— Tre simple, — diris mi. — Senprokraste denuncu al Hanuver, kaj li sendu ilin for en dek minutoj!
— Komence mi ĝuste tiel pensis, sed, pripensinte tion kun Duroc, mi venis al jena konkludo: Hanuver al mi tutsimple ne kredos, ne dirante eĉ pri la tuta tikleco de tia sciigo.
— Kiel li povas ne kredi, se vi tion vidis!
— Nun mi jam ne scias, ĉu mi vidis, — diris Pope, — tio estas, ĉu mi vidis tiel, kiel tio estis. Ja tio estas terure serioza afero. Sed sufiĉas tio, ke Hanuver povas pridubi mian vidon. Kaj tiam — kio? Aŭ mi imagas, ke mi mem rigardas al Dige per la okuloj kaj per la malordigita animo de Hanuver, — do, ĉu vi pensas, ke mi definitive kaj subite ekkredos la historion kun la kiso?
— Tio estas vero, — diris mi, kompreninte ĉiujn liajn argumentojn. — Nu, bone, mi aŭskultas vin.
Pope daŭrigis:
— Do, ni devas certiĝi. Se la suspekto konfirmiĝos, — kaj mi pensas, ke tiuj tri homoj apartenas al la supera klaso de la malhela mondo, — tiam nia plano — tia plano ekzistas — disvolviĝos ekzakte je la dekdua de nokto. Se tamen montriĝos nenio suspektinda, la plano estos alia.
— Mi vin helpos tiuokaze, — diris mi. — Mi estas via. Sed vi, ŝajne, diris ion pri arbo.
— Kaj jen la arbo, jen ni venis al ĝi. Sed tion necesas fari, kiam malheliĝos.
Li diris, ke ĉe unu flanko de la fasado kreskas tre alta kverko, kies pinto leviĝas super la tria etaĝo. En la tria etaĝo, kontraŭ la kverko, situas fenestroj de la ĉambroj, okupataj de Galway, maldekstre kaj dekstre de ĝi, en la sama etaĝo, lokiĝas Thomson kaj Dige. Do, mi interkonsentis kun Pope, ke mi surgrimpos tiun arbon post la oka, kiam ĉiuj disiros por prepariĝi al la festo, kaj tiam mi uzos la talentojn, kiujn mi tiel brile aplikis sub la fenestro de Molly.
Post tio Pope rakontis pri la apero de Dige en la domo. Elirinte en la akceptejon post raporto pri sinjorino, veninta el malproksime kaj deziranta tuj vidi lin, Hanuver venis, atendante aŭdi knaran voĉon de kvardekjara filantropino kun fortaj gestoj kaj lancete brilanta lorneto, sed anstataŭe renkontis la tentan Dige-n. Tra ŝia sinĝenemo lumis deziro defendi la ekstravagancon per tuta vervo de la dudek du jaroj, pli forta, ol prikalkulita koketeco, — miksaĵo de malkuraĝo kaj fervoro, de defio kaj tuja ekploro. Ŝi klarigis, ke onidiroj pri la elstara domo atingis Benareson kaj malhelpas al ŝi dormi. Kaj ŝi ne dormos, ĝis ekvidos ĉion. La vivo perdis por ŝi valoron post tiu tago, kiam ŝi eksciis, ke ekzistas domo kun malaperantaj muroj kaj aliaj kaprompaj sekretoj. Ŝi estas riĉa kaj travojaĝis la tutan terglobon, sed tian kukon ŝi ankoraŭ ne gustumis.
Dige-n akompanis la frato, Galway, kies vizaĝo dum tiu tirado esprimis peton ne malaprobi la junan vivon, postulantan obeon al ĉiu sia kaprico. Eĉ definitiva cinikulo ridetus, pririgardante la ĉarman vizaĝon kun fabelo en la okuloj, brilantaj al ĉiuj kaj ĉie. Memkompreneble, ŝi iĝis nun mezepoka princino, falanta pro lacego ĉe la pordego de sorĉa kastelo. Monaton antaŭ tio Hanuver ricevis la decidan leteron de Molly, en kiu ŝi sciigis, ke ŝi forveturas por ĉiam, ne doninte adreson, sed li provizore jam laciĝis malfeliĉi — malfeliĉo, same kiel feliĉa humoro, venadas onde. Tial ĉio odoranta per freŝa roso povis atingi la maldekstran flankon de lia brusto. Li kaj Galway komencis ridi. «Ĝuste post dudek unu tagoj, — diris Hanuver, — via deziro plenumiĝos, tiu dato estis difinita ne de mi, sed mi plenumas ĝin. En tio vi cedu al mi, des pli, ke estas, kion pririgardi». Li lasis ilin gasti; tiel komenciĝis. Baldaŭ venis Thomson, la amiko de Galway, al kiu oni same donis ejon. Nenio vokis specialajn pensojn, ĝis el apartaj vortoj, rigardoj — nekaptebla, sed suspektinda psika emanado de ĉiuj tri personoj — al Pope kreiĝis certeco, ke necesas urĝe voki Duroc-on kaj Estamp-on.
Tiamaniere, en la bazon de la sceno de la akcepto de Dige fare de Hanuver estis metita la karaktero de Hanuver — liaj gustoj, imagoj pri renkontiĝoj kaj okazoj; parolante kun Dige, li aŭdis sin mem, esprimitan per bonega ludo.
Mi ekflaris tian densan fumon, kiel en la batalo de Nelson kontraŭ la hispana floto, kaj mi diris per terura voĉo:
— Kiel sciuro aŭ serpento! Pope, permesu premi vian manon kaj sciu, ke Sandy, kvankam li, eble, estas pli juna ol vi, bonege plenumos eĉ pli komplikan taskon!
Ŝajnis, emocioj de tiu ĉi tago ne havos finon. Tuj kiam mi, firmigante miajn vortojn, batis per la pugno la tablon, al la pordo oni frapis kaj la enirinta servisto deklaris, ke min postulas Hanuver.
— Ĉu min? — malkuraĝiĝinte, demandis mi.
— Sandy-n. Ĉu vi estas Sandy?
— Li estas Sandy, — diris Pope, — kaj mi iras kun li.
XIII
Ni pasis tra blindigaj radioj la halon, laŭ kiu mi hieraŭ sekvis Pope-on en la bibliotekon, kaj trovis Hanuver-on en galerio de pentraĵoj. Kun li estis Duroc, li diagonale paŝadis de la tablo al fenestro kaj reen. Hanuver sidis, metinte la mentonon en la manojn, kunmetitajn sur la tablo, kaj estis penseme observanta, kiel paŝadas Duroc. Du blankaj statuoj en la fino de la galerio kaj hela lumo de la fenestroj el tutecaj vitroj, atingantaj la pargeton mem, donis al la grandega ejo malfermitan kaj gajan karakteron.
Kiam ni eniris, Hanuver levis la kapon kaj balancis ĝin. Ĵetinte rigardon al Duroc, kiu respondis al mi per atenta rigardo de komprenebla averto, mi aliris al Hanuver. Li almontris seĝon, mi eksidis, kaj Pope plu staris, nervoze movante la fingrojn sur la mentono.
— Saluton, Sandy, — diris Hanuver. — Kiel al ci plaĉas ĉi tie? Ĉu oni bone cin instalis?
— Ho, jes! — diris mi. — Mi ĝis nun ne povas rekonsciiĝi.
— Ĉu tiel?! — penseme prononcis li kaj eksilentis. Poste, ĵetinte distritan rigardon al mi, li aldonis kun rideto: — Ci estis vokita de mi por jeno. Mi kaj mia amiko Duroc, kiu rakontas pri ci en alta tono, decidis aranĝi cian sorton. Elektu, se ci deziras, ne nun, sed strikte pripensinte: kio ci deziras esti. Ci povas nomi ajnan profesion. Sed nur ne estu fama ŝakisto, kiu, ricevinte nokte telegramon, iris matene al turniro en Liss-on kaj gajnis kvin el ses de Capablanca[17] mem. En alia okazo ci kutimiĝos forlasadi ciajn amikojn en malfacilaj minutoj de ilia vivo por bati per la kuriero la frunton de la reĝo.
— Unu el tiuj partioj, — rimarkis Duroc, — mi nomis la partio de Hanuver kaj, imagu, gajnis ĝin nur per kvar movoj.
— Ĉiuokaze, Sandy malaprobas vin en profundo de sia koro, — diris Hanuver, — ja estas tiel, Sandy?
— Pardonu, — respondis mi, — pro tio, ke mi nenion komprenas en tiu afero.
— Nu, do parolu pri ciaj deziroj!
— Mi estas maristo, — diris mi, — tio estas, mi ekiris laŭ tiu vojo. Se vi faros min ŝipestro, mi nenion plian, ŝajne, bezonas, ĉar ĉion ceteran mi akiros mem.
— Bonege. Ni sendos cin en la admiralejan lernejon.
Mi sidis, admirante kaj ridetante.
— Ĉu mi nun foriru? — demandis mi.
— Ho, ne. Se ci estas amiko de Duroc, do, sekve, ankaŭ de mi, kaj tial mi aligas cin al nia plano. Ni ĉiuj iros rigardi ion en tiu ĉi domaĉo. Por ci, kun cia vigla menso, tio povas doni utilon. Dume, se ci deziras, sidu aŭ spektu la pentraĵojn. Pope, kiu venis hodiaŭ?
Mi ekstaris kaj deiris. Mi estis dissekcita je tri partoj: unu parto rigardis al pentraĵo, montranta amason da belulinoj en tunikoj apud kolonoj, en rozoj, sur fono de mara foro, la alia parto vidis min mem sur tiu ĉi pentraĵo, en plena ŝipestra uniformo, krieganta al la belulinoj: «Maldekstran halson! Streĉu la ĉefvelon, refojn kaj brasojn!» — kaj la tria, pro la naturo de la orelo, estis aŭskultanta la konversacion.
Mi ne povas esprimi, kiel efikas tia alparolo de la homo, kiu per unu turno de la lango ordonas al la sorto transporti Sandy-n el neekzisto en ŝipestron. De miaj piedoj mem ĝis la verto estis leviĝanta nerva varmo. Kiam mi komencadis pensi pri la ŝanĝo de la vivo, tuj tiujn pensojn interrompadis la pentraĵoj, la galerio, Hanuver, Molly kaj ĉio, kion mi spertis ĉi tie, kaj al mi ŝajnis, ke mi tuj ekflugos.
17
José Raúl Capablanca y Graupera (1888–1942), kuba ŝakisto, la tria ŝaka ĉampiono de la mondo, unu el la plej fortaj ŝakistoj de la mondo en la 1910–1930-aj jaroj