Edukado de nova homo estas delikata laboro kun individua analizo kaj tre singarda aliro. Senrevene pasis la tempo, kiam la socio kontentiĝadis per iel-tiel, hazarde edukitaj homoj, kies malvirtoj estis pravigataj per heredeco, per denaska naturo de homo. Nun ĉiu malbone edukita homo estas riproĉo al la tuta socio, peza eraro de granda kolektivo da homoj.
Sed vi, ankoraŭ ne liberiĝintaj de junula egocentrismo kaj trotakso de sia memo, devas klare kompreni, kiom multaj aferoj dependas de vi mem, kiomgrade vi mem estas kreantoj de via libero kaj de intereso de via vivo. Elekto de vojoj ĉe vi estas tre vasta, sed tiu libero de elekto samtempe estas ankaŭ plena responso pri la elekto. Delonge malaperis revoj de senkultura homo pri reveno al la sovaĝa naturo, pri libero de praaj socioj kaj rilatoj. Antaŭ la homaro, unuiginta kolosajn amasojn da homoj, staris reala elekto: aŭ submeti sin al socia disciplino, longa edukado kaj instruado, aŭ perei — aliaj vojoj por vivi sur nia planedo, kvankam ĝia naturo estas sufiĉe malavara, ne ekzistas! Filozofaĉoj, revintaj pri reveno malantaŭen, al la praa naturo, ne komprenis kaj ne amis la naturon vere, alie ili scius ĝian senkompatan kruelecon kaj neeviteblan neniigon de ĉio, ne obeinta al ĝiaj leĝoj.
Antaŭ homo de la nova socio ekstaris neevitebla nepreco de disciplino de deziroj, volo kaj penso. Tiu vojo de edukado de menso kaj volo nun estas same nepra por ĉiu el ni, kiel edukado de korpo. Esploro de leĝoj de la naturo kaj la socio, de ĝia ekonomio anstataŭigis personan deziron per konsciita scio. Kiam ni diras: «Mi deziras», — ni subkomprenas: «Mi scias, ke tiel eblas».
Jam antaŭ jarmiloj antikvaj helenoj diris: metron — ariston, tio estas: la plej supera estas la mezuro. Kaj ni plu diras, ke la bazo de la kulturo estas kompreno de mezuro en ĉio.
Kun kresko de kultura nivelo malfortiĝis strebo al kruda feliĉo de posedo, al avida kvanta pligrandigo de posedo, rapide malakriĝanta kaj lasanta malhelan nekontentecon.
Ni instruas vin pri multe pli granda feliĉo de rezigno, pri feliĉo de helpo al aliulo, pri vera ĝojo de laboro, flamiganta la animon. Ni estis helpantaj al vi liberiĝi de potenco de etaj streboj kaj etaj aĵoj kaj transporti viajn ĝojojn kaj malĝojojn en la superan regionon — la kreadon.
Zorgo pri fizika edukado, pura, regula vivo de dekoj da generacioj liberigis vin de la tria terura malamiko de la homa psiko — de indiferenteco de malplena kaj pigra animo. Ŝargitaj per energio, kun ekvilibra, sana psiko, en kiu pro natura proporcio de emocioj estas pli da bono, ol da malbono, vi eniras en la mondon por laboro. Ju pli bonaj estos vi, des pli bona kaj alta estos la tuta socio, ĉar ĉi tie estas reciproka dependo. Vi kreos altan spiritan medion kiel konsistaj eroj de la socio, kaj ĝi levos vin mem. La socia medio estas la plej grava faktoro por edukado kaj instruado de la homo. Nun la homo estas edukata kaj instruata dum la tuta vivo, kaj leviĝo de la socio iras rapide.
Evda Nal paŭzis, glatigis la harojn per sama gesto, kiel sidanta, ne deŝirante de ŝi la okulojn, Rea, poste ree ekparolis:
— Iam homoj nomis revoj la strebon al ekkono de la realo de la mondo. Vi tiel revos dum tuta vivo kaj estos ĝojaj en ekkono, moviĝo, en lukto kaj laboro. Ne atentu falojn post ekflugoj de la animo, ĉar tio estas samaj naturaj turnoj de la spiralo de moviĝo, kiel en la tuta cetera materio. La realo de libero estas severa, sed vi estas preparitaj al ĝi per disciplino de via eduko kaj lerno. Tial al vi, konsciantaj la responson, estas permesitaj ĉiuj tiuj ŝanĝoj de agado, ĝuste kiuj konsistigas personan feliĉon. Revojn pri kvieta senagado de paradizo ne pravigis la historio, ĉar ili kontraŭas al la naturo de homo-luktanto. Estis kaj restis propraj malfacilaĵoj por ĉiu epoko, sed feliĉo por la tuta homaro iĝis la senĉesa kaj rapida leviĝo al ĉiam pli granda alto de scio kaj sentoj, scienco kaj arto.
Evda Nal finis la prelegon kaj deiris malsupren, al la antaŭaj seĝoj, kie ŝin salutis Veda Kong, kiel Ĉara-n en la festo. Kaj ĉiuj ĉeestantoj ekstaris, ripetante tiun geston, kvazaŭ esprimante admiron pri senekzempla arto.
Ĉapitro 10
Tibeta eksperimento
La instalaĵo de Kor Jull situis sur pinto de plata monto, nur je unu kilometro for de la Tibeta laboratorio de la Konsilio de Stelnavigado. La kvarmilmetra alto ne permesis ekzisti ĉi tie al ajna arba vegetaĵo, krom alveturigitaj el Marso nigre-verdaj senfoliaj arboj kun branĉoj, fleksitaj internen, al la arbopinto. Palflava herbo estis kliniĝanta sub vento al la valo, sed tiuj fere malmolaj venintoj el la fremda mondo staris tute senmove. Laŭ montaj deklivoj fluis ŝtonaj riveroj el pecoj de disŝutiĝintaj rokoj. Kampoj, makuloj kaj strioj de neĝo radiis specialan blankon, kiun ricevas pura monta neĝo sub brilanta ĉielo.
Malantaŭ restaĵoj de muroj el fenda diorito — ruinoj de monaĥejo, kun mirinda aŭdaco konstruita sur tiu alto, leviĝis ŝtala tuba turo, subtenanta du aĵurajn arkojn. Sur ili, malfermita en la ĉielon per klinita parabolo, brilis grandega spiralo el berilia bronzo, kovrita per brilantaj blankaj punktoj de reniaj kontaktiloj. Dense al la unua spiralo almetiĝis la dua, turnita per la malfermita flanko al la grundo kaj kovranta ok grandajn konusojn el verdeta borazona alojo. Ĉi tien iris branĉoj de alkondukantaj energion tuboj de sesmetra diametro. Tra la valo iris fostoj kun direktantaj ringoj — provizora branĉo de la observatoria energi-dukto, ricevanta dum elsendo energion de ĉiuj stacioj de la planedo. Ren Boz, gratante per la fingroj la hirtigitan kapon, kun kontento rigardis al ŝanĝoj en la antaŭa instalaĵo. La konstruaĵo estis muntita per fortoj de volontuloj dum nekredeble mallonga tempo. La plej malfacila evidentiĝis konstruado de profundaj malfermitaj tranĉeoj, eltranĉitaj en necedema ŝtono de la monto sen venigi ĉi tien grandajn montajn maŝinojn, sed nun ankaŭ tio pasis. La volontuloj, nature atendantaj rekompence spektaĵon de la granda eksperimento, deiris malproksime de la instalaĵo kaj trovis por siaj tendoj malkrutan deklivon de la monto norde de la domo de la observatorio.
Mven Mas, en kies manoj estis ĉiuj kosmaj komunikiloj, estis sidanta sur malvarma ŝtono kontraŭ la fizikisto kaj, facile ĝibetiĝante, estis rakontanta novaĵojn de la Ringo. La sputniko 57 dum la lasta tempo estis uzata por subteno de komunikado kun stelŝipoj kaj planedŝipoj kaj ne laboris por la Ringo. Mven Mas sciigis pri la pereo de Vliĥĥ oz Ddiz ĉe E-stelo, kaj la laca fizikisto vigliĝis.
— Altega tensio de gravito en E-stelo dum posta evoluo de tia suno kondukas al ega varmiĝo. Rezultas violkolora supergiganto de monstra forto, superanta la kolosan graviton. Ĝi jam ne havas ruĝan parton de la spektro — malgraŭ forto de la gravita kampo, lumaj ondoj ne plilongiĝas, sed malplilongiĝas.
— Iĝas ekstreme violaj, — konsentis Mven Mas, — kaj ultraviolaj.
— Ne nur. La procezo iras pluen. Ĉiam pli potencaj iĝas kvantumoj, finfine ili superas la transiron de nul-kampo kaj rezultas zono de kontraŭspaco — la dua flanko de moviĝo de la materio, nekonata ĉe ni sur la Tero pro malgrandegeco de niaj skaloj. Ni ne povus atingi ion ajn similan, se eĉ forbruligus la tutan hidrogenon de la oceano de la Tero.
Mven Mas fulmorapide faris en la menso komplikegan kalkulon.
— Dek kvin mil trilionoj da tunoj da akvo ni transkalkulu al energio de hidrogena ciklo laŭ la principo de relativeco — maso/energio, proksimume — triliono da tunoj da energio. La Suno dum minuto donas ducent kvardek milionojn da tunoj — entute estas dekjara radiado de la Suno!
Ren Boz kontente subridis.
— Kaj kiom donos blua supergiganto?
— Por mi estas malfacile kalkuli. Sed juĝu mem. En la Granda Magelana Nubo estas stelamaso NGK 1910 apud la nebulozo Tarantulo… Pardonu min, mi kutimas kun mi mem operacii per antikvaj nomoj kaj sigloj de steloj.
— Tute ne gravas.
— Ĝenerale la nebulozo Tarantulo estas tiom hela, ke, se ĝi situus sur la loko de la konata al ĉiu Oriona nebulozo, ĝi lumus same, kiel plena luno. En la stelamaso 1910 kun diametro je nur sepdek parsekoj estas ne malpli ol cent supergigantaj steloj. Tie troviĝas duopa blua supergiganto ES de la Orfiŝo kun helaj linioj de hidrogeno en la spektro kaj malhelaj ĉe la viola rando. Ĝi estas pli granda, ol la orbito de la Tero, kun lumeco je duonmiliono da niaj sunoj! Ĉu vi diris ĝuste pri tia stelo? En la sama stelamaso estas eĉ pli grandampleksaj steloj, kun diametro je la orbito de Jupitero, sed ili ankoraŭ nur varmiĝas post la E-stato.
— Ni lasu la supergigantojn. Homoj dum jarmiloj rigardadis al ringaj nebulozoj en la Verŝisto, la Granda Ursino kaj la Liro kaj ne komprenis, ke antaŭ ili estas neŭtraj kampoj de nul-gravito laŭ la leĝo de repagulumo — transiro inter gravito kaj kontraŭgravito. Ĝuste tie kaŝiĝis la enigmo de la nul-spaco.
Ren Boz salte ekstaris de sur sojlo de rega bunkro, konstruita el grandaj, surverŝitaj per silikato ŝtonpecoj.