Tiutempe Hanuver estis mallaŭte diranta al Duroc:
— Al vi tio ne ŝajnos stranga. Molly estis la sola junulino, kiun mi amis. Ne pro io, — kvankam estis «pro kio», sed laŭ tiu magneta linio, pri kiu ni ĉiuj nenion scias. Nun ĉio fordoloriĝis en mi kaj jam estas kvazaŭ ne doloro, sed bruliganta obtuzo.
— Virinoj estas divenemaj, — diris Duroc, — kaj Dige, verŝajne, estas sagaca kaj saĝa.
— Dige… — Hanuver por momento fermis la okulojn. — Tutegale Dige estas pli bona, ol aliaj, ŝi, eble, estas tute bona, sed mi nun malbone vidas homojn. Mi estas interne laca. Ŝi al mi plaĉas.
— Tiom juna, kaj jam vidvino, — diris Duroc. — Kiu estis la edzo?
— Ŝia edzo estis konsulo, en kolonio, en kiu — mi ne memoras.
— La frato tre similas al la fratino, — rimarkis Duroc, — mi parolas pri Galway.
— Male, li tute ne similas!
Duroc eksilentis.
— Mi scias, li ne plaĉas al vi, — diris Hanuver, — sed li estas tre amuza, kiam havas bonan humoron. Lia gaja humura kolero rememorigas hundleonon.
— Kion? Mi ne vidis tiajn leonojn.
— Pudelon, — diris Hanuver, gajiĝinte, — frizitan pudelon! Finfine ni kuniĝis! — ekkriis li, direktante sin al la pordo, el kiu estis enirantaj Dige, Thomson kaj Galway.
Mi, la atestanto de la sceno ĉe la ora ĉeno, havis okazon vidi nun Dige-n en fermita aspekto de juna sinjorino, kies rilaton al la gastiganto determinis nur ŝia stato de ĉarma gastino. Ŝi iris kun rideto, balancante la kapon kaj babilante. Thomson ĵetis rigardon super la okulvitroj; grandega afableco disrampis sur lia larĝa, muskola vizaĝo; Galway iris, abrupte movante la ŝultrojn kaj la vangon.
— Mi atendis renkonti grandan kompanion, — diris Dige. — La ĉambristino nombris kaj kredigas, ke matene venis ĉirkaŭ dudek homoj.
— Dudek sep, — intermetis Pope, kiun mi nun ne rekonis. Li tenis sin lerte, respekte kaj estis familiara por ĉiuj, dum mi — mi estis fremda kaj staris, malafable gapante.
— Dankon, mi diros al Micheletta, — malvarme respondis Dige, — ke ŝi eraris.
Nun mi vidis, ke ŝi ne ŝatas ankaŭ Duroc-on. Mi rimarkis tion laŭ ŝia orelo. Ne ridu! La rando de la petale malgranda orelo estis direktita al Duroc kun malŝata akreco.
— Kiu do vizitis vin? — daŭrigis Dige, demandante Hanuver-on. — Mi estas tre scivolema.
— Tio estos miksita kompanio, — diris Hanuver. — Ĉiuj invititoj estas vivaj homoj.
— Kompleta anaro de kadavrejo estus iom tro morna por festo, — deklaris Galway. Hanuver ridetis.
— Mi esprimis min malsukcese. Sed tamen pli bonan vorton, ol la vorto viva, mi ne povas elpensi por homo, kiu scipovas plenigi la vivon.
— Tiuokaze, ni ĉiuj estas vivaj, — deklaris Dige, — aplikante vian interpreton.
— Sed ankaŭ per si mem, — diris Thomson.
— Mi akceptos ilin vespere, — deklaris Hanuver, — kaj dume mi preferas vagi en la domo kun vi, Duroc kaj Sandy.
— Vi ŝatas maristojn, — diris Galway, ĵetante oblikvan rigardon al mi, — probable, vespere ni vidos tutan aron da ŝipestroj.
— Nia Sandy sola meritas militan floton, — diris Duroc.
— Mi vidas, ke li estas sub speciala protekto, kaj mi ne kuraĝas alproksimiĝi al li, — diris Dige, tuŝante per la ventumilo la mentonon. — Sed al mi plaĉas viaj kapricoj, kara Hanuver, pro ili eblas rememori ankaŭ vian junecon. Eble, ni vidos hodiaŭ plenaĝajn Sandy-ojn, kiuj snufas almenaŭ kun rideto.
— Mi ne apartenas al la mondumo, — diris Hanuver bonhumore, — mi estas unu el hazardaj homoj, al kiuj idiote fortunis kaj kiuj hastas konverti monon en vivon, ĉar al ili mankas la tradicio de akumulado. Mi agnoskas personan etiketon kaj malagnoskas la kastan.
— Mi estas trafita, — diris Dige, — nun estas via vico, Thomson.
— Mi evitas kaj cedas mian lokon al Galway, se li deziras.
— Ni, ĵurnalistoj, estas netrafeblaj, — diris Galway, — kiel reĝoj, kaj ni neniam preparas pikilojn malkaŝe.
— Nun ni ekiru, — diris Hanuver, — iru, aŭskultu, kion diros pri tio Xaverius[18].
— Ĉu vi havas romianon? — demandis Galway. — Kaj ĉu same vivan?
— Se li ne paneis; pasintfoje li komencis parolaĉi herezaĵojn.
— Mi nenion komprenas, — Dige tiris la ŝultron, — sed devas esti io interesega.
Ni ĉiuj eliris el la galerio kaj pasis kelkajn ĉambrojn, kie estis bele, kiel en ĝardeno el multekostaj aĵoj, se tia ĝardeno ekzistus. Pope kaj mi iris malantaŭe. Ĉe vojturno li retenis min je la mano.
— Ĉu vi memoras nian interkonsenton? La arbon vi povas ne tuŝi. Nun ĉio estas planita kaj okazos alie. Mi ĵus eksciis tion. Estas novaj konsideroj pri tiu afero.
Mi estis kontenta pri lia sciigo, komencante laciĝi de subaŭskultado, kaj kapjesis tiel fervore, ke per la mentono batis la bruston. Tiutempe Hanuver haltis ĉe pordo, dirinte: «Pope!» La junulo hastis kun ŝlosilo por malfermi la ejon. Ĉi tie mi ekvidis strangan, kiel sonĝo, aferon. Ĝi faris al mi, sed, ŝajne, ankaŭ al ĉiuj, neforgeseblan impreson: ni estis antaŭ homo-aŭtomato, ludilo, kosta je tricent mil, scipovanta paroli.
XIV
Tiu ejo, ne tre granda, estis meblita kiel gastoĉambro, kun mola tapiŝo, plene kovranta la tutan plankon. En fotelo, kun la dorso al la fenestro, kruciginte la krurojn kaj kubutapoginte sin al grandvalora tableto, sidis, klininte la kapon malantaŭen, juna homo, vestita kiel moda bildo. Li estis rigardanta antaŭ sin per la grandaj bluaj okuloj, kun memkontenta rideto sur la rozkolora vizaĝo, kontrastigita de nigraj lipharetoj. Mallonge dirante, tio estis precize manekeno el vitrino. Ni ĉiuj ekstaris kontraŭ li. Galway diris:
— Mi esperas, via Xaverius ne parolas, aliokaze, Hanuver, mi akuzos vin pri fisorĉado kaj aranĝos sensacian proceson.
— Jen novaĵoj! — aŭdiĝis akra, klare prononcanta vortojn, voĉo, kaj mi tremeris. — Sufiĉas, se vi akuzos vin mem pri malkonvena ŝerco!
— Aĥ! — diris Dige kaj enigis la kapon en la ŝultrojn. Ĉiuj estis afekciitaj. Kio koncernas Galway-on, — tiu definitive malkuraĝiĝis, mi tion vidis laŭ la senhelpa vizaĝo, kun kiu li retropaŝis malantaŭen. Eĉ Duroc, nerve subridinte, balancis la kapon.
— Ni foriru! — duonvoĉe diris Dige. — Terura afero!
— Mi esperas, Xaverius ne faros al ni ofendojn? — flustris Galway.
— Restu, mi estas nekolerema, — diris la manekeno per tia tono, kiel oni parolas kun surduloj, kaj ŝanĝis la pozon, transmetinte la kruron sur la kruron.
— Xaverius! — diris Hanuver. — Permesu, ke mi rakontu cian historion!
— Por mi estas tutegale, — respondis la pupo. — Mi estas meĥanismo.
La impreso estis aflikta kaj fabela. Hanuver estis rimarkeble ĝuanta la surprizon. Farinte paŭzon, li diris:
— Antaŭ du jaroj estis mortanta pro malsato iu Nicklas Eckus, kaj mi ricevis de li leteron kun propono aĉeti aŭtomaton, super kiu li laboris dum dek kvin jaroj. Priskribo de tiu maŝino estis farita tiel detale kaj interese, ke kun mia karaktero mi nepre devis viziti la inĝenian inventiston. Li loĝis sola. En la domaĉo, ĉe taga lumo, egale prilumanta kaj tiun ĉi senemocian vaksan vizaĝon kaj la palajn trajtojn de la nekuraceble malsana Eckus, mi faris la negocon. Mi pagis tricent mil kaj havis plezuron aŭdi teruran dialogon de la homo kun sia similaĵo. «Ci savis min!» — diris Eckus, svingante la ĉekon antaŭ la aŭtomato, kaj ricevis respondon: «Mi cin mortigis». Vere, Eckus, kies organismon detruis longaj vizioj de nuancoj de la genia meĥanismo, forpasis tre baldaŭ post kiam li riĉiĝis, kaj mi, dirinte pri tio al la aŭtomato, aŭdis tian rimarkon: «Li vendis sian vivon kontraŭ la sama malgranda prezo, kiun havas la mia!»