Ili eliris, la muro malleviĝis kaj ekstaris sur sian lokon, kvazaŭ neniam estis movita. La konversaciintoj foriris en la saman flankon, de kie ili venis. Tuj mi intencis rigardi post ilin, sed… mi deziris paŝi kaj ne povis. La piedoj rigidiĝis, ne obeis. Ili kvazaŭ sensentiĝis en maloportuna pozo. Turnante min sur unu piedo, mi iel levis la alian kaj movis ĝin, ĝi estis peza kaj malleviĝis kvazaŭ sur kusenon, sen sentaĵo. Altreninte al ĝi la duan piedon, mi konvinkiĝis, ke mi povas iri tiel kun rapido de dek futoj dum minuto. En la okuloj staris ora brilo, onde frapante la pupilojn. Tiu stato de ensorĉiteco daŭris dum tri minutoj kaj malaperis same subite, kiel aperis. Tiam mi komprenis, kial Dige fermis la okulojn, kaj rememoris ies rakonton pri eta franca oficisto en subteraĵoj de la Nacia banko, kiu, paŝinte inter amasoj de oraj brikoj, neniel povis foriri, ĝis oni donis al li glason da vino.
— Do jen kio, — sensence ripetadis mi, elirinte finfine el la embusko kaj vagante laŭ la koridoro. Nun mi vidis, ke mi pravis, kiam mi ekis malkovradi. La virino prenos Hanuver-on, kaj li edziĝos al ŝi. La ora ĉeno serpentumis antaŭ mi, rampante laŭ muroj, implikante la krurojn. Necesas ekscii, kie li banis sin, kiam trovis la kablon; kiu scias — eble tie restis io ankaŭ por mi? Mi eltiris miajn orajn monerojn. Tre, tre malmulte! Mia kapo estis turniĝanta. Mi vagadis, apenaŭ rimarkante, kie, kiel mi turnas min, fojfoje mi kvazaŭ malaperadis, malbone konsciadis, pri kio mi pensas, kaj iris, fremda por mi mem, jam laciĝinte esperi, ke venos fino al tiu vagado en fermiteco, lumo kaj silento. Tamen mia interna angoro estis, penseble, forta, ĉar tra deliro de laco kaj de emocio, bruligita de ĝi, mi, haltinte, — abrupte, kiel super abismo, imagis, ke mi estas ŝlosita kaj perdis la vojon, kaj la nokto daŭras. Ne timo, sed absoluta malespero, plena de senfina indiferenteco al tio, ke oni min malkovros ĉi tie, regis min, kiam, preskaŭ falante pro senfortiĝo, kiu alŝteliĝis ĉiopove, mi haltis ĉe malpasejo, simila al ĉiuj ceteraj, ekkuŝis antaŭ ĝi kaj komencis batadi al la muro per la piedoj tiel, ke la eĥo, ekhurlinte, komencis tondri tra ĉiuj spacoj, supre kaj malsupre.
VII
Mi ne miris, kiam la muro deiris de sia loko kaj en hela profundo de vasta, luksa ĉambro mi ekvidis Pope-on, kaj post li — Duroc-on en bunta ĥalato. Duroc levis, sed tuj mallevis revolveron, kaj ili ambaŭ ĵetis sin al mi, entirante min je la manoj kaj la piedoj, ĉar mi ne povis ekstari. Mi malleviĝis sur seĝon, ridante kaj plenforte frapante mian genuon per la mano.
— Mi al vi diros, — elparolis mi, — ili geedziĝas! Mi vidis! Tiu juna virino kaj via mastro. Li estis ebrieta. Je Dio! Kisis la manon. Ververe! Ora ĉeno kuŝas tie, trans muro, kvardek turnojn tra kvardek pasejoj. Mi vidis. Mi trafis en ŝrankon kaj nun juĝu min, kiel vi deziras, sed al vi, Duroc, mi fidelos kaj punkto!
Ĉe mia vizaĝo mem mi ekvidis glason kun vino. La vitro tintadis al la dentoj. Mi eltrinkis la vinon, en obskuro de falinta sur min dormo ankoraŭ sukcesinte distingi, kiel Duroc diris:
— Tio estas sendanĝera. Pope! Sandy ricevis sian dozon; li kontentigis sian soifon de neordinaraĵoj. Estas senutile paroli kun li nun.
Ŝajnis al mi, kiam mi rekonsciiĝis, ke la momento de la konsciperdo estis mallonga, kaj la ŝipestro tuj demetos de mi la jakon, por ke malvarmo igu min pli baldaŭ ekstari. Sed nenio malaperis dum la dormo. Taga lumo estis enrigardanta en fendojn de kurtenoj. Mi estis kuŝanta sur sofo. Pope malestis. Duroc estis paŝanta sur la tapiŝo, klininte la kapon, kaj fumis.
Malferminte la okulojn kaj konsciinte la forflugintan, mi ree fermis ilin, elpensante, kiel mi tenu min, ĉar mi ne sciis, ĉu oni insultos min aŭ ĉio restos bonorde. Mi komprenis tamen, ke plej bone estas esti mi mem. Mi eksidis kaj diris al la dorso de Duroc:
— Mi kulpas.
— Sandy, — diris li, vigliĝinte kaj eksidante apude, — ci ja kulpas. Tamen, ekdormante, ci balbutis pri la konversacio en la biblioteko. Tio por mi estas tre grava, kaj mi tial ne koleras. Sed aŭskultu: se la afero tiel iros plu, ci vere scios ĉion. Rakontu, kio okazis al ci.
Mi deziris ekstari, sed Duroc puŝis mian frunton per la manplato, kaj mi ree eksidis. La sovaĝa dormo ankoraŭ estis fumanta en mi. Ĝi tenajle kuntiradis la artikojn kaj distiradis la vangojn per oscedoj; kaj nekontentigita langvora dolĉo malmoligis ĉiujn membrojn. Haste koncentrinte la pensojn, kaj ekfuminte, kio estis mia matena kutimo, mi rakontis, rememorinte, kiel eble plej precize, la konversacion de Galway kun Dige. Pri nenio alia tiel pridemandadis kaj redemandadis min Duroc, kiel pri tiu konversacio.
— Ci devas danki feliĉan okazon, kiu kondukis cin ĉi tien, — rimarkis li finfine, evidente, tre zorgigita, — tamen, mi vidas, ke al ci ĉiam fortunas. Ĉu ci satdormis?
Duroc ne aŭdis mian respondon: enpensiĝinte, li estis maltrankvile frotanta la frunton; poste li ekstaris, ree ekpaŝis. La kamena horloĝo indikis la sepan kaj duonon. La suno distranĉis la fumplenan aeron el post la kurteno per maldika radio. Mi sidis, ĉirkaŭrigardante. Lukso de tiu ĉi ĉambro, kun speguloj en eburaj kadroj, kun marmora tegaĵo de fenestroj, kun skulptita, bizara meblaro, kolora silko, ridetoj de belo en pentraĵoj, brilantaj per oro kaj blua foro, la piedoj de Duroc, paŝantaj sur peltoj kaj tapiŝoj, — ĉio ĉi estis troa por mi, ĝi estis laciganta. Plej bone mi spirus nun, mallarĝigante la okulojn sub la suno antaŭ akra mara brilo. Ĉio, al kio mi rigardis, ravis, sed estis nekutima.
— Ni veturos, Sandy, — diris, ĉesinte paŝadi, Duroc, — poste… sed por kio antaŭvortoj: ĉu ci deziras iri en ekspedicion?..
Pensante, ke li proponas Afrikon aŭ iun alian lokon, kie aventuroj estas neelĉerpeblaj, kiel mordoj de kuloj en marĉoj, mi diris kun tuta hasto:
— Jes! Milfoje jes! Mi ĵuras per leoparda felo, mi estos ĉie, kie vi estas.
Parolante tion, mi salte ekstaris. Eble, li divenis, kion mi pensas, ĉar li lace ekridis.
— Ne tiom malproksimen, kiel ci, probable, deziras, sed — en «la landon de la homa koro». En la landon, kie estas mallumo.
— Ho, mi ne komprenas vin, — diris mi, ne deŝirante la rigardon disde lia vajce kunpremita buŝo, orgojla kaj degna, disde la grizaj akraj okuloj sub la severa frunto. — Sed por mi, vere, estas tutegale, se vi tion bezonas.
— Tre bezonas, — ĉar al mi ŝajnas, — ci povas taŭgi, kaj mi jam hieraŭ esploradis cin. Diru al mi, kiom da tempo necesas por navigi al la Signala Dezerto?
Li demandis pri antaŭurbo de Liss, nomata tiel ekde antikvaj tempoj, kiam la urbo preskaŭ ne ekzistis, kaj sur ŝtonaj fostoj de la kabo, baptita per la nomo «Signala Dezerto», bruladis nokte peĉaj bareloj, fajrigataj laŭ permeso de koloniaj taĉmentoj, kiel signo, ke ŝipoj povas eniri en la Signalan golfeton. Nun la Signala Dezerto estis sufiĉe loĝata loko kun sia doganejo, poŝtejo kaj ceteraj similaj institucioj.
— Mi pensas, — diris mi, — ke duonhoro sufiĉos, se vento estas bona. Ĉu vi deziras veturi tien?
Li ne respondis, eliris en la najbaran ĉambron kaj, klopodinte tie sufiĉe longe, revenis, vestita kiel apudborda loĝanto, tiel ke de lia monduma brilo restis nur la sola vizaĝo. Sur li estis leda jako kun duoblaj manumoj, ruĝa veŝto kun verdaj vitraj butonoj, mallarĝa lakita ĉapelo, simila al gamelo, renversita sur paton; ĉirkaŭ la kolo estis kvadratita skarpo, kaj sur la piedoj — super bruna, kameldrapa pantalono, — molaj botoj kun dika plandumo. Homoj en tiaj ĉi vestoj, kiel mi vidis multfoje, tenadas veŝtan butonon de iu ŝipestro, kolorigita de vino, starante sub la suno sur kajo inter etenditaj kabloj kaj barelaj vicoj, kaj rakontadas al li pri profitaj proponoj de firmao «Aĉetu prunte» aŭ «Asekuru sen mizero». Dum mi okulumis lin, ne kuraĝante, certe, rideti aŭ fari rimarkon, Duroc aliris al la muro inter la fenestroj kaj ektiris la pendantan ŝnureton. Parto de la muro tuj elfalis duonronde, kreinte breton kun niĉo malantaŭ ĝi, kie ekbrilis lumo; trans la muro aŭdiĝis zumado, kaj mi ne sukcesis bone kompreni, kio okazis, kiam samnivele kun la falinta breto leviĝis el la muro iu speco de tablo, sur kiu staris tasoj, kafkruĉo kun brulanta sub ĝi alkohola lampeto, bulkoj, butero, biskotoj kaj almanĝaĵoj el fiŝo kaj viando, kiujn kuiris, verŝajne, manoj de kuireja feo, — tiom da rostiteco, oleo, siblado kaj aromo eksentis mi inter la blankaj pladoj, ornamitaj per bildo de verdetaj floroj. La sukerujo similis arĝentan torteton. Kuleroj, preniloj por sukero, buŝtukoj en emajlitaj ringoj kaj karmina karafo kun konjako, kovrita per ora plektaĵo el etetaj vinberujaj folioj — ĉio aperis, kiel la suno el nuboj. Duroc komencis transporti la sendaĵon de magiaj estaĵoj sur la grandan tablon, dirante: