Por ĉio ĉi — ho ve! — mi tiam ne trovus vortojn, sed mi tre bone sentis, kio mankas. Poste mi eksciis, kial ni malmulte rememoradis triope kaj ne estis absorbitaj de la pasinteco. Sed ankaŭ nun mi rimarkis, ke Duroc regas la konversacion, kiel rudron, tenante pli proksime al la malvarma nordo, ol al la arda sudo.
— Kiu scias?! — diris Duroc al ŝia «ne plu revidos». — Jen Sanders Pruel sidas ĉi tie kaj iom post iom ebriiĝas. Renkontiĝoj, des pli neatenditaj, okazas pli ofte, ol oni pri tio kutime pensas. Ni ĉiuj revenas sur malnovan spuron, krom…
— Krom mortintoj, — diris mi stulte kaj sovaĝe. Iam oni tenas en la manoj fragilan aĵon, distrite turnas ĝin, kaj subite — krak! — ĝi rompiĝis. Molly enpensiĝis, poste petole verŝis al mi rumon kaj komencis kanteti, dirinte: «Jen tion ĉi mi tuj ludos al vi». Ekstarinte, ŝi foriris en la najbaran ĉambron, de kie ektondris impeta batado de klavoj. Duroc ĵetis maltrankvilan rigardon post ŝin.
— Ŝi laciĝis hodiaŭ, — diris li, — kaj apenaŭ revenos. — Vere, en la ĉiam pli kreskanta tondrado de la fortepiano aŭdiĝis persista deziro superbrui alian ritmon. — Bonege, — daŭrigis Duroc, — ŝi ludu, kaj ni sidos sur la bulvardo. Por tia entrepreno mi ne trovos pli bonan kunulon, ol cin, ĉar ci havas vivan animon.
Interkonsentinte, kie ni renkontiĝos, mi atendis, ĝis eksilentis la muziko, kaj komencis foriri. — «Molly! Sandy foriras», — diris Duroc. Ŝi tuj eliris kaj komencis peti min venadi ofte kaj «en nekonvena tempo»: «Tiam estos videble, ke ci estas amiko». Poste ŝi frapis mian ŝultron, kisis la frunton, ŝovis en mian poŝon manplenon da bombonoj, trovis kaj donis la kaskedon, kaj mi alportis al la lipoj la varman, elastan manon de Molly kaj esprimis esperon, ke ŝi estos en bona sano.
— Mi penos, — diris Molly, — sed mi fojfoje havas kapdolorojn, tre fortajn. Ĉu ci, eble, scias rimedon? Ne, ci nenion scias, ci estas mensogulo kun cia skribaĵo! Iru for!
Mi neniam plu vidis ŝin. Mi foriris, memorfiksinte la lastan viditan de mi rideton de Molly, — de meza gajeco, kvankam ne sen humuro, kaj direktis min al «Havena tribunuso», — la gastejo, kie mi devis atendi Duroc-on kaj kie, por mia grandega miro, mi retrovis oĉjon Gros-on, svingantan glason en rondo de kompanio, rajde sidanta sur seĝoj.
III
Kunigu kelkajn ruĝajn kojnojn el kruda viando kaj rufaj ĉevalaj haroj, kaj ne zorgu pri la direkto, en kiu elstaras la pintoj, distranĉu tiun kunaĵon malsupre per transversa fendo, kaj supre enmetu paron da putraj nuksoj, kaj vi ricevos similaĵon de la fizionomio de Gros.
Kiam mi eniris, de sur la seĝo el la rondo de tiu kompanio ekstaris matroso, gratante malantaŭ la orelo, kaj diris al sia kamarado, veninta kun li: «Al diablo lin! Li ree mensogas, kiel elekta kandidato!»
Mi rigardis al Gros kun agrabla sento de sekureco. Al mi estis interese, ĉu li rekonos min. Mi eksidis al la tablo, najbara kun lia tablo, kaj afekte laŭte postulis malvarman punĉon, por ke Gros atentu min. Vere, la maljuna ŝipestro, malgraŭ lia absorbiteco de la propraj rakontoj, turnis sin al mia krio kaj malgaje rimarkis:
— Navigaciisto ŝercas. Jen, verŝajne, multas mono!
— Ĉu multas aŭ malmultas, — diris mi, — ne vi ĝin kalkulu, estimata ŝipestro!
Gros malkunsente ĉirkaŭlekis per la lango la lipharojn kaj turnis sin al la kompanio.
— Jen, — diris li, — jen al vi la viva kopio de Sandy Pruel! Li same respondadis, kaj ĉiam impertinentis. Ĉu mi rajtas demandi, ĉu vi havas fraton, kies nomo estas Sanders?
— Ne, mi estas sola, — respondis mi, — sed en kio estas la afero?
— Ege vi similas unu ulon, krevigu lin tondro! Tia estis maldankema bruto! — Gros estis ebria kaj la glason tenis klinite, priverŝante per vino la pantalonon. — Mi traktis lin, kiel patro, kaj vere elkovis serpenton! Oni diras, tiu Sandy nun riĉiĝis, kiel nababo; pri tio mi ne scias, sed ke li pro unu afero ricevis, uzinte mian ŝipon, cent mil per bankaj biletoj, — pri tio mi ankaŭ nun povas ĵuri per mastoj de la tuta mondo!
En tiu momento parto de la aŭskultantoj foriris, ne dezirante aŭdi ripeton de la deliraĵo, kaj mi ŝajnigis, ke min tre interesas la historio. Tiam Gros alkroĉiĝis al mi, kaj mi eksciis pri aventuroj de Sandy Pruel. Jen tiu historio.
Antaŭ kvin jaroj oni bezonis kaŝe enterigi naskiĝintan pro eksterleĝa amo dukapan homon, kiu kreskis en mallibero kaj mortis pro tio, ke unu kapo forsekiĝis. Por tio, subaĉetinte la matroson Sandy-n Pruel-on, nekonataj homoj ligis Sandy-n, por ke oni lin ne suspektu, kaj transportis la kadavron sur la Gardenan kabon, kie ili kaŝis ĝin en vastaj hipogeoj de la «Ora ĉeno». Pro tiu afero Sandy ricevis cent mil, kaj Gros nur kvincent piastrojn, kvankam, orajn, — sed, kiel vi vidas, tre malmulte kompare kun la honorario de Sandy. Baldaŭ la kadavron oni elprenis, kovris per lako kaj vivigis per elektro, tiel ke ĝi komencis kiel viva respondadi demandojn kaj ĝin oni ĝis nun ŝajnigas meĥanika figuro. Kio koncernas Sandy-n, — li longe estis konata sur la duoninsulo, kiel malŝparulo kaj drinkemulo, kaj estis arestita en Zurbagano, sed baldaŭ estis liberigita kontraŭ granda mono.
En tiu loko de la legendo, kiu havis, eble, eĉ pli mirindan finon (kiel strange, eĉ timige sonis ĝi por mi!), eniris Duroc. Li estis en palto, en ĉapelo kaj tial havis alian aspekton, ol nokte, ĉe la komenco de mia rakonto, sed al mi ŝajnis, ke mi ree mergiĝas en mian historion, pretan komenciĝi ree. Pro tio min trafis nekomprenebla sopiro. Mi haste ekstaris, forlasis Gros-on, kiu ne rekonis min, sed, vidante, ke mi foriras, ekkriis:
— Navigaciisto, he, navigaciisto! Unu glason por Gros je memoro de tiu porko Sandy, kiu bankrotigis sian ŝipestron!
Mi vokis kelneron kaj en ĉeesto de Duroc, kiu kun intereso observis, kiel mi agos, mendis por Gros kaj liaj kundrinkantoj ok botelojn da portvino. Poste, frapinte la ŝultron de Gros tiel, ke li forŝanceliĝis, mi diris:
— Gros, ja mi estas la Sandy!
Li svingis la kapon, plorĝemis kaj ekrigardis al mi.
Estiĝis ĉies silento.
— Ok botelojn, — diris finfine Gros, maŝinece fosante en la poŝo kaj pririgardante miajn genuojn. — Mensogo! — subite kriis li. Poste Gros velkis kaj movis la manon, kvazaŭ forigante malfacilajn pensojn.
— Ha, — povas esti!.. Povas esti, — ekbalbutis li. — Hm… Sandy! Ĉio povas esti! Ok botelojn, bote…
Tiam ni forlasis lin, eliris kaj pasis sur la bulvardon, kie ni eksidis en ŝtonan rotondon. Ĉi tie aŭdeblis fora plaŭdado de ondoj; sur alia aleo, pli alte, ludis orkestro. Ni pasigis bonan vesperon kaj ĉion, kio estis dirita ĉi tie, rememoris kaj priparolis kun ĉiuj detaloj. Poste Duroc adiaŭis min kaj malaperis en la direkto al la gastejo, kie li loĝis, kaj mi, fumetante, drinketante kaj aŭskultante la muzikon, foriris per la animo en la Mirindan Landon kaj longe rigardadis al tiu flanko, kie estis la Gardena kabo. Mi meditadis pri vortoj de Duroc pri Hanuver: «Lia menso postulis vivan fabelon; la animo petis trankvilon». Ŝajnis al mi, ke mi ree vidas la subitan aperon de Molly antaŭ la bele vestita homamaso kaj aŭdas ŝiajn rompiĝantajn vortojn:
— Tio estas mi, kara! Mi venis, kiel promesis! Ne sopiru nun!