— Li resaniĝos, — diris Pope, iranta per rapidaj paŝoj, sed kvazaŭ tretanta unu saman lokon — tiel hastis mi mem. — Li jam fartas multe pli bone. Ni eĉ iomete ridis. Vidu, li malatentis la malsanon kaj al neniu menciis pri ĝi! Komence mi pensis, ke ni ĉiuj kulpas. Tamen kiel vi pensas?
— Kial vi demandas min? — kontraŭdiris mi kun ofendiĝo. — Ja mi scias plej malmulte el ĉiuj!
— Ne tre kulpas, — daŭrigis li, evitante mian respondon. — En io ni ne kulpas, mi tion sentas. Aĥ, kiel li ĝojis! Jen! Tio estas lia dormoĉambro.
Li frapis al la fermita alta pordo, kaj, kiam li jam intencis frapi ree, Estamp malfermis elinterne, tuj deirinte kaj findirante en la direkto de la lito frazon, interrompitan de nia apero — «tial vi devas dormi. Ekzistas limo por impresoj kaj penoj. Jen venis Sandy».
Mi ekvidis antaŭ ĉio Molly-n, sidantan ĉe la lito; Hanuver tenis ŝian manon, kuŝante kun la kapo, alte levita per kusenoj. Lia buŝo estis duonmalfermita, kaj li kun peno spiris, parolante kun paŭzoj, per nelaŭta voĉo. Inter la randoj de la malbutonumita ĉemizo videblis brusta kompreso.
En tiu granda dormoĉambro estis tiom komforte, ke la aspekto de la malsanulo ne faris al mi pezan impreson. Nur atente rigardinte al lia vizaĝo, kvazaŭ prilumita per malbrila lumo, mi eksentis la malbonan humoron de la minuto.
Ĉe la alia fino de la lito sidis Duroc, metinte unu kruron sur la alian, don Esteban staris meze de la dormoĉambro. Ĉe la tablo la doktoro estis klopodanta kun kuraciloj. Ŝipestro Orsuna iradis el angulo al angulo, metinte post la dorson siajn mallongfingrajn manojn, krudigitajn de vento. Molly estis tre nervoza, sed ridetanta, kiam mi eniris.
— Sanderseto! — diris ŝi, brilinte por momento per vigleco, kiun dispremis nenio. — Estis tia beleta en la kaptuko! Kaj nun… fi!.. Ĉu vi ploris? — Ŝi svingis al mi la liberan manon, poste alvokis per la fingro kaj forprenis de sur la najbara seĝo ĵurnalon.
— Eksidu. Lasu mian manon, — diris ŝi karese al Hanuver. — Jen tiel! Ni ĉiuj eksidu dece.
— Li devas dormi, — akre deklaris la doktoro, signifoplene ekrigardante al mi kaj la ceteraj.
— Kvin minutojn, Johnson[21]! — respondis Hanuver. — Venis unu viva animo, kiu same, mi pensas, ne toleras solecon. Sandy, mi cin vokis, — kiu scias, ĉu mi intervidiĝos ankoraŭ iam kun ci? — vokis por diri kelkajn amikajn vortojn. Ĉu ci vidis tutan tiun koŝmaron?
— Neniu vorto, dirita tie, — eldiris mi en mia plej bona stilo de afekciita plenaĝulo, — estas tiom profunde kaŝita kaj memorita, kiom en mia koro.
— Nu, nu! Ci estas tre fanfaronema. Eble, ankaŭ en la mia. Mi dankas cin, knabo, ankaŭ ci al mi helpis, kvankam ci mem estis, kiel birdo, ne scianta, kie ĝi eksidos morgaŭ.
— Ho, ho! — diris Molly. — Nu kiel li ne sciis? Li havas sur la brako tian skribaĵon, — kvankam mi ne vidis, sed aŭdis.
— Kaj vi?! — ekkriis mi, tuŝita al la dolora punkto per la buŝo de tiu, kiu devus indulgi min en tiu minuto. — Eblas pensi, — certe, — ke vi havas tre antikvan aĝon! — Ektiminte la proprajn vortojn, mi apenaŭ retenis min diri troe, sed pense mi ripetadis: «Knabinaĉo! Knabinaĉo!»
La ŝipestro ĉesis iradi, ekrigardis al mi, klakis per la fingroj kaj peze eksidis apude.
— Ja mi ne disputas, — diris la junulino, dum estis mallaŭtiĝanta la rido, vokita de mia ardo. — Sed eble, mi vere estas pli aĝa, ol ci!
— Ni fariĝas iam pli junaj, iam pli maljunaj, — diris Duroc.
Li sidis en la sama pozo, kiel sur «Española», demetinte la piedon, malfleksiĝinte, facile mallevinte la kapon, kaj la kubuton metinte sur la dorsapogilon de la seĝo.
— Mi iris matene laŭ la borda sablo kaj aŭdis, kiel iu pianludas en la domo, kie mi vin trovis, Molly. Precize same estis antaŭ sep jaroj, preskaŭ en sama atmosfero. Mi estis iranta tiam al la junulino, kiu ne plu vivas. Aŭdinte tiun melodion, mi haltis, fermis la okulojn, transportis min en la pasintecon kaj iĝis je ses jaroj pli juna.
Li enpensiĝis. Molly ŝtele ĵetis al li rigardon, poste, rektiĝinte kaj ridetante, turnis sin al Hanuver.
— Ĉu al vi tre doloras? — diris ŝi. — Eble, estos pli bone, se ankaŭ mi foriros?
— Certe, ne, — respondis li. — Sandy, Molly, kiu cin tiel ofendis nun, estis maldika nigra birdido sur magraj kruroj nur antaŭ kvar jaroj. Mi havis nek hejmon, nek lokon por tranoktado. Mi dormis en forlasita barako.
La junulino ekmaltrankvilis kaj ekturniĝis.
— Aĥ, aĥ! — ekkriis ŝi. — Silentu, silentu! Mi vin petas. Haltigu lin! — turnis ŝi sin al Estamp.
— Sed mi jam finas, — diris Hanuver, — krevigu min tondro, se mi silentos pri tio. Ŝi saltetadis, kantetadis, enrigardadis en fendon de la barako dum ĉirkaŭ tri tagoj. Poste al mi estis traŝovitaj en truon en diversaj tempoj: du pomoj, malnova antaŭtuko kun bakita terpomo kaj funto da pano. Poste mi trovis la ĉenon.
— Vi min tre ofendis, — laŭte diris Molly, — tre. — Neatendite ŝi komencis ridi. — Ni ĝuste samloke enfosis ĝin, tiun ĉenon. Kiel varmege estis! Sanders, kial vi silentas, permesu al mi demandi?
— Mi nenion, — diris mi. — Mi aŭskultas.
La doktoro pasis inter ni, preninte la manon de Hanuver.
— Ankoraŭ minuto da rememoroj, — diris li, — tiam la morgaŭa tago estos malbonigita. Foriru, mi vin petas!
Duroc frapis la genuon per la mano kaj ekstaris. Ĉiuj aliris al la junulino — ĉu gaja aŭ malgaja? — estis malfacile kompreni, tiom sopiris, momente prilumiĝante per rideto aŭ iĝante subite distrita, ŝia moviĝema vizaĝo. Adiaŭante, mi diris: «Molly, se vi min bezonos, kalkulu pri mi!..» — kaj, ne atendante respondon, rapide elpafiĝis la unua, preskaŭ ne memorante, kiel la malvarma mano de Hanuver kunpremis la mian per firma manpremo.
Ĉe la elirejo amasiĝis ĉiuj. Kiam eliris doktoro Johnson, la peza pordo malrapide fermiĝis. Ĝia fendo mallarĝiĝis, brilis per la lasta streko kaj malaperis, kaŝinte post si la du homojn, kiuj, mi pensas, trovis temon por interparoli, — sen ni kaj alie, ol ĉe ni.
— Ĉu vi same foriris? — diris Estamp al Johnson.
— Estas tia minuto, — respondis la doktoro. — Mi sekvas la opinion, ke kuracisto devas iam rigardi sian taskon iom pli larĝe ol la leĝo, eĉ se tio minacus per komplikaĵoj. Ni ne ĉiam scias, kio pli gravas ĉe iuj cirkonstancoj — ĉu vivo aŭ morto. Ĉiuokaze, dume al li estas bone.
XX
La ŝipestro, mallaŭte konversaciante kun Duroc, foriris en la najbaran gastoĉambron. Post ili foriris don Esteban kaj la kuracisto. Estamp iris dum ioma tempo kun Pope kaj mi, sed ĉe la unua angulo, kapadiaŭinte, «malaperis por propraj aferoj», — kiel li esprimis. De tie ĉi estis nemalproksime ĝis la biblioteko, trairinte kiun, Pope eniris kun mi en mian ĉambron kaj eksidis kun evidenta senfortiĝo; mi, starinte iom, eksidis same.
— Jene, — diris Pope. — Mi ne scias, ĉu mi dormos hodiaŭ.
— Ĉu vi ilin spuris? — demandis mi. — Kie do ili estas nun?
— Malaperis, kiel ŝtono en akvo. Drake kaligis siajn piedojn, embuskante ilin ĉe ĉiuj elirejoj, sed por unu homo estas malfacile troviĝi samtempe en multaj lokoj. Ja ĉi tie estas dudek elirejoj, homamaso, tumulto, agitiĝo, kaj, se ili alivestis sin, ŝanĝinte la aspekton, do estas tute kompreneble, ke Drake misis. Nu, kaj krome li, necesas diri, trafis unuarangajn aktorojn. Ĉion ĉi ni eksciis poste, de Drake. Duroc eltiris lin per telegramo; vi povas imagi, kiel li hastis, se mendis al Drake urĝan trajnon! Nu, ni parolos en alia fojo. Estas la dua horo de nokto, kaj ĉiun horon de tiu ĉi diurno necesas kalkuli kiel tri — tiel ĉiuj laciĝis. Bonan nokton!
Li eliris, kaj mi aliris al la lito, pensante, ĉu ties aspekto vokos deziron dormi. Nenio tia okazis. Mi ne deziris dormi: mi estis ekscitita kaj netrankvila. En miaj oreloj plu staris bruo; apartaj interparoloj sen mia peno sonadis ree kun karakteraj intonacioj de ĉiu parolanto. Mi aŭdis ridon, ekkriojn, flustron kaj, ferminte la okulojn, enprofundiĝis en glitadon de vizaĝoj, pasintaj antaŭ mi dum tiuj horoj…