Выбрать главу

Mi haltis, kvazaŭ trafis al muro: mia koro ekbatis. Ĉio eksaltis en mi, kaj aflikto impetis preskaŭ per larmoj. Se antaŭ tiam mia enamiĝo al Duroc, al la domo de Hanuver, al Molly estis ankoraŭ firme najlita, do nun ĉiuj najloj elsaltis, kaj miaj emocioj ekludis kune kun la fora orkestro, aŭdebla kvazaŭ el ekstere de la domo. Ĝi proklamis solenon kaj vokis. Mi aŭdis, suferante. Unu muzika frazo, — iu abrupta fluta trilo, — logis kaj logis min, sendube ĝi estis priskribanta aromon de melankolio kaj pasio. Tiam, emociita, kvazaŭ tio estis mia muziko, kvazaŭ ĉio plej bona, kion ĝi promesis per siaj sonoj, atendis nur min, mi ĵetis min, hontante mem ne sciante kion, esperante kaj tremante, por serĉi pasejon malsupren.

En mia hasta serĉado mi tiom multe paŝadis en nekonataj spacoj, iuloke prilumitaj de la luno, leviĝanta ĉiam pli alte, mi tiom multajn fojojn haltadis, por haste kompreni la direkton, ke mi tute perdiĝis. Fojfoje, pro proksimeco de la centro de tio, kio estis okazanta malsupre, al kiu mi venadis hazarde, la muziko estis aŭdebla pli laŭte, incitante per kreskanta klareco de la melodio. Tiam mi ankoraŭ pli ekscitiĝadis, ronde trairante ĉiujn pordojn kaj turnojn, kie mi povis libere iri. Pro malpacienco doloris la dorso. Subite, kun ofte ekbatinta koro, mi ekaŭdis viglan eksplodon de violonoj kaj trumpetoj ie senpere apud mi, kiel al mi ŝajnis, kaj, preterinte kolonojn, mi ekvidis kurtenon, distranĉitan per fajra streko de supre ĝis malsupre. Tio estis ŝtuparo. Larmoj aperis sur miaj okuloj. Tremante tuta, mi ŝovis flanken per la malpacienca mano la pezan ŝtofon, tuŝintan la kapon, kaj komencis malsupreniri per la kruroj, fleksiĝantaj pro la emocia tempesto. Tiu muzika frazo, kiu ĉarmis min en la lunaj spacoj, sonis nun rekte en la orelojn, kaj tio estis, kiel en la tago de la gloro, post la mara batalo ĉe la insuloj Kata-Gur, kiam mi, post multaj jaroj, estis eliranta sur la ardan kajon de Aĥuan-Skap, inter oraj trumpetoj kaj bluaj floroj.

XVI

Sufiĉis, ke mi malleviĝis laŭ tiu blanka, brilanta ŝtuparo, inter artaj vizioj, sub stalaktitoj de kristalaj lustroj, prilumantaj kreskaĵojn, kvazaŭ ĵus transportitajn el tropika arbaro por flori inter brilanta marmoro, — por ke mia humoro konformiĝu al la ampleksoj de la okazantaĵo. Mi jam ne estis la ĉefa persono, al kiu ŝajnis, ke lia ĉeesto estas la plej grava. La vagado supre helpis per tio, ke nervoziĝinta, impetema, mi tamen estis ne tiom ĉagrenita, kiel povus okazi en la ordinara ordo. Mi mem iris al la celo, sed ne estis enkondukita ĉi tien. Tamen tio, kion mi ekvidis, momente tuŝis mian bruston, tuŝis per sia tuta brilo kaj komencis puŝi min for. Mi komencis ĝeniĝi kaj, multe ĝeniĝinte, haltis senmove, kiel arbostumpo, sur pargeto de grandega — kun vera perspektivo — halo, kie estis promenanta amaso da homoj, viroj kaj virinoj, vestitaj en frakoj kaj belegaj balaj roboj. La muziko plu ludis, levante mian humoron el la sinĝenemo sur ĝian antaŭan alton.

Ĉi tie estis ĉirkaŭ cent kvindek homoj, eble, ducent. Parto de ili estis konversacianta, disiĝinte en grupojn, parto estis pasadanta tra pordoj, malproksimaj de mi, tien kaj reen, kaj tiuj pordoj estis malfermantaj oron de lumoj kaj helajn profundojn de muroj, kvazaŭ plenaj de flagranta blua fumo. Sed pro speguloj ŝajnis, ke ĉi tie estas ankoraŭ multe da aliaj pordoj; en ilia pura malpleneco estis reflektiĝanta tuta tiu ĉi halo kun plenigantaj ĝin homoj, kaj mi, nur fiksrigardinte, komencis distingi la verajn pasejojn disde la spegulaj fantomoj. Ĉirkaŭe aŭdiĝadis rido, vortoj, brilaj virinaj paroloj, ekkrioj, kreante seninterrompan bruon, facilan bruon — venton de bele vestita homamaso. Apud sidantaj virinoj, movantaj ventumilojn kaj turnantaj sin unu al la alia, staris, kliniĝante, kiel burdoj ĉirkaŭ helaj floroj, nigraj figuroj de viroj en blankaj gantoj, aromaj, dandaj, gajaj. Preter mi pasis paro da sveltaj, muskolaj viroj kun obstinaj vizaĝoj; vico da junulinoj, ŝanceliĝantaj kaj malpezaj, — per rapidaj paŝoj, kun floroj en la haroj kaj brilantaj fadenoj ĉirkaŭ la maldikaj koloj. Dekstre sidis tre dika virino kun pufa griza hararanĝo. En rondo de ekridegintaj viroj staris fortika, ruĝvanga dikulo, svinganta la manon kun ringoj; li estis ion rakontanta. Servistoj, etendinte la manojn laŭ la pantalonaj orloj, glitadis inter moviĝado de gastoj, boardante kaj transkurante kun lerteco de dancistoj. Kaj la muziko, tuŝante la animon per malvarmo kaj fajro, portis ĉion ĉi, kiel vento portas ŝipon, en la Mirindan Landon.

Dum la unua minuto mi kun aflikto atendis, ke min oni demandos, kion mi faras ĉi tie, kaj, ne ricevinte sufiĉan respondon, kondukos min for. Tamen mi rememoris, ke Hanuver nomis min gasto, ke tial mi estas egala inter la gastoj, kaj, venkinte la sinĝenemon, mi komencis ĉirkaŭrigardi, kiel kato, trafinta al balo, kvankam mi kuraĝis nek foriri, nek iri ien flanken. Dufoje al mi ŝajnis, ke mi vidas Molly-n, sed — ve! — tio estis aliaj junulinoj, nur de malproksime similaj al ŝi. Lakeo, preterkurante kun pleto, malkontente mallarĝigis siajn okulojn, sed mi eltenis lian rigardon kun senkulpa vizaĝo kaj eĉ kapsalutis. Kelkaj viroj kaj virinoj, preterirante, rigardis al mi tiel, kiel oni pririgardas nekonaton, glitfalintan sur strato. Sed mi sentis min en stulta stato ne pro nekutimo, sed nur tial, ke mi estis en plena nescio. Mi ne sciis, ĉu Hanuver kuniĝis kun Molly, ĉu okazis interkompreniĝoj, scenoj, mi ne sciis, kie estas Estamp, ne sciis, kion faras Pope kaj Duroc. Krome, mi neniun el ili vidis, kaj en tiu momento, kiam mi komencis repensi pri tio, mi subite ekvidis Hanuver-on, elirantan el flanka pordo.

Jam en la pordo, turninte la kapon, li diris ion al iranta kun li Duroc kaj tuj post tio li komencis paroli kun Dige, kies manon li portis en la kubutangulo. Al ili tuj aliris kelkaj homoj. La grizhara sinjorino, kiun mi opiniis fiksita por ĉiam al ŝia fotelo, subite ekstaris, apoginte sian flankon, kun rapido de ansero, kaj ekkuris renkonten al la enirintoj. La grupo tuj pligrandiĝis, iĝinte la plej granda el ĉiuj grupoj de la halo, kaj mia koro forte ekbatis, kiam mi ekvidis alproksimiĝantan al ĝi, kvazaŭ el speguloj aŭ el la aero, — tiel neatendite li aperis ĉi tie, — Estamp-on. Mi estis certa, ke tuj venos Molly, ĉar mi konjektis, ke Estamp dum la tuta tago estis kun ŝi.

Hezitinte iom, mi ekiris el la kaptilo de brua ĉirkaŭa moviĝado kaj direktis min al Hanuver, ekstarinte iomete malantaŭe de la grizhara virino, kiu parolis tiel rapide, ke ŝia grandega busto estis ondiĝanta kiel paro de korkaj globoj, ĵetitaj al dronanto.

Hanuver estis kvieta kaj pala. Lia vizaĝo terure maldikiĝis, la buŝo iĝis buŝo de maljunulo. Ŝajnis, en li kontinue tremeradas io ĉe ĉiu ekkrio aŭ alparolo. Dige, demetinte sian manon en ganto, faldadis kaj malfaldadis sian strutan ventumilon; ŝia vizaĝo, iĝinta eĉ pli bela pro la sunbrunaj nudaj ŝultroj, aspektis potencema, grava. Sur ŝi estis diafana fuma silko. Ŝi estis ridetanta. Duroc la unua rimarkis min kaj, plu interparolante kun maldika hispano, etendis la manon, tuŝinte per ĝi mian ŝultron. Mi ege ekĝojis; post tiam turnis sin ankaŭ Hanuver, ĵetinte al mi momentan distritan rigardon, sed li tuj rekonis min kaj same etendis la manon, gaje taŭzis miajn harojn. Mi staris, ridetante el profundo de la animo. Li, evidente, komprenis mian staton, ĉar diris: «Nu, kio, Sandy, amiko?» Kaj pro tiuj simplaj vortoj, pro lia bonega rideto kaj pro klara favoro al mi de la homoj, renkontitaj nur hieraŭ, tuta mia sinĝenemo malaperis. Mi ruĝiĝis kaj ekĝojegis.