Finfine la voko de la stelŝipo atingis la Teron.
La tuta ŝipanaro maldormis, ne deirante de la riceviloj. Reveno al la vivo post dek tri teraj kaj naŭ dependaj jaroj da manko de ligo kun la patrujo! La homoj kun nesatigebla avido renkontadis terajn mesaĝojn, pridiskutadis per la monda reto novajn gravajn demandojn, levatajn, kiel ĉiam, de ajna deziranto.
Tiel, hazarde kaptita propono de grundsciencisto Heb Ur kaŭzis ses-semajnan disputon kaj komplikegajn kalkulojn.
«La proponon de Heb Ur — pridiskutu!» — tondris voĉo de la Tero. «Ĉiuj, kiuj pensis kaj laboris en tiu direkto, ĉiuj, havantaj similajn pensojn aŭ negativajn rezonojn, — eldiru!» Ĝojige sonis por la vojaĝantoj tiu ordinara formulo de vasta diskutado. Heb Ur prezentis al la Konsilio de Stelnavigado proponon de sistema esploro de atingeblaj planedoj de bluaj kaj verdaj steloj. Laŭ lia opinio, tio estas specialaj mondoj de potenca radiado, kiuj povas ĥemie stimuli mineralajn kombinojn, inertajn en teraj kondiĉoj, al lukto kontraŭ entropio, kio ĝuste estas la vivo. Specialaj formoj de vivo de mineraloj, pli pezaj, ol gasoj, estos aktivaj en altaj temperaturoj kaj furioza radiado de steloj de la altaj spektraj klasoj. Heb Ur opiniis la malsukceson de la ekspedicio al Siriuso, trovinta tie neniajn spurojn de vivo, laŭleĝa, ĉar tiu rapide rotacianta stelo estis duopa kaj ne havis fortan magnetan kampon. Neniu disputis kun Heb Ur, ke duopajn stelojn oni ne povas opinii kreantoj de planedaj sistemoj de la kosmo, sed la esenco de la propono kaŭzis aktivan kontraŭagon flanke de la ŝipanaro de «Tantro».
La astronomoj de la ekspedicio sub gvido de Erg Noor verkis mesaĝon, kiu estis sendita kiel la opinio de la unuaj homoj, vidintaj Vegon en la filmo, farita de «Velo».
Kaj homoj de la Tero kun admiro ekaŭdis la voĉon, parolantan el la proksimiĝanta stelŝipo.
«Tantro» elpaŝas kontraŭ sendo de ekspedicio laŭ la tezoj de Heb Ur. La bluaj steloj vere radias tian kvanton da energio por unuo de areo de siaj planedoj, ke ĝi sufiĉas por vivo el pezaj ĥemiaj kombinoj. Sed ajna viva organismo estas filtrilo kaj digo de energio, kontraŭaganta al la dua leĝo de termodinamiko aŭ al entropio per kreo de strukturo, per granda malsimpligo de simplaj mineralaj kaj gasaj molekuloj. Tia malsimpligo povas aperi nur en procezo de longa historia evoluo de grandega daŭro — sekve, ĉe longa konstanteco de fizikaj kondiĉoj. Sed ĝuste la konstanteco mankas sur planedoj de alttemperaturaj steloj, rapide detruantaj malsimplajn kombinojn en impetoj kaj kirloj de potencegaj radioj. Tie estas nenio longe ekzistanta, kaj eĉ ne povas esti, malgraŭ tio, ke mineraloj ricevas plej stabilan kristalan konstruon kun kuba atoma latiso.
Laŭ la opinio de «Tantro», Heb Ur ripetas unuflankan rezonon de antikvaj astronomoj, ne komprenintaj la dinamikon de evoluo de planedoj. Ĉiu planedo perdas siajn malpezajn substancojn, forflugantajn en la spacon kaj difuziĝantajn. Speciale forta perdo de malpezaj elementoj okazas ĉe forta varmigo kaj radia premo de la bluaj sunoj.
«Tantro» listigis ekzemplojn kaj finis per aserto, ke la procezo de «plipezigo» de planedoj ĉe la bluaj steloj ne allasas kreiĝon de vivaj formoj.
La sputniko 57 transsendis la obĵeton de la sciencistoj de la stelŝipo rekte al la observatorio de la Konsilio.
Finfine venis la minuto, kiun kun tia malpacienco atendis Ingrid Ditra kaj Kej Ber, kiel, tamen, ankaŭ ĉiuj senescepte anoj de la ekspedicio. «Tantro» komencis malaltigi la subluman rapidon de flugo kaj preteris la glacian zonon de la sunsistemo, proksimiĝante al la stelŝipa stacio sur Tritono. Tia rapido ne plu necesis — de ĉi tie, de la satelito de Neptuno, «Tantro», fluganta kun rapido je naŭcent milionoj da kilometroj dum horo, atingus la Teron dum malpli ol kvin horoj. Tamen akcelo de stelŝipo postulus tiom da tempo, ke la ŝipo, komencinte flugon el Tritono, preterus la Sunon kaj malproksimiĝus de ĝi je grandega distanco.
Por ne malŝpari valoregan anamezonon kaj ne pezigi ŝipojn per grandampleksa aparataro, interne de la sistemo oni flugadis per jonaj planedŝipoj. Ilia rapido ne superis okcent mil kilometrojn dum horo por internaj planedoj kaj du milionojn kaj kvincent kilometrojn por la plej malproksimaj eksteraj planedoj. Ordinara vojo de Neptuno ĝis la Tero okupis ekde du monatoj kaj duono ĝis tri monatoj.
Tritono estis tre granda satelito, nur iomete malpli granda ol la gigantaj tria kaj kvara satelitoj de Jupitero — Ganimedo kaj Kalistoo kaj la planedo Merkuro. Tial ĝi posedis maldikan atmosferon, ĉefe el nitrogeno kaj karbona dioksido.
Erg Noor alterigis la stelŝipon sur la poluso de Tritono en la indikita loko, malproksime de vastaj kupoloj de stacia konstruaĵo. Sur ŝtupego de altebenaĵo, ĉe deklivo, trapenetrita per subteraj ejoj, brilis per vitroj konstruaĵo de kvarantena sanatorio. Ĉi tie, en plena izolo disde ĉiuj ceteraj homoj, la vojaĝantoj devis pasigi kvinsemajnan kvarantenon. Dum tiu tempo spertaj kuracistoj zorgeme kontrolas iliajn korpojn, en kiuj povus nesti ia nova infekto. La danĝero estis tro granda, por neglekti ĝin. Tial ĉiuj, kiuj alteriĝis sur aliajn, eĉ neloĝatajn, planedojn, nepre estis submetataj al tiu procedo, nedepende de tio, kiom longe daŭris ilia estado en stelŝipo. La ŝipo mem interne same estis esplorata fare de sciencistoj de la sanatorio, antaŭ ol la stacio donis permeson de flugo al la Tero. Por planedoj, delonge ekspluatataj de la homaro, kiel Venuso, Marso kaj kelkaj asteroidoj, kvarantenon oni faradis en ties stacioj antaŭ elflugo.
Estado en la sanatorio estis pli facile eltenebla, ol en stelŝipo. Laboratorioj por okupiĝoj, koncertejoj, kombinitaj banoj el elektro, muziko, akvo kaj ondaj osciloj, ĉiutagaj promenoj en malpezaj skafandroj laŭ montoj kaj ĉirkaŭaĵoj de la sanatorio. Kaj finfine, komunikado kun la gepatra planedo, kvankam ne ĉiam regula, sed kiel estas ĝoje, ke mesaĝo povas atingi la Teron nur dum kvin horoj!
La silikolan sarkofagon de Niza kun ĉiuj antaŭgardoj oni transportis en la sanatorion. Erg Noor kaj biologo Eon Tal forlasis «Tantron» lastaj. Ili paŝis facile eĉ kun pezigiloj, surmetitaj, por ne fari subitajn saltojn pro la malgranda gravitforto sur tiu ĉi planedo.
Estingiĝis lumiloj, brilintaj ĉirkaŭ la alteriga kampo. Tritono estis eliranta al la prilumita de la Suno flanko de Neptuno. Kiel ajn malhela estu la grizeta lumo, reflektita de Neptuno, la giganta spegulo de la grandega planedo, situanta nur je tricent kvindek mil kilometroj for de Tritono, dispelis mallumon, kreante sur la satelito helan krepuskon, similan al printempaj krepuskoj de altaj latitudoj de la Tero. Tritono ĉirkaŭflugadis Neptunon kontraŭ rotacio de sia planedo de oriento al okcidento preskaŭ dum ses teraj diurnoj, kaj ĝiaj «tagaj» periodoj daŭris ĉirkaŭ sepdek horojn. Dum tiu tempo Neptuno sukcesis kvarfoje rotacii, kaj nun la ombro de la satelito rimarkeble kuris laŭ la nebula disko.
Preskaŭ samtempe la estro kaj la biologo ekvidis negrandan ŝipon, starintan malproksime de rando de la plataĵo. Tio ne estis stelŝipo kun ŝveligita malantaŭa duono kaj altaj ekvilibraj eĝoj. Juĝante laŭ la tre akra pruo kaj mallarĝa korpo, tiu ŝipo devus esti planedŝipo, sed ĝi malsamis de la konataj konturoj de tiuj ŝipoj per dika ringo sur la poŭpo kaj per longa spinilforma alkonstruaĵo supre.
— Ĉi tie, en kvaranteno, estas ankoraŭ ŝipo? — duondemande diris Eon. — Ĉu la Konsilio ŝanĝis sian regulon?
— Ne sendi novajn stelajn ekspediciojn antaŭ reveno de antaŭaj? — respondis Erg Noor. — Vere, ni ne transiris nian tempolimon, sed la mesaĝo, kiun ni devis sendi el Zirda, malfruis je du jaroj.
— Eble, tio estas ekspedicio al Neptuno? — supozis la biologo.
Ili pasis duonkilometran vojon al la sanatorio kaj leviĝis sur vastan terason, tegitan per ruĝa bazalto. En la nigra ĉielo pli hele, ol ĉiuj steloj, brilis la eta disko de la Suno, videbla el ĉi tie, el la poluso de la malrapide rotacianta satelito. Kruela centsepdekgrada frosto sentiĝis tra la varmigaj skafandroj kiel ordinara malvarmo de tera polusa vintro. Grandaj flokoj de neĝo el glaciiĝinta amoniako aŭ karbona dioksido estis malrapide falantaj en la senmova atmosfero, donante al la tuta ĉirkaŭaĵo kvietan trankvilon de tera neĝado.
Erg Noor kaj Eon Tal hipnotigite rigardis al la falado de neĝeroj, simile al malproksimaj prauloj, loĝintaj en moderaj latitudoj, por kiuj apero de neĝo signifis finon de agrikulturaj laboroj kaj penoj. Kaj tiu ĉi neordinara neĝo same signifis finon de iliaj laboro kaj vojaĝo.
La biologo, respondante al siaj subkonsciaj sentoj, etendis la manon al la estro.
— Finiĝis niaj aventuroj, kaj ni estas nedamaĝitaj danke al vi!
Erg Noor faris akran forigan geston.
— Ĉu ĉiuj estas nedamaĝitaj? Kaj mi estas nedamaĝita danke al kiu?
Eon Tal ne konfuziĝis.
— Mi estas certa — Niza estos savita! La ĉi-tieaj kuracistoj intencas komenci kuracadon tuj. Estas ricevita instrukcio de Grim Ŝar mem — la estro de la laboratorio de ĝeneralaj paralizoj.
— Ĉu oni scias, kio estas tio?
— Ankoraŭ ne. Sed estas klare, ke Niza estas lezita per speco de kurento, kiu ŝanĝas la ĥemion de nervaj nodoj de aŭtonomaj sistemoj. Kompreni, kiel neniigi ĝian neordinare longan efikon, — signifas elkuraci la junulinon. Ni ja sukcesis malkovri la meĥanismon de persistaj psikaj paralizoj, kiujn oni dum tiom da jarcentoj opiniis nekuraceblaj. Ĉi tie estas io simila, sed kaŭzita de ekstera objekto. Kiam oni faros eksperimentojn kun miaj kaptitoj — tutegale, ĉu ili vivas, ĉu ne, — tiam ankaŭ mia mano ree servos al mi!