Выбрать главу

Mven Mas staris ĉe balustrado, larĝe disstariginte la piedojn, kaj rigardis al la poiomete kreskanta sur la horizonto insulo de Forgeso. Tiu grandega insulo, ĉirkaŭita de varma oceano, estis natura paradizo. Paradizo en primitivaj, religiaj konceptoj de la homo estas feliĉa postmorta azilo sen zorgoj kaj laboro. Kaj la insulo de Forgeso same estis la azilo por tiuj, kiujn jam ne interesis la streĉita agado de la Granda Mondo, kiu ne deziris labori egale kun ĉiuj.

Aliĝante al la sino de la Patrino-Tero en simpla, monotona agado de antikva terkulturisto, fiŝkaptisto aŭ brutobredisto, ili pasigadis ĉi tie kvietajn jarojn.

Kvankam la homaro donis al siaj malfortaj kunfratoj grandan pecon da fekunda, mirakla tero, la primitiva mastrumado de la insulo ne povis garantii al sia loĝantaro vivon, plene sekurigitan kontraŭ malsato, speciale en periodoj de rikoltomankoj aŭ de aliaj malfacilaĵoj, tiom ordinaraj por malfortaj produktadaj fortoj. Tial la Granda Mondo konstante donadis parton de siaj rezervoj al la insulo de Forgeso.

En tri havenojn — nord-okcidente de la insulo, sude kaj sur la orienta bordo — oni liveradis nutraĵon, konservitan por longaj jaroj, kuracilojn, rimedojn de biologia defendo kaj aliajn grave necesajn aĵojn. Tri ĉefaj regantoj de la insulo same loĝis norde, oriente kaj sude kaj nomiĝis estroj de brutobredistoj, terkulturistoj kaj fiŝkaptistoj.

Rigardante al malproksime leviĝantaj bluaj montoj, Mven Mas subite kun amaro pensis, ĉu li apartenas al la kategorio de «bovoj» — homoj, ĉiam embarasintaj la homaron. «Bovo» estas homo forta kaj energiplena, sed tute senkompata al aliulaj suferoj kaj travivaĵoj, pensanta nur pri kontentigo de siaj bezonoj. Suferojn, malpacojn kaj malfeliĉojn en fora pasinteco de la homaro ĉiam pligrandigadis ĝuste tiaj homoj, deklarantaj sin en diversaj aspektoj la solaj sciantoj de la vero, opiniantaj sin rajtaj subpremi ĉiujn malkonsentajn kun ili opiniojn, elradikigi aliajn manierojn de pensado kaj vivo. Ekde tiam la homaro komencis evitadi eĉ etajn signojn de absoluteco en opinioj, deziroj kaj gustoj kaj komencis pleje timi la «bovojn». Ĝuste ili, la «bovoj», ne pensante pri la nedetrueblaj leĝoj de ekonomio, pri estonteco, vivis nur por nuna momento. Militoj kaj neorganizita mastrumado de la erao de la Disa Mondo kondukis al disrabo de la planedo. Tiam oni elhakis arbarojn, forbruligis rezervojn da karbo kaj nafto, akumuliĝintajn dum centmilionoj da jaroj, malpurigis la aeron per karbona dioksido kaj per fetora fumo de fabrikoj, mortigis belajn kaj sendanĝerajn animalojn — ĝirafojn, zebrojn, elefantojn, antaŭ ol la mondo atingis la komunisman aranĝon de la socio. La tero estis kovrita per rubo, riveroj kaj maraj bordoj estis malpurigitaj per defluoj de nafto kaj ĥemiaj forĵetaĵoj. Nur post serioza purigo de la akvo, la aero kaj la tero la homaro venis al la moderna aspekto de sia planedo, laŭ kiu ĉie eblas trapasi nudpiede, nenie damaĝinte la piedojn.

Sed ja ankaŭ li, Mven Mas, ne estinte eĉ du jarojn sur la responsega posteno, frakasis la sputnikon, kreitan per penoj de miloj da homoj kaj per neordinaraj artifikoj de la inĝeniera arto. Pereigis kvar kapablajn sciencistojn, el kiuj ĉiu povus iĝi Ren Boz… Kaj eĉ Ren Boz-on mem oni apenaŭ sukcesis savi. Kaj ree la imagaĵo de Bet Lon, kaŝanta sin ie tie, en montoj kaj valoj de la insulo de Forgeso, aperis antaŭ li, viva, vekanta akran kompaton. Mven Mas antaŭ la forveturo konatiĝis kun portretoj de la matematikisto kaj por ĉiam enmemorigis lian energian vizaĝon kun masiva makzelo, kun profunde kaj proksime sidantaj akraj okuloj, tutan lian potencan, atletan figuron.

La motoristo de la glitboato aliris la afrikanon.

— Estas forta surfo. Ni ne sukcesos albordiĝi — ondo batas trans la moleon. Necesos iri en la sudan havenon.

— Ne necesas. Ĉu vi havas savajn flosetojn? Mi kaŝos tien la veston kaj ĝisnaĝos mem.

La motoristo kaj la direktilisto kun estimo rigardis al Mven Mas. Malklaraj blanketaj ondoj tumultis sur malprofundaĵo, transverŝiĝante per pezaj tondrantaj kaskadoj. Pli proksime al la bordo la senorda onda tumulto turnadis sablon kaj ŝaŭmon, surkurante malproksime sur malkrutan plaĝon. Malaltaj nuboj semis etan varman pluvon, oblikve flugantan laŭ vento kaj miksiĝantan kun plaŭdoj de ŝaŭmo. Tra ĝia nebula reto sur la bordo hantis iaj grizaj figuroj.

La motoristo kaj la direktilisto interŝanĝis rigardojn, dum Mven Mas estis demetanta kaj pakanta la veston. Forirantoj sur la insulon de Forgeso foriras el sub zorgo de la socio, en kiu ĉiu gardas ĉiun kaj helpas al li. La persono de Mven Mas sugestis nevolan estimon, kaj la direktilisto kuraĝis averti lin pri granda danĝero. La afrikano senzorge svingis la manon. La motoristo alportis al li malgrandan hermetike fermitan pakaĵon.

— Ĉi tie estas rezervo da koncentrita nutraĵo por monato — prenu.

Mven Mas iom pensis kaj ŝovis la pakaĵon kune kun la vesto en la nepenetreblan kameron, skrupule fermis la klapon kaj kun la floseto sub la brako transpaŝis la balustradon.

— Turnu! — komandis li.

La glitboato kliniĝis en kruta turno. Deĵetita de la ŝipeto, Mven Mas ekis furiozan lukton kontraŭ ondoj. El la glitboato oni vidis, kiel li ekflugadis sur eĝojn de ferocaj ondegoj, poste faladis en iliajn kavojn kaj aperadis ree.

— Li sukcesos, — diris faciligite la motoristo. — Ondoj nin deŝovas, necesas foriri.

La helico ekmuĝis, kaj la ŝipeto saltis antaŭen, levita de alkuranta ondego. La malhela figuro de Mven Mas aperis plenalte sur la bordo kaj dissolviĝis en la pluva nebulo.

Laŭ sablo, densigita de ondoj, moviĝis grupo da homoj en solaj zontukoj. Ili kun jubilo trenis grandan, freneze serpentumantan fiŝon. Ekvidinte Mven Mas-on, la homoj haltis, afable salutante lin.

— Novulo el tiu mondo, — kun rideto diris unu el la fiŝistoj, — kaj kiel bone naĝas! Iru al ni loĝi!

Mven Mas malferme kaj amike rigardis la fiŝistojn, poste nege balancis la kapon.

— Al mi estos malfacile loĝi ĉi tie, sur bordo de la maro, rigardi en ĝian vastan foron kaj pensi pri mia perdita kaj bela mondo.

Unu el la fiŝistoj, kun forta hargrizo en la densa barbo, probable opiniata ĉi tie ornamo de viro, metis la manon sur la malsekan ŝultron de la veninto.

— Ĉu oni povis sendi vin ĉi tien perforte?

Mven Mas amare subridis kaj penis klarigi, kio venigis lin ĉi tien.

La fiŝisto rigardis al la veninto malgaje kaj kompate.

— Ni ne komprenos unu la alian. Iru tien. — La fiŝisto almontris al la sud-oriento, kie en disŝiraĵo de nuboj estis aperantaj bluaj ŝtupoj de foraj montoj. — La vojo estas longa, kaj ĉi tie estas neniaj aliaj veturiloj, krom… — la loĝanto de la insulo frapis sin sur fortajn muskolojn de la kruro.

Mven Mas ĝojis pli rapide foriri kaj ekiris per sia larĝa libera paŝmaniero laŭ sinua pado, leviĝanta al malkrutaj montetoj.

La vojo al la centra regiono de la insulo konsistigis iom pli ol ducent kilometrojn, sed Mven Mas ne hastis. Por kio? Malrapide ŝanĝiĝadis treniĝantaj, ne plenigitaj per utila agado tagoj. Komence, dum li ankoraŭ ne tute resaniĝis post la katastrofo, lia laca korpo petis kvieton de karesa naturo. Se ne estus la konscio de la terura perdo, li simple ĝuus senbruecon de dezertaj, priventataj altebenaĵoj, mallumon kaj praan silenton de varmegaj tropikaj noktoj.

Sed tagoj iris post tagoj, kaj la afrikano, vaganta laŭ la insulo, serĉante aferon, konvenan por la koro, komencis akre sopiri pri la Granda Mondo. Lin ne plu ĝojigis pacaj valoj kun permane prilaboritaj fruktarbaj boskoj, ne lulis preskaŭ hipnotiga lirlado de puraj montaj riveroj, sur kies bordoj li povis nun sidadi dum sennombraj horoj de varmega tagmezo aŭ de luna nokto.

Sennombraj… Efektive, por kio li nombru tion, kion ĉi tie li tute ne bezonas, — tempon? Estas kiom ajn — tuta oceano da tempo, kaj samtempe tiel mizere malgranda estas tiu lia aparta, individua tempo!.. Unu mallonga kaj tuj forgesita momento!

Nur nun Mven Mas eksentis la tutan precizecon de la nomo de la insulo! La insulo de Forgeso — obtuza sennomeco de antikva vivo, de egoismaj aferoj kaj sentoj de homo! Aferoj, forgesitaj de posteuloj, ĉar ili estis farataj nur por personaj bezonoj, ne faris vivon de la socio pli facila kaj pli bona, ne ornamis ĝin per ekflugoj de krea arto.

Mirindaj heroaĵoj falis en sennoman nenion.

…La afrikano estis akceptita en komunumon de brutobredistoj en la centro de la insulo kaj jam dum du monatoj paŝtadis gregon da grandegaj gaŭroj-bubaloj ĉe piedo de granda monto kun absurde longa nomo en la lingvo de popolo, antikve loĝinta sur la insulo.

Li longe kuiradis nun nigran kaĉon sur karboj en fulgokovrita poto, kaj antaŭ monato li devis akiri en arbaro manĝeblajn fruktojn kaj nuksojn, konkurante kun avidaj simioj, ĵetantaj al li manĝorestaĵojn. Tio okazis, kiam li fordonis sian nutran rezervon al maljunulo, ekmalsaninta en malbone atingebla valo, aginte laŭ la regulo kaj la supera feliĉo de la mondo de la Ringo — antaŭ ĉio doni ĝojon al aliaj homoj. Tiam li komprenis, kion signifas serĉado de nutraĵo en dezertaj, neloĝataj lokoj. Kia neimagebla malŝparo de tempo!…

Mven Mas ekstaris de sur la ŝtono kaj ĉirkaŭrigardis. La suno estis subiranta maldekstre malantaŭ randon de la altebenaĵo, malantaŭe altis la arbara pinto de la kupolsimila monto.