***
Dum la kvinahora te-kunveno Larry decidis sin al tute rezoluta paŝo.
— Mary — li diris dum dancado, — ĝi ne estas daŭrigebla plu tiel. Mi amas vin.
— Nu, mi ĝojas. Bona sento estas por virino, sciante, ke iu amas ŝin.
— Tio ne estas respondo. Mary, edziniĝu al mi!
— Nun ni dancas — diris Mary. Nur tial ŝi ne rifuzis Larry-on kategorie, ĉar la knabo esti iu el la karaj tenis-, velŝip- kaj dancpartneroj. Ŝi ne volonte estus malhavinta lin. — Mi opinias, Larry — ŝi diris, — mi neniam esperigis vin per tio, ke mi edziniĝos al vi.
— En ordo. Kiam do vi respondos? Ĉu post duonhoro? Ĉu sufiĉas al vi tiom da tempo por pensado?
— Mi vidos tion…
Post la dancado Marlow venis al ilia tablo. John kaj Larry esence amis unu la alian, sed nun pro la knabino, precipe flanke de Larry, kvazaŭ la kontakto estus pli streĉa inter ili. Mary, por deturni la parolon de la ĝisnuna direkto, ŝi komencis interesiĝi rapide pri la onidira, ekskontinento, kiu iam kunligis Sud-Amerikon kaj Aŭstralion, kaj laŭ Marlow tion pruvas bone la pratempaj, indianaj iloj, trovitaj sur kelkaj insuloj de la Pacifika oceano. John informis ilin tre detale pri tiuj fosilioj, precipe eksplikante elfositajn ostojn de certa simio, estanta proksime al prahomo, vivinta sur la insulo Javo.
“Ŝlemilo” — pensis Larry, poste li invitis Mary-on danci.
Post kelkaj dancpaŝoj Larry daŭrigis la sieĝon:
— Mary! Vi havis pli da tempo decidi vin, ol kiom ĝenerale estas bezonata en nia epoko por eldiri la feliĉigan vorton jes. En la nunaj militaj tempoj oni decidas pri multe pli gravaj aferoj inter tango kaj fokstroto.
— Bonvolu ne paroli pri politiko. Se vi volas scii ĉiumaniere, vi ne kontentigas miajn pretendojn. Oni publikigis sincere en la suplemento de la dimanĉa ĵurnalo, ke ne anticipos miltdeklaro la sekvontan militon. Subite aperos super San-Francisko la bombaviadiloj de la malamiko, kaj en tiu kaoso mi volas senti apud mi ĝisostan, fortan viron. Kaj vi ne estas tia.
— Ĉu vi pensas, ke mi ne povus defendi vin?! — li diris al Mary ege ofendite.
— Laŭ mi la malamiko povus ĵeti tiom da bomboj sur min, kiom ili volas viaflanke. Vi ne ekmovus eĉ vian etfingron kontraŭ tiuj.
— Tion vi ne diras serioze! — protestis Larry ekscitite. — Se ĝi okazos, vi vidos, kiel mi kondutos. Kvankam mi vere ne scias, en niaj sociaj rondoj, kial preferus eleganta virino tipon de interbatiĝema homo?
— Mi preferas eĉ interbatiĝeman ulon, ol dancantajn dandojn. Sed mi ŝatus ne tian homon. Mia edzo estu forta, aplomba, kuraĝa kaj serioza.
— Ĉu mi ne estas tia?
— Ne. Mi ankoraŭ ne vidis vin aplomba. Sed mi promesas al vi, ke mi ne edziniĝos ankoraŭ longatempe, kaj se vi pruvos, ke mi eraris, tiam mi tuj diros al vi jes.
Mary sentis tiel, ke ŝi aranĝis la aferon diplomate. Sed ŝi eraris. La unua grava sekvo de ŝia eraro okazis eĉ tiun vesperon. Larry estis sufiĉe stulta uzi la teneran, delikataniman John-on por pruvi sian virecan konduton. Ĉar kiam ili eksidis denove, kaj Marlow post la fosilio, trovita sur Javo, li transiris al la pli detala konigo de la pitekantropo, trovita en la groto Crô-magnon de Sud-Francio. Larry interrompis lin nervoze.
— Ba, finu jam tiun konstantan babilaĉon
— Pardonu min… — diris John tre mallaŭte, — sed mi opinias, ke mi ne babilaĉas. Tio estis iom drasta esprimo.
— Jes, ĝi estis tio! — respondis Larry ĉiam pli incitite. — Mi ne metos ĉiujn miajn vortojn sur pesilon de apotekisto pro vi. Notu bone, ke mi enuas vian stultan babiladon!
Leviĝinte de sur sia loko, John rigardis al Mary kun fajroruĝa vizaĝo, poste li respondis malcerte, timeme. — Tio… tio vere… estas impertinenteco…
Ĝi okazis dum momento, ankaŭ Larry tuj pentis tion, sed li estis ankoraŭ sub la influo de la parolado, kaj koleriĝinte pro la ofendaj vortoj, li vangofrapis John-on.
John sentis, ke li nun devus rebati. Ke trafis lin morta honto antaŭ Mary! Mary paraliziĝis pro timego. John sentis, ke li estas malkuraĝa, kaj ĉio estas finita…
Li foriris hontante, kun klinita kapo.
— Malkuraĝulo! — kriis Mary al Larry. — Ĉu vi pensas, ke tio estas kuraĝo, ekbati malfortan, silenteman scienculon? Notu bone, ke John estas miloble pli simpatia, ol vi, ĉar li estas pli delikata, ĉar li ne volas montri sin alia, ol kiu li estas efektive! Hontu, sinjoro Burton! — Ŝi turniĝis subite kaj lasis la morte palan Larry-on tie.
Eble, se John estus aŭdinta tion, kion la knabino diris, multe da aferoj okazintus alimaniere. Sed John ne aŭdis ĝin. Li nur iris hejmen al sia avino, malfeliĉe, humiligite, amante. Kaj vangofrapite.
La avino intervenas
La sepdek ses jara sinjorino Marlow sidis kun sia plej aĝa filo. Fred Marlov, emerita admiralo, montris orumitan, antikvan medalionon al sia patrino. Du bildoj estis metitaj en la medalionon, portretoj de trijara infano kaj juna virino.
— Jen rigardu tiun medalionon — diris la admiralo. — Mi deprenis ĝin hodiaŭ de sur la kadavro de iu servisto de la ministrejo… eble ankaŭ vi konis lin. Oni nomis lin Tomaso.
— Mi konis lin… Kio okazis al li?
— Li falis en la liftŝakton. Ĉiu ŝatis lin en la ministrejo, Tomaso estis milda, obeema junulo. Jam frumatene li zorgadis pri siaj floroj en la ĝardeno, li salutis la alvenantajn oficistojn ridetante, kaj li flegis la plantojn ĝis frua vespero. Ĉu vi scias, kiu estis la milda ĝardenisto? Se li ne estus mortinta, tio neniam evidentiĝus. La filo de la Nigra Kapitano.
— Ĉu ankoraŭ vivas tiu monstro?
— Jes. Laŭdire. Oni neniam povas scii tion pri piratoj. Kaj tiom multe da homoj misuzas lian nomon. En la proksimo de la ĉinaj marbordoj minimume kvar-kvin piratoj uzas tiun ĉi timatan nomon, kaj ili mortigas la kompatindajn kontrabandistojn kaj similajn viktimojn sub la standardo de la fifama Nigra Kapitano.
— Kiel fariĝis tiu knabo ĝardenisto en la ministrejo?
— Interese. Aŭskultu min! Antaŭ sia morto li havis sian konsciencon, kaj li venigis min al sia lito. Pro iu kaŭzo li ŝatis min ĉefe. Kompatinda Tomaso. Li donis tiun medalionon al mi. Li kaj lia patrino estis sur la du bildoj. Lia patrino estis tre riĉa virino el nobela familio. Antaŭ tridek du jaroj la Nigra Kapitano prirabis ekskursantan societon sur la maro, kaj li kunportis tiun belegan fraŭlinon. Tiu virino enamiĝis al la pirato. La pirato ĉesis korsari pro ŝi, ili gedeziĝis kaj ekloĝis sur insulo. La frato de la knabino estis maristo, li serĉis sian fratineton dum jaroj, kaj foje li trovis ŝin hazarde. Tomaso jam estis naskiĝinta. Eble li havis tri jarojn. Oni faris tiun ĉi bildon tiutempe. La Nigra Kapitano saviĝis iel, sed oni veturigis la virinon kun la infano en San-Franciskon. Ŝia frato kunportis ŝin perforte. Estis facile nuligi la geedzecon. Poste la virino ankoraŭ edziniĝis, sed ŝi mortis post nelonge. Laŭdire pro ĉagreniĝo. Ŝi amis sian unuan edzon. La piraton. Poste ŝia frato sukcesis dungi la orfiĝintan Tomason en la ministrejo. Tio estis la malgaja sekreto de nia milda ĝardenisto. Li petis min ne entombigi lin en la familian kripton de sia vicpatro, ĉar li estas la filo de la Nigra Kapitano. Li parolis sobre kaj kompreneble. Li diris, ke estas pli bone, se li nun mortos, ĉar li timis ĉiam, ke foje eksplodos el li subite la senbrida, sovaĝa naturo de sia patro. Li subpremis tiun fobion per sia mildeco. Li timis la maron, ĉar io altiris lin tien, kaj li sciis, ke li devenas el la pirat-dinastio de la Nigra Kapitano. Liaj patro, avo kaj ĉiuj ties generacioj vivis sur la maro, ili mortis tie, postlasinte sangan nomon kaj kruelan posteulon. Tiu ĝardenista Tomaso timis la sangon de sia patro, li timis ties mortigajn instinktojn. La kompatindulo. Li mortis antaŭ unu horo. Li donis tiun medalionon al mi, kiel memoraĵon.