Niza Krit subite eksentis abomenan, frenezigan malbonfarton, kiu signifis, ke la stelŝipo deflankiĝis de la kurso je malgrandega ono de grado, allasebla nur ĉe malgrandigita rapido, alie ĝia frakasebla ŝarĝo ne plu estus viva. Tuj kiam disiĝis la griza nebulo en la okuloj de la junulino, la malbonfarto venis denove — la ŝipo revenis al la kurso. La nekredeble sentivaj lokaliziloj palptrovis en la antaŭa nigra abismo meteorŝtonon — la ĉefan danĝeron por la stelŝipo. Elektronikaj maŝinoj, stirantaj la ŝipon (ĉar nur ili povas plenumi ĉiujn manipulojn kun necesa rapideco — homaj nervoj ne taŭgas por kosmaj rapidoj), dum milionono de sekundo deflankigis «Tantron» kaj, kiam la danĝero pasis, same rapide revenigis ĝin al la antaŭa kurso.
«Kio do malhelpis al samaj maŝinoj savi “Algrab-on”? — pensis rekonsciiĝinta Niza. — Ĝi sendube estas damaĝita pro renkontiĝo kun meteorŝtono. Erg Noor diris, ke ĝis nun ĉiu deka stelŝipo pereas pro meteorŝtonoj, malgraŭ invento de tiom sentivaj lokaliziloj, kiel la aparato de Voll Hod, kaj la defendaj energiaj kovriloj, forĵetantaj etajn korpusklojn». La pereo de «Algrab» metis ilin mem en riskan situacion, kiam ŝajnis, ke ĉio estis bone pripensita kaj antaŭvidita. La junulino komencis rememori ĉion, okazintan ekde la momento de la starto.
La tridek sepa stela ekspedicio estis sendita al planeda sistemo de proksima stelo en la konstelacio Serpentisto, kies sola loĝata planedo Zirda delonge parolis kun la Tero kaj aliaj mondoj laŭ la Granda Ringo. Subite ĝi eksilentis. Dum pli ol sepdek jaroj ne venis eĉ unu mesaĝo. La devo de la Tero, kiel la plej proksima al Zirda planedo de la Ringo, estis ekscii, kio okazis. Tial la ŝipo de la ekspedicio prenis multajn aparatojn kaj kelkajn elstarajn sciencistojn, kies nerva sistemo post multaj elprovoj montriĝis kapabla elteni jarojn da ŝlositeco en la stelŝipo. Rezervo de brulaĵo por motoroj — anamezono, tio estas substanco kun detruitaj mezonaj ligoj de nukleoj, kiu havis luman rapidon de elfluo, estis prenita minimume, ne pro pezo de anamezono, sed pro grandega volumeno de konservaj konteneroj. La rezervon de anamezono oni intencis kompletigi sur Zirda. Por la okazo, se kun la planedo estus okazinta io serioza, stelŝipo de dua klaso «Algrab» devis renkonti «Tantron» ĉe orbito de la planedo K2-2N-88.
Niza per sentema orelo eksentis ŝanĝiĝintan tonon de agordo de la artefarita gravitkampo. Diskoj de tri aparatoj dekstre ekpulsis malglate, ŝaltiĝis elektronika sensilo de la dekstra ŝipflanko. Sur ekluminta ekrano aperis anguleca brilanta peco. Ĝi moviĝis, kiel obuso, rekte al «Tantro» kaj, sekve, troviĝis malproksime. Tio estis giganta rompaĵo da substanco, kiaj renkonteblis rarege en la kosma spaco, kaj Niza hastis eltrovi ĝian volumenon, mason, rapidon kaj direkton de flugo. Nur kiam klakis aŭtomata bobeno de la observoregistrilo, Niza revenis al siaj rememoroj.
La plej akra el ili estis la malbonaŭgura sange ruĝa suno, kreskinta en la vidkampo de la ekranoj dum la lastaj monatoj de la kvara jaro de la vojaĝo. La kvara por ĉiuj loĝantoj de la stelŝipo, kurinta kun rapido je 5/6 de la absoluta unuo — la rapido de lumo. Sur la Tero pasis jam ĉirkaŭ sep jaroj, nomataj nedependaj.
Filtriloj de la ekranoj, gardante homajn okulojn, ŝanĝis koloron kaj forton de radioj de ĉiu astro. Ĝi iĝis tia, kian oni ĝin vidus tra la dika tera atmosfero kun ĝiaj ozona kaj akva defendaj ekranoj. Nepriskribebla fantome viola lumo de alttemperaturaj sunoj ŝajnis blua aŭ blankis, mornaj grize rozkoloraj steloj iĝis gajaj, ore flavaj, similaj al nia Suno. Ĉi tie la stelo, brilanta per venka helruĝa lumo ricevis profundan sangan koloron, en kiu tera observanto kutimis vidi stelojn de la spektra klaso[7] M5. La planedo situis multe pli proksime al sia suno, ol nia Tero al la sia. Dum alproksimiĝo al Zirda ĝia suno iĝis giganta skarlata disko, sendanta multege da varmradioj.
Du monatojn antaŭ la aliro al Zirda «Tantro» komencis provojn komunikiĝi kun la ekstera stacio de la planedo. Ĉi tie estis nur unu stacio sur malgranda senatmosfera satelito, situanta pli proksime al Zirda, ol la Luno al la Tero.
La stelŝipo plu vokis ankaŭ tiam, kiam ĝis la planedo restis tridek milionoj da kilometroj kaj la terura rapido de «Tantro» malkreskis ĝis tri mil kilometroj dum sekundo. Deĵoris Niza, sed ankaŭ la tuta ŝipanaro maldormis, sidante en atendo antaŭ ekranoj en la centra stirejo.
Niza estis vokanta, pligrandigante povumon de la sendo kaj ĵetante antaŭen ventumilformajn radiojn.
Finfine ili ekvidis la etan brilantan punkton de la satelito. La stelŝipo komencis rivolui laŭ orbito ĉirkaŭ la planedo, po iom proksimiĝante al ĝi laŭ spiralo kaj egaligante sian rapidon kun rapido de la satelito. «Tantro» kaj la satelito kvazaŭ kunkroĉiĝis per nevidebla ŝnurego, kaj la stelŝipo ekpendis super la eta planedo, rapide kuranta laŭ sia orbito. Elektronikaj stereoteleskopoj de la ŝipo nun estis palpantaj la supraĵon de la satelito. Kaj subite antaŭ la ŝipanaro de «Tantro» aperis neforgesebla vidaĵo.
Grandega plata vitra konstruaĵo brulis en rebriloj de la sanga suno. Rekte sub la tegmento troviĝis io simila al granda halo por kunvenoj. Tie rigidiĝis senmove multaj estaĵoj, ne similaj al teranoj, sed, sendube, homoj. Astronomo de la ekspedicio Pur Hiss, novulo en la kosmo, anstataŭinta antaŭ la starto mem spertan laboranton, emociiĝante, plu profundigis fokuson de la instrumento. Vicoj da homoj, malklare videblaj sub la vitro, restis tute senmovaj. Pur Hiss kreskigis grandigon. Iĝis videbla podio, kadrita per konzoloj de aparataro, kun longa tablo, sur kiu, kruciginte la krurojn, antaŭ la aŭditorio sidis homo kun freneza, celita malproksimen rigardo de timigaj okuloj.
— Ili estas mortintaj, frostigitaj! — ekkriis Erg Noor.
La stelŝipo plu pendis super la satelito de Zirda, kaj la dek kvar paroj da okuloj sendeŝire observis la vitran tombon — tio vere estis tombo. Kiom da jaroj sidas ĉi tie tiuj mortintoj? Antaŭ sepdek jaroj eksilentis la planedo, se aldoni ses jarojn da flugo de radioj, rezultos tri kvaronoj de jarcento…
Ĉiuj rigardoj turniĝis al la estro. Erg Noor, pala, fiksrigardis en pajlokoloran nebulon de la atmosfero de la planedo. Tra ĝi malklare videblis apenaŭ rimarkeblaj strekoj de montoj, rebriloj de maroj, sed nenio donis la respondon, por kiu ili venis ĉi tien.
— La stacio pereis kaj ne estas restarigita dum sepdek kvin jaroj! Tio signifas katastrofon sur la planedo. Necesas malleviĝi, trabati la atmosferon, eble, alteriĝi. Ĉi tie kunvenis ĉiuj — mi demandas opinion de la Konsilio…
Kontraŭis nur astronomo Pur Hiss. Niza kun indigno rigardis lian grandan rabobestan nazon kaj la malalte sidantajn malbelajn orelojn.
— Se sur la planedo estas katastrofo, do ni havas neniajn ŝancojn por ricevi anamezonon. Ĉirkaŭflugo de la planedo sur malgranda alto kaj des pli alteriĝo malpligrandigos nian rezervon de planeda brulaĵo.[8] Krome, ni ne scias, kio okazis. Povas esti potenca radiado, kiu pereigos nin.
La ceteraj ekspedicianoj subtenis la estron.
— Nenia planeda radiado estas danĝera por ŝipo kun kosma defendo. Ekscii, kio okazis — ĉu ne por tio ni estas senditaj ĉi tien? Kion respondos la Tero al la Granda Ringo? Trovi fakton — estas ankoraŭ tre malmulte, necesas klarigi ĝin. Pardonu al mi tiujn lernejajn rezonojn! — parolis Erg Noor, kaj ordinaraj metalaj notoj en lia voĉo eksonoris moke. — Apenaŭ ni povas eviti nian rektan devon…
— La temperaturo de la altaj tavoloj de la atmosfero estas normala! — ĝoje ekkriis Niza.
Erg Noor ridetis kaj komencis malaltiĝi singarde, rivoluon post rivoluo, malrapidigante la spiralan kuron de la stelŝipo, proksimiĝanta al la supraĵo de la planedo. Zirda estis iomete malpli granda, ol la Tero, kaj sur malalta ĉirkaŭflugo ne necesis tre granda rapido. La astronomoj kaj geologoj komparis mapojn kun tio, kion observis optikaj aparatoj de «Tantro». La kontinentoj konservis precize siajn antaŭajn konturojn, la maroj trankvile brilis sub la ruĝa suno. Ne ŝanĝis siajn formojn ankaŭ la montaroj, konataj laŭ antaŭaj fotoj, — nur la planedo silentis.
Dum tridek kvin horoj la homoj ne forlasis siajn observajn postenojn.
La konsisto de la atmosfero, la radiado de la ruĝa suno — ĉio koincidis kun la antaŭaj datumoj pri Zirda. Erg Noor malfermis manlibron pri Zirda kaj trovis kolumnon de datumoj pri ĝia stratosfero. La jonizo montriĝis super la ordinara. Malklara kaj maltrankvila konjekto komencis maturiĝi en la menso de Noor.
Dum la sesa rivoluo de la malleva spiralo iĝis videblaj konturoj de grandaj urboj. Plu, kiel antaŭe, neniu signalo sonis en riceviloj de la stelŝipo.
Niza Krit anstataŭiĝis, por manĝi, kaj, ŝajne, ekdormetis. Al ŝi ŝajnis, ke ŝi dormis nur kelkajn minutojn. La stelŝipo iris super la nokta flanko de Zirda ne pli rapide ol ordinara tera spiralavio. Ĉi tie, malsupre, devis sterniĝi urboj, fabrikoj, havenoj. Neniu lumeto brilis en mallumego malsupre, malgraŭ ĉiuj penoj de la potencaj optikaj stereoteleskopoj. Tremiga tondro de la atmosfero, dissekcata de la stelŝipo, devis aŭdiĝi je dekoj da kilometroj.
7
spektra klaso — specialaj klasoj de steloj estas signataj per literoj en jena ordo: O, B, A, F, G, K, M — de tre varmaj bluaj steloj kun surfaca temperaturo 100 000 gradoj ĝis la ruĝaj kun temperaturo 3000 gradoj. Ĉiu klaso havas dek subklasojn, signatajn per cifero, ekzemple, A7. Specialaj klasoj de steloj, N, P, R, S havas pli altan entenon de karbono, ciano, titano, zirkonio en siaj spektroj.
8
planeda brulaĵo — brulaĵo, uzata en motoroj de planedŝipoj kaj en alterigaj kaj startaj motoroj de stelŝipoj (sciencfikciaĵo).