Centoj da homoj nehaste estis alirantaj la ŝipon. Tre multaj ridetadis al Veda aŭ salutadis ŝin per levo de la mano multe pli ofte, ol Dar Veter-on aŭ Ren Boz-on.
— Vi estas populara, Veda, — rimarkis Ren Boz. — Pro kio — ĉu pro laboro de historiisto aŭ pro via fama belo?
— Nek tio, nek alio. Pro konstanta kaj vasta komunikado kun homoj pro speco de la laboro kaj de la sociaj okupiĝoj. Vi kaj Veter jen fermiĝas en profundaĵoj de laboratorioj, jen izoliĝas por streĉa nokta laboro. Vi faras por la homaro multe pli grandan kaj multe pli gravan, ol mi, sed nur por unu flanko, ne la plej proksima al la koro. Ĉara Nandi kaj Evda Nal estas multe pli famaj, ol mi…
— Ĉu denove riproĉo al nia teĥnika civilizo? — gaje riproĉis Dar Veter.
— Ne al la nia, sed al la restaĵoj de antaŭaj fatalaj eraroj. Jam antaŭ jarmiloj niaj prauloj sciis, ke arto kaj kune kun ĝi — evoluigo de sentoj de la homo estas ne malpli gravaj por la socio, ol scienco.
— Ĉu en la senco de rilatoj de homoj inter si? — demandis la interesita fizikisto.
— Ĝuste!
— Iu antikva saĝulo diris, ke la plej malfacila sur la Tero estas konservi ĝojon, — enmetis Dar Veter. — Rigardu, jen ankoraŭ unu fidela aliancano de Veda!
Rekte al ili estis iranta per facilaj kaj larĝaj paŝoj Mven Mas, altirante ĉies atenton per sia grandega figuro.
— Finiĝis la danco de Ĉara, — divenis Veda. — Baldaŭ aperos ankaŭ la ŝipanaro de «Cigno».
— Mi sur ilia loko irus ĉi tien perpiede kaj kiel eble plej malrapide, — subite diris Dar Veter.
— Ĉu vi komencis emociiĝi? — Veda prenis lin sub la brako.
— Certe. Por mi estas turmente pensi, ke ili foriras por ĉiam kaj tiun ŝipon mi ne plu vidos. Io en mi protestas kontraŭ tiu nepra kondamniteco. Eble, tial, ke tie estos proksimaj al mi homoj.
— Probable, ne tial, — enmiksiĝis alirinta Mven Mas, kies sentiva orelo el malproksime kaptis la parolon de Dar Veter. — Tio estas la ĉiama protesto de homo kontraŭ senkompata tempo.
— Ĉu aŭtuna malgajo? — kun moka nuanco demandis Ren Boz, ridetante per la okuloj al la kamarado.
— Ĉu vi rimarkis, ke aŭtunon de moderaj latitudoj kun ĝia malgajo ŝatas ĝuste homoj plej energiaj, vivĝojaj kaj profunde sentantaj? — kontraŭdiris Mven Mas, amike karesinte la ŝultron de la fizikisto.
— Ĝusta observo! — admiris Veda.
— Tre antikva…
— Dar Veter, ĉu vi estas sur la kampo? Dar Veter, ĉu vi estas sur la kampo? — ektondris el ie maldekstre kaj supre. — Vin vokas Junio Ant en la TVF-on de la centra konstruaĵo. Junio Ant vokas. En la TVF-on de la centra konstruaĵo…
Ren Boz tremeris kaj rektiĝis.
— Ĉu mi povas iri kun vi, Dar Veter?
— Iru anstataŭ mi. Vi povas preterlasi la forflugon. Junio Ant ŝatas montri en antikva maniero rektan observon, sed ne registraĵon — per tio li similas al Mven Mas.
La kosmohaveno posedis potencajn TVF-on kaj duonsferan ekranon. Ren Boz eniris en mallaŭtan rondan ĉambron. Deĵoranta laboranto klakis per ŝaltilo kaj almontris la dekstran flankan ekranon, kie aperis emociita Junio Ant. Li atente pririgardis la fizikiston kaj, kompreninte la kaŭzon de foresto de Dar Veter, kape salutis Ren Boz-on.
— Estas farata eksterprograma ricevo-serĉo en la samaj direkto kaj diapazono 62/77. Levu la funelon por direkta radiado, orientu al la observatorio. Mi transĵetos radion-vektoron tra Mediteraneo rekte al El Homra. — Junio Ant rigardis flanken kaj aldonis: — Rapide!
La sperta en ricevoj sciencisto plenumis la postulon dum du minutoj. En profundo de la duonsfera ekrano aperis bildo de giganta galaksio, en kiu ambaŭ sciencistoj senerare rekonis la delonge konatan de la homaro nebulozon de Andromedo, aŭ M-31.
En la plej proksima al la spektanto ekstera turno de ĝia spiralo, preskaŭ en mezo de la lensa disko de la grandega Galaksio, ekbrilis lumeto. Tie debranĉiĝis sistemo da steloj, ŝajnanta eta lanero, — sendube, giganta branĉo, longa cent parsekojn. La lumeto komencis kreski, kaj samtempe estis pligrandiĝanta la «lanero», dum la Galaksio mem malaperis, disfluis ekster limojn de la vidkampo. Torento de ruĝaj kaj flavaj steloj etendiĝis tra la ekrano. La lumeto iĝis malgranda rondeto kaj brilis sur la fino mem de la stela torento. El la rando de la torento eliĝis oranĝa stelo de la spektra klaso K. Ĉirkaŭ ĝi ekturniĝis apenaŭ videblaj punktoj de planedoj. Sur unu el ili, ŝirminte ĝin tutan, lokiĝis la luma rondeto. Kaj subite ĉio ekturniĝis en ruĝaj sinuoj kaj flagrado de flugantaj fajreroj. Ren Boz fermis la okulojn…
— Tio estas disŝiro, — diris el la flanka ekrano Junio Ant. — Mi montris al vi observon de la pasinta monato el registraĵo de memormaŝinoj. Mi komutas al reflekto de la rekta ricevo.
Sur la ekrano plu turniĝis fajreroj kaj linioj de malhel-ruĝa koloro.
— Stranga fenomeno! — ekkriis la fizikisto. — Kiel vi klarigas tiun disŝiron?
— Poste. Nun restariĝas la elsendo. Sed kion vi opinias stranga?
— Ruĝan spektron de la disŝiro. En la spektro de la nebulozo de Andromedo estas viola deŝovo, do ĝi proksimiĝas al ni.
— La disŝiro havas nenian rilaton al la Andromedo. Tio estas loka fenomeno.
— Ĉu vi pensas, ke estas hazarde, ke ilia senda stacio estas elmetita sur la randon mem de la Galaksio, en la zonon, eĉ pli malproksiman de ĝia centro, ol la zono de la Suno en nia Galaksio?
Junio Ant skeptike pririgardis Ren Boz-on.
— Vi pretas al disputo en ajna momento, forgesante, ke kun ni parolas la Andromeda Galaksio el distanco je kvarcent kvindek mil parsekoj.
— Ho jes! — konfuziĝis Ren Boz. — Eĉ pli bone estas diri: el distanco je unu kaj duono da miliardo da lumjaroj. La mesaĝo estis sendita antaŭ dek kvin mil jarcentoj.
— Kaj ni vidas nun tion, kio estis sendita delonge antaŭ la veno de la glacia epoko kaj la apero de la homo sur la Tero! — Junio Ant rimarkeble mildiĝis.
La ruĝaj linioj malrapidigis sian turniĝon, la ekrano malheliĝis kaj subite ree ekbrilis. Krepuska plata ebenaĵo apenaŭ diveneblis en malabunda lumo. Sur ĝi estis disĵetitaj strangaj fungosimilaj konstruaĵoj. Pli proksime al la antaŭa rando de la vidata areo malvarme briletadis giganta, laŭ skalo de la ebenaĵo, blua rondo kun evidente metala surfaco. Precize laŭ centro de la rondo pendis unu super la alia grandaj dukonveksaj diskoj. Ne, ne pendis, sed estis malrapide leviĝantaj ĉiam pli alte. La ebenaĵo malaperis, kaj sur la ekrano restis nur unu el la diskoj, pli konveksa malsupre, ol supre, kun krudaj spiralaj elstaraĵoj sur ambaŭ flankoj.
— Tio estas ili… ili!.. — interrompante unu la alian ekkriis la sciencistoj, pensante pri plena simileco de la bildo kun la fotoj kaj desegnaĵoj de la spirala disko, trovita de la tridek sepa ekspedicio sur la planedo de la fera stelo.
Okazis nova kirlo de ruĝaj linioj — kaj la ekrano estingiĝis. Ren Boz atendis, timante deŝiri la rigardon eĉ por sekundo. La unuan homan rigardon, tuŝintan vivon kaj penson de alia galaksio! Sed la ekrano ne plu ekbrilis. Sur la flanka ekrano de la televideofono ekparolis Junio Ant:
— La mesaĝo rompiĝis. Atendi pli longe, forprenante energion de la Tero, ne eblas. La tuta planedo estos afekciita. Necesas peti la Konsilion de Ekonomio fari eksterprogramajn ricevojn duoble pli ofte, sed tio iĝos ebla ne pli frue ol post jaro, post la malŝparoj por sendo de «Cigno». Nun ni scias, ke la stelŝipo sur la fera stelo devenas el tie. Se ne estus la trovaĵo de Erg Noor, do ni entute ne komprenus la viditan.
— Kaj ĉu ĝi, tiu disko, venis el tie? Kiom longe do ĝi flugis? — kvazaŭ por si mem demandis Ren Boz.
— Ĝi iris senviva dum ĉirkaŭ du milionoj da jaroj tra la spaco, disiganta ambaŭ galaksiojn, — severe respondis Junio Ant, — antaŭ ol trovis azilon sur la planedo de la T-stelo. Estas evidente, ke tiuj stelŝipoj estas konstruitaj tiel, ke ili alteriĝas aŭtomate, malgraŭ tio, ke dum miloj da miloj da jaroj neniu viva tuŝis regstangojn.
— Eble, ili vivas longe?
— Sed ne dum milionoj da jaroj, tio estas kontraŭ leĝoj de termodinamiko, — malvarme respondis Junio Ant. — Kaj malgraŭ kolosa amplekso, la spirala disko ne povis porti en si tutan planedon da homoj… pensantaj estaĵoj. Ne, dume niaj galaksioj ne povas ankoraŭ atingi unu la alian, nek interŝanĝi mesaĝojn.
— Povos, — certe diris Ren Boz, adiaŭis al Junio Ant kaj ekiris reen sur la kampon de la kosmohaveno.
Dar Veter kun Veda kaj Ĉara kun Mven Mas staris iomete flanke de du longaj vicoj de adiaŭantoj. Ĉiuj kapoj turniĝis al la centra konstruaĵo. Pretere senbrue traveturis larĝa platformo, akompanata per svingoj de manoj kaj — kion homoj permesadis al si publike nur en plej esceptaj okazoj — per salutaj ekkrioj. Ĉiuj dudek du homoj de la ŝipanaro de «Cigno» troviĝis sur ĝi.
La platformo alveturis al la stelŝipo. Ĉe alta movebla lifto atendis homoj en blankaj supertutoj, kun vizaĝoj, grizaj pro laco — dudek anoj de la forfluga komisiono, konsistanta precipe el inĝenieroj — laborantoj de la kosmohaveno. Dum lasta diurno ili kontrolis helpe de nombriloj tutan ekipaĵon de la ekspedicio kaj ankoraŭfoje elprovis sendifektecon de la ŝipo per tensoraj aparatoj.
Laŭ la rito, establiĝinta jam dum la aŭroro de stelnavigado, la prezidanto de la komisiono raportis al Erg Noor, la ĵus elektita estro de la stelŝipo en la ekspedicio al Aĥernaro. La ceteraj anoj de la komisiono metis siajn kodojn sur bronzan tabuleton kun iliaj portretoj kaj nomoj, kiun ili enmanigis al Erg Noor, kaj, adiaŭinte, deiris flanken. Tiam al la ŝipo impetis adiaŭantoj. Homoj viciĝis antaŭ la vojaĝantoj, tralasinte iliajn proksimulojn sur malgrandan, restintan libera placeton de la lifto. Kinofilmistoj estis fiksantaj ĉiun geston de la forflugantoj — tio estis la lasta memoro, restanta al la gepatra planedo. Erg Noor ekvidis Veda-n kaj, ŝovinte la bronzan certigilon sub vastan zonon de la astronaŭta vesto, rapide aliris la junan virinon.