— Terure! — diris Duroc. — Terure! — ripetis li en forta ekscitiĝo.
— Mi konsentas. — Hanuver ĵetis rigardon al la pupo kaj demandis: — Xaverius, ĉu ci sentas ion?
Ĉiuj paliĝis ĉe tiu demando, atendante, eble, ŝokantan «jes», post kio povus estiĝi granda konsterno. La aŭtomato balancis la kapon kaj baldaŭ eldiris:
— Mi, Xaverius, nenion sentas, ĉar ci parolas kun ci mem.
— Jen respondo, merita de viva homo! — rimarkis Galway. — Kio, kio esas en tiu idolo? Kiel ĝi estis konstruita?
— Mi ne scias, — diris Hanuver, — oni al mi klarigis, ĉar mi aĉetis ankaŭ la patenton, sed mi malmulte komprenis. Principo de stenografio, radiumo, logika sistemo, ellaborita helpe de sentivaj ciferoj, — jen, ŝajne, ĉio, kio konserviĝis en mia menso. Por voki vortojn, oni devas ĉe alparolo diri «Xaverius», alie li silentas.
— Li estas memama, — diris Thomson.
— Kaj memkontenta, — aldonis Galway.
— Kaj memcentra, — resumis Dige. — Diru al li ion, Hanuver, mi timas!
— Bone. Xaverius! Kio nin atendas hodiaŭ kaj entute?
— Jen, tio nomiĝas demandi fundamente! — ekridegis Galway. La aŭtomato balancis la kapon, malfermis la buŝon, ekplaŭdis per la lipoj, kaj mi aŭdis akran, kiel knaro de fenestrokovrilo, respondon:
— Ĉu mi estas antaŭdiristo? Ĉiuj vi mortos; kaj ci, demandanta min, mortos la unua.
Ĉe tia respondo ĉiuj ĵetis sin for, kiel priverŝitaj per akvo.
— Sufiĉas, sufiĉas! — ekkriis Dige. — Li estas malafabla, tiu Xaverius, kaj mi koleras al vi, Hanuver! Tio estas nepardonebla inventaĵo.
Mi estis eliranta la lasta, forportante sur la nuko la respondon de la pupo: «Koleru al ci mem!»
— Vere, — diris Hanuver, enirinta en rimarkeble nervan staton, — iam liaj paroloj konsternas, okazas ankaŭ, ke la respondo estas maltrafa, kvankam malofte. Tiel, foje mi diris: «Hodiaŭ estas varma tago», — kaj ricevis vortojn: «Ni drinku!»
Ĉiuj estis emociitaj.
— Nu, kio, Sandy? Ĉu ci estas mirigita? — demandis Pope. Mi estis mirigita malpli, ol ĉiuj, ĉar mi ĉiam atendis plej nekredeblajn fenomenojn kaj nun konvinkiĝis, ke miaj opinioj pri la vivo konfirmiĝis en plej brila maniero. Tial mi diris:
— Ne nur tion eblas renkonti en misteraj palacoj!
Ĉiuj ekridis. Nur sola Dige rigardis al mi, kuntirinte la brovojn, kaj kvazaŭ estis demandanta: «Kial ci estas ĉi tie? Klarigu?»
Sed oni ne opiniis necese aŭ interese okupiĝi pri mi tiel, kiel hieraŭ, kaj mi modeste staris malantaŭe. Aperis proponoj iri pririgardi la oranĝerion, kie lokiĝis raraj tropikaj papilioj, pririgardi ankaŭ ĵus alveturigitajn pentraĵojn de malnovaj majstroj kaj statuon, elfositan en Tibeto, sed post la «Xaverius» neniu havis veran emon al ajnaj distraĵoj. Pri ĝi oni komencis paroli kun tia entuziasmo, ke disputoj kaj ekkrioj, ŝajne, ne havis finon.
— Ĉu vi havas multajn monstrojn? — diris al Hanuver Dige.
— Iom. Mi ĉiam ŝatis ludilojn, probable ĉar mi malmulte ludis en la infanaĝo.
— Oni devas vin kuratori kaj sekvestri la kapitalon ĝis via plenaĝiĝo, — deklaris Thomson.
— Efektive, — daŭrigis Dige, — tia maso da mono por… hm… kapricoj. Kaj kiaj kapricoj!
— Vi pravas, — tre serioze respondis Hanuver. — En estonteco eblas alio. Mi ne scias.
— Do ni demandu Xaverius-on! — ekkriis Galway.
— Mi ŝercis, — diris Dige. — Estas ĉarmo en senmalprofitaj malŝparoj.
Post tio oni tamen ekintencis iri pririgardi la tibetan statuon. Pro laco mi malspritiĝis, malbone komprenante, kio okazas. Mi preskaŭ dormis, starante kun malfermitaj okuloj. Kiam la kompanio ekiris, mi, en plena indiferenteco, ekiris post ĝi, sed kiam ĝin kaŝis la sekva pordo, mi, preta fali sur la plankon kaj ekdormi, ĵetis min al kanapo, kiu staris ĉe la muro de la larĝa koridoro, kaj eksidis sur ĝin en plena senforteco. Mi laciĝis ĝis abomeno al ĉio. La aparato de miaj perceptoj rifuzis funkcii. Tro multe da ĉio okazis! Mi mallevis la kapon sur la manojn, rigidiĝis kaj ekdormis. Kiel evidentiĝis poste, Pope revenis, maltrankviligita de mia foresto, kaj penis veki, sed sensukcese. Tiam li faris veran perfidon — li revenigis ĉiujn por ke ili rigardu, kiel dormas Sandy Pruel, faligita de riĉo, sur kanapo de la mistera palaco. Kaj, sekve, mi estis spektaĵo dum ioma tempo, sed, kompreneble, ne sciis tion.
— Li dormu, — diris Hanuver, — tio estas bone — dormi. Mi respektas dormon. Ne veku lin.
XV
Mi anticipis la eventojn nur por montri, kiom forta estis mia dormo. Simple mi dum ioma tempo ne ekzistis.
Malferminte la okulojn, mi turnis min kaj dolĉe metis la manojn sub la vangon, intencante dormi iom plu. Tiutempe la konscio estis same vekiĝanta, kaj, dum la korpo petis beatecon de kvieto, mi ekvidis en duonsonĝo Molly-n, krevigantan nuksojn. Tiam venis ĉio; per malvarmaj strietoj elkuris la dormo el miaj membroj — kaj en rigidiĝo de neatenditeco, ĉar post la sveno la rememoro reaperis kun afekcianta rapido, mi abrupte leviĝis, eksidis, maltrankviliĝis kaj frotis la okulojn.
Estis vespero, kaj eble, eĉ nokto. Grandega luna fenestro staris antaŭ mi. Elektra lumo ne estis. Kvieta duonmallumo estis etendiĝanta el pordoj al pordoj, inter ombroj de altaj kaj malvarmaj ĉambroj, kie dormis lukso. La luna lumo estis trapenetranta profundon, kvazaŭ ĉirkaŭrigardante. En tiu mikso de krepusko kun malafabla prilumo ĉio aspektis alia, ol tage — substituinta al materia klareco fantoman radian maltrankvilon. La linio de la lumo, markinte dum sia vojo brilon de bronza porda anso, genuon de statuo, arĝenton de lustro, estis dispolviĝanta en obskuro, nur, unusola por la tuta marmora foro, brilis nekonata punkto, — ĉu de spegulo aŭ de metala objekto… kiu scias? Ĉirkaŭ mi kuŝis nescio. Mi ekstaris, hontigita de tio, ke mi estis forgesita, kiel perdiĝinta animalo, ne komprenante, ke nur taktopleneco lasis dormi Sandy-n Pruel-on ĉi tie, anstataŭ treni lian duondormantan korpon tra cent pordoj.
Kiam ni estas satdormintaj, ni ne bezonas rigardi horloĝon, — interne de ni, se ne precize, do kun certeco, estas dirite jam, ke ni dormis longe. Sendube, mia servo ne estis urĝe necesa al Duroc aŭ Pope, alie ili sendus iun por mi. Mi estus trovita kaj ree enmetita en la iron de la historio, emocianta per danĝero kaj amo. Tial oni ion forprenis de mi, kaj mi ekiris trovi pasejon malsupren kun sento de nekorektebla perdo. Mi forgesis dum la dormo indikojn de la memoro koncerne de la direkto, kiel mi iris ĉi tien, — mi vagis malserene, hazarde, kaj tiom haste, ke mi havis nek tempon, nek deziron admiri la ĉirkaŭaĵon. Ankoraŭ ne rekonsciiĝinte de la dormo, mi venis al balkono, poste, elturniĝinte el la trompe similaj spacoj de tiu parto de la domo, iris al ŝtuparo, kaj, pasante malsupren, trafis sur vastan placeton kun ŝlositaj pordoj en rondo. Ree leviĝinte, mi entreprenis cirkulan vojaĝon ĉe la ekstera muro, penante ĉiam vidi ĉe unu flanko la fenestrojn, sed mi neniel sukcesis trovi la galerion, tra kiu mi iris tage; se mi trovus ĝin, mi povus kalkuli se ne pri tuja sukceso, do almenaŭ pri tio, ke la memoro ekfunkcios. Anstataŭ tio mi ree venis al la fermita pordo kaj devis turni min malantaŭen aŭ riski enprofundiĝi en la internajn pasejojn, kie estis tute mallume.
Laciĝinte, mi eksidis kaj, sidante, aspiris iri, sed mi retenadis min, ĝis mi superis ĉagrenon de soleco, kiu forprenis de mi firman inteligentecon. Antaŭ tiam mi ne tuŝis elektrajn ŝaltilojn, ne pro la timo, ke eklumos la tuta aro de ejoj aŭ aŭdiĝos alarma sonoro, — tio venis en mian kapon hieraŭ, — sed tial, ke mi ne povis ilin trovi. Mi prenis alumetojn, lumadis apud pordoj kaj en niĉoj. Mi estis en ĉarma angulo inter meblaro de tia aspekto kaj de tia rompebleco, ke eksidi sur ĝin povus nur purema suĉinfano. Trovinte konektilon, mi riskis turni ĝin. Mi ricevis malmultan utilon; kvankam hela lumo per si mem agrable refreŝigis la vidon, prilumiĝis nur tiuj ĉi muroj, similaj al spegulaj lagoj kun reflektoj de fabelaj perspektivoj. Serĉante ŝaltilojn, mi povus vagadi ĉi tie dum la tuta nokto. Do, forlasinte tiun intencon, mi eliris ree por trovi komunikejon kun la malsupro de la domo kaj, kiam mi eliris, mi ekaŭdis nelaŭte venantan ĉi tien belegan muzikon.