Выбрать главу

XII

Kiam mi eniris, Duroc estis finanta sian parolon. Mi ne memoras, kion li diris en mia ĉeesto. Poste li ekstaris kaj responde al multaj silentaj kapjesoj de Pope etendis al tiu la manon. La manpremon akompanis firmaj ridetoj de ambaŭ flankoj.

— Laŭ tradicio mi lasu al la heroo la lokon kaj la kompanion, — diris al mi Duroc, — nun, Sandy, sciigu Pope-on pri ĉiuj dramaj momentoj. Vi povas fidi lin, — turnis li sin al Pope, — tiu kna… homo estas vera trezoro en tiaj situacioj. Adiaŭ! Oni min atendas.

Mi tre deziris demandi, kie estas Molly kaj kiam revenis Duroc, ĉar kvankam el tio nenio sekvis, sed mi pro mia naturo estas sciavida en ĉio. Tamen al kio mi kuraĝus sub malfermita ĉielo, al tio mi ne kuraĝis ĉi tie, pro sinĝena sento de fremdulo inter altaj plafonoj kaj belegaj aĵoj, kiuj havas econ forpremi nekutimulon en ties spiritan konkon.

Tamen mi esperis multon ekscii de Pope.

— Vi laciĝis kaj, probable, estas malsata, ĉu? — diris Pope. — Tiuokaze invitu min al vi, kaj mi kun vi matenmanĝos. Jam estas la dua horo.

— Jes, mi invitas vin, — diris mi, iom rompante la kapon, per kio mi povas regali lin, kaj ne sciante, kiel mi aranĝu tion, sed ne dezirante cedi al iu ajn kaj en tono, kaj en decidemo. — Vere, ni iru, voru, kion oni donos.

— Bonege, ni voru, — ripetis li kun neimitebla intonacio de rara fremdlingva vorto, — sed ĉu vi ne forgesis, kie estas via ĉambro?

Mi memoris kaj kondukis lin en la koridoron, en la duan pordon maldekstren. Ĉi tie, por mia admiro, ripetiĝis la samo, kiel ĉe Duroc: tirinte la ŝnuron, pendintan ĉe la muro, flanke de la tablo, ni ekvidis, kiel en la trumo inter fenestroj defalis metala tabulo kaj kun la aperturo samniveliĝis nikela ebeno, sur kiu estis vino, manĝilaro kaj tagmanĝo. Ĝi konsistis el viandaĵoj, fruktoj kaj kafo. Por kuraĝo mi eltrinkis plenan glason da vino, kaj, tiamaniere liberiĝinte de sinĝenemo, komencis manĝi, estante preskaŭ ebria.

Pope manĝis malmulte kaj malrapide, sed iomete drinkis la vinon.

— La hodiaŭa tago, — diris li, — estas plena de eventoj, kvankam ĉio plej grava restas ankoraŭ en la estonteco. Do, vi diris, ke okazis batalo?

Mi tion ne diris, kaj diris, ke mi ne diris.

— Nu, do vi diros, — prononcis li kun ĉarma rideto. — Estas kruele teni min en tia malpacienco.

Nun la okazintaĵo ŝajnis al mi ne sufiĉe mirinda, kaj mi prenis la plej altan tonon.

— Post la elboatiĝo sur la bordo ekis tranĉilbatalo, — diris mi kaj disvolvis tiun memfaritan tekston per saltoj, kurado kaj muĝado, sed neniun murdis. Poste mi diris: — Kiam venis Warren kaj liaj amikoj, mi faris tri pafojn, vundinte unu kanajlon… — Tiu vojo evidentiĝis glita, loga; sentante, probable, pro la vino, ke mi kaj Pope kvazaŭ ŝraŭbe rivoluas ĉirkaŭ la ĉambro, mi prenis la plej impresan aferon el la matena epopeo:

— Bone, Molly, — diris mi, — ni aranĝu tiel, ke mi surmetu vian robon kaj trompu la malamikojn, kaj vi min kisos pro tio. Kaj jen…

— Sandy, ne plu drinku la vinon, mi petas, — milde interrompis Pope. — Vi rakontos al mi poste, kiel ĉio ĉi okazis tie, des pli, ke Duroc, ĝenerale, jam rakontis.

Mi ekstaris, ŝovis la manojn en la poŝojn kaj komencis ridi. Min superverŝis feliĉego. Mi sentis min Duroc kaj Hanuver. Mi elprenis la revolveron kaj penis celigi ĝin al la globeto de la lito. Pope prenis mian manon kaj sidigis min, dirinte:

— Trinku kafon, kaj eĉ pli bone, ekfumu.

Mi eksentis en la buŝo cigaredon, kaj antaŭ la nazo ekvidis tason kaj komencis avide trinki nigran kafon. Post kvar tasoj la ŝraŭba kanelo ĉirkaŭ la ĉambro ĉesis tiri min, en la kapo estiĝis malklare kaj stulte.

— Ĉu vi fartas pli bone, mi esperas?

— Tre bone, — diris mi, — kaj, ju pli frue vi ekparolos pri la afero, des pli bone mi fartos.

— Ne, bonvolu trinki ankoraŭ unu tason.

Mi obeis lin kaj, finfine, eksentis min firme sidanta sur la seĝo.

— Aŭskultu, Sandy, kaj aŭskultu atente. Mi esperas, nun vi bone fartas?

Mi estis ege ekscitita, sed la racio kaj la kompreno revenis.

— Mi fartas pli bone, — diris mi per mia ordinara tono, — mi fartas preskaŭ bone.

— Se preskaŭ, sekve, la sinregado ĉeestas, — rimarkis Pope. — Mi teruriĝis, kiam vi verŝis al vi tutan kuvon da tiu vino, sed mi nenion diris, ĉar mi ankoraŭ ne vidis vin en lukto kun drinkaĵoj. Ĉu vi scias, kiom da jaroj aĝas tiu vino? Kvardek ok, dum vi traktis ĝin, kiel akvon. Nu, Sandy, nun mi malkovrados al vi sekretojn.

— Parolu, kiel al vi mem!

— Mi ne atendis de vi alian respondon. Diru al mi… — Pope malfleksiĝis al la seĝa dorso kaj ĵetis atentan rigardon al mi. — Jes, diru jenon: ĉu vi scipovas grimpi laŭ arbo?

— La afero estas nekomplika, — respondis mi, — mi scipovas kaj grimpi laŭ ĝi, kaj haki arbon, kiel vi deziras. Mi povas eĉ malleviĝi laŭ arbo kun la kapo malsupren. Kaj ĉu vi?

— Ho, ne, — sinĝeneme ridetis Pope, — mi, bedaŭrinde, estas sufiĉe malforta fizike. Ne, mi povas nur envii vin.

Mi jam donis multajn pruvojn de mia fideleco, kaj estus malafable teni sekrete de mi la ĝeneralan staton de la afero, se necesis scipovo grimpi laŭ arbo; pro tiuj konsideroj Pope, — kiel mi pensas, — rakontis multajn cirkonstancojn. Do, mi eksciis, ke antaŭhieraŭ matene estis dissenditaj telegramoj kaj leteroj kun invitoj al la hodiaŭa festo, kaj kunvenos granda kompanio.

— Vi povas, certe, diveni la kaŭzojn, — diris Pope, — se vi atentos, ke Hanuver ĉiam plenumas siajn promesojn. Ĉio estis aranĝita por Molly; li pensas, ke ŝi ne estos, tamen ne opinias sin havi rajton agnoski tion, antaŭ ol la horloĝo batos la dek duan de nokto. Do, ĉu vi divenas, ke estas preparita surprizo?

— Ho, jes, — respondis mi, — mi divenas. Diru, mi petas, kie nun estas tiu ĉi junulino?

Li ŝajnigis, ke ne aŭdis la demandon, kaj mi ĵuris al mi ne demandi pri tiu afero, se ĝi tiel klare vokas silenton. Poste Pope transiris al suspektoj pri Thomson kaj Galway.

— Mi observas ilin dum du semajnoj, — diris Pope, — kaj, mi devas diri, mi havas analizeman menson, danke al kio mi determinis la stilon de tiuj homoj. Sed mi estis koncedanta, ke mi eraras. Tial, urĝe vokinte per telegramo Duroc-on kaj Estamp-on, mi tamen estis ne tute certa pri ĝusteco de miaj suspektoj. Nun la afero estas klara. Ĉio estis kaj estas aranĝata sekrete. Hodiaŭ, kiam vi estis en la ekspedicio, mi pasis preter akvario, kiun vi ankoraŭ ne vidis, kaj trovis tie niajn gastojn, ĉiujn tri. La pordo al la vitra koridoro estis duonmalfermita, kaj en tiu parto de la domo entute preskaŭ neniam estas homoj, tial mi venis nerimarkita. Thomson sidis sur kanapeto, balancante la piedon; Dige kaj Galway staris ĉe unu el la vitrinoj. Iliaj manoj estis mallevitaj kaj interplektitaj per la fingroj. Mi depaŝis. Tiam Galway kliniĝis kaj kisis Dige-n en la kolon.

— A ha! — ekkriis mi. — Nun mi ĉion komprenas. Do, li ne estas ŝia frato?!

— Vi vidas, — daŭrigis Pope, kaj lia mano, kuŝinta sur la tablo, komencis nerve tremi. Mia mano same kuŝis sur la tablo kaj same ektremis, kiel la mano de Pope. Li kliniĝis kaj, larĝe malferminte la okulojn, prononcis: — Ĉu vi komprenas? Mi ĵuras, ke Galway estas ŝia amoranto, kaj ni eĉ ne scias, per kio riskas Hanuver, trafinte en tian kompanion. Vi vidis la oran ĉenon kaj aŭdis, kio estis dirata tiam! Kion ni faru?