Выбрать главу

Malaltaj cembroj kun nigra pinglaro — malvarmrezista formo, selektita por Subantarkto, — bruis solene kaj egalmezure sub nemalfortiĝanta vento. Malvarma kaj densa aero fluis kiel rapida rivero, portante kun si neordinaran purecon kaj freŝecon, karakterizan nur por aero de malfermita oceano aŭ de altaj montoj. Tamen en montoj vento, tuŝinta eternajn neĝojn, estas seka, iom bruliganta, simile al ŝaŭmvino. Sed ĉi tie la spirado de la oceano estis sentebla kiel peza tuŝo, humide ĉirkaŭfluganta la korpon.

Domo de la sanatorio «Blanka aŭroro» estis malleviĝanta al la maro per ŝtupegoj de vitraj muroj, rememorigantaj per siaj rondaj formoj gigantajn marajn ŝipojn de pasinteco. Pal-karmezina koloro de intermuroj, ŝtuparo kaj vertikalaj kolonoj tage akre kontrastis kun kupolaj masoj de malhelaj, ĉokolad-lilaj andezitaj rokoj, tratranĉitaj per lazur-grizaj porcelanaj vojetoj el kunfandita sienito. Sed nun malfru-printempa polusa nokto heligis kaj egaligis ĉiujn kolorojn en sia speciala blanketa lumo, kvazaŭ eliranta el profundaĵoj de la ĉielo kaj de la maro. La suno kaŝiĝis por horo ie malantaŭ suda altebenaĵo. El tie kiel larĝa arko emerĝis majesta brilo, sterniĝinta laŭ la suda parto de la ĉielo. Tio estis rebrilo de potencaj glacioj de la antarkta kontinento, konserviĝintaj sur alta ĝibo de ĝia orienta duono. Ilin deŝovis volo de la homo, lasinta netuŝita nur kvaronon de antaŭa kolosa ŝildo de glaciejoj. La blanka glacia aŭroro, kies nomo estis donita al la sanatorio, transformis la tutan ĉirkaŭaĵon en kvietan mondon de facila lumo sen ombroj kaj reflektoj.

Kvar homoj malrapide iris al la oceano laŭ arĝentaj rebriloj de porcelana vojeto. Vizaĝoj de paŝantaj malantaŭe viroj ŝajnis ĉizitaj el griza granito, grandaj okuloj de ambaŭ virinoj iĝis senfunde profundaj kaj enigmaj.

Niza Krit, alpremiĝante per la vizaĝo al kolumo de peltaĵo de Veda Kong, emociite kontraŭdiris al la historiistino. Veda, ne kaŝante facilan miron, atente rigardis al tiu junulino, ekstere simila al ŝi.

— Al mi ŝajnas, ke la plej bona donaco, kiun virino povas fari al amato, estas — rekrei lin kaj per tio daŭrigi la ekziston de sia heroo. Ja tio estas preskaŭ senmorteco!

— Viroj juĝas alie pri ni, — respondis Veda. — Dar Veter diris al mi, ke li ne dezirus filinon, tro similan al la amatino — por li estas malfacila la penso foriri el la mondo kaj lasi ŝin sen si, sen kovraĵo de sia amo kaj kareso por nekonata al li sorto… Tio estas restaĵoj de antikva ĵaluzo kaj defendo.

— Sed por mi estas neeltenebla la penso pri disiĝo kun la eta, mia kara estaĵo, — daŭrigis absorbita de siaj pensoj Niza. — Fordoni ĝin por edukado, ĵus mamnutrinte!

— Mi komprenas, sed ne konsentas. — Veda sulkigis la brovojn, kvazaŭ la junulino tuŝis doloran kordon en ŝia animo. — Unu el la plej grandaj taskoj de la homaro estas venko super la blinda patrina instinkto. Kompreno, ke nur kolektiva edukado de infanoj fare de speciale elektitaj kaj instruitaj homoj povas krei homon de nia socio. Nun preskaŭ ne ekzistas freneza, kiel en la antikveco, patrina amo. Ĉiu patrino scias, ke la tuta mondo estas tenera al ŝia infano. Kaj tial malaperis la instinkta amo de lupino, aperinta el animala timo pri sia infano.

— Mi tion komprenas, — diris Niza, — sed iel nur per racio.

— Kaj mi tuta, plene, sentas, ke la plej granda feliĉo — doni ĝojon al alia estaĵo — nun estas atingebla por ĉiu homo de ajna aĝo. Tio, kio en la antaŭaj socioj estis ebla nur por gepatroj, geavoj, kaj pleje por patrinoj… Por kio nepre ĉiam esti kun la etulo — ja tio same estas postrestaĵo de tiuj tempoj, kiam virinoj nevole vivis mallarĝan vivon kaj ne povis esti kun siaj amatoj. Kaj vi ĉiam estos kune, dum amas…

— Mi ne scias, sed fojfoje estas tia freneza deziro, ke apude iru eta, simila al li estaĵo, ke mi kunpremas la manojn… Kaj… ne, mi nenion scias!..

— Ekzistas la insulo de Patrinoj — Javo. Tie loĝas ĉiuj, kiuj deziras mem eduki sian infanon.

— Ho ne! Sed mi ne povus ankaŭ iĝi edukistino, kiel tion faras homoj, speciale amantaj infanojn. Mi sentas en mi tiel multe da forto, kaj mi jam unufoje estis en la kosmo…

Veda mildiĝis.

— Vi estas enkorpiĝo de juneco, Niza, kaj ne nur fizike. Kiel ĉiuj tre junaj, vi ne komprenas, kunpuŝiĝante kun kontraŭdiroj de la vivo, ke ili estas la vivo mem, ke ĝojo de amo nepre alportas maltrankvilojn, zorgojn kaj malfeliĉojn, des pli fortajn, ju pli forta estas la amo. Kaj al vi ŝajnas, ke ĉio perdiĝos post unua bato de la vivo…

Ĉe siaj lastaj vortoj Veda subite komprenis. Ne, ne en sola juneco estis la kaŭzo de la maltrankviloj kaj avidaj streboj de Niza!

Veda faris tipan por multaj eraron — opinii, ke vundoj de animo saniĝas samtempe kun korpaj lezoj. Estas tute ne tiel! Longe, longe restas ankoraŭ vundo de psiko, profunde kaŝita sub fizike sana korpo, kaj ĝi povas malfermiĝi neatendite, iam pro tute negrava kaŭzo. Tiel estas ankaŭ ĉe Niza — la kvin jaroj da paralizo, kvankam tute senkonscia, sed lasinta memoron pri si en ĉiuj ĉeloj de la korpo, la teruro de la renkonto de la monstra kruco, preskaŭ pereiginta Erg Noor-on.

Diveninte la direkton de la pensoj de Veda, Niza obtuze diris:

— Post la fera stelo min ne lasas stranga sento. Ie en la animo estas maltrankvila vakuo. Ĝi ekzistas kune kun certa ĝojo kaj forto, ne ekskludante ilin, sed ankaŭ ne estingiĝante mem. Sed lukti kontraŭ ĝi mi povas nur per tio, kio devas absorbi min tutan, ne lasante min sola kun ĝi… Nun mi scias, kio estas la kosmo por soleca homo, kaj des pli mi klinas min antaŭ memoro de la unuaj herooj de stelnavigado!

— Mi, ŝajne, komprenas, — respondis Veda. — Mi estis sur perditaj en oceano malgrandaj insuletoj de Polinezio. Tie dum horoj de soleco antaŭ maro vin tutan kaptas senfina malgajo, kiel trista kanto, dissolviĝanta en monotona foro. Probable, la antikva memoro pri praa soleco de la konscio diras al la homo, kiel malforta kaj kondamnita li estis antaŭe en sia ĉelo-animo. Nur komuna laboro kaj komunaj pensoj povas savi de tio — venas ŝipo, ŝajne, eĉ malpli granda, ol la insulo, sed la senlima oceano jam estas alia. Manpleno da kamaradoj kaj la ŝipo — tio jam estas aparta mondo, strebanta al atingeblaj kaj obeantaj al ĝi foroj. Sama estas ankaŭ ŝipo de la kosmo — stelŝipo. En ĝi vi estas kun kuraĝaj kaj fortaj kamaradoj! Sed soleco antaŭ la kosmo… — Veda tremeris. — Apenaŭ homo kapablas elteni ĝin.

Niza alpremiĝis al Veda eĉ pli forte.

— Kiel ĝuste vi diris, Veda! Ĝuste pro tio mi deziras ĉion tuj…

— Niza, mi ekamis vin. Nun mi pli konsentas kun via decido… Ĝi ŝajnis al mi freneza.

Niza silente kunpremis la manon de Veda kaj enpikis la nazon en ŝian vangon, malvarman pro vento.

— Sed ĉu vi eltenos, Niza? Tio estas tiel nekredeble malfacila!

— Pri kia malfacileco vi diras, Veda? — turniĝis, aŭdinte ŝian lastan ekkrion, Erg Noor. — Ĉu vi interkonsentis kun Dar Veter? Li jam duonhoro persvadas min doni al junularo mian sperton de astronaŭto, sed ne foriri en flugon, el kiu oni ne revenas.

— Kaj kio, ĉu sukcesis la persvado?

— Ne. Mia sperto de stelnavigado estas eĉ pli necesa, por konduki «Cignon» ĝis la celo, tien, — Erg Noor almontris la helan senstelan ĉielon, kie sub la Malgranda Magelana Nubo, sub la Tukano kaj la Hidro devis brili la hela Aĥernaro, — konduki laŭ vojo, trairita ankoraŭ de neniu ŝipo de la Tero aŭ de la Ringo!

Ĉe la lasta vorto de Erg Noor malantaŭ lia dorso ekbrilis rando de la elŝoviĝinta suno, kies radioj forbalais tutan misterecon de la blanka aŭroro.

La kvar amikoj aliris la maron. La oceano spiris per malvarmo, rulante sur la malkrutan bordon vicojn da senŝaŭmaj ondoj, pezajn ondojn de ŝtorma Antarkto. Veda Kong kun intereso rigardis al la ŝtala akvo, rapide malheliĝanta en profundo kaj sub radioj de la malalta suno akceptinta liletan koloron de glacio.

Niza Krit staris apude en helblua peltaĵeto kaj en sama pelta ronda ĉapeto, el sub kiu elŝoviĝis maso da malhel-rufaj haroj. Laŭ kutimo, la junulino iom levetis la kapon. Dar Veter, rigardante al ŝi, sulkigis la brovojn.

— Veter, ĉu al vi ne plaĉas Niza? — kun troigita indigno ekkriis Veda Kong.

— Vi scias, ke ŝi ravas min, — morne respondis Dar Veter. — Sed nun ŝi ŝajnis al mi tia malgranda kaj frakasebla kompare kun…

— Kun tio, kio min atendas? — defie demandis Niza. — Ĉu nun vi transportis la atakon disde Erg al mi?..

— Mi tute ne intencas tiel agi, — serioze kaj malgaje respondis Dar Veter, — sed mia ĉagreno estas natura. Bela kreaĵo de mia kara Tero devas malaperi en abismoj de la kosmo kun ĝia mallumo kaj terura malvarmo. Tio estas ne bedaŭro, Niza, sed malgajo de perdo.

— Vi sentis same kiel mi, — konsentis Veda, — hela lumeto de vivo — Niza — kaj glacia senviva spaco!

— Ĉu mi ŝajnas frakasebla floro? — demandis Niza. Stranga intonacio de ŝia voĉo maltrankviligis Veda-n.

— Kiu pli ol mi ŝatas ĝojon de lukto kontraŭ malvarmo? — Kaj la junulino deŝiris la ĉapeton, skuinte la rufajn buklojn, demetis la peltaĵeton.

— Kion vi faras, Niza? — unua komprenis Veda Kong, ĵetante sin al la astronavigaciistino.