Выбрать главу

Alia junulo ĝuste nun estis laboranta ĉe radistacio. Komplika hararanĝo kaj bunta robo de lia kunparolantino sur la ekrano montris, ke la komunikado estas establita kun la centra stacio, — laborantoj en stepo portis malpezajn kaj mallongajn supertutojn. La junulino sur la ekrano konektiĝis kun la zona stacio, kaj baldaŭ en la TVF de la turo aperis malgaja vizaĝo kaj malgranda figureto de Miiko Ejgoro — la ĉefa asistantino de Veda Kong. En ŝiaj malhelaj oblikvaj, kiel ĉe Liao Lang, okuloj aperis ĝoja miro, kaj la malgranda buŝo malfermetiĝis pro neatenditeco. Post sekundo al Veda kaj Dar Veter rigardis la jam senpasia vizaĝo, esprimanta nenion, krom aferema atento. Leviĝinte supren, Dar Veter renkontis la junan paleontologinon en vigla konversacio kun la sunbruna junulo kaj eliris sur ringan placeton, ĉirkaŭantan la vitran ĉambron. Humida freŝeco de mateno jam delonge cedis lokon al varmega tagmezo, forviŝinta helecon de koloroj kaj etajn malglataĵojn de la grundo. La stepo sterniĝis vaste, libere sub la varmega kaj pura ĉielo. Dar Veter denove rememoris sian malklaran sopiron pri la norda kaj humida tero de siaj prauloj. Apogiĝinte je balustrado de la ŝanceliĝema placeto, la eksestro de la eksteraj stacioj nun, kiel neniam antaŭe, eksentis la efektiviĝintajn revojn de antikvaj homoj. La severa naturo estas forŝovita fare de mano de la homo malproksime norden, kaj viviga varmo de la sudo verŝiĝis sur tiujn ebenaĵojn, iam frostintajn sub malvarmaj nuboj.

Veda Kong eniris en la vitran ĉambron kaj deklaris, ke pluen ilin veturigos la radiisto. La juna paleontologino dankis la historiistinon per longa rigardo. Tra la diafana muro estis videbla la larĝa dorso de rigidiĝinta en kontemplado Dar Veter.

— Vi enpensiĝis, — aŭdis li malantaŭe, — ĉu, eble, pri mi?

— Ne, Veda, mi pensis pri unu tezo de la antikva hinda filozofio. Ĝi diras, ke la mondo ne estas kreita por la homo, kaj la homo mem nur tiam iĝas granda, kiam komprenas la tutan valoron kaj belon de alia vivo — vivo de la naturo…

— Vi ne finis, kaj mi ne komprenas.

— Verŝajne, ne finis. Mi aldonus al tio, ke nur al la homo estas donita kapablo kompreni ne nur belon, sed ankaŭ malfacilajn, malhelajn flankojn de la vivo. Kaj nur al li sola estas atingebla revo kaj forto fari la vivon pli bona!

— Mi komprenis, — mallaŭte diris Veda kaj post longa silento aldonis: — Vi ŝanĝiĝis, Veter.

— Certe, ŝanĝiĝis. Se oni dum kvar monatoj fosadas per simpla fosilo pezajn ŝtonojn kaj duonputriĝintajn trabojn en viaj tombomontetoj, do nevole oni komencas pli simple rigardi al la vivo, kaj ties simplaj ĝojoj iĝas pli karaj…

— Ne ŝercu, Veter, — sulkigis la brovojn Veda, — mi parolas serioze. Kiam mi ekkonis vin, komandantan la tutan forton de la Tero, parolantan kun foraj mondoj… Tie, en viaj observatorioj, vi povis esti la supernatura estaĵo de la antikvuloj, kiel ili tion nomis, — dio! Kaj ĉi tie, en nia simpla laboro, egale kun multaj, vi… — Veda eksilentis.

— Do kio mi, — kun sciemo demandis ŝia kunparolanto, — ĉu mi perdis la grandecon? Sed kion vi dirus, vidinte min tia, kia mi estis antaŭ la transiro en la Instituton de astrofiziko, — maŝinisto de la Spirala Vojo? Ĉu ankaŭ en tio estas malpli da grandeco? Aŭ meĥanikisto de fruktokolektaj maŝinoj en tropika zono?

Veda sonore ekridis.

— Mi malkovros al vi sekreton de la juna animo. En la lernejo de la tria ciklo mi estis enamiĝinta en maŝiniston de la Spirala Vojo — neniun pli potencan mi povis imagi… Tamen, jen venas la radiisto. Ni veturu, Veter!

Antaŭ ol enlasi Veda-n kaj Dar Veter-on en la kajuton, la piloto ankoraŭfoje demandis, ĉu permesas la sano de ambaŭ elteni grandan akcelon de saltanta avio. Li strikte obeis la regulojn. Ricevinte duan jesan respondon, la piloto sidigis ambaŭ sur profundajn seĝojn en diafana pruo de la aparato, simila al ega pluvguto. Veda eksentis sin tre malkomforte: la seĝoj turniĝis malantaŭen en levita supren korpo de la aparato. Eksonoris signala gongo, potenca risorto ĵetegis la avion preskaŭ vertikale supren, la korpo de Veda malrapide mergiĝis en profundon de la seĝo, kiel en elastan likvaĵon. Dar Veter kun peno turnis la kapon, por viglige rideti al Veda. La piloto ŝaltis motoron. Muĝo, premanta pezo en la tuta korpo — kaj la gutosimila avio ekflugis laŭ arko je alto dudek tri mil metroj. Ŝajnis, pasis nur kelkaj minutoj, kaj la vojaĝantoj kun malfortiĝintaj genuoj jam estis elirantaj antaŭ siaj dometoj en la altajaj stepoj, kaj la piloto estis svinganta al ili la manon, postulante deiri pli malproksime. Dar Veter komprenis, ke la motoron necesos ŝalti ĉe la tero mem. Ĉi tie ne estis katapulto, kiel en la bazo. Li ekkuris, tirante Veda-n, renkonten al facile kuranta Miiko Ejgoro. La virinoj brakumiĝis, kiel post longa disiĝo.

Ĉapitro 5

Ĉevalo sur mara fundo

Maro, varma, diafana, estis apenaŭ ŝancelanta siajn mirinde helajn verd-bluajn ondojn. Dar Veter malrapide eniris ĝis la kolo mem kaj larĝe disĵetis la manojn — li penis firmiĝi sur la klinita fundo. Rigardante super negrandaj ondoj al brilanta foro, li denove sentis sin dissolviĝanta en la maro kaj mem iĝis parto de tiu neĉirkaŭprenebla natura forto. Ĉi tien, en la maron, li alportis delonge retenatan malĝojon. La malĝojon de disiĝo kun la absorbanta grandeco de la kosmo, kun la senlima oceano de ekkono kaj penso, kun severa koncentriteco de ĉiu tago de la vivo. Nun lia ekzisto estis tute alia. Kreskanta amo al Veda beligis tagojn de nekutima laboro kaj malgajan liberon de pensado de la bonege trejnita cerbo. Kun entuziasmo de lernanto li enprofundiĝis en historiajn esplorojn. La rivero de tempo, spegulita en liaj pensoj, helpis ekregi la ŝanĝon de la vivo. Li estis dankema al Veda Kong pro tio, ke ŝi kun sia ĉiama takto aranĝis la helikopteran vojaĝon en la landon, transformitan per laboro de la homo. Same kiel antaŭ grandeco de la maro, antaŭ grandeco de la teraj laboroj la propraj perdoj iĝis bagatelaj. Dar Veter estis paciĝanta kun la nekorektebla, pri kio ĉiam plej malfacile rezignacias la homo…

Mallaŭta duoninfana voĉo vokis lin. Li rekonis Miiko-n kaj, svinginte la manojn, ekkuŝis sur la dorson, atendante la malgrandan junulinon. Ŝi fulmorapide ĵetis sin en la maron. De sur ŝiaj malmolaj peĉkoloraj haroj estis deruliĝantaj grandaj gutoj, kaj la flaveta sunbruna korpo sub maldika tavolo de akvo ŝajnis verda. Ili eknaĝis apude renkonten al la suno, al soleca dezerta insuleto, leviĝanta kiel nigra bulo je kilometro for de la bordo. Ĉiuj infanoj de la erao de la Ringo kreskis ĉe maro kiel bonegaj naĝantoj, kaj Dar Veter havis krome denaskajn kapablojn. Komence li naĝis nehaste pro timo, ke Miiko laciĝos, sed la junulino glitis apude facile kaj senzorge. Dar Veter ekhastis, iom perpleksigita per la lerteco de Miiko. Sed eĉ kiam li eknaĝis plenforte, Miiko ne malantaŭis, kaj ŝia senmova plaĉa vizaĝeto restis same trankvila. Aŭdiĝis obtuza plaŭdo de ondoj el la mara flanko de la insulo. Dar Veter turniĝis sur la dorson, kaj la akceliĝinta junulino ĉirkaŭnaĝis rondon kaj revenis al li.

— Miiko, vi naĝas mirakle! — kun admiro ekkriis Dar Veter kaj, preninte plenan bruston da aero, retenis la spiron.

— Mi naĝas malpli bone, ol plonĝas, — konfesis la junulino, kaj Dar Veter ree miris.

— Miaj prauloj estis japanoj, — daŭrigis Miiko. — Iam estis tuta tribo, en kiu ĉiuj virinoj estis plonĝistinoj — ili kaptadis perlojn, kolektadis nutrajn algojn. Tiu okupiĝo transiradis de generacio al generacio, kaj dum mil jaroj ili atingis mirindan lertecon. Hazarde ĝi riveliĝis en mi nun.

— Mi neniam konjektis…

— Ke fora posteulino de plonĝistinoj iĝos historiisto? En nia familio ekzistis legendo. Estis antaŭ pli ol mil jaroj japana pentristo Janagihara Ejgoro.

— Ĉu Ejgoro? Do via nomo?..

— Nur malofta koincido en nia tempo, kiam nomojn oni donas laŭ ajna plaĉa sonkombino. Tamen, ĉiuj strebas elekti sonojn aŭ vortojn el lingvoj de tiuj popoloj, de kiuj ili devenas. Via nomo, se mi ne eraras, estas el radikoj de la rusa lingvo, ĉu?

— Tute ĝuste. Eĉ ne radikoj, sed tutaj vortoj. La unua — donaco, la dua — vento, kirlo…

— Mi ne scias la sencon de mia nomo. Sed la pentristo vere ekzistis. Mia praavo trovis unu lian pentraĵon en iu konservejo. Tio estas granda kanvaso — vi povas vidi ĝin ĉe mi, — por historiisto ĝi estas interesa. Tre esprimive estas montrita la severa kaj kuraĝa vivo, malriĉeco kaj simpleco de popolo… Ĉu ni naĝu pluen?

— Ankoraŭ minuton, Miiko! Kio do pri la plonĝistinoj?

— La pentristo ekamis plonĝistinon kaj ekloĝis por ĉiam en la tribo. Ankaŭ liaj filinoj same estis plonĝistinoj, same laboradis dum la tuta vivo en maro. Rigardu, kia stranga insulo — kiel ronda cisterno aŭ malalta turo, kiel por produktado de sukero.

— Sukero! — nevole subridis Dar Veter. — Por mi en la infaneco tiaj malplenaj insuloj estis logilo. Solece staras ili, ĉirkaŭitaj de maro, nesciataj sekretoj kaŝiĝas en malhelaj rokoj aŭ boskoj — ĉion ajn eblas renkonti ĉi tie, kion oni deziras en revo.