Nur post kvin jaroj, ĉe renkontiĝo kun Duroc mi eksciis, kial Dige, aŭ Ethel Meyer, ne povis en la difinita momento movi la murojn kaj kial tion tiel momente sukcesis Hanuver. Molly estis en la pavilono kun Estamp kaj la edzino de la servisto Parker. Ŝi mem deziris aperi ekzakte je la dekdua, intencante, eble, pli forte ĝojigi Hanuver-on. Ŝi malfruis tute hazarde. Tiam, vidante, ke ŝi forestas, Pope, deĵorinta ĉe la perono, ĵetis sin en la kameron, kie estis elektraj konektoj, kaj malkonektis la kurenton, decidinte, ke ĉiel ajn Dige ne faru la supozatan efekton. Li fermis la kurenton por du minutoj, post kio Hanuver duan fojon deŝovis la metalan buklon.
Epilogo
I
En la 1915-a jaro epidemio de flava febro kaptis la tutan duoninsulon kaj la limantan al ĝi parton de la kontinento. La plago atingis minacan forton; ĉiutage mortadis po kvincent aŭ pli da homoj.
Nelonge antaŭ tiam, inter la cetera ŝipanaro de ĵus konstruita vaporŝipo «Valkirio», mi estis sendita akcepti tiun ŝipon de la ŝipkonstruejo de Ratner kaj K° en Liss-on, kie ni restis senelire, ĉar ekmalsanis preskaŭ la tuta ŝipanaro, dungita por «Valkirio». Krome, striktaj kvarantenaj reguloj pro diversaj konsideroj ne ellasus nin kun la ŝipo pli frue, ol post tri semajnoj, kaj mi, ekloĝinte en gastejo sur la kajo Canier, parte enuadis, parte pasigadis la tempon kun samoficanoj en la bufedo de la gastejo, sed pleje mi vagadis en la urbo, esperante hazarde renkonti iun el la partoprenintoj de la historio, okazinta antaŭ kvin jaroj en la palaco «Ora ĉeno».
Post kiam Orsuna matene de la sekva tago post tiuj eventoj forveturigis min el la «Ora ĉeno» en San-Riolon, mi ankoraŭ ne vizitis Liss-on — mi vivis kiel plena pensionulo, kaj anstataŭ mi pagadis nevidebla mano. Post monato al mi skribis Pope, — li sciigis, ke Hanuver mortis en la tria tago pro kora infarkto kaj ke li, Pope, forveturas en Eŭropon, sed por kio, ĉu por longe, kaj ankaŭ kio okazis al Molly kaj la ceteraj, pri tio li nenion menciis. Mi multfoje relegis tiun leteron. Mi ankaŭ skribis mem kelkajn leterojn, sed mi havis neniajn adresojn, krom de la Gardena kabo kaj de don Esteban. Tiujn leterojn mi sendis al tiuj adresoj. En ili mi penis ekscii adresojn de Pope kaj Molly, sed, ĉar la letero en la «Oran ĉenon» estis adresita de mi samtempe al Estamp kaj Duroc, — respondon mi ne ricevis, eble, tial, ke ili jam forveturis el tie. Don Esteban respondis; sed respondis li ĝuste tion, ke li ne scias, kie estas Pope, kaj la adreson de Molly li ne sciigas tial, ke mi ne rememorigu ŝin superflue pri la malfeliĉo per miaj sendaĵoj. Fine li konsilis al mi okupiĝi pri miaj propraj aferoj.
Do, mi al neniu plu skribis, sed kun indigno kaj senrezulte atendadis leterojn dum ankoraŭ tri monatoj, ĝis komprenis unu simplan aferon: ke ĉiuj havas sufiĉe da propraj aferoj kaj zorgoj, krom la miaj. Tiu malkovro estis malagrabla, sed ĝi helpis al mi finfine deŝiriĝi de tiuj tridek ses horoj, kiujn mi pasigis inter fortegaj emocioj kaj danĝero, admiro, sopiro kaj amo. Iom post iom mi komencis rememoradi la «Oran ĉenon», kiel finsonintan kanton, sed por nenion forgesi, mi malŝparis kelkajn tagojn por registrado de ĉiuj konversacioj kaj okazaĵoj de tiu tago: danke al tiu malnova kajereto mi povas nun restarigi ĉion aŭtentike. Sed ankoraŭ multfoje post tiam mi sonĝadis Molly-n kaj, ŝajne, havis korinklinon al ŝi tre longe, ĉar mia koro komencadis rapidan batadon, kiam ie ajn mi aŭdis tiun nomon.
En la dua tago post la veno en Liss-on mi vizitis tiun angulon de la haveno, kie staris «Española», kiam mi forkuris de ĝi. Nun staris tie du usonaj skunoj, kio ne malhelpis al mi rememori, kiel akre hurlis vento nokte antaŭ la apero de Duroc kaj Estamp. Mi pridemandis ankaŭ pri la «Ora ĉeno», intencante veturi tien por rendevuo kun la pasinteco, sed la mastro de la gastejo rakontis, ke tiu grandega domo estis prenita de la urba registaro por lazareto kaj tie estas lokitaj multegaj epidemiuloj. Pri la sorto de la domo ĝenerale estis sciate nur, ke Hanuver, ne havante rektajn heredantojn kaj ne lasinte testamenton, metis per tio la tutan havaĵon en longan proceson de dubindaj pretendantoj, kaj la domo estis ŝlosita dum la tuta tempo ĝis la epidemio, kiam, pro ĝia izoleco, oni trovis, ke ĝi respondas al ĉiuj idealaj postuloj de giganta lazareto.
Mi jam havis negrandajn lipharojn; krome, komencis lanugi delikata barbeto, tiom mizera, ke mi diligente forigadis ĝin per razilo. Fojfoje mi kun digno ĵetadis rigardojn al spegulo, kunpremadis la lipojn kaj movadis la ŝultron, — la ŝultroj iĝis rimarkeble pli larĝaj.
Neniam forgesante pri tio, tenante en mia menso elegantecon kaj bravecon, mi pasigadis vesperojn aŭ en la bufedo, aŭ sur la bulvardo, kie mi frekventis kafejon «Tonuso».
Foje mi eliris el la kafejo, kiam ankoraŭ ne estis la sepa horo, — mi atendis kamaradon, por iri kune en teatron, sed li ne venis, sendinte suspektindan letereton, — vi divenas, kiaspecan, — kaj sola mi ne ŝatis viziti teatron. Do, la tuta tiu afero nuliĝis. Mi malleviĝis al la malsupra aleo kaj pasis ĝin tutan, kaj kiam mi intencis turni min al la urbo, mi renkontis maljunulon en somera palto, melonĉapelo, kun apogbastoneto, evidente, elirintan por promeni, ĉar je lia libera mano tenis sin knabino, aĝa ĉirkaŭ kvin jarojn.
— Parker! — ekkriis mi, ekstarante antaŭ lia vizaĝo.
— Vere, — diris Parker, fiksrigardante. Lia memoro estis streĉe laboranta, ĉar lia vizaĝo jen plilongiĝadis, jen ridetadis kaj penis rekoni, kiu mi estas. — Ion mi ŝajne rememoras, — ekparolis li nedecideme, — sed pardonu, dum la lastaj jaroj mi malbone vidas.
— La «Ora ĉeno»! — diris mi.
— Aĥ, jes! Do, sekve… Ne, krevigu min Dio, — mi ne povas rememori.
Mi frapis lian ŝultron:
— Sandy Pruel, — diris mi, — tiu, kiu ĉion scias!
— Knabo, ĉu tio estas ci?! — Parker klinis la kapon flanken, eklumis kaj kortuŝe ekjubilis:
— Ho, tute ne rekonebla! La uniformo konvenas al ci! Elkreskis, larĝiĝis. Nu, do, ni devas konversacii! Kaj min, jen, la nepino tiradas: «ni iru, avo, kaj ni iru», — ŝatas promeni kun mi.
Ni ree venis en la «Tonuson» kaj mendis vinon; al la knabino ni mendis dolĉajn kukojn, kaj ŝi komencis ilin anatomii per la fingro, murmuretante kaj svingante la piedojn, kaj mi kaj Parker forflugis antaŭ kvin jarojn. Dum ioma tempo Parker alparoladis min per «ci», poste lin iom post iom impresis la vidaĵo de la eleganta sunbruna maristo, portanta navigaciistan uniformon kun kutima neglekto de sperta marhundo, — kaj transiris al «vi».
Estas nature, ke la konversacio temis pri la historio kaj la sorto de la personoj, konataj de ni, kaj plej multe — pri Molly, kiu edziniĝis al Duroc antaŭ jaro kaj duono. Krome, mi eksciis, ke ili ambaŭ estas ĉi tie kaj loĝas tre proksime — en gastejo «Plein air»[22], ili venis pro aferoj de Duroc, pro kiuj ĝuste, Parker ne sciis, sed li vizitis ilin, restinte tre kontenta tiel pri la akcepto, kiel pri la regalo. Mi estis mirigita kaj ĝojigita, sed pleje mi ĝojis pri Molly, ke ŝi ne trafis en la kroĉemajn manegojn de siaj fifratoj. Ekde tiu minuto mi jam ne povis kviete sidi, kaj mi maŝinece kapjesadis, finaŭskultante la rakonton de la maljunulo. Mi eksciis krome, ke Parker konis Molly-n delonge, — li estis ŝia malproksima parenco en la patrina linio.
— Kaj ĉu vi scias, — diris Parker, — ke ŝi venis antaŭ tiu vespero, sola, sekrete, en la «Oran ĉenon» kaj kion mi aranĝis por ŝi? Ne scias… Nu, do ŝi venis por adiaŭi tiun domon, kiun la forpasinto konstruis por ŝi, kiel ŝi deziris, — stulta knabino! — kaj trovis min, ĉirkaŭvolvita per kaptuko ĝis la okuloj. Ni longe iradis tie, kie eblis iri, renkontante neniun. Ŝiaj okuloj ekbrilis, — tiel ŝi estis impresita, — ja vi scias, Hanuver malavare prenis grandan skalon, kiel li sola scipovis. Jes. Granda plezuro estis sur ŝia vizaĝo, — oni povus frandi, rigardante al ŝi. Ŝi iradis kaj rigidiĝadis. Ĉirkaŭrigardadis. Frapetadis per la piedo. Komencis facile kanteti. Jen, — kaj tio estis en pasejo inter du haloj, — preter la pordo pasis tiu fiaventuristino kun Hanuver kaj Galway. Molly deiris en ombron, kaj nin neniu rimarkis. Mi ĵetis rigardon, — tute alia homo staris antaŭ mi. Mi ion ekparolis, sed ŝi svingis la manon, — ekhastis, eksilentis kaj ne plu diris ion, ĝis ni pasis en la ĝardenon kaj trovis la boaton, en kiu ŝi venis. Adiaŭante, ŝi diris: «Ĵuru, ke ci al neniu rakontos, kiel mi iradis ĉi tie kun ci hodiaŭ». Mi ĉion komprenis, ĵuris, kiel ŝi deziris, kaj interne mi pensis: «Jen tuj mi eksplikos al ŝi ĉiujn miajn opiniojn, ke ŝi elĵetu tiujn pensojn pri Dige». Kaj ne povis. Jam aperis onidiro; mi mem ne sciis, kio okazos, sed decidiĝis, tamen kiam ekrigardis al ŝia vizaĝo, — malaperis la deziro paroli, mi vidas laŭ ŝia vizaĝo, ke ŝi malpermesas paroli kaj foriras kun ofendiĝo. Mi decidiĝadis tiel trifoje kaj — ne findecidiĝis. Jen kiaj aferoj!