— La efiko de sporamino finiĝas, — ekkriis Niza, — vi povas ripozi!
— Bone, mi aranĝos min ĉi tie, en tiu ĉi fotelo. Eble okazos miraklo — almenaŭ unu sono!
En la tono de Erg Noor glitis io, deviginta la koron de Niza ekbati pro karesemo. Ŝi deziris alpremi al si tiun obstinan kapon, glatigi la malhelajn harojn kun tro frua grizo…
Niza ekstaris, zorgeme kunmetis la informajn foliojn kaj estingis la lumon, restiginte nur malfortan verdan prilumon ĉirkaŭ la paneloj kun aparatoj kaj horloĝoj. La stelŝipo iris tute trankvile en plena vakuo de la spaco, ĉirkaŭante sian gigantan rondon. La rufhara astronavigaciistino neaŭdeble okupis sian lokon ĉe la «cerbo» de la grandega ŝipo. Kutime mallaŭte kantis la aparatoj, agorditaj al certa melodio, — eĉ eta malordo resonus per falsa noto. Sed la mallaŭta melodio fluis en ĝusta tonalo. Malofte ripetiĝadis nelaŭtaj frapoj, similaj al sonoj de gongo, — tio estis ŝaltoj de la akcesora planeda motoro, direktanta la kurson de «Tantro» laŭ la kurbo. La minacaj anamezonaj motoroj silentis. Kvieto de longa nokto regis en la dormanta stelŝipo, kvazaŭ ne ekzistis serioza danĝero, pendanta super la ŝipo kaj ĝiaj loĝantoj. Ŝajnis, ke tuj en la sonigilo de la ricevilo eksonos la longe atendataj signaloj, kaj la du ŝipoj komencos bremsi sian nekredeble rapidan flugon, proksimiĝos sur paralelaj kursoj kaj, finfine, precize egaliginte siajn rapidojn, kvazaŭ ekkuŝos apude. Larĝa tuba galerio kunigos ambaŭ ŝipajn mondetojn, kaj «Tantro» ree ricevos sian gigantan forton.
En profundo de la animo Niza estis trankvila: ŝi fidis je sia estro. La kvin jaroj de la vojaĝo estis nek longaj, nek lacigaj. Speciale post kiam al Niza venis la amo… Sed ankaŭ pli frue interesegaj observoj, elektronikaj registraĵoj de libroj, muziko kaj filmoj ebligis senĉese kompletigadi siajn sciojn kaj ne tre forte senti mankon de sia bela Tero, malaperinta kiel sablero en profundaĵoj de senfina obskuro. La kunvojaĝantoj estis homoj de grandegaj scioj, kaj kiam la nervoj estis lacigitaj per impresoj aŭ per longa streĉita laboro… do, en longa dormo, subtenata per agordo al hipnotaj osciloj, grandaj pecoj da tempo faladis en nenion, preterflugante momente. Kaj apud la amato Niza estis feliĉa. Ŝin maltrankviligis nur la konscio, ke al la aliaj estis malpli facile, kaj speciale al li, Erg Noor. Se ŝi nur povus!.. Ne, kion povas la juna, ankoraŭ tute malklera astronavigaciisto apud tiaj homoj! Sed, eble, helpis ŝia tenero, ĉiama streĉo de la bona volo, varmega deziro fordoni ĉion, por plifaciligi tiun malfacilan laboron.
La ekspediciestro vekiĝis kaj levis la peziĝintan kapon. La egalmezura melodio sonis kiel antaŭe, same interrompata per maloftaj frapoj de la planeda motoro. Niza Krit troviĝis ĉe la aparatoj, iomete ĝibiĝinte, kun ombroj de laco sur la juna vizaĝo. Erg Noor ĵetis rigardon al la dependa horloĝo[9] de la stelŝipa tempo kaj per unu risorta tiro levis sin el la profunda fotelo.
— Mi tradormis dek kvar horojn! Kaj vi, Niza, ne vekis min! Tio… — Li haltis, renkontinte ŝian ĝojan rideton. — Tuj ripozu!
— Ĉu mi povas dormi ĉi tie, samkiel vi? — petis la junulino. Ricevinte la permeson, ŝi rapide forkuris por preni manĝon, lavis sin kaj aranĝis sin en la fotelo.
Erg Noor, freŝigita per onda duŝo, okupis ŝian lokon ĉe la aparatoj. Kontrolinte la parametrojn de indikiloj de DES — defendo de elektronikaj sistemoj, li komencis iradi per rapidaj paŝoj. La brilantaj, ĉirkaŭigitaj per malhelaj rondoj brunaj okuloj kaŝe observis lin.
— Kial vi ne dormas? — ordoneme demandis li la astronavigaciistinon.
Tiu skuis la mallonge tonditajn rufajn buklojn — virinoj en eksterteraj ekspedicioj ne portis longajn harojn.
— Mi pensas… — nedecideme komencis ŝi, — kaj nun, ĉe sojlo de danĝero, adoras potencon kaj grandecon de homo, penetrinta malproksime en profundon de spacoj. Por vi ĉi tie multo estas kutima, sed mi estas unuafoje en la kosmo. Nur pripensu — mi estas partoprenanto de la grandioza vojo tra steloj al novaj mondoj!
Erg Noor malforte ridetis kaj frotis la frunton.
— Mi devas vin elrevigi — pli ĝuste, montri la veran skalon de nia potenco. Jen, — li haltis ĉe la projekciilo, kaj sur la malantaŭa vando de la stirejo aperis brilanta spiralo de la Galaksio.
Erg Noor almontris apenaŭ rimarkeblan en ĉirkaŭanta mallumo hirtan randan branĉon de la spiralo el maloftaj steloj, ŝajnantaj senbrila polvo.
— Jen la dezerta regiono de la Galaksio, la periferio, malriĉa je lumo kaj vivo, kie troviĝas nia sunsistemo kaj ni mem nun. Sed ankaŭ tiu branĉo, vidu, etendiĝas de la Cigno al la Kareno kaj, aldone al la ĝenerala malproksimeco for de la centraj zonoj, entenas malheligan nubon, ĉi tie… Por trairi laŭlonge tiun branĉon, nia «Tantro» bezonos ĉirkaŭ kvardek mil nedependajn jarojn. La nigran abismon de malplena spaco, disigantan nian branĉon disde la najbara, ni trairus dum kvar mil jaroj. Vidu, niaj flugoj en la senmezurajn profundojn de la spaco estas dume nur baraktado sur malgranda makuleto kun diametro je kvindek lumjaroj! Kiel malmulte ni scius pri la mondo sen la scio de la Ringo! Mesaĝoj, pensoj, bildoj, senditaj tra spaco, nevenkebla por homa mallonga vivo, pli aŭ malpli frue atingas nin, kaj ni ekkonas ĉiam pli malproksimajn mondojn. Ĉiam pli da scioj akumuliĝas, kaj tiu laboro okazas senĉese!
Niza silentis.
— Unuaj interstelaj flugoj… — penseme daŭrigis Erg Noor. — Negrandaj ŝipoj, havintaj nek rapidon, nek potencajn defendilojn. Kaj niaj prauloj eĉ vivis duoble malpli ol ni — jen kiam estis la vera grandeco de la homo!
Niza obstine levis la kapon, kiel ĉiam, kiam esprimis sian malkonsenton.
— Poste, kiam oni trovos aliajn manierojn por venki spacon, sed ne trarompiĝi rekte tra ĝi, oni diros pri vi — jen herooj, konkerintaj la kosmon per tiaj praaj rimedoj!
La ekspediciestro gaje ridetis kaj etendis la manon al la junulino.
— Kaj pri vi, Niza!
Tiu ruĝiĝis.
— Mi fieras pri tio, ke mi estas ĉi tie, kun vi! Kaj mi pretas fordoni ĉion, por ree kaj ree esti en kosmo.
— Jes, mi scias, — penseme diris Erg Noor. — Sed ne ĉiuj pensas tiel!..
La junulino per virina intuicio komprenis la pensojn de la estro. En lia kajuto estas du stereoportretoj en mirakla viol-ora koloro. Sur ambaŭ estas ŝi, la bela Veda Kong, historiisto de antikva mondo, kun diafana rigardo de la lazuraj, kiel tera ĉielo, okuloj sub flugila svingo de la longaj brovoj. Sunbruna, blindige ridetanta, levinta la manojn al la cindraj haroj. Kaj ridetanta sur kupra ŝipa kanono — memoraĵo de forgesita antikveco.
Erg Noor, perdinte sian impetecon, malrapide eksidis kontraŭ la astronavigaciistino.
— Se vi scius, Niza, kiel kruele la sorto pereigis mian revon tie, sur Zirda! — subite obtuze diris li kaj singarde metis la fingrojn sur la fuston de startigo de la anamezonaj motoroj, kvazaŭ intencante ekstreme akceli la rapidegan kuron de la stelŝipo. — Se Zirda ne pereus kaj ni povus ricevi brulaĵon, — daŭrigis li responde al senvorta demando de la interparolantino, — mi gvidus la ekspedicion pluen. Tiel estis interkonsentite kun la Konsilio. Zirda sciigus al la Tero, kio necesis, kaj «Tantro» forirus kun tiuj, kiuj dezirus… La restintajn poste prenus «Algrab», kiu post la deĵorado ĉi tie estus vokita al Zirda.
— Sed kiu restus sur Zirda? — indigne ekkriis la junulino. — Ĉu nur Pur Hiss? Sed li estas granda sciencisto, ĉu ankaŭ lin ne altirus scio?
— Kaj vi, Niza?
— Ĉu mi? Certe!
— Sed… kien? — subite firme demandis Erg Noor, atente rigardante al la junulino.
— Kien ajn, eĉ… — Ŝi almontris la nigran abismon inter du branĉoj de la stela spiralo de la Galaksio, redoninte al Noor saman atentan rigardon kaj duonmalfermetinte la lipojn.
— Ho, ne tiel malproksime! Vi scias, Niza, kara astronavigaciisto, ke antaŭ ĉirkaŭ okdek kvin jaroj okazis la tridek kvara stela ekspedicio, nomita «Ŝtupa». Tri stelŝipoj, provizante unu la alian per brulaĵo, malproksimiĝis ĉiam pli fore de la Tero en direkto de la konstelacio Liro. Tiuj du, kiuj ne portis esploristan ŝipanaron, fordonis anamezonon kaj revenis hejmen. Tiel grimpadis sur la plej altajn montojn sportistoj-alpistoj. Finfine, la tria, «Velo»…
— Tiu, la nereveninta!.. — emocie flustris Niza.
— Jes. «Velo» ne revenis. Sed ĝi atingis la celon kaj pereis dum revena vojo, sukcesinte sendi mesaĝon. La celo estis granda planeda sistemo de la blua stelo Vego, aŭ la Alfa de la Liro. Kiom da homaj okuloj en senfinaj generacioj adoradis tiun helan bluan stelon de la norda ĉielo! Vego distancas je ok parsekoj, aŭ je tridek unu jaroj da vojo laŭ nedependa tempo, kaj homoj ankoraŭ neniam malproksimiĝis de nia Suno je tiaj distancoj. Ĉiel ajn, «Velo» atingis la celon… La kaŭzo de ĝia pereo estas nekonata — ĉu meteorŝtono aŭ granda paneo. Eble, ĝi ankaŭ nun plu kuras en la spaco kaj la herooj, kiujn ni opinias mortintaj, ankoraŭ vivas…
— Kiel terure!
— Tielas sorto de ĉiu stelŝipo, kiu ne povas iri kun subluma rapido. Inter ĝi kaj la hejma planedo tuj ekstaras jarmiloj da vojo.
— Kion mesaĝis «Velo»? — rapide demandis la junulino.
9
dependa horloĝo — horloĝo, montranta tempon de la stelŝipo, t.e. tempon, dependan de rapido de la ŝipo (sciencfikciaĵo). Laŭ la teorio de relativeco, ĉe grandaj (sublumaj) rapidoj tempo de moviĝanta objekto reduktiĝas kompare kun tempo de observanto, senmova rilate de la stelŝipo.