— Mi ne estas tiom stulta, — respondis mi kun ofendiĝo, kiu estis eĉ pli akra pro la dento, ekdolorinta en la glaciaĵo, — ne tiom mi stultas, ke vi parolu al mi tion, kiel al etulo.
— Tre bone, — diris li seke kaj foriris, forlasinte min inter eksidintaj ĉirkaŭ tiu loko allogaj, sed nenecesaj por mi sinjorinoj, kaj mi komencis transsidiĝi for de ili, ĝis trafis en la angulon mem. Se mi povus nombri la kvanton de miraj rigardoj, kiujn ĵetis al mi en tiu vespero diversaj homoj, — da ili, probable, sufiĉus, por fuĝigi el tribuno plej senĝenan oratoron. Sed ĉu gravas?! Mi sidis, ĉirkaŭita de dorsoj kun blankaj kaj rozkoloraj dekoltaĵoj, spiradis delikatajn parfumojn kaj pririgardadis baskojn de frakoj, malhelpantajn vidi moviĝon en la halo. Mian suspektemon akutigis atako de la timo, ke Pope rakontos pri mia malĝentileco al Hanuver kaj min oni ne allasos al la tablo; nenion vidinta, forgesita de ĉiuj, mi vagados inter lumoj kaj floroj, poste Thomson pafos al mi el peza revolvero, kaj mi, eligante la lastan spiron sur la manoj de Duroc, diros al Molly, ploranta super mi: «Ne ploru. Sandy mortas kiel vivis, sed li neniam demandos laŭte, kie estas via danda Pope, ĉar mi estas edukita de la maro, kiu instruas silenton».
Tiom solene pasis en mi tiu sceno kaj tiom emociis min, ke mi jam deziris ekstari, por iri en mian ĉambron, tiri la ŝnuron de la mura lifto kaj eksidi malgaje duope kun botelo da vino. Subite aperis homo en livreo kaj ion laŭte diris. La moviĝo en la halo ŝanĝiĝis. La gastoj ekfluis en la sekvan halon, brilantan per blua fumo, kaj, ree iĝinte scivolema, mi same ekiris en facila bruo de la bele vestita vigla homamaso, malofte kaj ne tre skandale kunpuŝiĝante kun najbaroj en la defilo.
XVII
Enirinte en la bluan halon, kie sur luksa pargeto reflektiĝis lumoj de la lustroj, kaj ankaŭ miaj kruroj ĝis la genuoj, mi pasis preter perdita de iu rozo kaj levis ĝin por aŭguri, ke, se en la floro estos para nombro de petaloj, mi vidos hodiaŭ Molly-n. Deŝirante ilin en la fermitan manon, por ne fari rubon, kaj stumblante inter robaj trenaĵoj, mi rimarkis, ke al mi rigardas paro de nigraj okuloj de ruĝvanga koketa vizaĝo. «Ĉu amas, ĉu ne amas, — diris al mi tiu virino, — kiel al vi rezultis?» Ŝiaj amikinoj ĉirkaŭis min, kaj mi haste ŝovis la manon en la poŝon, ĉirkaŭrigardante, meze de la belulinoj, kiuj mokadis Sandy-n, kvankam tre ĉarme. Mi diris: «Nenio rezultis», — kaj, verŝajne, estis malserena tiam, ĉar ili min forlasis, ŝovinte en la manon ankoraŭ unu floron, kiun mi aŭtomate metis en la saman poŝon, subite pro granda kolero ĵurinte neniam edziĝi.
Mi estis konfuzita, sed baldaŭ rekonsciiĝis kaj komencis rigardi, kien mi trafis. Interalie, mi pasis tri aŭ kvar pordojn. Se la unua halo estis tre granda, do tiun ĉi mi plenrajte povas nomi giganta. Ĝi estis tegita per verda muaro, kun marmora planko, kies fajne kaj bizare skulptitaj niĉoj estis plenigitaj per polurita arĝento. Sur la muroj malestis speguloj kaj pentraĵoj; de la plafono ĝis la planko la muroj estis vertikale dividitaj, en egalaj distancoj, per lila modluro, kovrita per subtilega arĝenta arabesko. Ses lustroj pendis laŭ unu linio, irante en la mezo de la plafono, kaj en interspacoj inter la lustroj kaj en la anguloj de la halo brilis pentraĵoj. Fenestroj ne ekzistis, aliaj pordoj same ne ekzistis; en niĉoj staris statuoj. Ĉiuj gastoj, enirinte ĉi tien, malaltiĝis, kvazaŭ mi rigardus el tria etaĝo al placo, — tiel alta kaj vasta estis la amplekso de la ejo. Preskaŭ trionon de la spaco okupis tabloj, kovritaj per tablotukoj, blankegaj, kiel mara ŝaŭmo; la tabloj similis ĝardenojn, ĉar ĉiuj ili brilis per amasoj de freŝaj floroj. La tabloj, aŭ, pli ĝuste, unu tablo en aspekto de kvarangulo, malplena interne, kun pasejoj internen ĉe la mallarĝaj finoj de la kvarangulo, kreis du rektangulajn «C»-ojn, turnitajn unu al la alia kaj ne tute dense kunigitajn. Sur ili kontinue, simile al arabesko de koloraj juvelŝtonoj, brilis lumoj de vinoj, oro, arĝento kaj mirindaj vazoj, eligantaj inter raraj fruktoj verdan ombron de rampaj vegetaĵoj, kies bukloj kuŝis sur la tablotuko. Ĉirkaŭ la tabloj gastojn atendis malpezaj foteloj, tegitaj per oliva veluro. En egala distanco for de la anguloj de la tabla kvarangulo altis spiralaj bronzaj kolonoj kun gigantaj kandelabroj, kaj en ili brulis veraj kandeloj. La lumo estis tiom forta, ke en la plej malproksima loko mi precize distingis trajtojn de homoj; eblas diri, ke pro la lumo la okuloj sentis varmegon.
Ĉiuj estis eksidantaj, bruante per vestaĵoj kaj per movado de seĝoj; staris murmurado, priblovita de sonora eĥo. Subite iu sola vorto, klare eliĝinte el la rumoro, ĉirkaŭflugadis la murojn. Mi estis pene iranta al tiu loko, kie mi vidis Hanuver-on kun Duroc kaj Dige, sed malgraŭ tuta mia serĉado, ne povis rimarki Estamp-on kaj Pope-on. Perokule serĉante liberan lokon ĉe la fino de la tablo, pli proksima al la pordo, tra kiu mi eniris ĉi tien, mi vidis ankoraŭ multajn neokupitajn lokojn, sed mi prefere permesus forhaki mian manon, ol eksidus mem, timante esti malproksime de la konataj vizaĝoj. Tiam Duroc ekvidis min kaj, lasinte konversacion, aliris kun neglekta aspekto.
— Ci sidos kun mi, — diris li, — tial eksidu sur tiun lokon, kiu estos maldekstre de mi, — dirinte tion, li senprokraste foriris, kaj baldaŭ, kiam plej multaj gastoj eksidis, mi okupis fotelon antaŭ la tablo, havante dekstre Duroc-on, kaj maldekstre — altan, maldikegan, kiel stango, sinjorinon, aĝan ĉirkaŭ kvardek jarojn, kun vizaĝo de rufa maldika viro kaj kun tiom longaj ungoj de la etfingroj, ke, mi pensas, ŝi povus senĝene manĝi sen forko. Sur tiu sinjorino briliantoj pendis, kiel riboj sur arbedo, kaj ŝia akra nuda kubuto sentiĝis en mia flanko eĉ en distanco.
Hanuver eksidis ĉe la kontraŭa flanko de la tablo, en iom oblikva direkto de mi, kaj kontraŭ li inter Duroc kaj Galway lokiĝis Dige. Thomson sidis inter Galway kaj tiu hispano, kies karton mi intencis rigardi post dek jaroj.
Ĉirkaŭ mi ne ĉesadis konversacio. La sono de tiu konversacio transflugadis de unu persono al alia, de unu al du, ree al unu, tri, du kaj tiel seninterrompe, ke ŝajnis, ke ĉiuj parolas, kiel instrumentoj de orkestro, disvolvante ĉiu siajn notojn — vortojn. Sed mi estis nenion komprenanta. Mi estis embarasita de la manĝilaro, staranta antaŭ mi. Ĝin oni devus meti en muzeon sub vitran kloŝon. La maldika sinjorino, almetinte al la okuloj sian lorneton, atente pririgardis min, farinte min sinĝenema, kaj ion diris, sed mi, nenion kompreninte, respondis: «Jes, tiel». Ŝi ne plu alparoladis min, ne rigardis al mi, kaj mi sincere ĝojis, ke mi per io malplaĉis al ŝi. Ĝenerale mi estis kvazaŭ en nebulo. Tiutempe, komencante kompreni la okazantaĵon, tio estas — devigante min rimarki apartajn trajtojn de la sceno, mi vidis, ke ĉirkaŭ la tabloj ruliĝas elegantaj orumitaj ĉaretoj sur altaj radoj, plenaj de brilanta vazaro, el sub kies kovriloj fumas vaporo, kaj sub la fundoj brulas bluaj fajroj de alkoholaj primusoj. Mia telero malaperis kaj revenis el mano, subite aperinta en la aero, — kun kio? Mi devis manĝi tion, por ekscii. Venis odoro de tia gastronomio, de tiaj artifikoj de kuirarto, ke ŝajnis, ke sufiĉas manĝi iomete, kaj mi ebriiĝos nur pro sola ekscitiĝo ĉe penso, ke mi manĝis tiun aroman artaĵon. Kaj tiam, kvankam tio povas ŝajni stranga, min subite kaptis besta knabeca malsato, delonge akumuliĝinta inter impresoj, subpremantaj ĝin; mi sekigis altan diafanan glason kun nigra vino, retrovis min mem kaj formanĝis dufoje ĉion sen restaĵo, tial la telero revenis plena trian fojon. Mi lasis ĝin stari kaj ree trinkis vinon. En ĉiuj flankoj mi vidis glasojn kaj pokalojn, alportatajn al la lipoj. Sub la plafono en la alia fino de la halo de sur alta balkono ektondris la orkestro kaj daŭrigis malpli laŭte, ol la bruo de la tablo, rememorigante pri la brila Lando.
Tiutempe komencis bati nevidebla horloĝo, klare kaj malrapide batis dek unu, superinte per la sono ĉion — la bruon kaj la orkestron. En konversacio, dekstre de mi, sonis vorto «Estamp».