Выбрать главу

— Ne vane oni malpermesas al platformaj helikopteroj flugi pli alte, ol sur ok metroj, — iomete anhelante, diris Veda Kong. — Nun mi komprenas…

— Okaze de paneo la maŝino tuj falas, kaj restas sola espero al la amortiziloj. Nenio fareblas, jen natura pago por malpezeco kaj malgrandeco. Ŝajne, nin atendas ankoraŭ unu pago por ĉiuj bonaj flugoj, — kun iom afekta indiferenteco diris Dar Veter.

— Kaj nome? — serioziĝis Veda.

— Senriproĉa funkciado de aparatoj de stabileco subkomprenas grandan komplikecon de meĥanismoj. Mi timas, ke por kompreni ilin, mi bezonos multan tempon. Ni devos eliri laŭ la maniero de la plej malriĉaj prauloj…

Veda kun ruzeta lumo en la okuloj etendis la manon, kaj Dar Veter facile levis la junan virinon. Ili mallevis sin al la falinta helikoptero, ŝmiris la gratvundojn per regenera solvaĵo, gluis ŝiritajn vestaĵojn. Dar Veter kuŝigis Veda-n en ombron de arbusto, kaj mem komencis esplori kaŭzojn de la paneo. Kiel li konjektis, io okazis kun la aŭtomata stabiligilo, kies blokilo malŝaltis la motoron. Tuj kiam Dar Veter malfermis la skatolon de la aparato, al li iĝis klare, ke pri riparo li ne sukcesos — tro longe necesos kompreni la komplikegan elektronikaĵon. Kun facila suspiro de ĉagreno li rektigis la lacan dorson kaj ĵetis oblikvan rigardon al la arbusto, sub kiu fideme dormetis Veda Kong. La varmega stepo, kiom povis vidi la okuloj, estis tute senhoma. Du grandaj rabobirdoj estis malrapide rondflugantaj super ŝanceliĝanta blueta nebulo…

La obeema maŝino iĝis senviva disko, senhelpe kuŝanta sur la seka tero. Stranga sento de soleco kaj deŝiriteco disde la tuta mondo ekregis Dar Veter-on.

Kaj samtempe li nenion timis. Venos nokto, tiam la nearmita okulo vidos pli malproksime; ili nepre vidos iajn lumojn kaj iros al ili. Ili flugis malpeze, kunpreninte nek raditelefonon, nek lanternojn, nek manĝon.

«Iam en stepo eblis perei pro malsato, se ne veturigi kun si grandan rezervon da manĝo… Kaj akvo!» — pensis la eksa estro de la eksteraj stacioj, ŝirmante la okulojn kontraŭ hela lumo. Li rimarkis pecon da ombro de la ĉerizarbusto apud Veda kaj senzorge kuŝiĝis sur la teron, pikantan la korpon tra la maldika vesto per sekaj tigetoj de herboj. Mallaŭta susuro de vento kaj varmego mergis la animon en forgeson: malrapide fluis pensoj; nehaste ŝanĝante unu la alian, pasis en la memoro bildoj de delonge pasintaj tempoj — per longa vico iris antikvaj popoloj, triboj, apartaj homoj… Kvazaŭ fluis el tie, el la pasinteco, grandega rivero de ĉiusekunde ŝanĝiĝantaj okazoj, vizaĝoj kaj vestoj.

— Veter! — aŭdis li tra dormeto vokon de la amata voĉo, rekonsciiĝis kaj eksidis.

La suno kiel ruĝa globo jam estis tuŝanta la malheliĝintan linion de la horizonto, eĉ eta blovo ne senteblis en la kvietiĝinta aero.

— Sinjoro mia, Veter, — petole kliniĝis antaŭ li Veda, imitante antikvajn virinojn de Azio, — ĉu vi ne bonvolos vekiĝi kaj rememori pri mi?

Farinte kelkajn gimnastikajn ekzercojn, Dar Veter definitive forskuis de si la dormon. Veda konsentis kun liaj planoj atendi nokton. La mallumo atingis ilin dum vigla pridiskutado de farita laboro. Subite Dar Veter rimarkis, ke Veda tremetas. Ŝiaj manoj iĝis malvarmaj, kaj li komprenis, ke la facila robo de Veda tute ne defendas ŝin kontraŭ nokta malvarmo de tiuj nordaj lokoj.

La somera nokto de la sesdeka paralelo estis hela — ili sukcesis kolekti grandan amason da branĉetaĵo.

Laŭte klakis elektra sparko, kiun Dar Veter eligis el la potenca akumulilo de la helikoptero, kaj baldaŭ hela flamo de lignofajro densigis la ĉirkaŭantan mallumon, saturante la homojn per sia viviga varmo.

Ĝibetiĝinta Veda ree rektiĝis, kiel floro sub suno, kaj ilin ambaŭ ekregis preskaŭ hipnota meditemo. Ie profunde en la animo de la homo dum tiuj centmiloj da jaroj, en kiuj la fajro estis lia ĉefa azilo kaj savo, restis nevenkebla sento de komforto kaj trankvilo, kreata de fajro dum horoj, kiam malvarmo kaj mallumo ĉirkaŭas la homon…

— Kio premas vin, Veda? — rompis la silenton Dar Veter.

— Mi rememoris tiun, kun la tuko… — mallaŭte respondis Veda, ne deŝirante la okulojn de ore disŝutiĝantaj braĝoj.

Dar Veter tuj komprenis. Antaŭ sia flugo ili finis en la altajaj stepoj malfermon de granda tombomonteto de skitoj. Ene de konserviĝinta ligna trabaĵo troviĝis skeleto de maljuna tribestro, ĉirkaŭigita per ostaroj de ĉevaloj kaj sklavoj, kovritaj per rando de la monteta grundo. La maljuna tribestro kuŝis kun glavo, ŝildo kaj kiraso, kaj ĉe liaj manoj troviĝis kurbigita skeleto de tute juna virino. Al la ostaj trajtoj de ŝia kranio almetiĝis silka tuko, iam strikte volvita ĉirkaŭ la vizaĝo. Konservi la tukon oni ne sukcesis, malgraŭ ĉiuj penoj, sed dum kelkaj minutoj, dum ĝi ne dispolviĝis, oni sukcesis precize restarigi konturojn de la bela vizaĝo, enpremiĝinta sur la teksaĵon antaŭ miloj da jaroj. La tuko transdonis ankoraŭ unu teruran detalon — premspuron de la elorbitiĝintaj okuloj de la virino, sendube sufokita per tiu ĉi tuko kaj ĵetita en la tombon de sia edzo, por akompani lin sur nesciataj vojoj de la postĉerka mondo. Ŝi aĝis ne pli ol dek naŭ jarojn, li — ne malpli ol sepdek, maljuna aĝo por tiuj tempoj.

Dar Veter rememoris disputon, komenciĝintan pri la trovaĵo inter junaj kunlaborantoj de la ekspedicio de Veda. Ĉu propravole aŭ perforte sekvis la virino sian edzon? Por kio? Pro kio? Se pro granda, fidela amo, do kiel eblis mortigi ŝin, sed ne konservi kiel la plej bonan memoron pri si en la forlasita mondo de vivuloj?

En la disputon enmiksiĝis Veda Kong. Ŝi longe fiksrigardis la malhelan bulon de la tombomonteto per la ekfajrintaj okuloj, penante penetri per mensa rigardo en profundon de la pasintaj tempoj.

— Penu kompreni tiujn homojn. Vastaĵoj de antikvaj stepoj estis vere senlimaj por solaj trafikiloj de tiu tempo — ĉevaloj, kameloj, bovoj. Kaj sur la giganta vastaĵo loĝis apartaj grupoj de nomadoj-brutobredantoj, ne nur per nenio ligitaj inter si, sed eĉ nepacigeble malamikaj. Multaj ofendoj kaj kolero akumuliĝadis de generacio al generacio; ĉiu fremdulo estis malamiko, ĉiu tribo estis ĉasaĵo, promesanta brutaron kaj sklavojn, tio estas homojn, laborantajn pro devigo, kiel brutoj, sub knuto. Tia aranĝo de socio kreis, unuflanke, grandan, tute nekonatan al ni liberon de aparta homo en liaj bagatelaj pasioj kaj deziroj kaj, aliflanke, nekredeblan fermitecon en komunikado inter si kaj mallarĝecon de streboj. Se popolo aŭ tribo konsistis el negranda nombro da homoj, kapablaj nutri sin per ĉasado kaj kolektado de fruktoj, do tiuj liberaj nomadoj vivis en konstanta timo de atako kaj sklavigo aŭ ekstermo flanke de batalemaj najbaroj. Sed ĉe izoliĝo de lando kaj ĉe multeco de loĝantaro, povanta krei grandan militan forton, homoj same pagis por sekureco kontraŭ militaj invadoj per sia libero, ĉar en tiaj fortaj ŝtatoj ĉiam evoluadis despoteco kaj tiraneco. Tiel estis en Antikva Egiptujo, Asirio kaj Babilonio.

Virinoj, speciale belaj virinoj, en la antikveco estis predo kaj ludiloj de fortuloj. Ili ne povis ekzisti sen potenco kaj defendo de viro.

Propraj streboj kaj volo de virino signifis tiom malmulte, netolereble malmulte, ke en tia vivo… kiu scias… Eble, la morto ŝajnis pli facila sorto…

Laŭte krakis brulanta branĉo, reveniginte Dar Veter-on al la realo. Respondante al liaj pensoj, Veda alŝoviĝis pli proksime, malrapide kirlis la lignofajron, observante transkurantajn ĉe la flankoj langetojn de blueta flamo.

— Kiom da pacienca kuraĝo necesis en tiuj tempoj, por resti si mem, ne malleviĝi, sed levi sin en la vivo!.. — mallaŭte diris Veda Kong.

— Al mi ŝajnas, — kontraŭis Dar Veter, — ke ni troigas malfacilecon de la antikva vivo. Krom tio, ke ĝi estis kutima, ĝia nearanĝiteco sekvigis diversecon de hazardaĵoj. Volo kaj forto de homo eligadis ankaŭ el tiu vivo eklumojn de romantikaj ĝojoj, kiel fajrerojn el griza ŝtono.

— Ankaŭ mi embarasiĝas, — diris Veda, — kiom longe ne povis niaj prauloj kompreni la simplan leĝon, ke la sorto de la socio dependas nur de ili mem, ke la socio estas tia, kia estas moral-idea evoluo de ĝiaj anoj, dependa de la ekonomio.

— Ke la perfekta formo de scienca konstruo de la socio estas ne simple kvanta akumulo de produktadaj fortoj, sed kvalita ŝtupo — ja tio estas tiel simpla, — respondis Dar Veter. — Kaj ankoraŭ kompreno de la dialektika interdependo, ke novaj sociaj rilatoj sen novaj homoj estas same nepenseblaj, kiel la novaj homoj sen tiu nova ekonomio. Tiam — la kompreno kondukis al tio, ke la ĉefa tasko de la socio iĝis edukado, korpa kaj spirita evoluigo de la homo. Kiam tio finfine venis?

— En la EDM, fine de la epoko de Disfendiĝo, baldaŭ post la DGR — la Dua Granda Revolucio.

— Estas bone, ke ne pli malfrue! La eksterma milita teĥniko…

Dar Veter eksilentis kaj turniĝis al malhela malplenaĵo maldekstre, inter la lignofajro kaj la deklivo de la monteto. Peza piedpaŝado kaj forta abrupta spirado aŭdiĝis tute proksime kaj igis ambaŭ vojaĝantojn salte leviĝi.

Grandega nigra virbovo aperis antaŭ la lignofajro. La flamo flagris per sangaj rebriloj en ĝiaj kolere elmetitaj okuloj. Snufante kaj disĵetante per la hufoj sekan teron, la monstro estis prepariĝanta al atako. En malforta lumo la bovo ŝajnis nekredeble grandega, la mallevita kapo similis al granita roko, kiel monto leviĝis la alta kolo, kovrita per tuberoj de muskoloj. Ankoraŭ neniam Veda, nek Dar Veter staris proksime al mortiga kaj kolera forto de animalo, kies nerezonanta cerbo estis neatingebla por racia admono.