Parker parolis plu; kvankam estis interese aŭdi ĉion, el kio aperis la eventoj de tiu memorfiksita vespero, mia malpacienco ekiri al Duroc kreskis kaj solviĝis per tio, ke, suferante kaj movetante la piedojn sub la seĝo, mi, finfine, vokis kelneron, por pagi.
— Nu, kio do, mi vin komprenas, — diris Parker, — vi malpaciencas iri al «Plein air». Kaj al la nepino tempas dormi. — Li demetis la knabinon de sur la seĝo kaj prenis ŝian manon, kaj alian sian manon etendis al mi, dirinte: — Estu sana!..
— Ĝis revido! — kriis la knabino, forportante la kukojn en pako kaj riverencante. — Ĝis revido! dankon! dankon!
— Kaj kia estas cia nomo? — demandis mi.
— Molly! Jen kia! — diris ŝi, forirante kun Parker. Sankta ĉielo! Ĉu sciis mi tiam, ke mi vidas mian estontan edzinon? Tian senhelpan, nur iomete pli altan, ol la seĝo?!
II
Emocio de pasinteco. Malfeliĉas tiu, kiun ne atingas tiu rafinita emocio; en ĝi sterniĝas sonĝa lumo kaj sonas malgaja miro. Neniam, neniam ĝi ripetiĝos! Dum foriras jaroj, foriras ankaŭ ĝia palpeblo, ŝanĝiĝas la formo, malaperas detaloj. Ŝajnas tiel, kvankam ĝia esenco estas tiu, — ĝuste tiu sama, en kiu ni vivis, ĉirkaŭitaj de zorgoj kaj pasioj. Tamen io ŝanĝiĝis ankaŭ en la esenco. Kiel plenaĝa homo nur per la cerbo — ne per la koro povas rekoni sin dekjaraĝan en portreto, — same eventoj, okazintaj antaŭ kelkaj jaroj, ŝanĝiĝas kune kun ni kaj, foliumante taglibron, oni multon deziras reskribi tiel, kiel oni sentas nun. Tial mi malaprobas la kutimon skribi taglibron. Vana malŝparo de tempo!
En tia humoro mi sendis al Duroc mian vizitkarton kaj eksidis, legante ĵurnalon, sed tenante ĝin renversita. Ne pasis eĉ kvin minutoj, kaj la servisto jam revenis, preskaŭ kure.
— Oni vin petas, — diris li, kaj mi leviĝis en la beletaĝon kun sveno de la koro. La pordo malfermiĝis, — renkonten al mi ekstaris Duroc. Li estis la sama, kiel antaŭ kvin jaroj, nur arĝentiĝis la tempioj. Por la renkontiĝo mi preparis frazon: «Vi vidas antaŭ vi la figuron el obskuro de la pasinteco kaj verŝajne kun peno rekonas min, tiel mi ŝanĝiĝis post tiam», — sed, konfuziĝinte, mi diris nur: «Ĉu vi ne atendis, ke mi venos?»
— Ho, saluton, Sandy! — diris Duroc, fiksrigardante min. — Verŝajne, ci nun opinias cin maljunulo, sed por mi ci estas la sama Sandy, kvankam kun virkoka baseto. Bonege! Ci estas hejme ĉi tie. Kaj Molly, — aldonis li, vidante, ke mi ĉirkaŭrigardas, — eliris; ŝi baldaŭ venos.
— Mi devas diri al vi, — deklaris mi, trafante en mian antaŭan facilaniman sincerecon, — ke mi tre ĝojis ekscii pri via geedziĝo. Pli bonan edzinon, — daŭrigis mi kun malkonvena kaj konfuzanta min mem ardo, — estas malfacile trovi. Jes, malfacile! — ekkriis mi, dezirante paroli samtempe pri ĉio kaj ne havante fortojn por forlasi la unuan temon.
— Ĉu ci multe serĉis, komparadis? Ĉu ci havas grandan sperton? — demandis Duroc, kaptante mian orelon kaj sidigante min. — Silentu. Lernu, enirante en domon, eĉ post kvin jaroj, diri kelkajn negravajn frazojn, irantajn ĉirkaŭ kaj apud la grava, kaj tial, kvazaŭ gravajn.
— Kiel?! Ĉu vi min instruas?
— Mia konsilo estas bona por ajna loko, kie cin oni ankoraŭ ne konis kiel babileman kaj eksplodeman knabon. Nu, bone. Elmetu ciajn kvin jarojn. La sonorilo estas apud ci, etendu la manon kaj sonorigu.
Mi rakontis al li aventurojn de la unua maristo en la mondo, de Sandy Pruel el Zurbagano (kie mi naskiĝis) sub la plej bona suno, plej hele prilumanta nur mian figuron, videblan al ĉiuj, kiel la statuo de Libero, — el distanco de sesdek mejloj.
Tiam la servisto enportis bonegan malnovan rumon, kiun ni komencis trinki el porcelanaj glasetoj, rememorante la okazaĵojn sur la Signala Dezerto kaj en la «Ora ĉeno».
— Bona estis la paĝo, ĉu? — diris Duroc. Li enpensiĝis, lia esprimema, firma vizaĝo reflektis la rememoron, kaj li daŭrigis: — La morto de Hanuver estis por ni ĉiuj neatenditaĵo. Ni ne povis eĉ pensi. Estis uzitaj rimedoj. Nenio antaŭdiris la malgajan finon. Evidente, lia interna streĉiĝo eksplodis kun pli granda forto, ol pensis ni. Je tri horoj antaŭ la fino li sidis kaj parolis tre gaje. Li ne skribis testamenton, ĉar kredis, ke, farinte tion, li pliproksimigos la finon. Tamen la morto jam tenis sian manon sur lia kapo. Tamen, — Duroc ĵetis rigardon al la pordo, — ĉe Molly mi ne parolos pri tio, — ŝi malbone dormas, se oni parolas pri tiuj tagoj.
Tiumomente aŭdiĝis facila frapo, la pordo iomete malfermiĝis kaj virina voĉo komencis elparoli per rezonema tenera recitativo: «Pe-tan-te e-ge pri en-ir', a-ver-tas mi pri la de-zir', ke mal-fer-mi-ĝu la se-rur'…»
— Kiu estas tie? — afekte laŭte demandis Duroc.
— Re-ve-nis hej-men la vi-pur', — finis la voĉo, la pordo malfermiĝis, kaj enkuris juna virino, en kiu mi tuj rekonis Molly-n. Ŝi estis en tajlorkostumo de cindra koloro kaj en helblua ĉapelo. Ekvidinte min, ŝia ridanta vizaĝo subite malvarmiĝis, plilongiĝis kaj ree ekardis.
— Certe, mi vin rekonis! — diris ŝi. — Kun mia memoro, kiel mi povis ne rekoni la amikinon de l' juneco?! Sanderseto, ĉu ci resurektis, kara?! Nu, saluton, kaj pardonu min, ke mi estis elpensanta versaĵojn, kiam ci, probable, atendis mian aperon. Ĉu vi jam drinkas? Nu, bonege, mi tre ĝojas, kaj… kaj… mi ne scias, kion mi ankoraŭ diru al vi. Dume mi eksidu.
Mi rimarkis, kiel rigardis al ŝi Duroc, kaj komprenis, ke li ŝin tre amas; kaj pro tio, kiel li observadis ŝiajn distritajn, rapidajn moviĝojn, al mi naskiĝis deziro iam esti en lia stato.
Kun la veno de Molly la komuna konversacio transiris, ĉefe, al mi, kaj mi ree rakontis pri mi, poste interesiĝis, kie estas Pope kaj Estamp. Molly sen ajna sinĝeno alparoladis min per «ci», kvazaŭ mi plu estis la antaŭa Sandy, kaj ankaŭ mi, pririgardinte ŝin, nun trovis, ke kvankam ŝi iĝis tute plenaĝa virino, sed konservis en la vizaĝo kaj en la moviĝoj tri kvaronojn de la antaŭa Molly. Do, ŝi diris:
— Pope-on ci ne rekonus, kvankam ci «ĉion scias»; pardonu, sed mi tre ŝatas moki. Pope iĝis tia solida, tia pozitiva, ke oni deziras iri for! Li regas grandajn aferojn en tea firmao. Kaj Estamp estas en Meksiko. Li veturis al la malsana patrino; ŝi mortis, kaj Estamp enamiĝis kaj edziĝis. Ni lin ne plu revidos.
Mi havis dezirojn, kiujn mi ne povis plenumi kaj senlime ĝeniĝis pro ili, ridetante kaj parolante, kiel aŭtomato. Mi deziris diri: «Ni ekkriu, — renkontiĝu kaj teruriĝu, — ni dronu en la emocio de la tago, pasinta antaŭ kvin jaroj, ni revenigu tiun akran streĉon de ĉiuj sentoj! Vi, Molly, por mi estas la unua hela strio de virina juneco, kronita per rido kaj malfeliĉo, vi, Duroc, estas la unua firma strio de kuraĝo kaj digno! Mi vin renkontis subite. Pro kio do ni sidas tiel diskrete? Pro kio nia konversacio estas tiel strikta, tiel abstrakta?» Ĉar supraĵajn konversaciojn mi taksis malalte. Ardo, pasio, larmoj, ĵuroj, malbenoj kaj manpremoj, — jen kion mi bezonis nun!