— Kiom loge daŭros, ĝis ni devojiĝos de la zono? — li demandis.
— Se ne ŝanĝiĝos la direkto de la vento, dudek kvar horojn — diris la stiristo.
— Ĉiuokaze ni provos batali kontraŭ ili. Ĉu vi volas obei min? — demandis John.
— Sed kiel vi imagas tion?… — ĝemetis Larry.
— Kiel ajn! Se ĝi ne sukcesos alimaniere, ni mortos kiel viroj, kaj ni ne lasos simple masakri nin — li respondis kategorie. — Kiu ne volas agi same, kiel mi, tiu restu.
Mary rigardis lin kun mirantaj okuloj. John subite altkreskis antaŭ ŝi. Kiel unuaranga homo li estas! Se oni vangofrapas lin en klubo, li foriras senvorte, kaj ĉi tie, kie temas pri vivo aŭ morto, li estas ĝisosta viro. La okuloj de John kaj la knabino renkontiĝis por momento, sed li rigardis alidirekten timiĝinte. Nun, kiam li konscias pri tio, ke la vasta, sovaĝa maro estas lia elemento, ke la murdista sango de la Nigra Kapitano cirkulas en sia ĉiu fibro, nun jam li povas fari nur unu aferon: teni ĉiun malproksime de si, kiu estas kara por li.
— Mi ĉirkaŭrigardis sur la ferdeko ekzakte — li diris al la kaptitoj, kiuj ĉirkaŭstaris lin, kiel sian gvidanton. — Nur la stiristo staras en la pruo de la ŝipo. Se ni likvidos la stiriston kaj okupos tiun parton, kiu estas super la interferdeko, ni direktos la ŝipon, tiel do ni renkontos akvoveturilon pli-malpli poste sur tiu ĉi itinero, kaj dum tiu tempo ni defendos nian pozicion. Kiu havas pafarmilon? — La piratoj timis la kaptitojn nek tiom, ke ili tute ne traserĉis tiujn. La stiristo, la du matrosoj, la pli aĝa Burton havis po unu revolveron Browning kaj kelkajn kartoĉojn, ĝi signifis proksimume sesdek pafojn. — Burton transdonu al mi vian revolveron! Nun mi provos elgrimpi tra la ventuma fenestro kaj proksimiĝi al nia kajuto el la direkto de la ŝtuparo. Mi esperas, ĉar estas mallumo, kaj la gardisto pensos ĉe la pordo, ke iu lia kunulo venos. Kiam mi sendanĝerigos lin, ni suprenkuros al la pruo, kaj se hazarde tamen estus tie iu krom la stiristo, ni mortpafos tiun senhezite. Ĉu vi komprenas? — li diris ĉion ĉi flustrante, sed tre kategorie. — Ni ne havas tempon por longe paroli. Se mi ne revenus post dudek minutoj, oni mortigis min!
…Unue li elŝovis sian kapon tra la fenestro kaj rigardis supren. La balustrado de la interferdeko estis super li. Li ne vidis homon. Nun li staris sur la mallarĝan kornicon de la fenestro de la balanciĝanta ŝipo. Li ne vertiĝis. La vento preskaŭ detiris liajn ĉifoniĝintajn ĉemizon kaj jakon de sur li, kaj por momento ekbrilis la libere pendanta medaliono surloke de la ŝiriĝinta ĉemizo. Li sentis sin forta, kiel li staris tie, fronte al la sibleganta vento en la nokto. Eble, se li ne estus lerninta tiom pri la atavismo kaj pri la transherediĝo, tiam la sugestio ne estus farinta tiel grandan miraklon, kiel li identiĝis kun la posteulo de pirat-generacio.
Li atingis facile super sia kapo la randon de la ferdeko kaj suprentiris sin senbrue, kun lerteco de kato… Tiu parto de la interferdeko estis tute senhoma. Li ŝteliris al la pruo, alteniĝinte al la muro de la kajutoj, kaj li havis nur tiom da tempo, ke li povis kaŝiĝi malantaŭ ĉambreto. Iu matroso venis tien kun fasko da ŝnurego. Tiu preteriris lin… John grimpis plu surventre. Li atingis la malsuprenirejon de la ŝtuparo. Li konstante observis sin kaj konstatis, ke li sentas nek la plej malgrandan ekscitiĝon. Ĝi ja estas la vera ĝojo por la surmaraj murdistoj: la danĝero kaj la batalo! La stiristo nun deturnis sin kaj rigardis etan lumon de kelkaj malproksimaj ŝipoj… Li utiligis tiun sekundon, ke rapide rektiĝinte, li iru malsupren sur la helica ŝtuparo. La returniĝinta stiristo ankoraŭ vidis malaperi la homfiguron, rapidantan malsupren, sed li tute ne pensis, ke tiu povas esti alia homo, ol iu lia kunulo. Li rapidis malsupren… Sur la malluma koridoro pirato gardis la kaptitojn, li kaŭris kun krucitaj kruroj kaj cigaredis. Ekvidinte la proksimiĝanton, li ekstaris kaj rapidis al la ŝtuparo…
— Alo! Ĉu vi estas tiu, Bill? Diru al la kapitano…
La trunko de la pirato, staranta ĉe la malsupra parto de la ŝtuparo nun estis proksimume en la alto de la piedoj de la malsuprenrapidanta John. Marlow rekonis la avantaĝon de sia pozicio kaj piedbatis la vizaĝon de la gardisto tutforte, kiu falis malproksimen, kiel ĉifono kaj sterniĝis senmove. La kaptitoj aŭdis tium pumbruon kaj interrigardis pale. Larry preĝis mallaŭte. La ŝlosilo turniĝis en la seruro, kaj John staris en la malfermita pordo. Sed kiu estus ekkoninta lin el la altrangaj rondoj de San-Francisko? Ia stranga, febra lumo brilis en liaj okuloj, kvazaŭ li estus unu kapon pli alta, kiel li staris ĉe la sojlo en ĉifona vestaĵo, malpure, en la mano kun revolvero. Li flustris raŭke:
— Sekvu min silente, unu post la alia! La virinoj restu malantaŭe!
Li atentis sin natkotite, kiel li ŝteliras supren kun senbruaj, rapidaj paŝoj sur la ŝtuparo. Kaj vere, kiel grandioza estis tiu fenomeno, ke ankaŭ fiksa ideo povas fari miraklon, se iu kredas ĝin kun fanatika konvinkiĝo. Li diris dorsen:
— Nia stiristo venu malantaŭ mi! Se mi forigos la piraton, tuj staru al la direktilrado, kaj ŝanĝu la veturdirekton de la ŝipo! La aliaj defendu la stirejon, kaj tuj pafu, se kiu ajn aperus en ties proksimo!
Li paŝis sur la ferdekon kaj rapidis al la stiristo. Tiu rekonis la fremdulon nur tiam, kiam li staris antaŭ li. Li apenaŭ povis malfermi sian buŝon, sed antaŭ ol li povintus ekparoli, la pugno de John trafis lin sub la mentono, poste kaptinte lian trunkon, la junulo kun tordo ĵetis lin en la maron tra la balustrado. La dika Higgins ekkregis ie en la proksimo:
— Kio okazis, Joe? — Kaj li jam venis sur la ŝtuparo, kiu kondukis de la malsupra interferdeko al la stirejo. La kuiristo per pompa pafo trafis la maljunan murdiston ĝuste je la mezo de lia frunto, kiu refalis, ruliĝante sur la ŝtupoj. John iris al la disdivida balustrado kaj kriis malsupren:
— Ni havas sesdek kuglojn! Kiu proksimiĝos, ni mortigos tiun! Kapitulacu, kaj ni indulgos vin ĉiujn! Se ne, tiam vi estos mortigitaj per elektroekzekuta seĝo!
Li repaŝis denove. Li ordonis trankvile. Li sendis la virinojn malantaŭ la ŝirman muron de la stirejo kaj difinis la postenojn. Tre malproksime aperis denove la lampo de ŝipo.
La piratoj staris silente en la interferdeko. Proksimume ili estis tridekope. La Nigra Kapitano estis tiel trankvila, kvazaŭ li ne konscius pri la ŝanĝo. La homo, sendita malsupren, kunportis Bill-on, eĉ nun senkonscian. Ankaŭ Higgins kuŝis tie, mortinta.
— Kaj certe ankaŭ la stiriston mortigis la diablo — diris la kapitano. — Ŝajnas, li grimpis tra la aeruma fenestro, kaj reirinte sur la helica ŝtuparo, li surprizis Bill-on kaj liberigis siajn kunulojn. Li estas furioza homo, tio certas. Ili tenas la suprenirejon sub fajro, kaj se ni kuratakos ilin de antaŭe, apenaŭ restos iu vivanta el ni. — Li ĉirkaŭrigardis. — Nun mi foriros. Atendu ĉi tie! Okazu kio ajn, nur tiam formoviĝu, se mi pafos dufoje unu post la alia.
En tiu mometno kuglo frapiĝis inter ilin, kaj iu pirato, preminte sian manon surventren, falis.
— Dum vi decidos, iru malantaŭen, ĉar ni pafmortigos vin amase! — aŭdiĝis la voĉo de John. Post la sekva pafo, kiu maltrafis, la piratoj tiriĝis en la poŭpon. La kapitano diris al ili, ke ili atendu duonhoron. La hela punkto, proksimiĝanta el la lontano instigis ilin agi.
La blankhara homo paŝis tra la balustrado, kaj preninte la randon de la ferdeko, li pendis sur la flanko de la ŝipo. Nun, kvazaŭ li grimpus sur ferkablo, li antaŭeniĝis sur la flanko de la ŝipo, tirante sin alterne per ambaŭ manoj. Terura forto estis bezonata al tio. Li grimpis tiel, ĝis li atingis la pruon. Li alvenis. Li suprentiris sin iomete. Li elprenis sian revolveron. Unu paŝon de li, disde la aliaj, staris John, apogiĝinte al la balustrado. La kapitano suprentiris sin centimetron post centimetro. Li staris ĉe la ekstera rando de la balustrado, poste li kaptis la gorĝon de Marlow per unu premo kaj direktis sian revolveron al ties flanko.