Выбрать главу

— Mi ripozis. Ni povas komenci!

La koro de Mven Mas ekbatis, emocio kunpremis la gorĝon. La afrikano profunde kaj interrompe suspiris. Ren Boz restis trankvila, nur febra brilo de liaj okuloj malkaŝis streĉon de penso kaj volo, kiun akumulis en si la fizikisto, komencante la danĝeran aferon.

Mven Mas kunpremis per la granda mano la malgrandan fortikan manon de Ren Boz. Kapbalanco — kaj la silueto de la estro de la eksteraj stacioj vidiĝis jam sur deklivo de la monto, survoje al la observatorio. Malvarma vento malbonaŭgure ekhurlis, deruliĝante de sur glaciiĝintaj montaj gigantoj, gardantaj la valon. Tremo penetris Mven Mas-on. Li nevole rapidigis siajn eĉ sen tio rapidajn paŝojn, kvankam li ne devis hasti: la eksperimento estis komenciĝonta post la sunsubiro.

Mven Mas sukcese komunikiĝis kun la sputniko 57 per luna radidiapazono. Instalitaj sur la stacio reflektiloj kaj direktiloj fiksis la Epsilonon de la Tukano dum tiuj kelkaj minutoj de moviĝo de la sputniko ekde la tridek tria grado de norda latitudo ĝis la Suda poluso, dum kiuj la stelo estis videbla el ĝia orbito.

Mven Mas okupis lokon ĉe regpanelo en subtera ĉambro, tre simila al la sama en la Mediteranea observatorio.

Trarigardante jam milan fojon foliojn kun datumoj pri la planedo de la stelo Epsilono de la Tukano, Mven Mas metode kontrolis la kalkulitan orbiton de la planedo kaj denove komunikiĝis kun la sputniko, interkonsentinte, ke en la momento de ŝalto de la kampo la observantoj sur la sputniko 57 tre malrapide ŝanĝados la direkton laŭ arko, kvaroble pli granda ol la paralakso de la stelo.

Malrapide treniĝis tempo. Mven Mas neniel povis liberiĝi de pensoj pri Bet Lon — la krima matematikisto. Sed jen sur la ekrano de TVF aperis Ren Boz ĉe regpanelo de la eksperimenta instalaĵo. Liaj malmolaj haroj estis hirtigitaj pli ol ordinare.

Avertitaj reguligistoj de la energistacioj sciigis pri preteco. Mven Mas ekprenis manipulilojn de la regpanelo, sed movo de Ren Boz sur la ekrano haltigis lin.

— Necesas averti la rezervan Ku-stacion en Antarkto. La nuna energio ne sufiĉos.

— Mi faris tion, ĝi pretas.

La fizikisto pensis dum ankoraŭ kelkaj sekundoj:

— En la Ĉukĉa duoninsulo kaj en Labradoro estas konstruitaj stacioj de F-energio. Se ni povus interkonsenti kun ili, por ŝalti ilin en la momento de konverto de la kampo, — mi timas pri neperfekteco de la aparato…

— Mi faris tion.

Ren Boz ekradiis kaj svingis la manon.

Giganta fosto de energio atingis la sputnikon 57. En la duonsfera ekrano de la observatorio aperis ekscititaj junaj vizaĝoj de la observantoj.

Mven Mas salutis la kuraĝulojn, kontrolis kongruecon kaj sekvon de la fosto de energio post la sputniko. Tiam li transŝaltis la povumon al la instalaĵo de Ren Boz. La kapo de la fizikisto malaperis el la ekrano.

Indikiloj de prenado de povumo klinis siajn montrilojn dekstren, montrante senĉesan kreskon de kondenso de energio. La signaloj brilis ĉiam pli hele kaj pli blanke. Tuj kiam Ren Boz ŝaltis unu post la alia radiilojn de la kampo, indikiloj de pleneco salte falis al la nula streko. Singulta sonoro, aŭdiĝinta de la eksperimenta instalaĵo, tremerigis Mven Mas-on. La afrikano sciis, kion li devas fari. Movo de manipulilo — kaj kirla povumo de la Ku-stacio enfluis en la estingiĝantajn okulojn de la aparatoj, vivigis iliajn falantajn montrilojn. Sed tuj kiam Ren Boz ŝaltis la ĝeneralan konvertilon, la montriloj saltis al nulo. Preskaŭ instinkte Mven Mas alŝaltis samtempe ambaŭ F-staciojn.

Al li ŝajnis, ke la aparatoj estingiĝis, stranga pala lumo plenigis la ejon. Sonoj ĉesis. Ankoraŭ sekundo — kaj ombro de morto pasis laŭ la konscio de la estro de la stacioj, obtuziginte la sentojn. Mven Mas estis luktanta kontraŭ naŭza kapturniĝo, kunpreminte per la manoj la randon de la regpanelo, ploretante pro penoj kaj pro terura doloro en la spino. La pala lumo komencis heliĝi ĉe unu flanko de la subtera ĉambro, ĉe kiu — tion Mven Mas ne povis determini aŭ forgesis. Eble, ĉe la ekrano aŭ flanke de la instalaĵo de Ren Boz…

Subite kvazaŭ ŝiriĝis ŝanceliĝanta kurteno — kaj Mven Mas klare ekaŭdis plaŭdon de ondoj. Neesprimebla, nememorebla odoro penetris en liajn larĝe ŝvelintajn nazotruojn. La kurteno ŝoviĝis maldekstren, sed en la angulo estis plu ŝanceliĝanta la antaŭa griza nebulo. Nekredeble realaj ekstaris altaj kupraj montoj, borderitaj per bosko de turkisaj arboj, kaj ondoj de viola maro ekplaŭdis ĉe la piedoj mem de Mven Mas. Ankoraŭ pli maldekstren ŝoviĝis la kurteno, kaj li ekvidis sian revon. Ruĝhaŭta virino sidis sur supra placeto de ŝtuparo ĉe tablo el blanka ŝtono kaj, kubutapoginte sin je ĝia polurita supraĵo, rigardis al la oceano. Subite ŝi ekvidis — ŝiaj larĝe sidantaj okuloj pleniĝis per miro kaj admiro. La virino ekstaris, kun belega gracieco rektiginte sian figuron, kaj etendis al la afrikano la malfermitan manon. Ŝia brusto spiris profunde kaj ofte, kaj en tiu delira momento Mven Mas rememoris Ĉara-n Nandi.

— Offa alli kor!

La melodia, karesa kaj forta voĉo penetris en la koron de Mven Mas. Li malfermis la buŝon, por respondi, sed surloke de la vizio ŝvelis verda flamo, tremiganta fajfego trakuris la ĉambron. La afrikano, perdante la konscion, eksentis, kiel milda, nesuperebla forto faldas lin trioble, turnas, kiel rotoron de turbino, kaj, finfine, platigas kontraŭ io malmola… La lasta penso de Mven Mas estis pri la sorto de la stacio kaj de Ren Boz…

La lokiĝintaj malproksime sur la deklivo kunlaborantoj de la observatorio kaj konstruistoj vidis tre malmulte. En la profunda tibeta ĉielo glitis io malheliginta la lumon de steloj. Ia nevidebla forto falegis desupre sur la monton kun la eksperimenta instalaĵo. Tie ĝi ricevis konturojn de kirlo, kiu kunkaptis amason da ŝtonoj. Nigra funelo kun ĉirkaŭ kilometra diametro, kvazaŭ ĵetita el giganta hidraŭlika kanono, traflugis al la domo de la observatorio, ekflugis supren, revenis malantaŭen kaj ree batis la monton kun la instalaĵo, plene frakasinte la tutan konstruaĵon kaj disĵetinte la rompopecojn. Post momento ĉio eksilentis. En la aero, plenigita per polvo, restis odoro de varmega ŝtono kaj brulo, miksiĝinta kun stranga aromo, rememoriganta odoron de florantaj bordoj de tropikaj maroj.

Sur la loko de la katastrofo la homoj ekvidis, ke laŭ la valo inter la monto kaj la observatorio iras larĝa sulko kun fanditaj randoj, kaj la turnita al la valo deklivo de la monto estas plene deŝirita. La domo de la observatorio restis nedetruita. La sulko atingis la sud-orientan muron, detruis la distribuan galerion de memormaŝinoj kaj trafis al la kupolo de la subtera kamero, surverŝita per kvarmetra tavolo da fandita bazalto. La bazalto estis fortranĉita, kvazaŭ per giganta fajla maŝino. Sed parto de la tavolo restis, savinte Mven Mas-on kaj la subteran ĉambron de plena pereo.

Rivereto da arĝento rigidiĝis en grunda kavo — fandiĝis gardiloj de la riceva energistacio.

Baldaŭ oni sukcesis restarigi kablojn de porakcidenta prilumo. Sub radio de lumĵetilo sur lumturo de alira vojo la homoj ekvidis mirindan spektaĵon — la metalo de konstruaĵoj estis disŝmirita laŭ la sulko per maldika tavolo, pro kio ĝi brilis, kiel kromizita. En vertikalan muron de la fortranĉita, kiel per tranĉilo, deklivo de la monto enpremiĝis peco de bronza spiralo. La ŝtono disfluis per vitreca tavolo, kiel vakso sub varmega sigelo. Mergitaj en ĝin bukloj de ruĝeta metalo kun blankaj dentoj de reniaj kontaktiloj brilis en elektra lumo kiel floro, enmuntita en emajlon. Pro rigardo al tiu juvela artaĵo kun diametro je ducent metroj oni sentis timon antaŭ la nesciata forto, aginta ĉi tie.

Kiam oni purigis la superŝutitan per rompopecoj enirejon en la subteran kameron, oni trovis Mven Mas-on sur la genuoj, enpikinta la kapon al ŝtono de la malsupra ŝtupo. Probable, la estro de la eksteraj stacioj en momento de heliĝo de la konscio faris penojn elrampi. Inter la volontuloj troviĝis kuracistoj. La potenca organismo de la afrikano kun helpo de ne malpli potencaj kuraciloj venkis la kontuzon. Mven Mas ekstaris, tremante kaj ŝanceliĝante, subtenata ĉe ambaŭ flankoj.

— Ren Boz?..

La homoj, starantaj ĉirkaŭ la sciencisto, morniĝis. La estro de la observatorio raŭke respondis:

— Ren Boz estas kruele kripligita. Li apenaŭ longe vivos…

— Kie li estas?

— Oni trovis lin malantaŭ la monto, sur ĝia orienta deklivo. Probable, li estis elĵetita el la ejo. Sur la pinto de la monto nun nenio ekzistas… eĉ la ruinoj estas plene forviŝitaj.

— Kaj ĉu Ren Boz kuŝas samloke?

— Lin ne eblas tuŝi. Estas frakasitaj la ostoj, rompitaj la ripoj…

— Kio?

— La ventro estas disŝirita, kaj la internaĵoj elfalis…

La kruroj de Mven Mas fleksiĝis, kaj li spasme kroĉiĝis je la koloj de la homoj, tenantaj lin. Sed la volo kaj la racio agis.

— Ren Boz-on necesas savi je ajna kosto! Li estas grandega sciencisto!..

— Ni scias. Tie estas kvin kuracistoj. Super li oni starigis sterilan operacian tendon. Apude kuŝas du volontuloj, dezirintaj doni sangon. Tiratrono, artefaritaj koro kaj hepato jam funkcias.

— Tiam konduku min en la komunikejon. Konektiĝu kun la monda reto kaj voku la informejon de la norda zono. Kio pri la sputniko kvindek sep?

— Ni vokis ĝin. Ĝi silentas.

— Trovu la sputnikon per teleskopo kaj rigardu kun granda amplifo per elektronika konvertilo…

— La maŝinoj estas grave damaĝitaj, kaj novaj registraĵoj sur la indikilo mankas.

— Ĉio pereis, — flustris Mven Mas, mallevante la kapon.