— Ĉi tie eblas vivi sen servistoj. Kiel ci vidas, nia gastiganto aranĝis sin sufiĉe bizare, kaj en tiu ĉi okazo simple sprite. Sed ni hastu.
Vidante, kiel li rapide kaj lerte manĝas, verŝante por si kaj por mi el la karafo, tremiganta sur la tablotuko rozkolorajn rebrilojn, mi perdis ritmon, komencis ĉiuminute faligi jen tranĉilon, jen forkon; iumomente la konfuziĝo preskaŭ forturmentis min, sed la apetito superis, kaj mi venkis la manĝon tre rapide, aplikinte tiun artifikon, ke mi kvazaŭ hastas pli ol Duroc. Tuj kiam mi ĉesis atenti miajn moviĝojn, la afero ekiris bonege, mi prenadis, maĉadis, glutadis, deĵetadis, altrinkadis kaj restis tre kontenta pri mi. Maĉante, mi senĉese pripensadis unu aferon, kiun mi ne kuraĝis diri, sed diri tre deziris kaj, eble, ne dirus, sed Duroc rimarkis mian persistan rigardon.
— En kio estas la afero? — diris li distrite, fora de mi, ie en siaj montaj pintoj.
— Kiu vi estas? — demandis mi kaj interne aĥis. «Ne retenis! — pensis mi amare. — Nun tenu cin, Sandy!»
— Ĉu mi?! — diris Duroc kun grandega miro, celiginte al mi rigardon grizan kiel ŝtalo. Li ekridegis kaj, vidante, ke mi rigidiĝis, aldonis: — Ne gravas, ne gravas! Tamen mi dezirus vidi, kiel ci faros la saman demandon al Estamp. Mi respondu al cia simpla koro. Mi estas ŝakludisto.
Pri ŝakludo mi havis nebulan imagon, sed nevole kontentiĝis per tiu respondo, miksinte en la menso damludan tabulon kun ĵetkuboj kaj ludkartoj. «Unuvorte — ludisto!» — pensis mi, neniom elrevigita de la respondo, sed, male, firmiginte mian admiron. Ludisto — signifas bravegulo, kuraĝulo, riskema homo. Sed, estinte kuraĝigita, mi intencis demandi ankoraŭ ion, kiam la kurteno deŝoviĝis, kaj eniris Pope.
— La herooj dormas, — diris li raŭke; li estis laca kun pala, sendorma vizaĝo, kaj tuj maltrankvile ekrigardis al mi. — La duaj personoj ĉiuj maldormas. Nun venos Estamp. Mi vetas, ke li iros kun vi. Nu, Sandy, ci riske aventuris, kaj estas cia feliĉo, ke cin oni ne rimarkis en tiuj lokoj. Hanuver povis cin simple murdi. Dio savu cin de babilado pri ĉio ĉi! Estu sur nia flanko, sed silentu, se ci jam trafis en tiun ĉi historion. Do kio okazis al ci hieraŭ?
Mi ree rakontis pri la konversacio en la biblioteko, pri la lifto, la akvario kaj la ora ĉeno.
— Jen, vidu! — diris Pope al Duroc. — Pro malespero homo kapablas ĉion. Ĝuste antaŭ du tagoj li diris en mia ĉeesto al tiu sama Dige: «Se ĉio iros en la sama ordo, kiel iras nun, mi petos vin ludi la plej efektan rolon». Estas klare, pri kio temas. Ĉiuj okuloj estos direktitaj al ŝi, kaj ŝi per sia aŭtomata, maldika mano konektos kurenton.
— Tiel. Ŝi konektu! — diris Duroc. — Kvankam… jes, mi komprenas vin.
— Certe! — arde jesis Pope. — Mi definitive ne vidis homon, kiu tiel kredus, estus tiel konvinkita. Rigardu lin, kiam li estas sola. Vi teruriĝos. Sandy, iru al via loĝejo. Tamen, vi ree perdos la vojon.
— Lasu lin, — diris Duroc, — li estos necesa.
— Ĉu ne tro multe? — Pope komencis movadi la okulojn disde mi al Duroc kaj reen. — Tamen, estu kiel vi volas.
— Kiaj konsiliĝoj sen mi? — diris, aperante, brilanta per pureco Estamp. — Ankaŭ mi deziras. Kien vi intencas iri, Duroc?
— Necesas provi. Mi faros provon, kvankam mi ne scias, kio el tio rezultos.
— Ha! Kaŝatako al timtremantaj tranĉeoj! Nu, kiam ni aperos — du tiaj bravuloj, kiel vi kaj mi, — mi vetas je cent kontraŭ dek unu, ke ne kontraŭstaros eĉ telegrafa fosto! Kio?! Ĉu vi jam manĝis? Kaj drinkis? Kaj mi ankoraŭ ne? Kiel mi vidas, — la ŝipestro estas kun vi kaj filozofiumas. Saluton, ŝipestro Sandy! Ci, mi aŭdis, dum la tuta nokto metadis minojn en tiuj ĉi muroj?!
Mi ronkis, ĉar ne povis ofendiĝi. Estamp alsidiĝis al la tablo, mastrante kaj metante en la buŝon ĉion, kion li trovis, kaj ankaŭ malpezigante la karafon.
— Aŭskultu, Duroc, mi iras kun vi!
— Mi pensis, vi restos dume kun Hanuver, — diris Duroc. — Krome, en tiom tikla afero…
— Jes, por ĝustatempe diri necesan vorton!
— Ne. Ni povas konfuzi…
— Kaj gajigi! Je la sano de tiu obstina raŭpino!
— Mi parolas serioze, — insistis Duroc, — al mi pli plaĉas la penso fari la aferon ne tiel brue.
— … kiel mi manĝas! — Estamp levis falintan tranĉilon.
— Juĝante laŭ ĉio, kion mi scias, — notis Pope, — Estamp estos tre utila al vi.
— Certe! — ekkriis la junulo, palpebrumante al mi. — Jen ankaŭ Sandy diros al vi, ke mi pravas. Por kio mi enrompiĝu en vian delikatan interparolon? Mi kun Sandy sidos ie en arbustoj, kaptados muŝojn… ja tiel, Sandy?
— Se vi parolas serioze, — respondis mi, — mi diros jenon: se la afero estas danĝera, ĉiu homo povas esti nur utila.
— Kio? Duroc, ĉu vi aŭdas la voĉon de la ŝipestro? Kiel li tion sentencis!
— Sed kial vi pensas pri danĝero? — serioze demandis Pope.
Nun mi respondus, ke danĝero estis necesa por mia anima trankvilo. «Flamanta cerbo kaj malvarma mano» — kiel diras la kanto pri Pelegrino. Mi dirus ankoraŭ, ke ĉiuj ĉi vortoj, diritaj kaj nediritaj, preparoj, alivestiĝoj kaj oraj ĉenoj odoras per danĝero same, kiel lakto — per enuo, libro — per silento, birdo — per flugo, sed tiam ĉio malklara estis klara por mi sen pruvoj.
— Ĉar estas tia interparolo, — diris mi, — kaj mi ĵuras per ferdeka levilo, ne indas demandi tiun, kiu scias malpleje el ĉiuj. Mi ne demandos. Mi faros mian aferon, faros ĉion, kion vi deziras.
— Tiuokaze vi alivestiĝu, — diris Duroc al Estamp. — Iru en mian dormoĉambron, tie estas io. — Kaj li forkondukis lin, kaj mem revenis kaj ekparolis kun Pope en lingvo, kiun mi ne sciis.
Ne sciante, kion ili faros en la Signala Dezerto, mi tiutempe vizitis ĝin pense, kiel vizitadis multfoje en la infanaĝo. Jes, mi tie batalis kontraŭ knaboj kaj malamis ilian manieron ŝovi en la okulojn disstarigitajn kvin fingrojn. Mi malestimis tiujn kruelajn kaj malhumanajn artifikojn, preferante fidindan, fortan baton kontraŭ mentono al ĉiuj nuancoj de huliganaj elpensaĵoj. Pri la Signala Dezerto cirkulis proverbo: «En la Dezerto eĉ tage estas nokto». Tie loĝis maldikaj, vejnecaj palaj homoj kun senkoloraj okuloj kaj oblikva buŝo. Ili havis proprajn morojn, mondpercepton, propran strangan patriotismon. La plej lertaj kaj danĝeraj ŝtelistoj estis en la Signala Dezerto, tie prosperis drinkado, kontrabando kaj bandoj — tutaj kompanioj da plenaĝaj knabegoj, ĉiu el kiuj havis sian estron. Mi konis unu matroson el la Signala Dezerto — tio estis ŝvela homo kun okuloj en aspekto de du akraj trianguloj; li neniam ridetis kaj ne forlasadis tranĉilon. Estiĝis opinio, kiun neniu penis kontesti, ke kun tiuj homoj oni prefere ne havu aferojn. La matroso, pri kiu mi parolas, rilatis malestime kaj malame al ĉio, kio ne estis en la Dezerto, kaj, se oni disputis kun li, malagrable paliĝadis, ridetante tiel terure, ke malaperadis deziro disputi. Li iradis ĉiam sola, malrapide, facile balanciĝante, kun la manoj en la poŝoj, atente pririgardante kaj sekvante per rigardo ĉiun, kiu mem fiksadis sur lia ŝvela vizaĝo sian rigardon, kvazaŭ li deziris haltigi, por, vorton post vorto, komenci kverelon. Lia ĉiama rekantaĵo estis: «Ĉe ni tie», «Ni faras ne tiel», «Tio al ni ne rilatas», — kaj ĉio tia, pro kio ŝajnis, ke li naskiĝis je miloj da mejloj for de Liss, en obstina lando de stultuloj, kie, elstarigante la brustojn, paradas fanfaronuloj kun tranĉiloj ĉe la sino.