La medalionon kun la koliero, nek li mem sciis kial, eble por senti senpere la amon de sia mortinta partino, li portis ĝin sub sia ĉemizo. Subite Larry viziti lin. Li staris antaŭ lin honeste:
— Pardonu min, John.
— Mi tute ne koleris — li diris kun malgaja rideto. — Eĉ. Eble tiu vangofrapo estis bona por mi.
Larry surpriziĝis. Li sentis, ke ia ŝanĝo okazis al lia kuzo. Li ne fiksrigardas la plankon kaj parolas aplombe.
— Mi tre pentis, ke mi kondutis tiel malbele al vi. Mi ŝatus peti pardonon de vi antaŭ Mary. Mi planas jaĥt-ekskurson al Honolulu, kaj se vi vere pardonis min, tiam venu kun ni.
— Ne… ne koleru — nun li ruĝiĝis, ĉar li pensis pri la maro. Interese, kiel altiras lin la maro. — Mi ne iros, Larry…
— Bonvolu fari tion por mi… ĉar Mary diris tion, ke ŝi ne venos, nur tiam, se ankaŭ vi estos tie.
John spiris profunde. Venis en lian kapon, ke malgraŭ tio, kio okazis, li amas Mary-on. Sed nun jam li edziĝus al ŝi nek tiam, se la knabino amus lin. Eble ĝuste ilia infano atestus la teorion de la transherediĝo de Mendjelejev.
— Faru tion pro mi — petis lin Larry.
— Bone, mi iros kun vi ŝipekskursi — li diris serioze. Poste li regalis Larry-on per viskio, kaj John subite verŝis ankaŭ al si el la drinkaĵo, kaj levinte la glason al siaj lipoj kun tremantaj manoj, li eltrinkis ĝin, je la plej granda miro de Burton. Vane! — pensis John amare en si mem: bona sango sin ne malkonfesas. Sed efektive okazis tio, ke la selakto, cirkulanta en liaj vejnoj iom post iom fariĝis sango.
***
La antaŭan tagon de la ekveturo la Nigra Kpitano rakontis ĉion al siaj homoj. La negoco estis tre agrabla por ili. Ili ja konsentis pri tio, ke la sumo de la elaĉetmono multe pli superos tion, kion Havliĉek opinias reala, nur okazis diskuto pri tio, ĉu ili ĵetu Havliĉek-on tuj post la ekveturo en la maron, aŭ nur poste. Sed la reĝo de la piratoj diris tion tre ĝuste, ke ĝis ili ne forlasos la kurson kun la kaptitoj, dum tiu tempo Havliĉek estos la kapitano. Tiel ne povos okazi problemo, li havas la dokumenton, ke la tuta afero estas nur ŝerco. Kiam ili devojiĝos okcidenten de la trafika zono, tiam ili ĵetos en la akvon Havliĉek-on kaj ĉiun, kiu estas superflua sur la ŝipo. Poste ili vespermanĝis.
Kiam do alvenis la tago, kaj Havliĉek promenis sur la komandponton, la personaro akceptis lin trankvile. En si mem li estis kontenta pri la sovaĝaspekto de la homoj, sed li ne diris tion al ili, ĉar li timis, ke sekvontfoje ili eble petos pli multe da mono, se li trodorlotas ilin. Tiel do li diris mallongan parolon al ili
— Soldatoj! — li diris, kiel Napoleono iam, — de nun vi perlaboros pli multe da mono per malpli multe da laboro. Estas vere, ke iom da inteligenteco estas bezonata al via nova agadsfero, ĉar vi devas fariĝi piratoj sub mia komando.
Kaj li instruis ilin. La homoj aŭskultis lin atente, kia estu vera, sovaĝa surmara pirato. Ankaŭ la plej juna homo estis inter ili tia, kies animon ŝarĝis pace pli ol dudek murdoj.
Poste ili suprentiris ĉiun velon kaj ekveturis norden, sekvante la jaĥton Uncle Sam, sur kiu Larry kaj lia societo ĝuis la agrablan ekskurson.
***
Uncle Sam estis kara, svelta velŝipo. Krom Larry kaj Marry liaj gepatroj: gesinjoroj Long, la pli aĝa Burton kaj John partoprenis la ekskurson. Harrington, la stiristo de la ŝipo prognozis agrablan veteron por du tagoj. La maljuna Burton kaj Larry klopodis fari perfekta tiun ekskurson por la gastoj en ĉio. Kompreneble la planon de Larry konis nek lia patro. Li miris iomete, ke sia filo kunportis grandegan valizon por la tri taga jaĥt-ekskurso, sed fine ja dorlotita knabo bezonas multe da aĵoj. Ĉar Larry opiniis, ke neniom malpligos la vivnaturon de la pirat-atako, se oni permesos al la viktimoj, ekzemple, uzi razosapon, parfumon, en la kaptiteco, aŭ kian intereson havus la piratoj, senigi la predon de la briĝ-kartaro? Li kunporti kelkajn paketojn da cigaredoj, du piĵamojn kaj ankaŭ lanugan peplomon.
Estis agrabla, trankvila, tepida vespero. Jam la duan tagon ili veturis norden, en gaja humoro.
— Kiel majesta estas — entuziasmis Long — la senfian, kvieta oceano kaj la multe da steloj. Rigardu, kiel grandega estas la ĉielo super ni.
— Kiel belege! — kriis Mary. La naĝiloj de la ŝarkoj, sekvantaj la ŝipon, ekbrilis ŝtale en la lunlumo. Mary rigardis la maron, sed sekrete ŝi ĵetis kelkajn flankrigardojn al John, staranta iom pli malproksime.
John estis silenta. Li apenaŭ parolis. Li observis sin mem kaj konstatis timiĝinte, ke la maro, la sala vento kaj la ŝipo efikas lin mirinde. Jes, jes! Kiel lia amiko klarigis, kiu komprenas la transherediĝon: la instinktoj eble dum jaroj latentas en ni subpremite, sed stranga okazaĵo estas sufiĉa kaŭzo al tio, ke ĝi eksplodu per elementa forto. Kaj John sentis sin tiel pro la sala odoro de la maro, kiel malsovaĝa leono, kiam oni metas viandon antaŭ ĝin subite. Almenaŭ li pensis tiel, kiam li rigardis la maltrankvile agitiĝantan, brilantan dezerton de la oceano. Mary alpaŝis lin.
— Diru, John, kial vi estas tiel serioza ĉiam?
— Mi pensadas, Mary — li diris kun vireca trankvilo. Kie estis jam la balbutado kaj la ruĝiĝo? Li sentis tiel, ke nun jam li devas bridi plie sian aplombon. Mary ĝis nun pensis tion, ke ŝi plej volonte edziniĝus al ia eksterordinara sportisto, sed la vero estis tio, ke ŝi respektis kaj amis tiun silenteman scienculon, malgraŭ tio, ke ŝi estis senbrida, petolema virino. Ŝi divenis tion dum la tago de la vangofrapo. Ŝi estus ŝatinta diri tion al John.
— John, mi sentas tiel, ke mi devus lerni multe de vi. Esence mi estas nematura, ventkapa virino. — John ne respondis. Li rigardis la malproksiman, nigran horizonton. Antaŭ unu semajno eble la vortoj de Mary feliĉigus lin. Sed li jam estis klarvida pri tio, ke li ne rajtas kreskigi plu la genealogian arbon de la Nigra Kapitano.
— Kredu min, Mary, ke Larry estas la viro, konvena al vi — li diris mallaŭte. — tiu sincera rifuzo iom malesperigis Mary-on, kaj ŝi tre malgajiĝis.
Subite grandega velŝipo aperis en la malproksimo.
Larry ŝajne estis trankvila, sed lia koro batis sovaĝe. Li sciis, ke tie venas la mendita piratŝipo. Ĝi veturis rekte al ili.
— Kion do volas tiu ŝipo de ni? — demandis la maljuna Burton.
— Ŝajnas, ke ili volas atentigi nin pro io — respondis Larry.
La velŝipo ĉiam pli proksimiĝis al la jaĥto. Poste neniu sciis, kio okazis, dum momento skuiĝis la ŝipo Uncle Sam: du harpunoj hokiĝis al ties flanko, ĉiu salte leviĝis, tabloj, seĝoj renversiĝis, tintado de vazoj, frakasbruo de mastoj, kaj la jaĥto batiĝis al la flanko de la ŝipo Frisko. Proksimume ok homoj transsaltis tuj kun revolveroj:
— Ĉiu kapitulacu! Kiu ekmoviĝos, tiu mortos!
La personaro de la ŝipo konsistis el tri matrosoj, unu kuiristo kaj la stiristo. “Nun!”, pensis Larry. “Ili faru ĝin nur realece, por ke Mary ne rimarku tion.” Subite li saltis antaŭen.
— Fiaj piratoj, banditoj!.. — li kriis kaj elprenis sian revolveron, kiun oni uzis por alarmsignali. Bedaŭrinde, la piratoj ne konsideris tion, kaj la vivinaturo superis ĉiun atendon de Larry, kiel ili tuj reagis. Unue li ricevis tiel fortan vangofrapon, ke liaj kvar dentoj loziĝis, poste iu batis lin je la nuko per metala objekto, ke li falis kapantaŭen inter la porcelanan teo-servicon, fine oni plenŝtopis lian buŝon per viŝtuko.
Poste oni transportis ĉiun perforte al la ŝipo Frisko kaj fermis ilin en deponejon sub la interferdeko. Oni likis la prirabitan ŝipon Uncle Sam, kaj la jaĥto dronis dum minutoj.
…Larry vere devis esti tre kontenta, rilate la realecon de la atako.