Kiam mi pensis pri tio, en mi glitis sento de rezisto kaj demando: «Kio estos, se mi, vespermanĝinte, surmetos la ĉapon, dece dankos ĉiujn kaj fiere, mistere rezignante sekvajn, evidente, pretajn subkapti „forkojn“, eliros kaj revenos al „Española“, kie por la tuta vivo tiu ĉi epizodo restos nur la „epizodo“, pri kiu eblas rememoradi dum la tuta vivo, farante ajnajn supozojn rilate de „la povunta“ kaj „la nerivelita esenco“». Kiam mi imagis tion, oni kvazaŭ elŝiris el miaj manoj libron, kiu batigis mian koron, en la plej interesa loko. Mi eksentis fortan angoron kaj, vere, se okazus tiel, ke oni ordonus al mi reveni hejmen, mi, probable, ekkuŝus sur la plankon kaj komencus batadi per la piedoj en plena despero.
Tamen dume nenio simila min atendis, — male, la hazardo, aŭ kiel ajn nomu tion, plu plektadis sian bruligan ŝnuron, metante ĝin per bizara maŝo sub miaj piedoj. Trans la muro, — kaj, kiel mi diris, la ejo estis sen pordo, — ĝin anstataŭis volba larĝa pasejo, — kelkaj homoj, haltinte aŭ kunveninte hazarde, estis okupitaj de konversacio, nekomprenebla, sed interesa, — pli ĝuste, ĝi estis komprenebla, sed mi ne sciis, pri kiu temas. La vortoj estis tiaj:
— Nu, kio, oni diras, ke li denove falis, ĉu?!
— Estis tia afero, drinkis. Ili finfine faros lin alkoholulo, sendube, aŭ li mem iĝos.
— Ja jam iĝis.
— Drinki al li estas malutile; sed ĉiuj drinkas, tia kompanio.
— Kaj tiu friponino Dige kial malatentas?
— Ĉu tio estas ŝia afero?!
— Nu, kiel ne ŝia?! Oni diras, ke ili estas en granda amikeco aŭ simple en amoro, kaj eble, li edziĝos al ŝi.
— Mi aŭdis, kiel ŝi diras: «Vi havas sanan koron; vi, diras, estas tre sana homo, ne kiel mi».
— Sekve — drinku, sekve, eblas drinki, sed ja ĉiuj scias, ke la doktoro diris: «Por vi vinon mi malpermesas senkondiĉe. Kion vi deziras, eĉ kafon, sed pro vino vi povas morti, havante la koron kun difekto».
— La koro kun difekto, sed morgaŭ kunvenos ducent homoj, se ne pli. Ni havas mendon por ducent. Kiel eblas ne drinki?
— Se mi havus tian domegon, mi drinkus pro ĝojo.
— Do, ĉu ci vidis ion?
— Ja ĉu eblas vidi? Laŭ mi, estas nur babilado, unu granda klaĉo. Neniu ion vidis. Estas, vere, kelkaj ĉambroj fermitaj, sed pasu ĉiujn etaĝojn — ci nenion trovos.
— Jes, tial ke tio estas sekreto.
— Sed kial sekreto?
— Stultulo! Morgaŭ ĉio estos malfermita, ĉu ci komprenas? Estos granda festo, solene tion necesas fari, sed ne kiel spitsignon en poŝo. Por ke estu akorda impreso. Mi ion aŭdis, sed al ci ne diros.
— Sed mi ja cin eĉ ne demandos!
Ili kverelis kaj disiris. Tuj kiam ili eksilentis, aŭdiĝis la voĉo de Tom; al li respondis serioza voĉo de maljunulo. Tom diris:
— Ĉiuj ĉi tie estas scivolemaj, kaj mi, probable, estas la plej sciavida. Kio okazis? Oni diras, vi pensis, ke vin neniu vidas. Sed vidis — kaj li ĵuras — Quale; Quale ĵuras, ke kun vi iris el post la angulo, kie estas la vitra ŝtuparo, tia juneta amindumulino, kaj la vizaĝon ŝi kovris per kaptuko.
La voĉo, en kiu estis pli da mildeco kaj toleremo, ol ĉagreno, respondis:
— Lasu tion, Tom, mi petas. Ĉu mi, maljunulo, flirtu? Quale ŝatas elpensi.
Tiam ili eliris kaj aliris al mi, — la kunulo aliris pli proksime, ol Tom. Tiu haltis ĉe la enirejo, diris:
— Jen, ne eblas rekoni la knabon. Eĉ lia vizaĝo iĝis alia, post kiam li manĝis. Se vi vidus, kiel li morniĝis, kiam oni legis lian freŝpresitan afiŝon.
Parker estis lakeo, — mi vidis tian veston, kian li portis, sur bildoj. Tiu grizhara, tondita, iomete kalva, diketa hometo en blankaj ŝtrumpoj, blua frako kaj malfermita veŝto portis rondajn okulvitrojn, facile mallarĝigante la okulojn, kiam li rigardis super la vitroj. La saĝaj sulkecaj trajtoj de vigla maljunulino, la diligenta mentono kaj interna trankvilo, videbla tra kutima laboro de la vizaĝo, pensigis min, ke la maljunulo estas la ĉefa administranto de la domo, pri kio mi lin demandis. Li respondis:
— Ŝajne, via nomo estas Sanders. Ni iru, Sandy, kaj vi bonvolu ne promocii min al pli alta posteno, dum vi estas ĉi tie ne mastro, sed gasto.
Mi demandis, ĉu mi ofendis lin per io.
— Ne, — diris li, — sed mi havas malbonan humoron kaj ĉikanos pri ĉio, kion vi diros al mi. Tial vi prefere silentu kaj ne malantaŭiĝu de mi.
Vere, li iris tiel rapide, kvankam per etaj paŝoj, ke mi sekvis lin kun peno.
Ni trairis la koridoron ĝis la mezo kaj turnis en pasejon, kie trans muro estis ŝraŭba ŝtuparo, markita per linio de rondaj lumaperturoj. Leviĝante laŭ ĝi, Parker spiris raŭke kaj samtempe ofte, tamen la rapidon li ne malgrandigis. Li malfermis pordon en profunda ŝtona niĉo, kaj ni trovis nin en la centro de spacoj, kiuj, ŝajne, venis el landoj de lukso kaj kuniĝis ĉi tie, — en la centro de interkruciĝo de lumaj linioj kaj de profundo, aperintaj el neatenditeco. Mi spertis, kvankam tiam ne komprenis tion, kiel povas esti tuŝita la sentumo de formo, vokante laboron de fortaj impresoj de spaco kaj medio, kie nevideblaj manoj levas ĉiam pli alte kaj pli hele la impreson mem. Tiu impreso de subita belega formo estis akra kaj nova. Ĉiuj miaj pensoj elsaltis, iĝinte tio, kion mi vidis ĉirkaŭe. Mi ne suspektis, ke linioj, en kuniĝo kun koloro kaj lumo, povas rideti, haltigi, retenigi spiron, ŝanĝi humoron, ke ili povas kaŭzi malaperon de atento kaj strangan malcertecon de la membroj.
Fojfoje mi rimarkadis grandegan florkronon de marmora kameno, aeran spacon de pentraĵo aŭ valoregan meblon en ombro de ĉinaj monstroj. Vidante ĉion, mi perceptis preskaŭ nenion. Mi ne memoris, kiel ni turnadis nin, kie ni iris. Ĵetinte rigardon sub la piedojn, mi ekvidis marmorajn skulptitajn rubandojn kaj florojn. Finfine Parker haltis, larĝigis la ŝultrojn kaj, ŝovinte la bruston antaŭen, enkondukis min trans la limon de grandega pordo. Li diris:
— Sandy, kiun vi deziris vidi, — jen li, — kaj poste li malaperis. Mi retroturniĝis — li forestis.
— Alvenu ĉi tien, Sandy, — lace diris iu. Mi ĉirkaŭrigardis, rimarkinte en nebule blua, de supre prilumita spaco, plena de speguloj, brilo kaj meblaro, kelkajn homojn, situantajn sur kanapoj kaj foteloj kun vizaĝoj, turnitaj al mi. Ili estis disĵetitaj, kreante neregulan rondon. Atente rigardante, por diveni, kiu diris «alvenu», mi ekĝojis, kiam ekvidis Duroc-on kaj Estamp-on; ili staris, fumante, apud kameno kaj estis signantaj al mi, ke mi proksimiĝu. Dekstre en granda balancseĝo estis duonkuŝanta viro, aĝa ĉirkaŭ dudek ok jarojn, kun pala, agrabla vizaĝo. Li estis envolvita en plejdo kaj havis ĉirkaŭligaĵon sur la kapo. Maldekstre sidis virino. Apud ŝi staris Pope. Mi ĵetis nur preteran rigardon al la virino, ĉar mi tuj ekvidis, ke ŝi estas tre bela, kaj pro tio mi konfuziĝis. Mi neniam memoris, kiel estis vestita virino, kiu ajn ŝi estu, same ankaŭ nun mi sukcesis nur rimarki en ŝiaj malhelaj haroj blankajn fajrerojn kaj tion, ke ŝin ĉirkaŭprenas belega blua desegnaĵo de subtila konturo. Kiam mi forturnis min, mi ree ekvidis ŝian vizaĝon interne de mi, — iom longan, kun intenskolora malgranda buŝo kaj grandaj okuloj, rigardantaj kvazaŭ en ombro.
— Nu, diru, kion ci faris al miaj amikoj? — diris la envolvita homo, sulkiĝante kaj frotante la tempion. — Ili, post kiam ili venis de sur cia ŝipo, ne ĉesas admiri cian personon. Mia nomo estas Hanuver; eksidu, Sandy, al mi proksime.