Выбрать главу

Junio Ant trarigardis memorregistraĵojn de informo de la Ringo por ĉiuj kvarcent jaroj ekde la momento de nia aliĝo al la Ringo. Tiu tipo de konstruo de stelŝipoj estas nerealigebla ĉe nia direkto de scienco kaj ĉe nia nivelo de scioj. Ĝi estas nekonata sur tiuj mondoj de la Galaksio, kun kiuj ni interŝanĝis mesaĝojn.

La tiom kolosa diska stelŝipo, sendube, estas gasto el neimageble foraj planedoj, eble, eĉ el ekstergalaksiaj mondoj. Ĝi povis vagadi dum milionoj da jaroj kaj malleviĝi sur la planedon de la fera stelo en nia dezerta regiono ĉe rando de la Galaksio.

Ne bezonas klarigojn graveco de esploro de tiu ŝipo per speciala ekspedicio al la T-stelo.

Grom Orm ŝaltis duonsferan ekranon, kaj la halo malaperis. Antaŭ la spektantoj malrapide eknaĝis registraĵoj de memormaŝinoj.

— Tio estas antaŭnelonge ricevita mesaĝo el planedo CR519, — mi forlasas por mallongeco la detalajn koordinatojn, — ilia ekspedicio en la sistemon de Aĥernaro…

Stranga ŝajnis la situo de steloj, kaj eĉ plej sperta rigardo ne povus rekoni en ili la delonge esploritajn sunojn. Makuloj de malklare lumanta gaso, malhelaj nuboj kaj, finfine, grandaj malvarmiĝintaj planedoj, reflektantaj lumon de monstre granda stelo.

Diametre nur tri-kaj-duon-oble pli granda ol la Suno, Aĥernaro lumis kiel ducent okdek sunoj, estante nepriskribeble hela blua stelo de la spektra klaso B5. La kosma ŝipo, farinta la registraĵon, foriris flanken. Verŝajne, pasis jardekoj da vojo. Sur la ekrano aperis alia suno — hela verda stelo de la klaso S. Ĝi kreskis, lumante ĉiam pli hele, dum la stelŝipo de la fremda mondo estis proksimiĝanta al ĝi. Mven Mas pensis, ke la verda nuanco de ĝia koloro estus multe pli bela tra atmosfero. Kvazaŭ responde al lia penso, sur la ekrano aperis supraĵo de nova planedo. La fotoj estis faritaj kun paŭzoj — la ekrano ne montris proksimiĝon al la planedo. Antaŭ la spektantoj subite elkreskis lando de altaj montoj, ĉirkaŭkovrita per ĉiuj penseblaj nuancoj de verda lumo. Nigre-verdaj ombroj de profundaj kanjonoj kaj krutaj deklivoj, blu-verdaj kaj lil-verdaj prilumitaj rokoj kaj valoj, akvamarinaj neĝoj sur montopintoj kaj altebenaĵoj, flav-verdaj terpecoj, forbruligitaj de la varmega suno. Malakitaj riveretoj kuris malsupren, al nevideblaj lagoj kaj maroj, kaŝiĝantaj malantaŭ montoĉenoj.

Poste kovrita per rondaj montetoj ebenaĵo sterniĝis ĝis rando de maro, ŝajnanta el malproksime brilanta folio da verda fero. Bluaj arboj nebulis per densa foliaro, arbarkampetoj floris per purpuraj strioj kaj makuloj de nekonataj arbustoj kaj herboj. Kaj el profundo de la ametista ĉielo per potenca torento fluis or-verdaj radioj. La homoj de la Tero rigidiĝis. Mven Mas fosis en sia senlima memoro, por precize determini situon de la verda suno.

«Aĥernaro estas la Alfa de Eridano, alte en la suda ĉielo, apud la Tukano. La distanco estas dudek unu parsekoj… Reveno de stelŝipo kun sama ŝipanaro estas neebla», — rapide flugis akraj pensoj.

La ekrano estingiĝis, kaj stranga ŝajnis la aspekto de la fermita halo, adaptita por pripensadoj kaj konsiliĝoj de loĝantoj de la Tero.

— Tiu verda stelo, — ree eksonis la parolo de la prezidanto, — kun abundo de zirkonio en la spektraj linioj, estas iomete pli granda, ol nia Suno. — Grom Orm rapide listigis koordinatojn de la zirkonia suno. — En ĝia sistemo, — daŭrigis li, — estas du planedoj-ĝemeloj, rivoluantaj unu kontraŭ la alia en tia distanco for de la stelo, kiu konformas al la energio, kiun ricevas la Tero disde la Suno.

Diko de la atmosfero, ĝia konsisto, kvanto da akvo koincidas kun la kondiĉoj de la Tero. Tiaj estas anticipaj datumoj de la ekspedicio de la planedo CR519. Samaj mesaĝoj parolas pri malesto de supera vivo sur la planedoj-ĝemeloj. Supera pensanta vivo tiel transformas la naturon, ke ĝi estas rimarkebla eĉ por supraĵa observo el alte fluganta stelŝipo. Eblas kalkuli, ke ĝi aŭ ne sukcesis tie evolui, aŭ ankoraŭ ne evoluis. Tio estas nekredeble rara sukceso. Se tie troviĝus supera vivo, la mondo de la verda stelo estus malfermita por ni. Jam en la sepdek dua jaro de la epoko de la Ringo, antaŭ pli ol tri jarcentoj, nia planedo faris pridiskuton de demando pri loĝigo de planedoj kun supera pensanta vivo, kvankam ne atinginta nivelon de nia civilizo. Tiam estis decidite, ke ajna invado sur tiajn planedojn kondukas al neeviteblaj perfortoj pro profunda nekompreno.

Ni scias nun, kiel granda estas diverseco de mondoj en nia Galaksio. Estas steloj bluaj, verdaj, flavaj, blankaj, ruĝaj, oranĝaj, ĉiuj hidrogen-heliumaj, sed laŭ malsama konsisto de siaj ŝeloj kaj kernoj nomataj karbonaj, cianaj, titanaj, zirkoniaj, kun malsama karaktero de radiado, altaj kaj malaltaj temperaturoj, malsama konsisto de siaj atmosferoj kaj kernoj. Estas planedoj de plej malsamaj amplekso, denso, konsisto kaj diko de atmosfero, hidrosfero, distanco ĝis suno, kondiĉoj de turniĝo. Sed ni scias ankaŭ alion: nia planedo kun siaj sepdek procentoj da akvokovrita supraĵo, en koincido kun proksimeco al la Suno, verŝanta sur ĝin potencan torenton de energio, prezentas ne ofte renkontatan bazon de potenca vivo, riĉa je biomaso kaj diverseco de senĉesaj transformiĝoj.

Tial la vivo ĉe ni evoluis pli rapide, ol sur aliaj mondoj, kie ĝi estis subpremita pro nesufiĉo de akvo, suna energio aŭ pro malgrandaj areoj da sekaĵo. Kaj pli rapide, ol sur planedoj, tro riĉaj je akvo. Ni vidis en elsendoj laŭ la Ringo evoluon de vivo sur akvokovritaj planedoj, de vivo, despere rampanta supren laŭ tigoj de vegetaĵoj, elstarantaj el eterna akvo.

Sur nia akvoriĉa planedo same estas relative malgranda areo de kontinentoj por kolekto de suna energio ĉu per nutraj vegetaĵoj, ĉu per ligno, aŭ simple per termoelektraj instalaĵoj.

En la plej antikvaj periodoj de la historio de la Tero la vivo evoluis pli malrapide en marĉoj de malaltaj kontinentoj de paleozoiko, ol sur altaj kontinentoj de kenozoiko, kie okazis lukto ne nur pri nutraĵo, sed ankaŭ pri akvo.

Ni scias, ke necesas certa, la plej profita por abundo kaj potenco de vivo proporcio inter akvo kaj sekaĵo, kaj nia planedo estas proksima al tiu plej avantaĝa koeficiento. Da tiaj planedoj estas ne tiom multe en la kosmo, kaj ĉiu prezentas netakseblan donacon por nia homaro kiel nova grundo por ĝia disloĝiĝo kaj plua perfektiĝo.

Jam delonge la homaro ĉesis timi spontanan troloĝatecon, iam timigintan la forajn praulojn. Sed ni persiste strebas en kosmon, ĉiam pli disvastigante la regionon de loĝado de homoj, ĉar ankaŭ en tio estas moviĝo antaŭen, la neevitebla leĝo de evoluo. Malfacileco de ekposedo de planedoj, tre diferencantaj disde la Tero per fizikaj kondiĉoj, estis tiom granda, ke ĝi jam delonge naskis projektojn pri loĝigo de la homaro en la kosmo sur speciale konstruitaj gigantaj konstruaĵoj, similaj al multoble pligrandigitaj sputnikoj. Vi scias, ke unu tia insulo estis konstruita antaŭ la epoko de la Ringo, — mi diras pri «Nadiro», situanta je dek ok milionoj da kilometroj for de la Tero. Tie ankoraŭ loĝas negranda kolonio de homoj… Sed la malsukceso de tiuj malvastaj, tre limigitaj ejoj por homa vivo estis tiom evidenta, ke ni povas nur miri pri niaj prauloj, malgraŭ tuta kuraĝeco de ilia konstrua ideo.

La ĝemelaj planedoj de la verda zirkonia stelo tre similas al la nia. Ili ne taŭgas aŭ estas malfacile ekposedeblaj por gracilaj loĝantoj de la malferminta ilin planedo CR519, pro kio ili hastis transdoni al ni tiujn informojn, same kiel ni transdonos al ili niajn malkovrojn.

La verda stelo situas en tia distanco for de ni, kian traflugis neniu nia stelŝipo. Atinginte ĝiajn planedojn, ni antaŭiĝos malproksime en la kosmon. Kaj ni antaŭiĝos ne sur malgranda mondeto de artefarita konstruaĵo, sed sur firma bazo de grandaj planedoj, vastaj por organizado de oportuna vivo, de potenca teĥniko.

Jen kial mi detale okupis vian atenton per la planedoj de la verda stelo — al mi ili ŝajnas eksterordinare gravaj por esploro. La distanco je sepdek lumjaroj nun estas atingebla por stelŝipo kiel «Cigno», kaj, eble, endas la tridek okan stelan ekspedicion sendi al Aĥernaro!

Grom Orm eksilentis kaj transiris al sia loko, turninte malgrandan stangeton sur regpanelo de la tribuno.

Anstataŭ la prezidanto de la Konsilio antaŭ la spektantoj leviĝis malgranda ekrano, sur kiu ĝis nivelo de la brusto aperis la konata al multaj masiva figuro de Dar Veter. La eksa estro de la eksteraj stacioj ridetis, renkontita per neaŭdeblaj salutoj de verdaj lumetoj.

— Dar Veter troviĝas nun en la Arizona radioaktiva dezerto, de kie ekflugas grupoj da raketoj sur alton je kvindek sep mil kilometroj por konstruado de la sputniko, — klarigis Grom Orm. — Li deziris elpaŝi antaŭ vi kun sia opinio kiel ano de la Konsilio.

— Mi proponas efektivigi la plej simplan solvon, — aŭdiĝis la gaja voĉo, sonanta per metalo de transportebla sendilo. — Sendi ne unu, sed tri ekspediciojn!

La anoj de la Konsilio kaj la spektantoj rigidiĝis pro neatenditeco. Dar Veter ne estis oratoro kaj ne uzis la efektan paŭzon.

— La origina plano de sendo de ambaŭ stelŝipoj de la tridek oka ekspedicio al la triopa stelo EE7723…

Sammomente Mven Mas imagis tiun triopan stelon, antikve nomatan Omikrono 2 de Eridano. Situanta en malpli ol kvin parsekoj for de la Suno, tiu sistemo el flava, blua kaj ruĝa steloj posedis du senvivajn planedojn, sed la intereso de esploro konsistis ne en ili. La blua stelo en tiu ĉi sistemo estis blanka nano. Amplekse egala al granda planedo, mase ĝi egalis al duono de la Suno. Mezuma specifa maso de substanco de tiu ĉi stelo dumil-kvincent-oble superis denson de la plej peza tera metalo — iridio. Gravito, elektromagnetaj kampoj, procezoj de kreo de pezaj ĥemiaj elementoj sur tiu stelo prezentis kolosan intereson kaj gravecon por ilia rekta esploro el plej eble proksima distanco. Des pli ke la deka stela ekspedicio, sendita en la pasinteco al Siriuso, pereis, sukcesinte averti pri danĝero. La proksima najbaro de la Suno — la duopa blua stelo Siriuso same posedis blankan nanon de pli malalta temperaturo kaj pli granda amplekso, ol la Omikrono 2 de Eridano B kun denso, dudek-kvin-oble pli granda ol la denso de akvo. Atingo de tiu proksima stelo estis neebla pro grandegaj kruciĝantaj meteorŝtonaj fluoj, zonantaj la stelon kaj tiom difuzitaj, ke ne eblis precize determini disvastigitecon de la pereigaj ŝtonpecoj. Ĝuste tiam, antaŭ tricent dek kvin jaroj, aperis la ideo pri ekspedicio al la Omikrono 2 de Eridano.