— Bet Lon, ni revenu kune en la Grandan Mondon!
La matematikisto ekridis kun la antaŭa senzorgeco, sed la sentema orelo de Mven Mas kaptis noteton de amaro en la impertinenta bravaĉo.
— Kiu vi estas, por proponi al mi tion? Ĉu vi scias?..
— Mi scias. Mi estas tiu, kiu same faris malpermesitan eksperimenton, pereigis fidintajn al mi homojn. Mi iris proksime de via vojo en esploro, kaj ni… Vi, kaj mi, kaj aliaj estas jam antaŭ la venko! Vi necesas al homoj, sed ne tia…
La matematikisto paŝis al Mven Mas kaj mallevis la okulojn, sed subite turnis sin kaj malestime ĵetis trans la ŝultron malĝentilajn negajn vortojn. Mven Mas senvorte ekiris laŭ la pado.
Ĝis la kvina vilaĝo restis ĉirkaŭ dek kilometroj.
Eksciinte, ke la junulino estas sola, la afrikano konsilis al ŝi foriri al la orienta bordo, en ĉemarajn vilaĝojn, por ne renkontiĝi plu kun la kruela kaj kruda homo. La eksa fama sciencisto estis iĝanta tirano en la kvieta kaj disa vivo de etaj vilaĝoj de la monta regiono. Por preventi sekvojn, Mven Mas decidis tuj iri al la vilaĝo kaj peti pri observo pri tiu ĉi homo. Mven Mas adiaŭis Onar-on ĉe enirejo en la vilaĝon. La junulino rakontis al li, ke antaŭnelonge en arbaroj de la kupola monto laŭ onidiroj aperis tigroj, ĉu forkurintaj el la rezervejo, ĉu ĝis nun konserviĝintaj en nepenetreblaj ĝangaloj, ĉirkaŭantaj la plej altan monton de la insulo. Forte kaptinte lian manon, ŝi petis esti pli singarda kaj neniuokaze iri tra montoj nokte. Mven Mas rapide ekpaŝis malantaŭen. Pripensante la okazintaĵon, li vidis antaŭ si la lastan rigardon de la junulino, plena je maltrankvilo kaj fidelo. Unuafoje Mven Mas pensis pri veraj herooj de la pasinteco — pri homoj, kiuj inter humiligo, kolero kaj fizikaj suferoj, en la potenca regno de besta memamo, faris sian plej malfacilan heroaĵon — restis veraj, bonaj homoj.
Duobleco de la vivo ĉiam starigis antaŭ homoj siajn kontraŭdirojn. En la antikva mondo, inter danĝeroj kaj humiligo, la forto de amo, fidelo kaj tenero nekredeble kreskis ĝuste ĉe rando de pereo, en malamika kaj kruda ĉirkaŭaĵo. Obeo al arbitro de kruda forto faris ĉion efemera kaj malstabila. Sorto de aparta homo povis en ajna momento ŝanĝiĝi plej abrupte, kondamnante al falo liajn planojn, esperojn kaj revojn, ĉar en la malbone aranĝita socio de la antikveco tro multaj aferoj dependis de hazardaj homoj. Sed tiu antikva efemereco de esperoj, amo kaj feliĉo, anstataŭ ol malfortigi, plifortigadis la senton.
Jen kial la plej bona en la homo ne povis perei, malgraŭ malfacilaj travivaĵoj de sklaveco de la Malhelaj jarcentoj aŭ de la erao de la Disa Mondo.
Unuafoje la afrikano pensis, ke en la antikva vivo, ŝajnanta al ĉiuj modernaj homoj tia malfacila, estis kaj feliĉo, kaj esperoj, kaj kreado, iam, eble, pli fortaj, ol nun, en la fiera erao de la Ringo.
Mven Mas preskaŭ kun kolero rememoris teoriistojn de scienco de tiu tempo, apogiĝintajn al la false komprenita malrapideco de ŝanĝiĝo de specioj en la naturo kaj aŭgurintajn, ke la homaro ne iĝos pli bona dum miliono da jaroj.
Se ili pli amus homojn kaj scius dialektikon de evoluo, tia absurdo neniam povus veni en iliajn kapojn!
Malantaŭ ronda ŝultro de la giganta monto la sunsubiro farbis ĝian nuban kovrilon. Mven Mas ĵetis sin en rivereton.
Freŝiginte sin kaj definitive trankviliĝinte, li eksidis sur platan ŝtonon, por sekiĝi kaj ripozi. Antaŭ veno de la nokto li ne sukcesis atingi la urbeton, kaj li kalkulis transiri la monton ĉe leviĝo de la luno. Mediteme kontemplante akvon, ŝaŭmantan laŭ ŝtonoj, la afrikano subite eksentis sur si ies rigardon, sed neniun ekvidis. Tiu sento de gvatantaj lin nevideblaj okuloj ĝenis Mven Mas-on ankaŭ tiam, kiam li transiris la rivereton kaj komencis leviĝon.
Mven Mas rapide iris laŭ vojo, glatigita de veturiloj, al plataĵo, alta je mil okcent metroj, leviĝante de ŝtupego sur ŝtupegon, por transiri la arbaran branĉon de la monto kaj laŭ la plej mallonga vojo trafi al la urbeto. Mallarĝa serpo de nova luno povis prilumi la vojon dum ne pli ol horo kaj duono. Trairi krutan montan padon en senluna nokto estus tre malfacile. Mven Mas hastis. Maloftaj kaj nealtaj arboj ĵetadis longajn ombrojn, kuŝiĝantajn per vico de nigraj strioj sur la seka tero, heligita de la luno. Mven Mas paŝadis, atente rigardante sub la piedojn, por ne stumbli je sennombraj etaj radikoj, kaj pensis.
Minaca murmuro, sterniĝinta laŭ la tero, tremigante la grundon, aŭdiĝis malproksime dekstre, kie deklivo de la monta branĉo estis malkrute leviĝanta kaj dronis en profunda ombro. Al ĝi respondis malalta muĝo en la arbaro inter makuloj kaj strioj de luna lumo. En tiuj sonoj senteblis forto, penetranta en profundon de la animo, vekanta en ĝi delonge forgesitajn sentojn de timo kaj kondamniteco de viktimo, elektita fare de nevenkebla rabobesto. Kiel kontraŭago al la antikva teruro, ekbrulis ne malpli antikva furiozo de batalo — la heredo de sennombraj generacioj da sennomaj herooj, defendintaj la rajton de la homa gento por la vivo inter mamutoj, leonoj, gigantaj ursoj, frenezaj bovoj kaj senkompataj lupaj grupoj, dum senfortigaj tagoj de ĉasadoj kaj dum noktoj de persista defendado.
Mven Mas staris iom, ĉirkaŭrigardante kaj retenante la spiron. Nenio ŝanceliĝis en la nokta silento, sed kiam Mven Mas faris kelkajn paŝojn laŭ la pado, li tuj komprenis, ke oni ĉassekvas lin. Ĉu tigroj? Ĉu la informo de Onar evidentiĝis vera?
Mven Mas ekkuris, penante kompreni, kion li faru, kiam la rabobestoj — da ili, sendube, estis du — atakos lin.
Saviĝi sur nealtaj arboj, sur kiujn tigro grimpas pli bone ol homo, estas sensence. Ĉu batali? Ĉirkaŭe estis nur ŝtonoj, eĉ taŭgan klabon ne eblis derompi de tiuj branĉoj, firmaj, kiel fero. Kaj kiam la graŭlo aŭdiĝis malantaŭe tute proksime, Mven Mas komprenis, ke li pereis. Etenditaj super la polva pado branĉoj de arboj sufokis la afrikanon. Li deziris ĉerpi kuraĝon de la lastaj minutoj el la eternaj profundaĵoj de la stela ĉielo, al kies esploro estis fordonita tuta lia pasinta vivo. Mven Mas ekkuris per grandegaj saltoj. La sorto favoris al li — li elkuris sur randon de granda arbarkampeto. En ĝia centro li rimarkis amason da disŝutitaj ŝtonaj rompopecoj, ĵetis sin tien, kaptis tridekkilograman akrangulan pecegon kaj turnis sin al la arbaro. Nun li ekvidis moviĝantajn malklarajn fantomojn. Striitaj, ili perdiĝis inter kruciĝantaj ombroj de maldensaj arboj. La luno jam tuŝis per sia rando pintojn de arboj. Plilongiĝintaj ombroj ekkuŝis tra la kampeto, kaj laŭ ili, kiel laŭ nigraj vojoj, du gigantaj kategoj komencis alrampi al Mven Mas. Kiel tiam, en la subtera ĉambro de la Tibeta observatorio, Mven Mas eksentis alproksimiĝantan morton. Nun ĝi aperis ne elinterne de li, sed elekstere, brulis per verda flamo en la fosforeskaj okuloj de la rabobestoj. Mven Mas enspiris ventoblovon, alflugintan en sufoka varmego, rigardis supren, al la brilanta gloro de la kosmo, kaj rektigis sin, levinte super la kapo la ŝtonon.
— Mi estas kun vi, kamarado!
Alta ombro ĵetiĝis sur la kampeton el mallumo de la deklivo, minace levante kurban branĉegon. Miregigita Mven Mas por sekundo forgesis pri la tigroj, rekoninte la matematikiston. Bet Lon, preskaŭ senspiriĝinta pro freneza kurado, ekstaris apud Mven Mas, kaptante la aeron per la malfermita buŝo. La kategoj, retiriĝintaj malantaŭen, ree komencis sencede alproksimiĝi. La maldekstra tigro estis jam en distanco de tridek paŝoj. Jen li subtiris sub sin la malantaŭajn krurojn, pretiĝante salti.
— Rapide! — aŭdiĝis laŭ la tuta kampeto laŭta krio.
Palaj lumeksplodoj de grenadĵetiloj ekbrilis de tri flankoj malantaŭ la dorso de Mven Mas, faliginta pro neatenditeco sian armilon. La plej proksima tigro baŭmis plenalte, paralizaj grenadoj krevis per tamburaj batoj, kaj la rabobesto retrofalis sur la dorson. La dua faris salton al la arbaro. De tie aperis ankoraŭ tri siluetoj de rajdantoj. Vitra grenado kun potenca elektra ŝargo frakasiĝis je la frunto de la tigro, kaj ĝi etendiĝis, enpikinte la pezan kapon en sekan herbon.
Unu el la rajdantoj eliris antaŭen. Neniam ankoraŭ al Mven Mas ŝajnis tiel bela la labora vesto de la Granda Mondo — larĝa, mallonga, super genuoj, pantalono, malstrikta ĉemizo el blua artefarita lino kun malfermita kolumo kaj du poŝoj sur brusto.
— Mven Mas, mi sentis, ke vi estas en danĝero!
Ĉu povis li ne rekoni tiun altan voĉon, nun sonantan per tia maltrankvilo! Ĉara Nandi!
Li forgesis respondi kaj staris senmove, ĝis la junulino desaltis de la ĉevalo kaj alkuris al li. Poste alrajdis kvin ŝiaj kunuloj. Mven Mas ne sukcesis ilin pririgardi, ĉar la luna serpeto kaŝiĝis malantaŭ la arbaro kaj sufoka nokta mallumo kovris la arbaron kaj la kampeton. La mano de Ĉara trovis la kubuton de Mven Mas. Li prenis la maldikan manradikon de la junulino kaj almetis ŝian manon al sia brusto, kie estis emociite bateganta la koro. Apenaŭ senteble la fingropintoj de Ĉara glatigis la elstarantan plataĵon de la muskolo, kaj tiu facila kareso donis al Mven Mas nespertitan trankvilon.
— Ĉara, tio estas Bet Lon, nova amiko…
Mven Mas turnis sin kaj trovis, ke la matematikisto malaperis. Tiam li kriis en la mallumon per tuta forto:
— Bet Lon, ne foriru!
— Mi venos! — aŭdiĝis el malproksime la forta voĉo, kaj en ĝi ne estis jam la amara impertinenteco.