiu la mesaĝon registris alta juna virina voĉo:

«Hodiaŭ, la dekduan de la sepa monato de la tricent dudek tria jaro de la Ringo, ni, ĉiuj restantoj, finis preparon de la raketo-sendilo. Morgaŭ je la sama tempo…»

Kej Ber instinkte rigardis al horaj gradoj laŭlonge de la transvolviĝanta rubando — la kvina horo laŭ tempo de «Velo» kaj kiu scias kioma laŭ tiu ĉi planedo…

«Ni sendos fidinde kalkulitan… — La voĉo interrompiĝis, poste reaperis, pli mallaŭta kaj malforta, kvazaŭ la parolintino forturniĝis de la sonricevilo. — Mi ŝaltas! Ankoraŭ!…»

La aparato eksilentis, sed la rubando plu estis transvolviĝanta. La aŭskultantoj interŝanĝis maltrankvilajn rigardojn.

— Io okazis! — komencis Ingrid Ditra.

El la magnetofono ekflugis hastaj, sufokitaj vortoj: «Saviĝis du… Laik ne ĝissaltis… la lifto… la pordon ne sukcesis fermi, nur la duan! Meĥanikisto Saĥ Kton ekrampis al la motoroj… ni batu per la planedaj… ili, krom furiozo kaj teruro, estas nenio! Jes, nenio…»

вернуться

19

silikolo — diafana materialo el fibraj silikorganikaj kombinaĵoj (sciencfikciaĵo).