William Williamson! En via vilao mi resaniĝis de tifo, kaj vi ĉiutage legadis al mi ĵurnalojn, kiam mi post la krizo povis levi nek la kapon, nek la manojn.
Luc Aradan! Vi, havante aferon kun tia neŭrasteniulo, kiel mi, konsentis preni mian kapitalon sub vian regadon, liberiginte min de aferaj pensoj, gestoj, tagoj, horoj kaj minutoj, kaj dum tri jaroj pligrandigis la ĉefan kapitalon tridek-sep-oble.
Henry Tockeville! Al via banko mi ŝuldas sukcesan lombardan krediton, konservon de la sekreto kaj redonon de la ora ĉeno.
Leŭtenanto Glaudis! Vi savis min en ĉasado, kiam mi pendis super abismo, tenante min je mi mem ne scias kio.
Georgo Bark! Vi ĵetis vin post min en akvon de sur la ferdeko de «Indiana», kiam mi falis tien dum ŝtormo proksime de Adeno.
Leono Degust! Via genio enkorpigis mian febran deliron en striktan kaj belegan projekton de tiu domo, en kiu ni sidas. Mi staras por saluti vin kaj levas tiun ĉi pokalon pro la minuto da indigna ronkado, kun kiu vi unuafoje aŭskultis min, kaj poste mokadis min kun punca vizaĝo dum kvaronhoro; finfine vi diris: «Mi ĵuras, tio estas pripensinda. Tamen mi alskribos sur la ŝildo ĉe la pordo: arĥitekto Degust, provizore freneziĝinte, petas sobrajn mensojn ne ĝeni lin dum ĉirkaŭ tri monatoj».
Rigardante en tiu direkto, kien rigardis Hanuver, mi ekvidis maljunan malbelan homon kun orgojla esprimo de la dika vizaĝo kaj kun ironia brovo; elaŭskultinte, Degust peze leviĝis, apogis sin per la manplatoj al la tablo kaj, rigardinte flanken, diris:
— Mi estas tre flatita.
Eldirinte tiujn kvar vortojn, li eksidis kun aspekto de ekstrema faciliĝo. Hanuver ekridis.
— Nu, — diris li, elprenante la horloĝon, — estas difinite al la dekdua, nun estas kvin minutoj antaŭ la noktomezo. — Li enpensiĝis kun malvarmiĝinta rideto, sed tuj revigliĝis: — Mi deziras, ke ne estu ofendiĝo al mi en tiuj, pri kiuj mi diris nenion, sed vi vidas, ke mi ĉion bone memoras. Do, mi memoras pri ĉiuj ĉion, — ĉiujn renkontojn kaj parolojn; mi ree travivis la pasintecon en viaj personoj, kaj mi estas same en ĝi nun, kiel tiam. Sed mi devas ankoraŭ diri, ke la mono donis al mi eblon realigi mian manion. Mi ne povas ekspliki ĝin en mallongaj vortoj. Probable, tiu pasio povas esti nomita tieclass="underline" potenco de gesto. Ankoraŭ mi imagis al mi duan mondon, ekzistantan trans la muro, kaŝitan en la evidenta; neŝanceleblon de konstruaj grandaĵoj, kiun mi povas ludi per premo de la fingro.
Kaj, — mi komprenis tion antaŭnelonge, — mi atendis, ke, realiginte la kapricon, kiu iĝis rekta bezono, mi, en profundo de niaj kaŝitaj dependoj de la formo, trovos enhavon, egalan al ĝia komplikeco. Apenaŭ miaj cerbaj amuzoj, kiuj havis, tamen, nevenkeblan potencon super la animo, estus realigitaj en tiu grado, kiel tion faris laŭ mia deziro Degust, se ne estus la promeso, donita de mi al… unu persono — la afero rilatas al la pasinteco. Tiam ni, du malriĉeguloj, sidante sub la tegmento de forlasita ŝedo, sur la tero, kie ni enfosis amason da pura oro, en niaj revoj, nature, prirabis la tutan Ŝarazadon. Tiu persono, pri kies sorto mi nun nenion scias, havis viglan fantazion kaj pasion mebli palacojn laŭ sia gusto. Mi devas konfesi, mi multe malantaŭis tiun personon en la arto elpensi. Mi estis venkita per tiaj bildoj, ke mi admiris. La persono diris: «Se ni revas, do ni revu»…
Tiutempe la horloĝo komencis bati la dekduan horon.
— Dige, — diris Hanuver, ridetante al ŝi kun aspekto de kompliculo, — ek, rememoru la malnovan Ali-Babon kaj liajn kvardek rabistojn!
— Kio do okazos? — kriis scivolema voĉo el la alia fino de la tablo. Dige ekstaris, ridante.
— Ni montros al vi! — deklaris ŝi, kaj se ŝi emociiĝis, do estis nenio rimarkebla. — Mi diru sincere, mi mem ne scias, kio okazos. Se la domo komencos flugi en la aero, tenu vin je la seĝoj!
— Ĉu vi memoras — kiel?.. — diris Hanuver al Dige.
— Ho, jes. Tute.
Ŝi aliris al unu el la grandegaj kandelabroj, pri kiuj mi jam diris, kaj etendis la manon al ĝia orumita trunko, kovrita per malleviĝantaj elstarantaj strietoj. Atente rigardinte, por ne erari, Dige trovis kaj movis malsupren unu el tiuj strietoj. Ŝia rigardo larĝiĝis, la vizaĝo facile tremeris, ne reteninte sin de momento de jubilo, brilinta per kaŝita trajto. Kaj — en tiu sama momento, kiam mia kapo komencis turniĝi anticipe, — ĉio restis, kiel estis, sur sia loko. Dum ioma tempo batadis la nervojn tiu interna nombrado, kiun faras homo, se la ĉano misis, atendante malfruan pafon, poste leviĝis bruo kaj rido.
— Ree! — kriis don Esteban.
— Punon, — diris Orsuna.
— Estas malbone moki infanojn! — rimarkis Galway.
— Fi, kiel stulte! — ekkriis Dige, stamfinte. — Kiel vi malice ŝercas, Hanuver!
Laŭ ŝia vizaĝo trakuris nerva ombro; ŝi decide deiris, eksidinte sur sian lokon kaj mordante la lipojn.
Hanuver ekkoleris. Li ruĝiĝis, rapide ekstaris kaj diris:
— Mi ne kulpas. Observado pri funkciado estis komisiita al Pope. Li respondos. Mi mem…
Bedaŭrante, kiel estis rimarkeble laŭ liaj abruptaj moviĝoj, li aliris la kandelabron, movis la metalan buklon kaj ree deŝovis ĝin. Kaj, obeante al tiu negrava movo, ĉiuj muroj de la halo, ĉirkaŭe, subite apartiĝis de la plafono per malplena, hela streko kaj, unumomente merginte en la plankon, malaperis. Tio okazis sensone. Mi ŝanceliĝis. Mi, kune kun la seĝo, kvazaŭ eknaĝis supren.
XVIII
Antaŭ tiu momento mi jam senkonscie ripetadis: «Molly ne estos», — spertinte animan vakuon kaj sobran amaron de la lasta horloĝa bato, kvankam antaŭe mi tremeradis pro ĉiu ekkrio, kiam al mi ŝajnis, ke aperis novaj vizaĝoj. Sed la falo de la muroj — kaj tio okazis tiel senriproĉe glate, ke ne balanciĝis eĉ vino en la glaso, — elbatis el mi ĉiujn emociojn per unu terura bato. Al mi ŝajnis, ke la halo ekflugis alten, inter la fabelajn kolonojn. Ĉiuj, kiuj estis ĉi tie, ekkriis; ektimo kaj neatenditeco igis homojn salte ekstari. Ŝajnis, ke ekmuĝis nevideblaj trumpetoj; la efekto efikis kiel lavango kaj montris sin kiel lumo de fabele intensa forto, — tiel akre ĝi ekbrilis.
Por bildigi la spektaĵon, malkovriĝintan kun rapido de apopleksio, mi devas apliki mian postan scion de la arto kaj la materialo, movitaj de Hanuver el neekzisto al atako de la kompanio. Nin ĉirkaŭis kolonaro el nigra marmoro, reflektita en diafana profundo de spegulo, larĝa ne malpli ol dudek futojn kaj ĉirkaŭiranta la plankon de la eksa halo kiel ŝajna kvarangula kavo. Vicoj de kolonoj, po kvar en ĉiu vico, estis turnitaj per siaj flankoj al la komuna centro kaj dividitaj per egallarĝaj pasejoj en tuta ilia kvarangula linio. La sokloj, sur kiuj ili staris, estis altaj kaj masivaj. Inter la kolonoj ŝutiĝadis, unu super alia, altaj fajrerantaj akvaj tigoj de fontanoj, — tri strioj por ĉiu fontano, dum falado ili aspektis kiel fleksita plumo. Ĉio ĉi, ripetita de la diafana reflektanta malsupro, staris kiel unu hela profundo, tegita supre kaj malsupre per la reciproke renversita kolonaro. La linio de reflekto, situante sur la sama nivelo kun la planko de la halo kaj la plankoj de la spacoj, kiuj brilis trans la kolonoj, donis al la bazo de la spektaĵo aspekton de tapiŝoj, sternitaj en la aero. Trans la kolonoj, en lumo de kristalaj ĉerizkoloraj lampoj, ĵetantaj al varma blanko de perlamoto kaj eburo rebrilon de aŭroro, staris haloj-vizioj. Brilo striis, kiel gaso. Perlamoto, arĝento, blanka sukceno, marmoro, gigantaj speguloj kaj gobelenoj kun perla profundo en pala nebulo de desegnaĵo de strangaj pejzaĝoj; meblaro, pli bizara kaj ĉarma ol aeraj girlandoj en luna nokto, eĉ ne vokis deziron pririgardi detalojn. Elpensita kaj prezentita, kiel ĥoro, efikanta per akordeco de multaj voĉoj, tiu arta frenezaĵo brilis el post nigra marmoro, kiel mateno tra nokto.