Mi ekstaris, esperante enrigardi internen kaj ekvidi, kion ŝi tie montras, kiam mi estis ŝokita de neatendita alirado al mi de Estamp. Li estis trenanta sin de la bordoj de la kabo, varmegiĝinta pro la irado, viŝante ŝviton per tuko, kaj, ekvidinte min, jam el malproksime balancis la kapon, malfortiĝinte; mi aliris lin, ne tre kontenta, ĉar mi perdis, — ho, kiom mi perdis da emociaj vortoj kaj da donacoj! — ĉesis mia nevidebla partopreno en la historio de Molly.
— Vi estas kanajloj! — diris Estamp. — Vi lasis min fiŝkapti. Kie estas Duroc?
— Kiel vi trovis nin? — demandis mi.
— Tio estas ne cia afero. Kie estas Duroc?
— Li estas tie! — Mi glutis la ofendon, ĉar mi estis senarmigita de lia indigna vizaĝo. — Tie ili estas, triope: li, Molly kaj ŝia fratino.
— Konduku!
— Aŭskultu, — kontraŭdiris mi sen deziro, — vi povas dueldefii min, se miaj vortoj estos por vi ofendaj, sed, sciu, nun tie estas la kulmino. Molly ploras, kaj Duroc ŝin persvadas.
— A ha, — diris li, rigardante al mi kun iom post iom riveliĝanta rideto. — Jam subaŭskultis! Ĉu ci pensas, ke mi ne vidas, ke kavoj de ciaj botoj iras rekte de la fenestro? He, Sandy, ŝipestro Sandy, cin oni devus nomi ne «Mi ĉion scias», sed «Mi ĉion aŭdas!».
Konsciante, ke li pravas, — mi povis nur ruĝiĝi.
— Mi ne komprenas, kiel tio okazis, — daŭrigis Estamp, — ke dum unu diurno ni tiel firme trafis en ciajn manegojn?! Nu, nu, mi ŝercis. Konduku, ŝipestro! Kaj tiu Molly — ĉu ŝi estas beleta?
— Ŝi… — diris mi. — Vi mem vidos.
— Tiele! Hanuver ne estas stulta.
Mi ekiris al nia pordo, kaj Estamp frapis. La pordon malfermis Arcole.
Molly abrupte ekstaris, haste viŝante la okulojn. Ankaŭ Duroc ekstaris.
— Kiel? — diris li. — Ĉu vi estas ĉi tie?
— Tio estas porkaĵo viaflanke, — komencis Estamp, riverencante al la sinjorinoj kaj nur pretere ĵetinte rigardon al Molly, sed tuj ridetis, kun kavetoj sur la vangoj, kaj komencis paroli tre serioze kaj afable, kiel vera homo. Li nomis sin, esprimis bedaŭron, ke li malhelpis interparoli, kaj klarigis, kiel li trovis nin.
— La samaj sovaĝuloj, — diris li, — kiuj timigis vin sur la bordo, kontraŭ kelkaj oraj moneroj tre volonte vendis al mi necesajn informojn. Certe, mi estis kolera, enuis kaj ekkonversaciis kun ili: ĉi tie, evidente, ĉiuj konas ĉiujn aŭ almenaŭ ion scias, kaj tial via adreso, Molly, estis sciigita al mi en plej ekzakta maniero. Mi petas vin ne maltrankviliĝi, — aldonis Estamp, vidante, ke la junulino ruĝiĝis, — mi faris tion kiel delikata diplomato. Ĉu ekiris nia afero, Duroc?
Duroc estis tre emociita. Molly tuta tremis pro ekscitiĝo, ŝia fratino estis ridetanta streĉe, penante per artefarite trankvila esprimo de la vizaĝo enporti ombron de paco en la ardan interflugadon de vortoj, tuŝintan, evidente, ĉion plej gravan en la vivo de Molly.
Duroc diris:
— Mi diras al ŝi, Estamp, ke, se la amo estas granda, ĉio devas eksilenti, ĉiuj aliaj konsideroj. Aliuloj juĝu pri niaj agoj kiel ili deziras, se ekzistas tiu ĉi eterna pravigo. Nek la diferenco de la statoj, nek la riĉo staru sur la vojo kaj malhelpu. Necesas kredi al tiu, kiun vi amas, — diris li, — ne ekzistas pli alta pruvo de amo. Homo ofte ne rimarkas, kiel per siaj agoj li faras impreson, malfavoran por si, dum li deziras fari nenion malbonan. Kio koncernas vin, Molly, do vi estas sub malutila kaj forta sugesto de la homoj, al kiuj vi kredus en nenio alia. Ili sukcesis aranĝi tiel, ke la simpla afero de via kuniĝo kun Hanuver iĝis afero komplika, malklara, abunda de malagrablaj konsekvencoj. Ĉu Lemarin ne diris, ke li murdos lin? Vi mem tion diris. Troviĝante en la rondo de mornaj impresoj, vi opinias koŝmaron realo. Multe helpis tie ankaŭ tio, ke ĉio komenciĝis de la ora ĉeno. Vi vidis en tio la komencon de fatalo kaj timas la finon, montriĝantan al vi, en via subpremita animstato, kiel terura obskuro. Sur vian amon ekkuŝis malpura mano, kaj vi timas, ke tiu malpuro farbos per si ĉion. Vi estas tre juna, Molly, kaj al homo juna, kiel vi, iufoje sufiĉas fantomo, kreita de li mem, por decidi la aferon al ajna flanko, kaj poste estas pli facile morti, ol agnoski la eraron.
La junulino komencis aŭskulti lin kun pala vizaĝo, poste ruĝiĝis kaj trasidis tiel, tute ruĝa, ĝis la fino.
— Mi ne scias, pro kio li amas min, — diris ŝi. — Ho, parolu, parolu plu! Vi tiel bone parolas! Min necesas premi, moligi, tiam ĉio pasos. Mi jam ne timas. Mi kredas al vi! Sed parolu, mi petas!
Tiam Duroc komencis transdoni forton de sia animo al tiu timigita, impetema, ofendiĝema kaj subpremita junulino.
Mi aŭskultis — kaj ĉiun lian vorton memorfiksadis por ĉiam, sed mi ne rakontu ĉion, ĉar alie ĉe la sunsubiro de la vivo mi denove klare rememoros tiun horon kaj, probable, komenciĝos migreno.
— Eĉ se vi portos al li malfeliĉon, kiel vi certas, — timu nenion, eĉ la malfeliĉon, ĉar tio estos via komuna malfeliĉo, kaj tiu malfeliĉo estas amo.
— Li pravas, Molly, — diris Estamp, — milfoje pravas. Duroc havas oran koron!
— Molly, ne obstinu plu, — diris Arcole, — cin atendas feliĉo!
Molly kvazaŭ rekonsciiĝis. En ŝiaj okuloj ekludis lumo, ŝi ekstaris, frotis la frunton, ekploris, per la fingroj ŝirmante la vizaĝon, sed baldaŭ svingis la manon kaj komencis ridi.
— Jen mi faciliĝis, — diris ŝi, purigante la nazon. — Ho, kio estas tio?! F-fu-u-u, kvazaŭ la suno leviĝis! Kia obsedo tio estis? Kia obskuro! Mi eĉ ne komprenas nun. Ni veturu tuj! Arcole, ci min komprenu! Mi nenion komprenis, kaj subite — klara vido.
— Bone, bone, ne maltrankvilu, — respondis la fratino. — Ĉu ci prepariĝos?
— Mi tuj prepariĝos! — Ŝi ĉirkaŭrigardis, ĵetis sin al la kofro kaj komencis elprenadi el ĝi pecojn de diversaj ŝtofoj, puntojn, ŝtrumpojn kaj ligitajn pakojn; ne pasis eĉ minuto, kiam ĉirkaŭ ŝi kuŝis amaso da aĵoj. — Mi ankoraŭ nenion kudris! — diris ŝi malfeliĉe. — En kio mi veturos?
Estamp komencis certigi, ke ŝia robo tre konvenas al ŝi kaj ke tiel estas bone. Ne tre kontenta, ŝi malserene trairis preter ni, serĉante ion, sed kiam oni alportis al ŝi spegulon, ŝi gajiĝis kaj paciĝis. Tiutempe Arcole estis trankvile volvanta kaj pakanta ĉion, kio estis disĵetita. Molly, penseme rigardinte al ŝi, mem levis la aĵojn kaj brakumis senvorte la fratinon.
X
— Mi scias… — diris voĉo trans la fenestro; paŝoj de kelkaj homoj, malproksimiĝante, estis ĉirkaŭirantaj la angulon.
— Nur ne estu ili, — diris Arcole, subite paliĝinte kaj ĵetante sin al la pordo. Molly, mordante la lipojn, rigardis al ŝi kaj al ni. Rigardo de Estamp al Duroc kaŭzis ties respondon: «Ne gravas, ni estas triope». Tuj kiam li diris, al la pordo oni batis per pugno, — mi, estinta la plej proksima al ĝi, malfermis kaj ekvidis junan homon de negranda alto, en danda somera kostumo. Li estis larĝŝultra, kun pala, plata, eĉ maldika vizaĝo, sed esprimo de absurda supereco en la maldikaj lipoj sub la nigraj lipharetoj kaj en la akraj nigraj okuloj estis neordinare kriema. Post li iris Warren kaj tria homo — dika, en malpura bluzo, kun skarpo ĉirkaŭ la kolo. Li laŭte anhelis, rigardis, elstariginte la okulojn, kaj kiam li eniris, li ŝovis la manojn en la pantalonajn poŝojn, kaj ekstaris, kiel fosto.
Ni ĉiuj plu sidis, krom Arcole, kiu aliris al Molly. Ekstarinte apud ŝi, ŝi ĵetis al Duroc desperan petegantan rigardon.
La novaj venintoj estis rimarkeble ebriaj. Eĉ per unu rigardo, per unu vizaĝa movo ili ne montris, ke, krom la virinoj, ĉeestas ankoraŭ ni; ili eĉ ne rigardis al ni, kvazaŭ ni ĉi tie tute ne ekzistis. Kompreneble, tio estis farita intence.