— La lumturo videblas dekstre, ni pasas ĝin lofe.
Duroc eliris kun la glaso kaj, reveninte, diris:
— Nun mi drinku kun ci, Sandy. Ci, mi vidas, ne estas malkuraĝulo.
— En mia familio ne estis malkuraĝuloj, — diris mi kun modesta fiero. Efektive, mi havis nenian familion. — Maro kaj vento — jen kion amas mi!
Ŝajnis, mia respondo mirigis lin, li ĵetis al mi kunsentan rigardon, kvazaŭ mi trovis kaj alportis aĵon, kiun li perdis.
— Ci, Sandy, estas aŭ granda fripono, aŭ stranga karaktero, — diris li, donante al mi cigaredon, — ĉu ci scias, ke mi same amas maron kaj venton?
— Vi devas ami, — respondis mi.
— Kial?
— Vi havas tian aspekton.
— Neniam juĝu laŭ eksteraĵo, — diris, ridetante, Duroc. — Sed ni lasu tion. Ĉu ci scias, verva kapo, kien ni navigas?
Mi, kiom mi povis plenaĝe, nege balancis la kapon kaj la piedon.
— Ĉe la Gardena kabo staras domo de mia amiko Hanuver. Laŭ la ekstera fasado en ĝi estas cent sesdek fenestroj, se ne pli. La domo havas tri etaĝojn. Ĝi estas granda, amiko Sandy, tre granda. Kaj tie estas multegaj sekretaj koridoroj, estas kaŝitaj ejoj de rara beleco, multegaj bizaraj surprizoj. Antikvaj sorĉistoj ruĝiĝus pro honto, ke ili tiom malmulte elpensis siatempe.
Mi esprimis esperon, ke mi ekvidos la tiom miraklajn aferojn.
— Nu, mi ne scias, — respondis Duroc distrite. — Mi timas, ke ni ne havos tempon por ci. — Li turnis sin al la fenestro kaj kriis: — Mi iras por anstataŭi vin!
Li ekstaris. Starante, li drinkis ankoraŭ unu glason, poste, korektinte kaj butonuminte la mantelon, paŝis en la mallumon. Tuj venis Estamp, eksidis sur la seĝon, forlasitan de Duroc, kaj, frotante la frostiĝintajn manojn, diris:
— La tria vaĉo estos cia. Nu, kion do ci faros per cia mono?
En tiu minuto mi sidis en beata freneziĝo pro la mistera palaco, kaj la demando de Estamp ion forprenis de mi. Sendube mi jam estis liganta mian estontecon kun la celo de la vojaĝo. Reva kirlo!
— Kion mi faros? — redemandis mi. — Eble, mi aĉetos fiŝkaptan ŝalupon. Multaj fiŝistoj vivas per sia metio.
— Ĉu tiel?! — diris Estamp. — Sed mi pensis, ke ci donacos ion al cia karulino.
Mi balbutis ion, ne dezirante konfesi, ke mia karulino — eltondita el revuo virina kapo, ege ĉarminta min, — kuŝas sur la fundo de mia kofreto.
Estamp drinkis kaj komencis distrite kaj malpacience ĉirkaŭrigardi. De tempo al tempo li demandadis, kien iradas «Española», kiom da kargo ĝi prenas, ĉu ofte min batas oĉjo Gros kaj similajn bagatelojn. Estis videble, ke li enuas kaj la malpureta kajuto, malvasta, kiel kokejo, estas abomena por li. Li tute ne similis al sia kamarado, pensema, degna Duroc, en kies ĉeesto la sama odoraĉa kajuto ŝajnis brila kajuto de oceana vaporŝipo. Tiu nervoza junulo eĉ pli ekmalplaĉis al mi, kiam li nomis min, eble, pro distriĝemo, «Tommy», — kaj mi base korektis lin, dirinte:
— Sandy, Sandy estas mia nomo, mi ĵuras per Lukrecia!
Mi legis, ne memoras kie, tiun vorton, senpeke kredante, ke ĝi signifas nekonatan insulon. Ekrideginte, Estamp kaptis mian orelon kaj ekkriis: «Kiele! Ŝia nomo estas Lukrecia, aĥ ci, amindumanto! Duroc, ĉu vi aŭdas? — kriis li en la fenestron. — La amatino de Sandy nomiĝas Lukrecia!»
Nur poste mi eksciis, kiomgrade tiu mokema, supraĵa homo estas kuraĝa kaj bonkora, — sed en tiu momento mi malamis liajn impertinentajn lipharetojn.
— Ne moku la knabon, Estamp, — respondis Duroc.
Nova humiligo! — de la homo, kiun mi jam faris mia idolo. Mi tremeris, la ofendiĝo streĉis mian vizaĝon, kaj, rimarkinte, ke mia humoro malboniĝis, Estamp abrupte ekstaris, eksidis apud mi kaj kaptis mian manon, sed tiumomente la ferdeko saltis supren, kaj li etendiĝis sur la planko. Mi helpis al li ekstari, interne jubilante, sed li elŝiris sian manon el la mia kaj vigle ekstaris mem, forte ruĝiĝinte, laŭ kio mi komprenis, ke li estas memama, kiel kato. Dum ioma tempo li silente kaj paŭte rigardis al mi, poste gajiĝis kaj daŭrigis sian babiladon.
Tiutempe Duroc kriis: «Turno!» Mi elkuris kaj movis la velojn al la maldekstra flanko. Ĉar ni nun estis apud la bordo, la vento blovis malpli forte, sed tamen ni ekiris kun granda flanka kliniĝo, fojfoje kun plaŭdoj de ondo sur la ferdekon. Ĉi tiam venis mia tempo teni la rudron, kaj Duroc surĵetis sur miajn ŝultrojn sian mantelon, kvankam mi tute ne sentis malvarmon. «Tiele», — diris Duroc, montrante rumbon, kaj mi brave respondis: «Jes, estro!»
Nun ili ambaŭ estis en la kajuto, kaj mi tra vento aŭdis ion el ilia nelaŭta konversacio. Kiel sonĝon mi memorfiksis ĝin. Temis pri danĝero, perdo, antaŭtimoj, ies doloro, malsano; pri tio, ke «necesas precize ekscii». Mi devis firme teni la mantenilon de la rudro kaj forte teni min mem sur la piedoj, ĉar ondoj ĵetadis «Española»-n, kiel baskulon, tial dum mia vaĉo mi pensis plie pri retenado de la kurso, ol pri io alia. Sed mi plu hastis alnavigi, por finfine ekscii, kun kiuj mi havas la aferon kaj por kio. Se mi povus, mi trenus «Española»-n kure, tenante la ŝnuron en la dentoj.
Nelonge estinte en la kajuto, Duroc eliris, la fajro de lia cigaredo direktis sin al mi, kaj baldaŭ mi distingis la vizaĝon, kliniĝintan super la kompaso.
— Do bone, — diris li, frapante mian ŝultron, — jen ni aliras. Rigardu!
Maldekstre, en mallumo, staris ora reto de foraj lumoj.
— Do, ĉu tio estas tiu domo? — demandis mi.
— Jes. Ĉu ci neniam estis ĉi tie?
— Ne.
— Do, ci havas, kion pririgardi.
Ĉirkaŭ duonhoron ni pasigis, ĉirkaŭirante ŝtonojn de la «Triopo». Trans la borda elstaraĵo apenaŭ troviĝis vento, por ke ni povu iri al la malgranda golfeto, kaj kiam tio estis finfine farita, mi ekvidis, ke ni situas ĉe deklivo de ĝardenoj aŭ boskoj, disiĝintaj ĉirkaŭ nigra, grandega maso, malregule markita per fajroj en diversaj partoj. Tie estis negranda moleo, ĉe ties unu flanko balanciĝis, kiel mi distingis, jaĥtoj.
Duroc pafis, kaj iom poste venis homo, lerte kaptinte la albordigan ŝnuron, ĵetitan de mi. Subite disflugis lumo, — sur la fino de la moleo ekbrilis hela lanterno, kaj mi ekvidis larĝajn ŝtupojn, malleviĝantajn al la akvo, pli klare distingis la boskojn.
Tiutempe «Española» estis alligita, kaj mi mallevis la velojn. Mi tre laĉiĝis, sed ne estis dormema; male — akra, malsanece gaja kaj senlima sentis mi min en tiu nekonata angulo.
— Kio pri Hanuver? — demandis, saltante sur la moleon, Duroc la homon, kiu nin renkontis. — Ĉu vi nin rekonis? Mi esperas. Ni iru, Estamp. Iru kun ni ankaŭ ci, Sandy, nenio okazos al cia ŝipaĉo. Prenu la monon, kaj vi, Tom, konduku la junulon por ke li varmigu sin, kaj aranĝu lin ĉiuflanke, poste vi devos vojaĝi. — Kaj li klarigis, kien necesas konduki la ŝipon. — Dume adiaŭ, Sandy! Ĉu vi estas preta, Estamp? Nu, ni ekiru, kaj Dio faru, ke ĉio estu bona.
Dirinte tiel, li kuniĝis kun Estamp, kaj ili, suririnte sur la teron, malaperis maldekstren, kaj mi levis la okulojn al Tom kaj ekvidis vilan vizaĝon kun grandega besta faŭko, rigardantan al mi de sur du miaj altoj, klininte la grandegan kapon. Li apogis sian flankon per la pugno. Liaj ŝultroj ŝirmis la horizonton. Ŝajnis, li falegos kaj dispremos min.
III
El lia buŝo, turnanta fajrerantan pipon, kiel muelŝtono pajleron, eliris milda, agrabla voĉeto, simila al akva flueto.
— Ci estas la ŝipestro, ĉu? — diris Tom, turnante min al lumo, por pririgardi. — Hu, kia blua! Ĉu frostiĝis?
— Diablo prenu! — diris mi. — Kaj frostiĝis, kaj la kapo turniĝas. Se via nomo estas Tom, ĉu vi povas klarigi tiun tutan historion?
— Do kian tian historion?
Tom estis parolanta malrapide, kiel kvieta, rezonema bebo, kaj tial estis ege abomene atendi, kiam li findiros.