— Mi dankas. Mi ĝuste komprenis vin, bona Dige, kaj mi ne eliras el tiu minuto. Ni fordonu nin al la fluo.
— Bonege, — diris ŝi, gajiĝinte kaj ruĝiĝante, — mi tre, tre kompatas vin. Sen amo… tio estas stranga kaj bona.
— Sen amo, — ripetis li, — eble, ĝi venos… Sed eĉ se ne venos — tiuokaze…
— Ĝin anstataŭos proksimeco. Proksimeco kreskas poste. Tion mi scias.
Estiĝis silento.
— Nun, — diris Hanuver, — eĉ ne vorton pri tio. Ĉio restu interne. Do, mi promesis al vi montri la grajnon, el kiu mi eliris. Bonege. Mi estas Aladino, kaj tiu ĉi muro — nu, kion vi pensas, — kia muro ĝi estas? — Li kvazaŭ gajiĝis, komencis rideti. — Ĉu vi vidas ĉi tie pordon?
— Ne, mi ne vidas ĉi tie pordon, — respondis, amuziĝante per la atendo, Dige. — Sed mi scias, ke ĝi estas.
— Estas, — diris Hanuver. — Do… — Li levis la manon, ion premis, kaj nevidebla forto levis la vertikalan muran tavolon, malferminte la enirejon. Kiel mi povis, mi etendis la kolon kaj trovis, ke ĝi estas multe pli longa, ol mi ĝis nun pensis. Elmetinte la okulojn kaj elŝovinte la kapon, mi estis rigardanta internen de la nova kaŝloko, kien eniris Hanuver kaj Dige. Tie estis lumo. Kiel mi baldaŭ komprenis, ili eniris ne en koridoron, sed en rondan ĉambron; ties dekstra parto estis kaŝita disde mi, — laŭ tiu oblikva linio de direkto, kiel mi rigardis, sed la maldekstra flanko kaj la centro, kie haltis tiuj du homoj, montriĝis nemalproksime de mi, tiel ke mi povis aŭdi la tutan konversacion.
La muroj kaj la planko de tiu ĉi ĉambro — ĉelo sen fenestroj — estis tegitaj per lila veluro, kun surmura arabesko el maldika ora reto kun sesangulaj ĉeloj. La plafonon mi ne povis vidi. Maldekstre ĉe la muro sur skulptita orkolora fosto staris nigra statuo: virino kun ligitaj okuloj, kies unu piedo estis aere tuŝanta per la fingroj radon, ornamitan ĉe ambaŭ flankoj de la akso per flugiloj, la alia piedo, levita, estis formetita malantaŭen. Sube per libere disĵetitaj maŝoj kuŝis brilanta flava ĉeno de averaĝa ankra dikeco, kies ĉiu ero pezis, probable, dudek kvin funtojn. Mi kalkulis ĉirkaŭ dek du volvojn, ĉiu longis de kvin ĝis sep paŝojn, post kio mi devis kun doloro fermi la okulojn, — tiel brilegis tiu belega kablo, pura, kiel matena lumo, kun varmegaj senkoloraj punktoj sur lokoj de radia ludo. Ŝajnis, fumas la veluro, ne eltenante la blindigan bruladon. En la sama minuto subtila zumado komenciĝis en la oreloj, truda, kiel kantado de kulo, kaj mi divenis, ke tio estas oro, pura oro, ĵetita al la fosto de la virino kun ligitaj okuloj.
— Jen ĝi, — diris Hanuver, ŝovante la manojn en la poŝojn kaj puŝante per la ŝupinto peze deŝoviĝintan duoblan ringon. — Cent kvardek jarojn sub akvo. Nek rusto, nek konkoj, ĝuste kiel devas esti. Piron estis bizara pirato. Oni diras, ke li veturigadis kun si poeton Castoruccio-n, por ke tiu priskribu verse ĉiujn batalojn kaj festenojn; nu, kaj belulinojn, certe, kiam ili kaptiĝadis. Tiun ĉi ĉenon li forĝigis en la 1777-a jaro, kvin jarojn antaŭ kiam oni lin pendumis. Sur unu el la ringoj, kiel vi vidas, konserviĝis surskribo: «la 6-an de aprilo de la 1777-a jaro, laŭ la volo de Hieronimo Piron».
Dige diris ion. Mi aŭdis ŝiajn vortojn, sed ne komprenis. Tio estis verso aŭ peco de poeziaĵo.
— Jes, — klarigis Hanuver, — mi estis, certe, malriĉa. Mi antaŭlonge aŭdis rakonton, kiel Piron forhakis tiun ĉi oran ĉenon kune kun la ankro, por fuĝi de anglaj ŝipoj, kiuj atingis lin neatendite. Kaj jen la spuroj, — vidu, ĉi tie oni hakis, — li kaŭriĝis kaj levis la finon de la ĉeno, montrante la dishakitan ĉeneron. — La hazardo aŭ la sorto, kiel vi deziras, igis min baniĝi tre proksime de ĉi tie, en frua mateno. Mi iris en akvo ĝis la genuoj, ĉiam pli malproksimen for de la bordo, al profundo, kaj stumblis, tuŝinte ion malmolan per la pieda dikfingro. Mi klinis min kaj eltrenis el sablo, levinte ŝlimon, tiun ĉi brilantan pezegan ĉenon ĝis la mezo de la brusto, sed, senfortiĝinte, falis kune kun ĝi. Nur sola kolimbo, balanciĝante sur ondetoj, estis rigardanta al mi per la nigra okulo, pensante, eble, ke mi kaptis fiŝon. Mi estis beate ebria. Mi ree enfosis la ĉenon en la sablon kaj notis la lokon, metinte sur la bordo vicon da ŝtonoj, tanĝe al mia malkovraĵo, kaj poste transportis la trovaĵon al mi, laborinte dum kvin noktoj.
— Ĉu sola?! Kia forto necesas!
— Ne, duope, — diris Hanuver, silentinte iom. — Ni segadis ĝin en pecojn per ordinara mana segilo kaj eltiradis ĝin popece. Jes, la manoj longe doloris. Poste ni transportadis en siteloj, superŝutinte supre per konkoj. Tio daŭris kvin noktojn, kaj mi ne dormis dum tiuj kvin noktoj, ĝis trovis homon tiom riĉan kaj fidindan, ke li povis preni la tutan oran ŝarĝon kiel garantiaĵon, ne disbabilinte tion. Mi deziris konservi ĝin. Mia… mia kompaniano en la transportado dancis nokte, sur la bordo, en luna…
Li eksilentis. Bona, medita rideto eligis lumon el lia malĝojiĝinta vizaĝo, kaj li forviŝis ĝin, movinte la manplaton de la frunto malsupren.
Dige rigardis al Hanuver silente, mordinte la lipon. Ŝi estis tre pala kaj, mallevinte la rigardon al la ĉeno, ŝajne, forestis, tiel ne konvena al la konversacio aspektis ŝia vizaĝo, simila al vizaĝo de blindulino, kvankam la okuloj estis reflektantaj milojn da pensoj.
— Ĉu via… kompaniano, — diris ŝi tre malrapide, — lasis la tutan ĉenon al vi?
Hanuver levis la finon de la ĉeno tiel alte kaj kun tia forto, kian estis malfacile supozi en li, poste lasis.
La kablo falegis kiel peza strio.
— Mi ne forgesis pri li. Li mortis, — diris Hanuver, — tio okazis tiel neatendite. Tamen, li havis strangan karakteron. Poste estis tiel. Mi komisiis al fidinda homo disponi kiel li deziras pri mia mono, por ke mi mem estu libera. Post jaro li telegrafis al mi, ke ĝi kreskis ĝis dek kvin milionoj. Mi estis vojaĝanta tiutempe. Vojaĝante dum tri jaroj, mi ricevis kelkajn tiajn sciigojn. Tiu homo paŝtis mian gregon kaj multigadis ĝin kun tia sukceso, ke ĝi superis kvindek. Li malpurigis mian oron per kio li deziris — per nafto, per ŝtonkarbo, per borsa ŝvito, per ŝipkonstruado kaj… mi jam forgesis, per kio. Mi nur ricevadis telegramojn. Kiel tio plaĉas al vi?
— Feliĉa ĉeno, — diris Dige, klinante sin kaj penante leveti la finon de la kablo, sed apenaŭ sukcesis moveti ĝin. — Mi ne povas.
Ŝi rektiĝis. Hanuver diris:
— Al neniu rakontu pri tio, kion vi vidis ĉi tie. Ekde kiam mi elaĉetis ĝin kaj lutis, vi estas la unua, al kiu mi montras. Nun ni iru. Jes, ni eliru, kaj mi fermu tiun oran serpenton.
Li turnis sin, pensante, ke ŝi iras, sed, ĵetinte rigardon kaj jam deirinte, vokis ree:
— Dige!
Ŝi staris, rigardante al li fikse, sed tiel distrite, ke Hanuver nekomprene mallevis la manon, etenditan al ŝi. Subite ŝi fermis la okulojn, — faris penon, sed ne moviĝis. El sub ŝiaj nigraj okulharoj, leviĝintaj terure malrapide, tremante kaj brilante, elrampis nebuligita rigardo — stranga kaj obtuza brilo; nur dum momento brilis ĝi. Dige mallevis la kapon, tuŝis la okulojn per la mano kaj, suspirinte, rektiĝis, ekiris, sed ŝanceliĝis, kaj Hanuver subtenis ŝin, rigardante kun maltrankvilo.
— Kio estas al vi? — demandis li.
— Nenio, ne gravas. Mi… mi imagis kadavrojn; homojn, alligitajn al la ĉeno; kaptitojn, kiujn oni mallevadis sur fundon.
— Tion faradis Morgan, — diris Hanuver, — Piron ne estis tiom kruela, kaj la legendo priskribas lin plie ebriema strangulo, ol drako.