Выбрать главу

La maljuna virino rigardis la medalionon longe, la ĉarman, junan virinon kaj la etulon. Ŝi tute ne rimarkis, kiam la admiralo eliris el la ĉambro. Ŝi pensis pri John. Ankaŭ lia patrino edziniĝis denove, sed John ankoraŭ ne havis kvar jarojn, kiam la virino mortis. Kompatinda infano. Lia vicpatro mortis en la milito. Nek tiu Tomaso povis esti pli aĝa, kiel John. Sed John devenas el la nobela familio Marlow, kiu entuziasmas pri la sciencoj, sed tiu malfeliĉa ĝardenisto timegis la pezan sangon de pirat-generacio, dum li vivis. Ŝi metis la medalionon en la tirkeston de la tablo.

Tiam enpaŝis John. Sinjorino Marlow konis sian nepon bone. Sed se ŝi ne estus koninta lin, eĉ tiam ŝi povis vidi sur tiu malesperiĝinta, malgaja vizaĝo, ke la junulo havas tre malbonan animstaton. Kisinte la manon de sia avino, li eksidis kaj fiksrigardis antaŭ sin longe.

— Kio estas la problemo, John?

— Avinjo… tre doloras min, ke mi estas malkuraĝa. Kaj malforta. Kial vi edukis min tiel, kiel ian forcejan floron?

John ne diris novaĵon al sia avino. Sinjorino Marlow ofte malgajis, komprenante, ke ŝi edukis sian nevon malbone. Sed tiu sincera riproĉo doloris ŝin pli ol ĉio.

— Vi troigas, John. Ne la pugno kaj la temerareco estas la plej belaj ecoj de la viro en la dudeka jarcento. Kio okazis al vi?

— Iu vangofrapis min…

Unue fariĝis granda silento. Poste John rakontis ĉion detale. Komence de sia amo, tra la pitekantropo, vivinta sur la insulo Javo, ĝis la vangofrapo. La maljunulino rigardis lin amare, ke ŝiaj bombastaj frazoj pri la kulturo kaj pri la triumfa intelektularo de la dudeka jarcento efikus tiun junulon nur tiel, kiel emfazi la ideon de UNO, rilate atakitan landon. Ŝia profunda malĝojo pro sia nepo, la animriproĉo, kaj ŝia aplomba, rapida pensmaniero nun ĵetis savzonon de stranga ideo al ŝi. Preskaŭ ne disvolviĝis ankoraŭ la penso en la cerbo de la avino, kiam ŝi jam ekparolis:

— Kara John — ŝi diris serioze, — mi pensis, ke la sorto gardos vin de tiu dolora sciigo, sed kion vi rakontis al mi, tio instigas informi vin, kaj diri la kaŭzon, kial mi edukis vin tiel kvieta homo. Sciu, infano mia, ke via patro, kiun vi ne konis, pri kiu vi pensas, ke li mortis, kiel bienulo, tiu homo estis la Nigra Kapitano, la unua edzo de via patrino. La Nigra Kapitano, kies ĉiuj prauloj mortis, kiel timita piratoj.

Ŝi eldiris. La kompatinda Tomaso mortis. Kaj eble li ne prenos, kiel ofendon, se sinjorino Marlow per motivoj, prenitaj el lia vivo, ŝatus kredigi al John, ke en lia sango cirkulas instinkto de senbridaj pirat-prauloj. Tiu avino vere neniam aŭdis pri komplekso subtaksi sin, pri la stimulo de la aplombo de malfortaj homoj, kaj tamen: nek faksperta neŭrologo povintus uzi pli genian artifikon, rilate sian psike malsanan pacienton. Estas demando, ĉu ĝi sukcesos? John rigardis konsternite:

— Ĉu mia… patro…

— Eble mi neniam estus dirinta tion, se vi ne riproĉus min pro via tro mola edukiteco. Via patro ne estis mia karmemora filo. Kiam li edziĝis al via patrino, vi havis nek tri jarojn. La Nigra Kapitano atakis ekskursŝipon antaŭ tridek jaroj, sur kiu estis ankaŭ via patrino…

Kaj ŝi rakontis la tutan historion al John, kion ŝi aŭdis ĵus de la admiralo, kun iom da modifo, ekzemple ŝia filo, Fred Marlow ludis en tiu historio la rolon de la liberiga maroficiro. Tiu cirkonstanco, ke ankaŭ John perdis siajn gepatrojn tiel frue, ĝi faris la historion akceptabla.

— Kaj nun jam vi povas kompreni — finis sinjorino Marlow la historion, — kial mi edukis vin malkuraĝa. Ĉar ne mia sango fluas en viaj vejnoj, tamen mi amas vin ĝuste tiel, kiel mian propran nepon, mi timis tion, ke subite eksplodos el vi la sango de la senbrida, sovaga, mar-rabisto.

Ŝovinte sian manon en la tirkeston, ŝi elprenis la medalionon. Nun decidiĝos ĉio. Kiel memoras John pri la trajtoj de sia patrino, kiun li perdis kiel kvar-jarulo. — Nun mi transdonas tion al vi. Mi ofte rigardadis ĝin ĉi tie, kiam mi estis sola. Ĝi estas via heredaĵo de via patrino. Via patino aspektis tiel, kiam ŝi ankoraŭ estis la edzino de la Nigra Kapitano, kaj tiu infano estas vi. Formetu kaj gardu ĝin bone, kaj se iu insultos vin, anstataŭ levi vian manon kontraŭ tiu homo, ekprenu tiun medalionon, kaj pensu pri tio, se iam eksplodos via patro el vi, jam neniam plu vi povos silentigi ĝin.

John rigardis la medalionon. Tiu malklara memoro, kiu restis en li pri la figuro kaj vizaĝo de sia patrino, sen nerevokeblaj trajtoj, ĝi ne estis kontraŭa kun tiu portreto, prezentanta delikatan, malgajan rigardon. Pro kortuŝiĝo li ne reagis la konsternan historion kun firmaj sentoj. Li rigardis la medalionon. Ĝi estis interesa, ĉizita oro. Li tute ne konjektis, ke antaŭ kelkaj horoj ĝi pendis sur maldika koliero ĉirkaŭ la kolo de la agonianta filo de la Nigra Kapitano.

Terurigis lin tio, kion sia avino rakontis. Ekstarinte, li apogiĝis por momento.

— Nun… nun mi iros en mian ĉambron… mi ne volas paroli — li diris kaj forlasis la salonon kun malcertaj paŝoj, kiel ia somnambulo. Sinjorino Marlow unue sentis tiel, ke ŝi sekvos lin kaj konfesos la trompon sincere. Sed ŝi pripensis sin. Fine ja ŝi havas tempon por fari tion, vidinte, ke ŝi kaŭzis problemon. Ŝi rigardis malgaje al la pordo, restinta malfermita, tra kiu foriris sia nepo, kiu kredis tion, ke li estas la filo de la Nigra Kapitano, sed li apartenis al la purrasaj, veraj Marlow-oj.

***

Larry pensis tiel, ke en Usono oni povas ricevi ĉion por mono. Ĉi tie oni jam aĉetis imperiojn kun reĝo kaj sen tiu, oni povas aĉeti kavaleriajn fotikaĵojn, importitajn el Eŭropo, kial ne eblus aĉeti heroan nimbon, kuraĝajn, virajn virtojn, se Mary bezonas ĝin? Se ekzemple li publikigus anoncon, en kiu li promesus altan monsumon por tiaĵo, certe alvenus multe da proponoj.

Li eksciis ties fonton de angla negocpartnero, kiu rakontis, ke li vizitis iun el la pirataj kaŝejoj, troviĝantaj proksime, kaj li havis vere hororan travivaĵon. Larry, kiu sciis tre bone, ke de memoreblaj tempoj en tiu ĉi region estas nek mar-rabistoj, sed nek mar-poŝostelistoj, nek marodistoj, li tuj konjektis, ke temas pri blufo, li do interesiĝis ekzakte ĉe sia amiko pri la cirkonstanco de lia vizito. Tiel li eksciis la nomon de la vojaĝoficejo, kie li elspuris post mallonga penado la reĝon de la piratoj, Havliĉek-on.

Li diris al la reĝo de la piratoj, kiun li vizitis en ties hotelĉambro, pri kia komisio temus.

Havliĉek, kiel zorgema kuracisto de internaj malsanoj, aŭskultis Larry-on atenteme kaj sorbetadis sian teon.

— Vi povas helpi min — diris Larry, — mi ne lasas sekiĝi la suspekton sur mi, ke mi estas malkuraĝa. Vi povus aranĝi ian… situacion, aŭ tiaĵon, el kio Mary vidus, ke ŝi povas kalkuli min, ankaŭ en la plej granda danĝero.

— Sinjoro, miaj piratoj laboras nur inter leĝaj limoj. Sed eble ni povus fari taĵon, ke ni skribus leteron al ŝia fraŭlina moŝto, kaj viaj neterureblaj respondleteroj dispelus la bandaĉon poŝtrevene. Ĝi estas sendanĝera kaj malmultekosta. Mi kalkulas kvarcent dolarojn por tio kun afrankoj.

— Ĝi ne estas bona. La heroaĵoj, faritaj en registrita letero, ne estas sufiĉe konvinkaj. Imagu, ke Otelo skribas leteron, anstataŭ tio, ke li mortpikus sian kontraŭulon sur la scenejo.

— Pardonon, sed la koncernulo mortpikis la virinon. Eblas, ke tiu aplombo estas vireca en Eŭropo, sed ĉe ni, sinjoro, la viro devas elteni naŭ rundojn, boksante per kvar uncaj gantoj. Sed kiel vi opinius pri bele efektivigita, lerta, nokta, rabista atako?

— Ĝi ne estas bona. Ankaŭ la polico povus miksiĝi en tion. Kaj nun temas ne pri tio, ke mi boksu, sed, ke mi estu longatempe en la ĉeesto de mia fianĉino sobra, vireca kaj kuraĝa, spite al la danĝero, ĉirkaŭanta nin.

— Kiel vi opinius ekzemple pri bone aranĝita, pitoreska atako de la piratoj sur la vasta maro, kun banditoj kaj standardo, sur kiu estas mortokranio.