— Kie estas Estamp? — diris Hanuver al Duroc. — Post la tagmanĝo li subite malaperis kaj ne aperadis. Kaj kie estas Pope?
— Antaŭ ne pli ol duonhoro, — respondis Duroc, — Pope plendis al mi pri neeltenebla migreno kaj, probable, foriris por kuŝi. Mi ne dubas, ke li venos. Sed Estamp-on ni plej verŝajne ne ĝisatendos.
— Kial?
— Nu… ĉar mi vidis lin… en rendevuo…
— J-jen, — diris Hanuver, malsereniĝinte, — hodiaŭ ĉiuj foriras, ekde la mateno mem. Aperas kaj malaperas. Jen, ankoraŭ forestas ŝipestro Orsuna. Sed mi tiel atendis tiun ĉi tagon…
Tiutempe alflugis al la tablo dika nigra homo kun razita, ronda vizaĝo, prizorgita kaj sunbruna.
— Jen mi, — diris li, — ne tuŝu ŝipestron Orsuna-n. Nu, aŭskultu, kia estis historio! Ĉe ni aperis feinoj!
— Kiel — feinoj?! — diris Hanuver. — Aŭskultu, Duroc, tio estas amuza!
— Indus venigi feinon, — rimarkis Dige, farante gluton el maldika pokalo.
— Estas kompreneble, ke vi malfruis, — rimarkis Galway. — Mi entute ne venus.
— Nu, jes, — vi, — diris la ŝipestro, kiu, evidente, hastis rakonti pri la okazintaĵo. Dum unu sekundo li eltrinkis glason da vino, fosis per la forko en la telero kaj komencis senŝeligi piron, svingante la tranĉilon kaj levante la brovojn, kiam, rakontante, miradis mem. — Vi estas alia afero, sed mi, vidu, estas tre okupita. Do, mi forkondukis la jaĥton en la dokon kaj estis revenanta sur kutro. Ni estis navigantaj apud la malnova moleo, kie staras najle fermita pavilono. Estis ĉirkaŭ la sepa horo, kaj la suno estis subiranta. La kutro iris proksime de arbustoj, kiuj prikreskis la moleon ekde la kvina buo ĝis la Glacia Rojo. Kiam mi atingis la sudan angulon de la pavilono, mi hazarde ĵetis rigardon tien kaj ekvidis en arbustoj, ĉe la akvo mem, belegan junulinon en silka blanka robo, kun nudaj brakoj kaj kolo, sur kiu brilis flama perla koliero. Ŝi estis nudpieda…
— Nudpieda, — ekkriis Galway, dum Hanuver, rektiĝinte, subite komencis streĉe aŭskulti. Duroc estis konservanta afablan, nepenetreblan rideton, kaj Dige facile levis la brovojn kaj gaje kuntiris ilin en rideton de la supra parto de la vizaĝo. Ĉiuj estis interesitaj.
La ŝipestro, ferminte la okulojn, kategorie svingis la kapon kaj kun ĉagreno suspiris.
— Ŝi estis nudpieda, — tio estas tute ekzakta esprimo, kaj ŝiaj ŝuoj staris apude, kaj la ŝtrumpoj pendis sur branĉo, — nu, vere, tre ĉarmaj ŝtrumpetoj, — araneaĵo kaj brilo. La feino tenis la piedon en la akvo, tenante sin per la manoj je trunko de avelujo. Ŝia alia piedo, — la ŝipestro ĵetis al Dige pentan rigardon, interrompinte sin mem, — mi petas pardonon, — ŝia alia piedo estis tre malgranda. Nu, certe, ankaŭ tiu, kiu estis en la akvo, ne pligrandiĝis dum unu minuto…
— Piedo… — interrompis Dige, pririgardante sian maldikan manon.
— Jes. Mi diris, ke mi kulpas. Do, mi kriis: «Stop! Motoron malantaŭen!» Kaj ni haltis, kiel ĉashundo super koturno. Mi diru: prenu penikon, pentru ŝin. Tio estis feino, mi ĵuras per mia honoro! — «Aŭskultu, — diris mi, — kiu vi estas?»… La kutro ĉirkaŭiris la arbustojn kaj ekstaris antaŭ ŝia — ne malkontenta, sed mi dirus, — ion ne deziranta vizaĝo. Ŝi silentis kaj rigardis al ni, mi diris: «Kion vi faras ĉi tie?» Imagu, ŝia respondo estis tia, ke mi ĉesis dubi pri ŝia sorĉa deveno. Ŝi diris tre simple kaj racie, sed per voĉo, — ho, kia bela voĉo ĝi estis! — voĉo ne de simpla homo, la voĉo estis…
— Nu, — interrompis Thomson, kun karaktera por li akra mallaŭteco de la tono, — krom la voĉo, ĉu estis ankoraŭ io?
La ardigita ŝipestro nerve deŝovis sian glason.
— Ŝi diris, — ripetis la ŝipestro, kies tempioj ruĝiĝis, — jen kion: «Jen, mia piedo sensentiĝis, ĉar tiuj kalkanumoj estas pli altaj, ol mi kutimas porti». Ĉio! Ĉu? — Li frapis sin per ambaŭ manoj al la genuoj kaj demandis: — Kiele? Kia fraŭlino respondos tiel en tia minuto? Mi ne sukcesis enamiĝi, ĉar ŝi, gracie sidiĝinte, kunprenis siajn aĵojn kaj malaperis.
Kaj la ŝipestro okupiĝis pri vino.
— Tio estis servistino, — diris Dige, — sed ĉar la suno estis subiranta, ĝia efekto efikis vin subjektive.
Galway ion murmuris. Subite ĉiuj eksilentis, — ies silento, veninte abrupte kaj akre, fermis ĉies buŝojn. Tio estis la silento de Hanuver, kiu ankaŭ antaŭe preskaŭ ne diris eĉ vorton, kaj nun li silentis kun stranga rigardo kaj pala vizaĝo, sur kiu fluis ŝvito. Liaj okuloj malrapide turniĝis al Duroc kaj haltis, sed en la responda rigardo estis nur kvieta lumo.
Hanuver suspiris kaj ekridis, tre laŭte kaj, verŝajne, iom pli longe, ol eltenas pesiloj de nerva takto.
— Orsuna, ĝojo mia, ŝipestro de ŝipestroj! — diris li. — Sur la Gardena kabo ekde kiam mi aĉetis de Trowler tiun ĉi domon, ekloĝis tiom da homoj, ke la virina loĝantaro iĝis tre diversa. Via feino de la Malgranda Piedo devas havi paĉjon kaj panjon; kio koncernas min, do mi dume ne vidas ĉi tie alian feinon, krom Dige Almaviz, sed ankaŭ tiu ne povas malaperi, mi pensas.
— Kara Everesto, via «dume» havas ne tute precizan sencon, — diris la belulino, regante sin plej bone kaj, evidente, opiniante tute malgrava la rakonton de Orsuna.
Se estis tiam ĉe la tablo homo, kiu timis altiri atenton al siaj puncaj vangoj, — tio estis mi. Mia koro batis tiel, ke vino en la glaso, kiun mi tenis, tremeradis puŝe. Sen ajnaj pruvoj kaj klarigoj mi sciis jam, ke ankaŭ la ŝipestro vidis Molly-n kaj ke ŝi estos ĉi tie sana kaj netuŝita, sub protekto de Sandy, fidela al la amikoj.
La konversacio iĝis pli seka, pli nervoza, poste ĝi transiris en hajlon de ŝercoj, per kiuj oni superŝutis la ŝipestron. Li diris:
— Mi malfruis pro alia kaŭzo. Mi atendis la revenon de mia edzino en la trajno je la deka kaj dek du, sed ŝi, kiel mi nun pensas, venos morgaŭ.
— Tre bedaŭrinde, — diris Hanuver, — ja mi esperis vidi vian ĉarman Betsy-n. Mi esperas, la feino ne malutilis al ŝi en via koro?
— Ho! Certe, ne.
— Okulo de artisto kaj koro de buldogo! — diris Galway.
La ŝipestro brue tusis.
— Ne tute tiel. Okulo de buldogo en koro de artisto. Sed tamen, mi verŝu al mi ankoraŭ tiun bonegan vinon, pro kiu tuj fariĝas kvar okuloj.
Hanuver ĵetis rigardon flanken. Tuj alkuris servisto, al kiu estis donita mallonga ordono. Ne pasis eĉ minuto, kiam tri batoj de gongo ligis la bruon, kaj estiĝis se ne plena silento, do sufiĉa kvieto, por paroli. Hanuver deziris paroli, — mi vidis tion laŭ rigardoj, celitaj al li; li rektiĝis, metinte la manojn sur la tablon kun la polmoj malsupren, kaj ordonis al la orkestro silenti.
— Gastoj! — prononcis Hanuver tiel laŭte, ke estis aŭdeble por ĉiuj; klara resonanco de tiu ĉi grandega halo permesis nur modere streĉi la voĉon. — Vi estas miaj gastoj, miaj kamaradoj kaj amikoj. Vi honorigis min per vizito de mia domo en la tago, kiam antaŭ kvar jaroj mi ankoraŭ iradis en botoj sen plandumoj kaj ne sciis, kio okazos al mi.
Hanuver eksilentis. Dum tiu ĉi sceno li ofte haltadis, tamen sen peno aŭ sinĝeno, sed kvazaŭ aŭskultante ion, — kaj daŭrigis same trankvile:
— Multaj el vi venis per vaporŝipo aŭ per fervojo, por doni al mi plezuron pasigi kun vi kelkajn tagojn.
Mi vidas vizaĝojn, kiuj rememorigas tagojn de danĝero kaj gajo, de hazardaĵoj, aventuroj, maltrankviloj, aferoj kaj ĝojoj.
Sub via estrado, Tom Clarton, mi servis en la doganejo de San-Riolo, kaj vi forlasis la oficon, kiam mi estis maljuste akuzita de la ŝipestro de «Tereza» pri favorado al alia ŝipo — «Orlando».
Amelia Cornius! Dum kvar monatoj vi disponigadis al mi kredite ĉambron, matenmanĝon kaj tagmanĝon, kaj mi ĝis nun ne pagis al vi, — ĉu pro malkuraĝo aŭ facilanimeco, — mi ne scias, sed ne pagis. En proksimaj tagoj ni solvos tiun ĉi demandon.