— Vi alvenis sub la usona standardo, vi do estas ĉi tie en sama sekureco, kvazaŭ en via propra loĝejo. Sentu vin tiel, kiel miaj gastoj, se vi jam hazarde trovis nian kaŝejon, kaj mi petus vin nur pri tio, ne perfidu nin al la instanco. Rigardu nian groton, dume lasu viajn pakaĵojn trankvile ĉi tie. Harpunisto! Gardu tiujn!
— Jes! — respondis la harpunisto moroze, havanta nekredeble longajn lipharojn.
Ĉiu malsekiĝas en la groto, kaj baldaŭ ili komencas grati sin. La turistoj tremas pro timo inter la trampaj senlaboruloj, alvenintaj el San-Francisko. En la profundo de la kaverno kuŝas kelkaj haste disĵetitaj homkranioj. Dum la krepuskiĝo ili tamen amikiĝas kun la ĉirkaŭaĵo, kaj vespre jam la patrino el Londono krias akre:
— Jackie! Lasu trankvila la oĉjon piraton, kaj venu ĉi tien!
— Sed panjo! Tiu fusilo ne havas ĉanon!
— Tuj demetu ĝin! Kara sinjoro rabisto, bonvolu porti tiun bubon ĉi tien!
Baldaŭ ekflagras la bivakfajroj multloke, kaj el la profundo de la groto de la piratoj oni elportas plektitajn, ĝardenajn seĝojn. Poste alvenas la “indiĝenoj” de sur la monto, kaj ili dancas la fajrodancon. Sed nur tri homoj. La kvara laboristo el la kurdrilfabriko, post la unua dancprovo, apelaciante siajn plenkreskajn infanojn, li lasis siajn kunulojn en la danclernejo. La tri aliaj homoj portis mat-tukon ĉirkaŭ sia talio, farbitaj per blankaj strioj surkorpe, turnante siajn lancojn sovaĝe, ili saltadis hurlante. Tiu amuziĝo daŭris longe, tamen ili devis ĉesigi tion pli frue, ĉar dorno pikvundis la plandon de iu laboristo, la anglo kriegis malbenojn kaj saltadis sur unu piedo.
Sed malgraŭ tio la societo amuziĝis bone, kaj la multe da fotoj antaŭhelpis la enspezojn de la fabriko Kodak, poste la turistoj forveturis.
Oni estingis la fajrojn, kaj la reĝo de la piratoj tuj ordonis.
— Metu ĉiun armilon en la lignokeston laŭnumere. Mi subtrahos la prezon de la perditaj rekvizitoj el la tagsalajro.
Apud la armiloj troviĝis kelkaj nigraj flagoj, kvin kranioj el gipso, la lancoj, krome la nekredeble granda liphararo de la harpunisto. Poste la reĝo de la piratoj pagis la salajron al la homoj, kaj post unu horo ili estis survoje al San-Francisko.
Unu homo ŝatus fariĝi viro
La deziro ekideis en Larry Burton dum la kvinahora te-kunveno de la jaĥtklubo: estus bone fariĝi forta, kuraĝa viro. Mary Long estis la kaŭzo de lia subita ambicio. Mary estis la filino de la milionulo Arturo Long. Fraŭlino Long ne ŝatis la altrangajn junulojn, svarmantajn en sia proksimo. Ĉar Mary pensis pri si, ke ŝi estas tiu forta, trejnita, sportita, moderna virino, kiu rajte serĉas vivkunulon, decan al ŝi, en la persono de serioza, inteligenta, sed kuraĝa kaj forta viro. Kvankam Mary konvenis nur al la epiteto moderna el la supre menciitaj karakterizaj trajtoj, sed ni devas rekoni, ke neniu rompis tiom multe da aŭtomobiloj stirante, dum tiel mallonga tempo, kiel ŝi. Estas fakto kaj vero ekzemple, ke ŝia sport-aŭto veturegis sur la stratoj de tiu ĉi admirinda mondo, kiel la neelkalkulebla volo de la sorto. Kome Mary povis naĝi tiel malproksien en la maron, ke oni mobilizis sav-ekspedicion pro ŝi, kiun partoprenis ĉiu akvo-veturilo, troviĝanta en la haveno. Anstataŭ danci ŝi iris prefere grimpi montojn, kun sia bonega turista ekipaĵo al la romantikaj admirindaj rokoj de la proksima Nevado, kaj vespere ŝi alvenis hejmen kun iom taŭzita eksteraĵo, akompanate de la fajrobrigado. Post la okazintaĵoj ŝi sentis tiel, ke ŝi estas pli ol ĉiutaga virino, kaj ŝi prenis al si la rajton malestimi la afablajn junsinjorojn en sia proksimo.
Ankaŭ Larry Burton estis tia malestimata sinjorido por ŝi, kiu estis la filo de la konservativa bankiero Burton. Tial mi mencias ĝuste Larry-on el inter la multaj aliaj junuloj, ĉar sur tiu cetere gemuta junulo estis videblaj la nekontestablaj simptomoj de melankolio jam de semajnoj. Kvankam oni povas nomi la junulon nek malkuraĝa, ĉar lia amo faris lin tiel rezoluta, ke li ne timis sidi en la sport-aŭton, kiam Mary stiris ĝin.
Marlow, la alia obstina amindumanto havis nek pli da ŝanco, ol Larry. Sed Marlow, konsciante pri sia senespera amo, ne provadis per tio, ke Mary vidu lin alimaniere, ol kia li estas efektive. Kaj efektive la povra John vere estis kompatinda viro. Li nek scipovis ludi tenison, ĝenerale li parolis tro mallaŭte, li ruĝiĝis facile, kaj iafoje li parolis kun peno kaj paŭzoj, oni diskonigis, ke li timas la maron, li ankoraŭ neniam sidis en boato. Li neniam kuraĝis veturi kun Mary per aŭtomoblilo, li okupiĝis pri literaturo kaj sociologio. Li violonludis tre bele, li havis valoregan kolektaĵon de antikvaĵoj, kaj doktoriĝinte pri filozofio, li okupiĝis pri fondo de etnografia muzeo ekde jaroj kun kelkaj scienculoj de la urbo. Li havis sufiĉe da tempo, ĉar la familio Marlow apartenis al la unuaj impostpagantoj de la lando laŭ la financaj statistikoj.
John Marlow estis kuzo de Larry Burton. La pli aĝa Burton edziĝis la junan fratinon de la patrino de Marlow. Kiam la familio Burton ludis gravan rolon en la finanaca mondo, la membroj de la familio Marlow jam dum kvar-kvin generacioj dediĉis sian ĉiun tempon ekskluzive al la scienco kaj arto.
Nur la patro de Larry vivis, kaj John Marlow estis orfo jam kiel kvarjarulo. Li ne memoras siajn gepatrojn, kaj li perdis ankaŭ sian duonpatron, havante 13 jarojn. Do la avino edukis lin. Lia oficiala tutelpatro ja estis lia onklo, nomata Fred Marlow, kiu havis altan pozicion en la ministrejo, kiel emerita admiralo, sed la edukon de John direktis la efektiva kapo de la familio, la avino. Tre fortamane. Tiu fragila, kolombogriza, sepdekjara, delikatvizaĝa virino ne konis baron, se temis efektivigi sian volon. John lernis muzikon kaj lingvojn. Li devis multe gimnastiki, sed li ne povis utiligi sian forton, ĉar oni gardis lin de ĉiu malbono, de la interbatiĝantaj kamaradoj kaj vulgaruloj tiel, kiel tronheredanton de iu malproksim-orienta lando, kiu samtempe fariĝos ankaŭ la dio de la popolo, kiam oni kronos lin. Tial John estis timema, malaplomba kaj humila. Li havis troan pedantecon, rilate sian eksteraĵon, li neniam trinkis alkoholaĵon, li ne vizitis publikajn amuzejojn kaj ne fumis. Sed li entuziasmis pri francaj poetoj, li fortepianis belege, kaj liaj artikoloj pri la anglosaksaj dialektoj vekis sensacion en tre seriozaj, sciencaj rondoj.
La avino komprenis malfrue la malbonajn konsekvencojn de sia zorgema, pedagogia sistemo. Junulo kun tia naturo eĉ tiam estas malfeliĉa, se li fariĝis scienculo. Precipe en la Unuiĝintaj Ŝtatoj. Li do ne provadis, rilate Mary-on, ja Larry, kiu stiras aŭton, drinkas kaj kuraĝas veturi sur la maron per velŝipo; nek Larry atingis sukceson ĉe Mary. Estas kompreneble, ke la knabino trovis pli simpatia la junan scienculon, kiu ne lasis libera sian amkonfeson el malantaŭ sia malgaja rigardo. El inter du diversaj amindumantoj tiu estas la pli simpatia por virino, kiu malpli ofte esprimas siajn sentojn.
Tio estis la situacio komence de la romano. Jen estas Larry, viro, kiu amas knabinon. Ĝi ne estas la unua kazo, ke romano komenciĝas tiel, kaj nek tio estas eksterordinara daŭrigo, ke la knabino ne amis la menciitan sinjoron. Sed tiu cirkonstanco, ke la sinjoro ne rezignis tion, ĝi konsekvencas romanon da komplikaĵoj. Sen tiaj obstinaj homoj la verkistoj povus iri almozpeti.