— Molly estas mi, — diris ŝi nefideme, sed nereteneble ridetante, — diru ĉion tuj, ĉar mi tre emociiĝas, kvankam laŭ mia vizaĝo tion oni neniam rimarkos.
Mi konfuziĝis, ĉar en tia aspekto ŝi tre ekplaĉis al mi.
— Do vi divenis, — diris Duroc, eksidante, kiel eksidis ni ĉiuj. — Mi, John Duroc, povas opinii min vera amiko de la homo, kiun ni nomu senprokraste: Hanuver. Kun mi estas knabo… tio estas — simple unu bona Sandy, kiun mi tre fidas.
Ŝi silentis, rigardante rekte en la okulojn de Duroc kaj maltrankvile moviĝante. Ŝia vizaĝo tikis. Atendinte, Duroc daŭrigis:
— Via romano, Molly, devas havi bonan finon. Sed okazas malfacilaj kaj nekompreneblaj aferoj. Mi scias pri la ora ĉeno…
— Pli bone estus, se ĝi ne ekzistus, — ekkriis Molly. — Jen, vere pezaĵo; mi estas certa, ke pro ĝi estas ĉio!
— Sandy, — diris Duroc, — iru rigardi, ĉu ne venas la boato de Estamp.
Mi ekstaris, batiĝinte per la piedo je la seĝo, kun peza koro, ĉar la vortoj de Duroc aludis tre klare, ke mi malhelpas. Elirante, mi kunpuŝiĝis kun juna virino de zorgigita aspekto, kiu, ĵetinte preteran rigardon al mi, ekrigardis al Duroc. Forirante, mi aŭdis, kiel Molly diris «Mia fratino Arcole[16]».
Do, mi eliris meze de nefinita kanto, komencinta efiki ĉarme, kiel ĉio, ligita kun sopiro kaj amo, kaj eĉ en aspekto de tia belega sago, kiel tiu junulino, Molly. Mi ekkompatis min, senigitan de partopreno en tiu ĉi historio, kie mi estis ĉe ĉies mano, kiel poŝtranĉilo — oni ĝin faldis kaj kaŝis. Kaj mi, havante la pravigon, ke mi strebis al neniaj malbonaj celoj, digne ĉirkaŭiris la domon, ekvidis ĉe la mara flanko malfermitan fenestron, rekonis la desegnaĵon de la kurteno kaj eksidis sub ĝi kun la dorso al la muro, aŭdante preskaŭ ĉion, kio estis parolata en la ĉambro.
Kompreneble, mi preterlasis multon, dum mi iris, sed mi estis rekompencita per tio, kion mi aŭdis poste. Parolis, tre nerve kaj arde, Molly:
— Jes, kiam li alveturis? Sed kiaj rendevuoj?! Ni intervidiĝis nur sep fojojn, ff-i-i! Li devus tuj venigi min al si. Por kio la prokrastoj?! Pro tio oni min elgvatis kaj ĉio definitive iĝis sciata. Ĉu vi scias, tiuj pensoj, tio estas kritiko, venas, kiam mi pensas pri ĉio ĉi. Nun ankoraŭ ĉe li loĝas belulino, — do ŝi plu loĝu, kaj li ne aŭdacu min voki!
Duroc ekridis, sed malgaje.
— Li forte drinkas, Molly, — diris Duroc, — kaj drinkas tial, ke li ricevis vian finan leteron. Probable, ĝi ne lasis por li esperon. La belulino, pri kiu vi diras, estas gastino. Ŝi, kiel ni pensas, estas simple enuanta juna virino. Ŝi venis el Hindio kun sia frato kaj kamarado de la frato; unu estas ĵurnalisto, la alia, ŝajne, arĥeologo. Vi scias, kio estas la palaco de Hanuver. Pri ĝi disvastiĝis onidiroj, kaj tiuj homoj venis por pririgardi la miraklon de arĥitekturo. Sed li lasis ilin loĝi, ĉar li ne povas esti sola — tute sola. Molly, hodiaŭ… je la dekdua horo… vi donis promeson antaŭ tri monatoj.
— Jes, kaj mi reprenis la promeson.
— Aŭskultu, — diris Arcole, — mi ofte mem ne scias, kion mi kredu. Niaj frataĉoj laboras por tiu kanajlo Lemarin. Entute ni en la familio disiĝis. Mi longe loĝis en Riolo, kie mi havis alian kompanion, jes, pli bonan, ol la kompanio de Lemarin. Nu, mi servis kaj ĉio cetera, estis ankoraŭ asistantino de ĝardenisto. Mi foriris, por ĉiam anime foriris de la Dezerto. Tion ne eblas revenigi. Kaj Molly — Molly, Dio scias, Molly, kiel ci elkreskis sur irejo kaj oni cin ne distretis! Nu, mi gardadis la knabinon, kiom mi povis… La fraĉjoj laboras — du fratoj; kiu el ili estas pli malbona, estas malfacile diri. Ja, certe, pluraj leteroj estis ŝtelitaj. Kaj ili enbatis en la kapon de la knabino, ke Hanuver al ŝi rilatas ne tre bone. Ke li havas amoratinojn, ke oni lin vidis tie kaj tie en malĉastaj lokoj. Necesas scii afliktiĝon, en kiun ŝi trafas, kiam aŭdas tiajn aferojn!
— Lemarin? — diris Duroc. — Molly, kiu estas Lemarin?
— Kanajlo! Mi malamas lin!
— Kredu min, kvankam estas hontinde konfesi tion, — daŭrigis Arcole, — ke Lemarin havas komunajn aferojn kun niaj fraĉjoj. Lemarin estas huligano, la minaco de la Dezerto. Al li plaĉas mia fratino, kaj li frenezas, plie pro memamo kaj avido. Estu certa, Lemarin venos hodiaŭ ĉi tien, se vi estis ĉe la frato. Ĉio estiĝis aĉe, plej malbone. Jen nia familio. La patro estas en prizono pro bonaj aferoj, unu frato same estas en prizono, kaj la alia atendas, kiam oni lin enprizonigos. Hanuver antaŭ kvar jaroj lasis monon, — nur mi sciis, krom ŝi, ĉe kiu ĝi estas; ja tio estas ŝia parto, kiun ŝi konsentis preni, — sed, por almenaŭ iel uzi ĝin, necesis ĉiam elpensadi pretekstojn — veturojn en Riolon, — jen al la onklino, jen al miaj amikinoj kaj tiel plu. Antaŭ ĉies okuloj ni povis montri nenion: oni batos kaj forprenos. Kaj nun. Hanuver venis kaj lin oni vidis kun Molly, komencis gvati ŝin, interkaptis leteron. Ŝi estas eksplodema. Al unu vorto, kiu estis tiam dirita al ŝi, ŝi respondis, kiel ŝi tion scipovas. «Mi amas, jes, kaj iru al diablo!» Ĝuste tiam ili ekvidis profiton. La frato stulte malkovris al mi siajn intencojn, esperante partoprenigi min fordoni la knabinon al Lemarin, por ke li timigu ŝin, obeigu al si, kaj poste — al Hanuver, kaj tiradi monon, multan monon, kiel de sklavino. Edzino devis priŝteladi sian edzon por kromviro. Mi ĉion rakontis al Molly. Ŝi estas malfacile fleksebla, sed la akiraĵo estis loga. Lemarin rekte deklaris, ke li murdos Hanuver-on okaze de geedziĝo. Tiam komenciĝis koto — klaĉoj, kaj minacoj, kaj mokoj, kaj riproĉoj, kaj mi devis kun batalo preni Molly-n al mi, kiam mi ricevis laboron en tiu ĉi gastejo, laboron de intendantino. Estu certa, Lemarin venos hodiaŭ ĉi tien, se vi estis ĉe la frato. Unuvorte, li estas idolo de stultulinoj. Liaj kunuloj imitas lin en sinteno kaj vestoj. Komunaj aferoj kun la fraĉjoj. Malbonaj estas tiuj aferoj! Ni eĉ ne scias ĝuste, kiaj aferoj… sed se Lemarin trafos en prizonon, tiam ankaŭ nia familio malpligrandiĝos je la restinta fraĉjo. Molly, ne ploru! Al mi estas tiel honte, tiel malfacile rakonti al vi ĉion ĉi! Donu al mi la tukon. Bagateloj, ne atentu. Tio tuj ĉesos.
— Sed tio estas tre malgaja, — ĉio, kion vi rakontas, — diris Duroc. — Tamen mi sen vi ne revenos, Molly, ĉar ĝuste pro tio mi venis ĉi tien. Malrapide, tre malrapide, sed certe Hanuver estas mortanta. Li ĉirkaŭigis sian finon per ebria nebulo, per nokta vivo. Rimarku, ke per necertaj, jam tremantaj paŝoj li aliris la hodiaŭan tagon, kiel li difinis — la tagon de soleno. Kaj li ĉion faris por vi, kiel tio estis en viaj revoj, sur la bordo. Ĉion ĉi mi scias kaj ĉio tre ĉagrenas min, ĉar mi amas tiun homon.
— Kaj mi — ĉu mi ne amas lin?! — arde diris la junulino. — Diru «Hanuver» kaj almetu la manon al mia koro! Tie estas amo! Nura amo! Almetu! Nu — ĉu vi aŭdas? Tie sonas — «jes», ĉiam «jes»! Sed mi diras «ne»!
Ĉe la penso, ke Duroc almetas la manon al ŝia brusto, al mi mem forte ekbatis la koro. La tuta historio, kies apartajn erojn mi iom post iom estis ekscianta, kvazaŭ estis kunmetiĝanta antaŭ miaj okuloj el matena brilo kaj noktaj maltrankviloj, sen fino kaj komenco, per unu malklara sceno. Poste mi ekkonis virinojn kaj komprenis, ke junulino, aĝa dek sep jarojn, same bone komprenas cirkonstancojn, homajn agojn, kiel ĉevalo — aritmetikon. Sed nun mi pensis, ke se ŝi tiel forte kontraŭas kaj afliktiĝas, do, probable, ŝi pravas.
Duroc diris ion, kion mi ne distingis. Sed vortoj de Molly ĉiuj estis klare aŭdeblaj, kvazaŭ ŝi estis elĵetanta ilin en la fenestron kaj ili faladis apud mi.
— … jen kiel ĉio estiĝis malfeliĉe. Mi lin, kiam li forveturis, dum du jaroj ne amis, sed nur rememoradis tre varme. Poste mi ree komencis ami, kiam ricevis leteron, poste multajn leterojn. Kiaj tio estis bonaj leteroj! Poste — donacon, kiun oni devas, vi scias, konservi tiel, ke oni ne vidu — tiajn perlojn…