Samtempe la historiaj sekretoj, kaŝitaj en tia profunda kaverno, povis havi ankaŭ teĥnologian valoron, kiel forgesitaj, sed utilaj por la nuno inventaĵoj.
Rezigno de plua esploro estus saĝa singardo. Sed kial sciencisto devas tiom gardeme rilati al sia persono? Kiam milionoj da homoj faras riskajn laborojn kaj eksperimentojn, kiam Dar Veter kun kamaradoj laboras sur alto je kvindek sep mil kilometroj super la Tero, kaj Erg Noor prepariĝas al vojo sen reveno! Ambaŭ tiuj homoj, tiel estimataj de Veda, ne retiriĝus… Do, ne retiriĝos ankaŭ ŝi…
Rezervaj baterioj, elektronika filmaparato, du oksigenaj aparatoj… Ili iros duope kun la sentima Miiko, lasinte la kamaradojn por esploro de la tria halo.
Veda Kong konsilis al siaj kunlaborantoj refortiĝi per manĝo. Oni elprenis platetojn da vojaĝa manĝo, premitajn el rapide digestataj proteinoj, sukeroj kaj drogoj, neniigantaj toksinojn de laco, miksitaj kun vitaminoj, hormonoj kaj nervaj stimuliloj. Veda, estante en maltrankvila malpacienco, ne deziris manĝi. Miiko aperis nur post kvardek minutoj. Evidentiĝis, ke ŝi ne povis reteni sin kaj travidis kelkajn ŝrankojn kaj haste esploris ilian entenon.
La idino de japanaj plonĝistinoj dankis sian estrinon per rigardo kaj momente prepariĝis por iro.
Maldikaj ruĝaj kabloj etendiĝis laŭ centro de la trairejo. Pal-lila lumo de memlumantaj gasaj kronoj sur kapoj de la virinoj ne povis trabati la miljaran mallumon antaŭe, kie la deklivo iĝadis ĉiam pli kruta. Obtuze kaj egalmezure faladis de la tegmento grandaj malvarmaj gutoj. Laŭ flankoj kaj de malsupre aŭdiĝis murmurado de akvo, defluanta laŭ la fendoj. Penetre malseka aero restis morte senmova en la fermita malhela subteraĵo. Nur en kavernoj ekzistas tia silento — ĝin gardas la sensenta senviva kaj inerta materio mem de la tera krusto. Supre, malgraŭ kiom ajn profunda silento, en la naturo ĉiam estas divenebla kaŝita vivo, moviĝo de akvo, aero aŭ lumo.
Miiko kaj Veda nevole submetiĝis al hipnoto de la profunda kaverno, kaŝinta ilin ambaŭ en la nigra sino, kiel en profundo de mortinta pasinteco, forviŝita de la tempo kaj reviviĝanta nur en fantomoj de fantazio.
La malleviĝo estis okazanta rapide, kvankam dika tavolo da glueca argilo kuŝis sur la planko de la trairejo. Rokpecoj, elfalintaj el la muroj, iuloke devigis grimpi sur ilin, trarampante en fendoj inter la plafono kaj la obstrukco. Dum duonhoro Miiko kaj Veda malleviĝis je cent naŭdek metroj kaj atingis glatan muron, haltigite de kiu pace kuŝis ambaŭ skoltaj robotoj-rampuloj. Sufiĉis unu rebrilo de lumo, por rekoni en la muro masivan kaj hermetike fermitan pordon el rustimuna ŝtalo. Sur ĝi estis du konveksaj rondoj, enmuntitaj en la centron de la pordo, kun iaj signoj, orizitaj montriloj kaj fustoj. La seruro estis malŝlosebla per konvencia signalo. Ambaŭ arkeologoj konis tipojn de tiaj aparatoj, sed rilatajn al iom pli frua epoko. Konsiliĝinte, Veda kaj Miiko esploris la seruron. Ĝi estis tre simila al tiuj agorditaj kun ruza malico konstruaĵoj, per kiuj homoj de pasinteco strebis defendi siajn trezorojn kontraŭ «fremduloj» — dum la erao de la Disa Mondo ekzistis tia divido de homoj al «siauloj» kaj «fremduloj». Plurfoje tiaj pordoj dum penoj malfermi ilin eligadis eksplodaĵojn, venenajn gasojn, blindigajn radiojn, kaj nenion suspektantaj esploristoj pereadis.
Meĥanismoj el persistaj metaloj aŭ el specialaj plastoj ne detruiĝis dum jarmiloj kaj forportis multajn vivojn, antaŭ ol arkeologoj ellernis sendanĝerigi tiajn ŝtalajn pordojn.
Iĝis evidente, ke la pordon necesos malfermi per specialaj aparatoj. Necesis reveni de la sojlo mem de la ĉefa sekreto de la kaverno. Kiu povis dubi, ke malantaŭ la firme fermita pordo devas kaŝiĝi la plej grava kaj valora por la homoj de la fora tempo? Estinginte la lanternojn kaj limiĝinte per lumo de la kronoj, Veda kaj Miiko eksidis por ripozi kaj manĝi.
— Kio povas esti tie? — suspiris Miiko, ne deŝirante la okulojn de la pordo, orgojle briletanta per oro de signoj. — Ĝi kvazaŭ ridas pri ni: mi ne enlasos, mi ne diros!..
— Kaj kion vi sukcesis travidi en ŝrankoj de la dua halo? — demandis Veda, forpelante primitivan kaj vanan domaĝon pri la neatendita obstaklo.
— Desegnaĵojn de maŝinoj, librojn, presitajn ne sur antikva papero el ligno, sed sur metalaj folioj. Ankoraŭ, verŝajne, rulaĵojn de kinofilmoj, iajn listojn, stelajn kaj terajn mapojn.
— En la unua halo — specimenoj de maŝinoj, en la dua — teĥnika dokumentaro por ili, en la tria — kiel tion diri… valoraĵoj de la epoko, kiam ankoraŭ ekzistis mono. Do, tio konformas al skemoj.
— Kie do estas valoraĵoj en nia senco? Superaj atingoj de spirita evoluo de la homaro: de scienco, arto, literaturo? — ekkriis Miiko.
— Mi esperas, ke ili estas malantaŭ la pordo, — trankvile respondis Veda, — sed mi ne miros, se tie troviĝos armilaro.
— Kio, kio?
— Armiloj, rimedoj de amasa kaj rapida mortigo.
La malalta Miiko ekpensis, malgajiĝis kaj mallaŭte diris:
— Jes, tio estas natura, se ni pensos pri celo de tiu kaŝejo. Ĉi tie estas kaŝitaj kontraŭ ebla neniigo la bazaj teĥnikaj kaj materiaj valoraĵoj de la tiama okcidenta civilizo. Sed kion oni opiniis la baza, se ankoraŭ ne ekzistis publika opinio de la tuta planedo aŭ eĉ de popoloj de tiuj landoj? Neceson kaj gravecon de io por certa momento decidis la reganta grupo de ofte tute nekompetentaj homoj. Tial ĉi tie estas tute ne tio, kio vere estis la plej granda valoro por la homaro, sed tio, kion tiu aŭ alia grupo de homoj opiniis tia. Ili intencis konservi antaŭ ĉio maŝinojn kaj, probable, armilaron, ne komprenante tion, ke civilizo estas konstruata historie, simile al viva organismo.
— Jes, per kresko kaj adopto de labora sperto, de scioj, de teĥniko, de materialaj rezervoj, de puregaj ĥemiaj substancoj kaj konstruaĵoj. Restarigi detruitan altan civilizon estas neeble pro manko de firmegaj alojoj, raraj metaloj, maŝinoj, kapablaj labori kun granda rendimento kaj malgrandegaj devioj. Se ĉio ĉi estus neniigita, do de kie oni prenus materialojn kaj sperton, scipovon krei ĉiam plikomplikiĝantajn kibernetikajn maŝinojn, kapablajn kontentigi bezonojn de miliardoj da homoj?
— Same neebla estus tiam reveno al la nemaŝina civilizo, kiel la helenisma, pri kiu ili fojfoje revis.
— Certe. Anstataŭ la helenisma kulturo aperus terura malsato. Individuistoj-revuloj ne deziris kompreni, ke la historio ne revenas!
— Mi ne asertas kategorie, ke malantaŭ la pordo estas armilaro, — revenis al la ĉefa temo Veda, — sed multo diras por tio. Se la kreintoj de la kaŝejo eraris, kiel estis karaktere por tiu tempo, miksante kulturon kun civilizo, ne komprenante nepran devon de eduko kaj evoluigo de emocioj de la homo, do por ili ne estis vive necesaj verkoj de arto kaj literaturo aŭ scienco, malproksima de postuloj de la nuna momento. Tiutempe eĉ sciencon oni dividis je la utila kaj la senutila, ne pensante pri ĝia unueco. Tian sciencon kaj tian arton oni opiniis nur agrabla, sed eĉ ne ĉiam utila kaj necesa akompano de vivo de la homo. Sed ĉi tie estas kaŝita la plej grava. Kaj mi pensas pri armilaro, kiel ajn naiva kaj absurda tio ŝajnas por ni, modernaj homoj.
Veda eksilentis, fiksrigardante la pordon.
— Eble, tio estas simpla meĥanismo, kaj ni malfermos ĝin, aŭskultante per mikrofono, — subite diris ŝi, alirante la pordon. — Ĉu ni risku?
Miiko ĵetis sin inter la pordo kaj la amikino.
— Ne, Veda! Por kio tiu absurda risko?
— Al mi ŝajnas, ke la kaverno apenaŭ tenas sin. Ni foriros, sed reveni jam ne sukcesos… Ĉu vi aŭdas?
Malklara malproksima bruo fojfoje penetradis en la kameron antaŭ la pordo. Ĝi iris jen de malsupre, jen de supre.
Sed Miiko restis firma. Ŝi staris per la dorso al la pordo, larĝe dismetinte la brakojn.
— Se tie estas armilaro, Veda! Kiel do ĝi povas esti nedefendita…
Post du tagoj en la kavernon oni transportis porteblajn aparatojn: reflektan rentgenan ekranon por travido de la meĥanismo, fokusigitan ultrafrekvencan radiilon por detruo de interna ligo de la detaloj. Sed oni ne sukcesis uzi la aparatojn.
Subite el interno de la kaverno aŭdiĝis intermita bruo. Forta tremo de la grundo sub la piedoj devigis la homojn instinkte ĵetiĝi al la elirejo — la esploristoj estis en la tria, la malsupra kaverno.
La bruo estis plifortiĝanta, transirante al obtuza grinco. Verŝajne, la tuta maso de fendita ŝtonaro estis malleviĝanta laŭ deŝova fendo laŭlonge de la piedo de la monto.
— Ĉio pereis! Ni ne sukcesis. Saviĝu, supren! — malfeliĉe ekkriis Veda, kaj la homoj ĵetiĝis al robotaj ĉaroj.
Alkroĉinte sin al kabloj de robotoj, ili grimpis supren laŭ la puto. Bruo kaj tremo de ŝtonaj muroj persekutis ilin post la dorsoj kaj finfine atingis. Terura bruego… La interna muro de la dua kaverno falegis en la truon, kreiĝintan sur la loko de la puto — la enirejo en la trian halon. Aera ondo laŭvorte elblovis la homojn kune kun polvo kaj gruzo sub altajn volbojn de la unua halo. La arkeologoj sterniĝis sur la planko en atendo de pereo.